Havano - Moskvo - Vieno - Nitro: 4 landoj en 2 tagoj

Mi jam diris ke mankas rektaj flugoj de Havano al Vieno. Cetere same kiel al plejparto de aliaj eŭropaj urboj. Do por atingi la centreŭropan ĉefurbon ŝi devis unue flugi al Moskvo kaj sekvan tagon sin turni en la rea direkto. Sekvan tagon, hm...

Nokto en Moskvo
Jen plia problemo solvenda. Kie la knabino pasigos la nokton en Moskvo? Ŝi tute ne parolas la rusan kaj se kredi la Tutrusian censon de 2010 la anglan lingvon en Rusio regas 5,5% de loĝantaro. Kono de aliaj lingvoj troviĝas kadre de la statistikeraro. Hotelo en la flughaveno estis tro kosta kaj tio solvus la problemon nur parte, ĉar trovi ĝin ankaŭ estus malfacila tasko por la knabinio, kiu konas kvar lingvojn (la angla, hispana, franca kaj Esperanto), sed unuafoje vojaĝis eksterlanden.





Sed kiel diras la rusa proverbo: “Havu ne cent rublojn, sed cent geamikojn”. Miakaze temas pri amikinoj. Aerofloto uzas preskaŭ senescepte la flughavenon Ŝeremjetevo, kiu troviĝas en la urbo Ĥimki (Moskva provinco). En tiu urbo loĝas mia amikino Olga, do... Ŝi pretis helpi, sed apenaŭ havus eblecojn. Ŝi nur malkonsilis al mi lui apartamenton en la apuda urbeto Lobnja, kiun ŝi nomis “pugo de la mondo”, kaj sendis kelkajn pli konvenajn adresojn, sed... kiel atingi ilin? Taksiistoj en Moskvo plejparte estas eksterlandanoj, do ili eĉ la rusan ofte malbone parolas, mi jam ne diru pri la angla kaj franca. Olga ne povis renkonti la knabinon, ĉar ŝi mem tiutage estis forflugonta por ferii eksterlande.




Feliĉe ŝi ne estis mia sola amikino en la rusia ĉefurbo. La plej komforta maniero atingi la urbon de ajna moskva flughaveno estas trajno Aeroekspreso. Ĉi-kaze ĝi sekvas ĝis Belorusia stacidomo. Kiu loĝas apude? Jes, mia amikino Margarita havas apartamenton nur dek minutojn for kaj laŭeduke ŝi estas instruistino de la angla, do la lingvobaro ne ekzistos.




Fine ĉio okazis tiel. Post komforta flugo per Aerofloto Lisi ricevis la bagaĝon kaj eniris la flughavenan halon, kie ŝin atendis viro. Li kondukis la knabinon al Aeroekspreso kaj entrajnigis. Post 35 minutoj en la stacidomo ŝin renkontis Margo, kiu kondukis ŝin hejmen, manĝigis kaj... ĉu vi imagas kio okazos, se du junaj belulinoj havas liberan tagon en eŭropa ĉefurbo? Butikejoj, placoj, ĝardenoj, stratoj, vizitindaĵoj – la esplorado finiĝis je la dua nokte. Pri ĉiu plia sukceso informis min SMS de Gazprombanko (Visa de Lisi estas ligita al mia poŝtelefono). “Stano, mi aĉetis okulvitrojn, braceleton, manĝaĵojn....!” la knabino bolis je emocioj. “Lisi, ĉu vi scias ke vi debetis duonon de sia karto? – “Ĉu? Pardonon, tio ne okazos denove”. Sed mi tute ne koleris. Kion fari? Mujeres...


Ek al Nitro!
Revenvojo de Lisi al Ŝeremetjevo okazis same senprobleme kaj ĉi tie jam renkontis ŝin mi mem. Feliĉa momento! Ĉu tio markis la definitivan finon de ĉiuj malfacilaĵoj? Kompreneble ne, almenaŭ ne tute. Post rapida manĝo ni direktiĝis al la registriĝo por la flugo al Vieno. Tre simpla proceduro, sed nur se... vi ne estas kubano.



“Kial vi flugas al Vieno, se vi havas vizon de Slovakio?” miris juna oficistino. Niaj klarigoj nur pli embarasigis ŝin. Kuba junulino ricevis vizon de Slovakio por flugi de Havano tra Moskvo al Vieno kaj poste veturi al iu Nitro? Ŝia kapo videble malsukcesis enspacigi tiom komplikan aferon. La vortoj pri “Esperanto-kongreso” fine perpleksigis la povrulinon.  “Atendu, mi vokos la ĉefon”.



Lisi suspiris kaj levis la okulojn. Mi ridis. “Ŝajnas ke vi estas tre danĝera knabino. Oni timas ne nur enlasi, sed eĉ ellasi vin – sendepende de la vizopolitiko”. Post kvaronhora atendado venis junulo, kiu esploris la slovakan vizon (kie krom la datoj estis menciitaj ankaŭ la vizitcelo kaj la invitorganizo), ridetis kaj etendis al ni la dokumenton. Ĝis, Moskvo!



Plia surprizo atendis la knabinon dum la kontrolado, kie oni petis ŝin formeti la ŝuojn. “Kial? En Kubo oni neniam faras tion!” Mi supozis ke la kialo estis ŝiaj altaj kalkanumoj, sed la junulino fingromontris al alia virino en same altaj ŝuoj: “Oni ne postulis tion de ŝi!” Kion mi povis diri? “Evidente vi aspektas tro suspektinda. Mmm, mia Alkaidino...”.



Vieno renkontis nin pli bonkore. En la flughavena halo tuj ĉe la elirejo staris alta viro kun esperanto-afiŝo enmane. Ĉu ni baldaŭ veturos al Nitro kiel estis planite? “Hm, ne tiom rapide, ni devos atendi... Ĉu vi vidis aliajn esperantistojn?” Mi rekonis neniun. 



Sed ni jam mendis la busveturadon por ĝusta horo kaj indikis ĉion – nomojn, tempon, flugon, same kiel ĉiuj aliaj. “Bedaŭrinde ĉio fuŝis. Mi ne havas nomliston kaj devos atendi. Espereble ĉiuj kolektiĝos ĉi tie”.



Ne gravas. Ni jam estas en Vieno kaj apenaŭ perdiĝos. Dum Lisi trinkis ĉe Starbucks sukon, kiu kostis kiel ŝia semajna salajro, ĉirkaŭ la organizanto grupiĝis deko aŭ pli da homoj. Saluton, Aŭstrio!



La busveturo estis same komforta kiel la antaŭa flugo. La inteligenta informadikistino esploris sian novan ludilon – tabulkomputilon de Huawei kaj videble ŝatis la rezulton.



Comments