Potaskuj aŭ Ruĝaj lanternoj en Tjumeno

Nomo de tiu urboparto ĉiam vokas rideton ĉe la rusoj, ja ĝi sonas simile al ĉiesulino kaj pro tio samnoma loka restoracio estis mokita de la fama humuristo Miĥail Zadornov. Sed eĉ pli mirindas, ke kvankam temis pri nura koincido, la nomo ĉi-foje estis pravigebla, ja nome en Potaskuj formiĝis la unua en Tjumeno kvartalo de ruĝaj lanternoj.

Enigmoj de Potaskuj
Ni ne scias ĝuste kiam tiu urboparto formiĝis, plej verŝajne tio okazis fine de la 18a jarcento, kiam estis prikonstruita areo inter stratoj Uspenskaja (nun – Ĥoĥrjakov), Vseĥsvjatskaja (Sverdlov), Iljinskaja (la 25a de Oktobro) kaj Sadovaja (Dzerĵinskij). Tio estis fora urborando, kie en kadukaj domaĉoj loĝis fuĝintaj punlaboristoj, diversspecaj ŝtelistoj kaj murdistoj. Baldaŭ tiu nomo iĝis sinonimo de angoro kaj senelirebla perdiĝo, oni eĉ timigis infanojn: “Jen ni veturigos vin al Potoskuj!” 



Mi ne eraris, nome tiel – Potoskuj – ĝi estis skribata ankoraŭ en la 19a jarcento. Nur komence de la 20a jarcento ĝin anstataŭas la nuntempa versio – Potaskuj. Etimologio de la vorrto plu restas enigmo. La fama lokhistoriisto Sergej Kuboĉkin opinias, ke origine ĝi devenis de la vorto toska (angoro), sed post malfermiĝo de pluraj distrejoj ĝi ne plu spegulis gajan karakteron de la urboparto, do litero ŝanĝiĝis.

Strato Iljinskaja

La versio estas amuza, sed apenaŭ konvinka. Unue, en Siberio kaj Uralo haveblis pluraj vilaĝoj kun tiu nomo – apenaŭ oni povus suspekti iliajn loĝantojn je totala perverso. Kaj certe senkulpa estas la rivero Potaskuj, kiu ĝis nun fluas tra Altaja regiono. Due, estus nekompreneble kiel tiom maldigna vorto povis trafi oficialajn dokumentojn kaj eĉ doni nomon al la Potaskuja Popola Lernejo. Evidente ekzistas alia klarigo, kiun iam prezentos lingvistoj.

Kvartaloj ĉiam gajaj
Pri unu afero ni tute certas – komence de la 20a jarcento Potaskuj transformiĝis je la plej gaja parto de Tjumeno. Post konstruado de la riverhaveno kaj fervoja linio, kiu iris laŭlonge de la nuna strato Maurice Thorez al la Transsiberia fervojo, la distrikto rapide ŝanĝiĝis. “Novaj domoj, unu pli bona ol alia, kreskas kvazaŭ fungoj” raportis en 1893 la negocisto Nikolao Ĉukmaldin. “La kabanoj estas ĉiuj detruitaj, novaj domoj konstruitaj, apartamentoj estas luataj aktivege. La centro de la industria urbo translokiĝas ne ĉiutage, sed ĉiuhore”. Tamen baldaŭ al tiu areo direktiĝis tre specifaj laboristinoj…

Mapo de Tjumeno. 1905.

Mi klarigu iom. La rusia registaro ne ŝatis prostituadon kaj longan tempon ĝi estis malpermesita. La tjumenaj ŝtatoficistoj en la 18a jarcento ĵurante al la caro promesis interalie “drinkejon kaj bordelon ne havi”. Sed… malfortas la homa naturo, do la vortoj ofte malkongruis al la faroj. Post kompreni ke temas pri lukto senfrukta, la imperiestro Aleksandro la 2a nuligis en 1863 artikolojn de la leĝo, koncernaj al “damoj de la socia temperamento”, kiel ili foje nomiĝis en tiu tempo.

Metieja lernejo en strato Sadovaja

Ekde tiam la prostituinoj devis havi specialajn “flavajn biletojn” anstataŭ pasportoj, regule trapasi medicinan ekzamenadon kaj pagi impostojn. Bordelo estis malfermebla nur je permeso de polico kaj ĝi devis troviĝi almenaŭ 150 saĵenojn (228 metrojn) for de preĝejoj kaj lernejoj. Krome ĉiu bordelo devis esti aranĝita laŭe al la leĝaj postuloj, do ĉiu prostituino devis havi por sia laboro apartan ĉambron kun areo ne malpli ol tri kvadrataj metroj, kun fenestro, tapetoj surmure kaj farbita planko.

Drinkejo

Komence de la 20a jarcento en Tjumeno funkciis sep grandaj bordeloj, en kiuj tage kaj (plejparte) nokte laboris ĝis cent virinoj. Krome almenaŭ ducent laboris neoficiale. Post la 6a vespere viro apenaŭ povus marŝi laŭ Cara strato (Respubliko) sen ricevi dubindajn proponojn de surstrataj virinoj. Policanoj, kies malgranda salajro estis kompencata de larĝa animo, pardoneble traktis tiujn “sendanĝerajn petolaĵojn”.


Tamen ne ĉiuj urbanoj rilatis al tio same indiferente, do en 1908 la urba dumao pritraktis starigon de apartaj kvartaloj por lokaj bordeloj. La plej granda areo de ruĝaj lanternoj iĝis Potaskuj, pli ĝuste ĝia orienta rando. La aŭtoritatoj destinis por bordeloj la tutan maldekstran flankon de strato Nova (Profsojuznaja) – de la nuntempa strato Ĥoĥrjakov ĝis la Eksterurba ĝardeno.


Cetere jam sekvan jaron oni devis fordoni tiucele la tutan straton – postulado pri tiuj servoj grave superis la proponon. La tjumena sportisto Nikolao Kalugin rememoris poste, ke “antaŭ enirejo lumis ruĝaj lanternoj. Tiom multaj ili estis, ke vespere ŝajnis ke la strato brulas je iluminado”. Tiel Potaskuj iĝis konvena al sia nomo.

Festeno daŭras
La nova vivo komenciĝis en Potaskuj post alveno de la bolŝevistoj. La sovetia potenco havis specifan pozicion koncerne rilatojn inter la genroj. “Viro, aĉetinta karesojn de virino, jam ĉesas vidi en ŝi plenrajtan kamaradon” diris Aleksandra Kollontaj, la ideologo de la sovetia virina movado. Cetere samtempe ŝi estis fervora propagandisto de la seksa liberiĝo de la proletaro kaj diris ke en la nova socio eki seksumadon estos “same simple kiel trinki glason da akvo”. La proletoj ĝoje akceptis la ideon, kio sekvigis epidemion de sifiliso. Nome en la 1920-aj jaroj en Sovetunio malfermiĝis la unuaj venerologiaj dispanserioj.

Drinkejo

Ekde 1922 la organizado de bordeloj (sed ne prostituado mem) iĝis punenda krimo. Estingiĝis la ruĝaj lanternoj de Potaskuj kaj… ekbrilis lumoj de kaŝaj bordeloj! En 1927 dum traserĉado tjumenaj milicanoj trovis naŭ tiajn lokojn, inkluzive en stratoj Nova, Ĥoĥrjakov kaj Gogol – do en Potaskuj. Iom pli frue atentemaj civitanoj denuncis la “prostituan neston”, lokitan en dometo kontraŭ bierejo en strato Sadovaja.


Serĉante klientojn la prostituinoj translokiĝis al kantinoj kaj restoracioj. “Eniru iun ajn kantinon kaj demandu glason da teo” skribis samtempulo “kaj anstataŭ ĝi oni proponos al vi: “Ĉu vi ne deziras drinki memfaritan brandon kun damo? Ŝi ja suferas pro postebriiĝo kaj la kapo tre doloras al ŝi!”


La kapo doloris ne nur al nekonata laboristino, sed ankaŭ al la tjumenaj aŭtoritatoj. Esplorado montris, ke preskaŭ duono de laboristoj uzis servojn de prostituinoj. Tradicie aktivaj tiukampe estis militistoj de la Volodarskij-regimento, deplojita en la urbo. Kontribuis al la prospero de la industrio ankaŭ partiaj kaj sovetiaj altranguloj, en kies medio abortoj (laŭleĝigitaj en 1920) iĝis normala afero. En 1923 oni eĉ proponis malfermi en Tjumeno specialan orfejon – por la infanoj de komunistoj. Nemalofte oni trovis sur stratoj de Potaskuj lasitajn bebojn, duono da kiuj baldaŭ mortis…


Pasis jaroj, la urbo kreskis kaj moderniĝis kaj jam en la 1950-aj jaroj la iama urborando iĝis la urbocentro. La tempo faris tion, pri kio malsukcesis ĉiuj potencoj. Ŝanĝiĝis nomoj de la stratoj, surloke de kabanoj altiĝas komfortaj domoj, anstataŭ ĉipaj manĝejoj malfermiĝis luksaj restoracioj. Kaj nur manpleno de lastaj domaĉoj en strato Profsojuznaja memorigas pri la iama “gaja” tempo.

Comments