La filmo pri la genia barata matematikisto Srinivasa Ramanujan estas simpla, sed pensiga. Kvankam apenaŭ ĝiaj kreintoj celis instigi tiajn pensojn.
Geniulo el Madraso
La filmo “Homo kiu ekkonis senfinecon” (The Man Who Knew Infinity) apartenas al la ĉeffluaj kreaĵoj, kiuj malgraŭ manko de altnivela reĝisorado kaj brila aktorado kolektas premiojn de duarangaj festivaloj. Kial? Ĉar ili rakontas historion eternan kaj prezentas ĝin de la vidpunkto, kundividata de plejparto de la kina medio. Amasoj ŝatas kliŝojn kaj ĝuas vidi sur ekranoj konfirmon de siaj ideoj, pli ĝuste – de la ideoj senpense adoptitaj el la ĉirkaŭa medio.
Ĉi-foje la reĝisoro Matthew Brown, ĝis nun ne prezentita eĉ en la angla Vikipedio, kreis filmon surbaze de samtitola biografio de la fama barata matematikisto Srinivasa Ramanujan, konsiderata unu el geniuloj de la 20-a jarcento. Li devenis de nobla (brahmana), sed malriĉa familio, loĝinta en Madraso. Post atingi adoleskan aĝon, la knabo eksentis inklinon al matematiko. Li memstare studis ĝin per hazarde trovita libro kaj kompensis mankon de klarigoj per propraj konkludoj.
Laborante kiel oficisto en iu komercejo (ĝian direktoron ludas Stephen Fry, aperinta por kelkaj minutj kun klara celo pravigi sian nomon sur la afiŝoj), sed daŭrigas siajn matematikajn studojn. Li plenigis kajeron per formuloj kaj pene klopodis altiri atenton de fakuloj al tio, kion li konsideris sia malkovro, sed ĉiam estis rifuzata kiel nura malklera indiĝeno kun strangaj ambicioj. Fine liaj skribaĵoj trafis la manojn de la brita matematikisto Godfrey Harold Hardy, kiu invitas lin studi en la Universitato de Kembriĝo.
Sekvas pluraj problemoj, kaŭzitaj de tute malsama medio kaj tute nova situacio. Li malkutimas al la malvarma brita klimato, ne povas trovi decan vegetaran manĝaĵon, suferas pro malkompreno flanke de instruistoj, foje eĉ iĝas viktimo de rasisma atako ktp. Eĉ lia aŭspicianto lin ne tute komprenas kaj temas pri la problemo nesolvebla, kion ambaŭ flankoj evidente ne konscias.
Srinivasa Ramanujan ĉiam prezentas grandajn ideojn sen sufiĉa klarigo, tiom kutima por la eŭropaj matematikistoj. Li kreas unikajn formulojn kaj teoriojn, sed neniu povas kompreni kiel li atingis ilin kaj kutimaj pruvoj mankas. La baratano simple diris, ke tiujn ideojn sugestas al li lia familia diino Mahalakshmi, do li ricevas ilin komplete, sen antaŭvojo forme de kalkulado. Lia brita mentoro indignas kaj kolere postulas pruvi ĉiun paŝon, konsiderante necesa rompi stultan obstinon de la stranga aziano.
Tio memorigas al mi la dilemon, prezentitan en la barata (!) filmo “Milionulo el slumoj”, kies ĉefaj herooj ekiras du malsamajn vojojn – tiun de la koro kaj tiun de la cerbo. Vidi la mondon kaj ĝiajn elementojn komplete, en ilia viva tuteco – tio estas eco de la tuteca homo, kiu ankoraŭ ekzistas en Azio dum en Eŭropo malaperis de antaŭ jarcentoj.
Paŝon post paŝo la junulo akiras agnoskon de la profesia medio kaj eĉ estas akceptia en la scienca konsilio de la universitato. Oni povas nur imagi kiom multe li povus kontribui al la scienco, se nekuracebla tiutempe tuberkulozo ne mortigus lin en 1920, kiam li havis nurajn 32 jarojn. Li mortis en sia ŝatata Barato, postlasinte kajeron kun skribaĵoj, plu esplorataj kaj ekscitantaj la matematikistojn per mirinda beleco de liaj formuloj.
Malfacila akcepto
La filmo apenaŭ meritus grandan atenton, sed ĝi pensigis min pri unu afero. Ĝiaj kreintoj klare celis prezenti plian historion pri malbono de socia malegaleco, rasismo, etnaj antaŭjuĝoj ktp. Tiukampe ili sukcesis, kion pruvas laŭdoj de la monda kinomedio, ĝenerale maldekstrema. Sed mi ekpensis pri tute alia, pli profunda parto de la problemo.
Jes, la medio kiun trafis Ramanujan estis tute malsama kaj al ambaŭ flankoj estis malfacile akcepti unu la alian. Same kiel la brahmanido ne povis manĝi bovaĵon en la universitata kantino, ankaŭ la britaj sciencistoj ne povis imagi brunhaŭtan hindusiton kiel sian kolegon. Tamen fine ili kunadaptiĝis kaj sufiĉe sukcese. Ramanujan lernis verki studaĵojn, akcepteblajn de la okcidentaj sciencaj magazenoj dum liaj britaj kolegoj akceptis lin kiel anon de la universitata konsilio kio estis atingo sopirata de multaj eŭropaj sciencistoj.
Sed ni imagu, kio sekvus se Ramanujan vivus en nia tempo kaj venus al eŭropa aŭ usona universitato. Evidente li havus malpli da problemoj pro siaj socia kaj etna deveno – ja azianoj nun abundas ie ajn kaj bartaj matematikistoj iĝis normala kaj grava parto de la tutmonda sciencista rondo, kio estas simple reveno al normo, se rememori ke la matematiko mem naskiĝis en Barato. Krome lian adaptiĝon helpus politika ĝusteco, reganta en la Okcidento kaj ĉiam pli dominanta eĉ en ĉiutaga vivo. Sed ĉu ĝi nur helpus al li?
Mi dubas. Ja temas pri ne liberigo de katenoj de la arkaikaj antaŭjuĝoj (rasismaj, religiaj, ktp), sed pri nura anstataŭigo de la malnovaj katenoj per tiuj novaj. Oni ne plu postulas ke ĉiu estiminda homo estu kristano kaj bankulo, sed aliaj postuloj aperis kaj ili estas trudataj ne malpli perforte kaj strikte. La ĉeffluaj maldekstrulaj ideoj pri la socia egaleco, genra identeco, feminismo, ekologio, daŭripova evoluo ktp formis novan kadron, malkonformiĝo al kiu estas punata ne malpli severe ol en la tempo de la inkvizicio.
Oni sendube bonvenigus Ramanujan kadre de politiko de la rasa ekvilibro – same kiel oni akceptas sportistojn por fortigi universitatan teamon aŭ handikapulojn por pruvi sian inkluzivigan etoson. Sed ĉu oni akceptus lin kia li estis – religiema viro el la kasta socio, fidela al ĝiaj normoj kaj paradigmo? Kio okazus se nun li dirus ke liaj ideoj venas de la hinduisma diino? Se li esprimus malakcepton rilate feminismajn ideojn, tiom fremdajn al lia hinduisma kredo? Se li pridubus nuntempan kliŝon pri la genra identeco kaj rifuzus modifi sian parolon laŭe al la ne-duuma lingvaĵo?
La respondo estas klara, ĉar tiaj spertoj abundas kaj estas raportitaj de pluraj fakuloj. La fama rusia ekonomikisto Andrej Movĉan, unu el plej akraj kritikantoj de Vladimir Putin kaj ĝia ekonomia politiko, amare konstatis ke liaj okcidentaj kunparolantoj deziras aŭdi nur tiun parton de liaj opinioj, kiuj laŭas al ilia propra, tute mitologia idearo. Li rememoras: “En 2015 ĉiu dua eŭropa oficisto demandis min: “Kiom da monatoj ankoraŭ eltenos la rusia ekonomio?” Fine de la jaro tio tedigis min kaj mi komencis respondi mallonge: “Iom ajn longe”, kio nemalmulte mirigis miajn kunparolantojn. Iom poste la deĵora demando ŝanĝiĝis al “Kiom baldaŭ la sankcioj igos Rusion ŝanĝi sian politikon?” kaj mia respondo “Neniam” mirigis ilin ne malpli”.
Andrej Movĉan |
Post plurjara sperto de kunlaboro kun la okcidentaj amaskomunikiloj li konkludis: “en la evoluintaj demokratioj cenzuro de la opinio ĉeestas sufiĉe grave” kaj se en Rusio “nur en la ŝtataj amaskomunikiloj, sed eĉ tie ne ĉiam” oni malebligas publikigi siajn pensojn, motivante tion per “malpermeso flanke de la potenco aŭ simple deziro ne ofendi ĝin”, do “en la okcidentaj amaskomunikiloj la cenzoro estas pli rigora: kelkfoje oni rekte sciigis al mi, ke “tion” skribi ne decas, ĉar “legantaro ne deziras tion legi”. Do kun rido konkludis la sciencisto “se la publiko deziras kredi, ke la rusia ekonomio balaŭ kolapsos, ne eblas skribi alion”.
Hipokriteco en Esperantujo
Mi mem spertis tion en Esperantujo, tuŝante tiklajn temjn, rilatajn al la nova religio, adorata de la fidelaj amasoj. Miaj artikoloj pri la movado de Greta Thunberg kaj ĝia hipokriteco estigis akran kritikon de pluraj eŭropanoj. “Kial vi ofendas la infanon! Ŝi nur atentigas ke la mondo kolapsos! Ĉu vi ne deziras savi la planedon?!” Vane mi atentigis ke tiaj problemoj ne solveblas per nuraj infanaj amuzadoj kiel lernejaj strikoj aŭ ŝafeca kapriolado kaj marŝado “por estonteco”.
Mi klarigis, ke pri la medipoluado kulpas ĉefe Usono kaj Eŭropo, do anstataŭ postuli de la evluontaj landoj ŝanĝi sian produktadon ili simple malebligu al varoj kaj servoj, produktitaj kun damaĝo al medio, eniri siajn merkatojn. Tiukaze prezoj en Eŭropo obliĝus kaj la eŭropanoj devus grave redukti sian konsumadon kaj malaltigi vivnivelon, sed la produktado tutmonde iĝus tre verda kaj mediamika. Sed la amaso preferas simplajn solvojn kaj simbolojn anstataŭ decidoj malfacilaj kaj komplikaj. La bildo de “mirinda infano” kiel savinto de la mondo sidas tro profunde en la eŭropa kulturo por seniĝi je tiu mito.
Eĉ pli amuze estis vidi reagojn al memeoj, kiujn mi kreis kaj publikigis por amuziĝi en sociaj retoj. Post vidi la bildon kun malnova juda anekdoto iu uzanto de Reddit indignis: “Ĉu antisemitismo?” Mi nur ridis kaj demandis responde, ĉu li konsideras la judojn etno tiom maldigna ke ĝi ne rajtas esti mokata kiel ĉiuj aliaj etnoj? Mi aldonis ke almenaŭ en Rusio la judoj ŝategas judajn anekdotojn, ofte rakontas ilin kaj en ĉiuj sociaj retoj ekzistas specialaj grupoj, kie ili kundividas tiajn kaj oble pli akrajn ŝercojn pri si mem. Same faras la rusoj, kreintaj milojn da anekdotoj pri la rusa nacio.
La kritikinto silentiĝis, kvankam mi ne certas ke li komprenis kiom stulta estis lia ideo. Tiurilate mi rememoras la vortojn de eble la plej fama el la nunaj maldekstrulaj filozofoj Slavoj Žižek, kiu diris ke malebligo moki etnajn, genrajn kaj aliajn minoritatojn estas vera diskriminacio, ĉar ĝi venas el kaŝita ideo, ke ili estas subnivelaj, do bezonantaj protekton – kiel bestoj aŭ handikapuloj. En la amanta famlio oni ĉiam mokas unu la alian, ĉar ĉiuj scias ke ili estas egalaj kaj amataj, do temas pri nura ŝerco kaj ludo. Sed la Okcidento ĝis nun sukcesis nur kaŝi siajn rasismon, virismon kaj religian maltoleremon, do klopodas maski ilin per tiu stulta “politika ĝusteco”.
En la naskiĝloko de la politika ĝusteco – Usono – tiu hipokriteco ŝajne atingis sian apogeon. Oni eĉ ne rajtas elbuŝigi la vorton “nigrulo”, do devas uzi neologismon kiel “afrik-usonano”. Oni kvazaŭ klopodas anstataŭ la haŭtkoloro akĉenti la geografian devenon. Sed kial neniu nomas tiel Charlize Theron, kiu naskiĝis kaj kreskis en Sud-Afriko? La respondo evidentas: ĉar ŝi estas blanka.
Dum mia unua vojaĝo al Kubo en 2015, kiam mi heziteme nomis Maria Lisandra “afrik-kubanino”, mia ĉokolada princino tuj ekprotestis: “Ne, mi ne estas afrikanino! Mi estas nigrulino!” Ĉar en Kubo esti nigrulo ne signifas esti subhomo kaj nomi iun “negro” (hispane) aŭ “nigrulo” (esperante) estas tute normale, ĉar temas pri nura haŭtkoloro, neniel rilata al intelektaj aŭ moralaj kapabloj de persono. Jen modelo sekvinda. Ĉu la Okcidento kapablas akcepti ĝin? La respondo estas klara – ne. Dum nia vojaĝo al Europo, Lisita estis plurfoje pridemandata kaj haltigata por plia esplorado en la flughavenoj, sed mia enmiksiĝo helpis rapide – “ho, ĉu vi estas kune?” Kion paroli pri aliaj lokoj de la okcidenta mondo, se ĝia ideologia centro kiel Eŭropo anstataŭ efektive elimini rasismon daŭrigas stultajn hipokritajn ludojn kun sia ridinda “politika ĝusteco”?
Eĉ pli amuza reago sekvis post aperigo de memeo, mokanta maleblecon aceti kosmetikaĵojn dum la koronvirusa kvaranteno. Dekoj da homoj ŝatoklakis kaj republikigis ĝin, sed jam post kelkaj horoj en la plej granda Esperanto-grupo ĉe Fejsbuko aperis la unua indignulo. “Tio estas seksismo! Ĉu vi opinias ke virinoj ŝminkas sin nur por plaĉi al iĉoj?” skribis iu virino (cetere mi detenu min de seksa identigo). Mi povus respondi, ke neniam en mia vivo mi renkontis tiujn mirindajn iĉojn (eĉ miaj amikoj-gejoj sin identigas kiel viroj, sed certe ne kiel iĉoj).
Mi povus aldoni, ke laŭ miaj observoj, plej multe zorgas pri belaj vestoj kaj ŝminkado virinoj kiuj laboras en pure inaj kolektivoj – ja ili mem estas plej severaj juĝantoj de ĉiu detalo dum viroj kutime rimarkas nur plej okulfrapan bildon. Mi povus aldoni, ke mia bildo tute ne mencias la virojn, nek aludas al ili, do tiu konkludo de la indignulino montras ŝian propran profundan konvinkon, kiun ŝi malamas kaj kundividas samtempe. Ŝi luktis kontraŭ siaj propraj pensoj, des pli timigaj, ke ili sidas interne, do estas neelradikigeblaj. Sed mi jam komprenis ke temas pri fervora kredanto kaj mi scias ke ne eblas argumenti kontraŭ la sankta kredo, do simple respondis: “Ne”.
Sekvis pliaj akuzoj kaj fantazioj. “Mi konsideras vian bildon aĉa seksismo!” Baldaŭ aliĝis pliaj fervoruloj: “Kial vi malamas la virinojn?!” histeriis ili. “Seksismo! Honton!” ululis indignita amaso da krednatoj. Post kelkaj horoj la bildo estis forigita. Denove la sankta kredo venkis racion.
Scienco regata de kredantoj
Fine mi rakontos amuzan historion, kiu povus esti anekdoto, se ĝi ne okazus reale. En 2018 en Interreto aperis malferma letero de Helen Pluckrose, James A. Lindsay kaj Peter Boghossian, sciencistoj el Britio kaj Usono. En ĝi ili agnoskis ke dum du jaroj realigis eksperimenton, kiu multe ridigis ilin kaj ŝokis la sciencajn rondojn. Ili verkis 20 pseŭdosciencajn artikolojn pri genra egaleco, rasismo kaj virinaj rajtoj, kaj sendis ilin al plej aŭtoritataj sciencaj magazenoj.
Temis pri kaĉo el senbazaj asertoj, miksitaj kun elpensitaj ciferoj kaj neimageblaj faktoj, ofte tiom ridindaj, ke ili taŭgus por humura gazeto. Ekzemple unu el artikoloj proponis dresi la virojn kiel hundojn. Alia postulis sidigi blankajn studentojn dum lecionoj katenitaj surplanke, tiom punante ilin pro iliaj prauloj-sklavposedantoj. Unu artikolo asertis ke trodikeco, minacanta al la vivo, estas laŭdinda kiel libera elekto de la sana homo. Alia artikolo diris, ke se viro masturbante imagas konkretan virinon, tio estas seksa perforto kontraŭ ŝi.
Unu el plej ridindaj estis studaĵo, kiu asertis ke la esploristoj palpis generilojn de dek mil hundoj kaj demandis iliajn posedantojn pri seksa orientiĝo de la hundoj. La recenzinto demandis nur, ĉu ili vere vidis po unu samseksa perforto inter la hundoj ĉiuhore en la novjorka parko. La artikolo, dediĉita al feminismo, estis eĉ ne originala – ili simple iom modifis ĉapitron el “Mein Kampf” de Adolfo Hitlero.
Ĉu tiuj skribaĉoj estis rifuzitaj kaj iliaj verkintoj mallaŭditaj? Tute ne. El 20 artikoloj sep estis publikigitaj kaj pliaj sep estis trapasantaj recenzadon, kiam la ŝercemuloj malkovris sin. Mi memorigas ke temis pri la aŭtoritataj sciencaj magazenoj, formantaj paradigmon de sociaj sciencoj. Amuze, ĉu ne? Post jarcentj kaj jarmiloj la modo baze restas la sama.
Amaso blekas, regata de paŝtistoj kaj muĝas kurante je la ordonita direkto. La sola diferenco estas ke la nunaj ŝafoj sin konsideras liberaj kaj memstaraj pensantoj, kaj sian stalon nomas libera mondo. La paŝtistoj ĝojas, cetere kiel ĉiam.
Comments
Post a Comment