Sarai – historio de la tjumena Harlemo

Kie troviĝas Sarai (Tenejoj)? Ne ĉiu nuntempa tjumenano povas respondi al tiu demando. Sed ankoraŭ en la 1980-aj jaroj tio estis unu el la plej krimaj kvartaloj de Tjumeno, kiu povus nomiĝi loka Harlemo. Ĉu ni promenu tie?

Naskiĝo de la slumo
Apenaŭ eblas strikte marki limojn de tiu ĉi urboparto, sed plej ofte temas pri la kvartaloj inter stratoj Maurice Thorez, Maligin, Ĥolodilnaja kaj Transsiberia fervojo. Ĝis la 2000-aj jaroj ĝi konsistis ĉefe el kadukaj lignaj domaĉoj, enfalintaj en grundon ĝis mezo de siaj trivitaj fenestroj. Do multaj urbanoj opiniis ke sian nomon la Tenejoj ŝuldas al tiuj ĉi arkaikaĵoj. Sed tiel aspektis plejparto de malnovaj urborandoj, do kial nur tiu ĉi ricevis la strangan nomon?
Meze de la 20a jarcento strato Ĥolodilnaja, nun situanta en la pleja urbocentro, estis konsiderata fora industria urborando. En la mapoj faritaj komence de la 20a jarcento ĝi estas desegnita kiel nura linio sennoma. La urbo finiĝis pli frue, strato Profsojuznaja (Sindikata) nomiĝis Novaja (Nova) kaj la ĝardeno ĉe la Profsojuznij-ponto ne hazarde nomiĝis Zagorodnij (Eksterurba). Post strato Maurice Thorez, kiu ankoraŭ ne ekzistis, etendiĝis industria zono kun produktejoj kaj dometoj de proletoj. 

Sarai komence de la 20-a jarcento

En la 1840-aj jaroj en la urbo aktiviĝis brika konstruado kaj kreskis postulo pri la brikoj. Feliĉe en tiu ĉi loko estis trovitaj kuŝejoj de argilo, do aperis aro da brikaj fabrikoj, kiujn oni tiutempe nomis kirpiĉnije sarai (brikaj tenejoj). Tiel aperis pluraj fosaĵoj, kelkaj el kiuj ekzistas eĉ nun kaj transformiĝis je la lago Utinij (Anasa) kaj subĉiela naĝejo por ŝatantoj de vinra naĝado apud la medicina kolegio. La nomoj variis depende de loko kaj posedanto de la plej grava fabriko. Post la Transsiberia fervojo situis Novaj Tenejoj, surloke de la aĉetcentro Goodwin estis Ugrjumov-Tenejoj kaj laŭlonge de la nuna strato Maligin etendiĝis Kopilov-Tenejoj.
La brikfabriko tiutempe estis simpla konstruaĵo kun bakforno kaj tenejoj, kie la brikoj sekiĝis. Temis pri pena laborego simila al tiu de punlaboruloj. Malmultaj deziris tutan tagon stari ĉe varmega forno aŭ porti pezegajn brankardojn kun krudaj, ankoraŭ ne bakitaj brikoj. 

Mapo de Tjumeno de la 1920-aj jaroj

Sed la komercistoj en ĉiuj tempoj pli interesiĝas pri profito ol pri formalaĵoj. Ili dungis iun ajn pretan plenumi tiun laboron. Baldaŭ la Tenejoj iĝis azilo por ĉiaspeca kanajlaro – fuĝintaj krimuloj, vagabondoj, almozuloj, ĉevalŝtelistoj kaj alia krimularo. Tiuj senpasportaj fiuloj ne aŭdacis veni al la urbo, do setliĝis ĉi tie, kie neniu interesiĝis pri iliaj paperoj kaj pasinteco. Iom post iom ĉirkaŭ la brikaj fabrikoj aperis domaĉoj, haste konstruitaj el materialoj haveblaj submane. Tiel formiĝis la plej granda slumo de Tjumeno – la Tenejoj.

Tenejeaj reguloj
Kutimoj en la Tenejoj estis tre simplaj kaj apenaŭ ŝanĝiĝis dum jardekoj. “Diboĉoj, interbatiĝoj, rabado estas kutimaj aferoj en la brikaj tenejoj” raportis lokaj gazetoj komence de la 20a jarcento. “Prenu iun ajn tenejan junulinon kaj malantaŭ ŝtrumpeto aŭ en iu alia intima loko vi trovos finnan tranĉilon aŭ pesileton” aldonis ĵurnalisto.
Tiutempe en tiu ĉi urboparto kun loĝantaro je du mil homoj ekzistis eĉ ne unu lernejo aŭ malsanulejo jam sen diri pri luksaĵo kiel ŝtona pavimo. Tiu granda kloako vivis laŭ siaj propraj leĝoj kaj provoj ŝanĝi ĝin fiaskis senescepte. Dum policaj operacoj oni arestadis kaj forsendadis centojn da lokanoj, sed plejparto de ili baldaŭ revenadis al siaj hejmoj.
En 1904 la Urba Dumao eĉ ordonis definitive likvidi la Tenejojn. La aŭtoritatoj proponis al la loĝantoj translokiĝi je novaj kvartaloj laŭ strato Novaja. Oni promesis al ili ĉiaspecajn avantaĝojn kaj rabatojn, postulante plenumi nur unu kondiĉon: detrui siajn domaĉojn en la Tenejoj. Kiel tio ofte okazas, la plano estis realigita, sed nur duone. Post kelkaj jaroj strato Novaja estis plene enloĝigita, sed la Tenejoj nur kreskis.

Muelejo de Andreo Tekutejv proksime de Sarai
La sovetiaj aŭtoritatoj traktis la krimularon ekstreme severe. Tamen en la lukto kontraŭ la Tenejoj eĉ ili fiaskis. En 1927, sojle de la 10-a datreveno de la Oktobra revolucio, tiu ĉi urboparto plu restis kapdoloro por la milicanoj. Ĵurnalisto, vizitinta ĝin kun milicanoj dum nokta traserĉado en januaro 1926, tiel priskribis la Tenejojn: “Ĥaose lokitaj domaĉoj. Ĉie la sama afero: dometoj je unu fingro grandaj kun fenestroj kvazaŭ polmo, kun koto, kun odoro, kun publiko ope dormanta surplanke, kun tiu publiko, kiu havas riĉan kriman pasintecon. La pordegoj kiel kutime larĝe malfermitaj. Oni ne timas. La tenejano ne ŝtelos ĉe tenejano. La historio de la Tenejoj ne konas tian kazon”. La unua ŝtelo en la Tenejoj estis registrita en julio 1926 – pri tio eĉ raportis lokaj gazetoj.

"Sarai" fare de loka pentristo Dmitrij Mitinskij. 1940.

Rimarkindas, ke kaptitaj krimuloj ĉiam elbuŝigadis la saman legendon. “Oni kaptas dum fiagado iun tenejanon, demandas: “Pri kio vi okupiĝas?” “Ŝuisto” sekvas modesta respondo. En la Tenejoj ĉiuj estas ŝuistoj kaj ĉiu kaŝas alenon en boto”. Tio estis vera “rubujo de la urbo” kiel oni nomis ĝin.
Provoj de la aŭtoritatoj civilizigi la slumon alfrontis fortan reziston de la teneja krimularo. Fine de 1927 tie estis konstruita la unua lernejo. Unue oni devis starigi apude milican postenon kaj post kiam ĝi estis forigita multaj gepatroj ne plu lasis siajn infanojn tien – frekventi la lernejon iĝis tro danĝera.

Strato Maligin

Ĝis la 1990-aj jaroj la Tenejoj estis unu el la plej krimaj urbopartoj de Tjumeno, la vera Harlemo de la provinca ĉefrubo. Sed en la 2000-aj jaroj preskaŭ ĉiuj kadukaj domaĉoj estis forigitaj kaj sur ilia loko altiĝis pluretaĝaj apartamentaroj. Nun tio estas trankvika urbocentro kaj neniu jam memoras la incitan kanteton de lokaj buboj:

Ni estas tenejaj buboj
Kaj ne zorgas pri ni mem
Ni regalos vin per kuglo
Kaj satigos per tranĉil`

Comments