“Ŝnuro” (Rope) – Raskolnikov en Novjorko

Denove Alfred Hitchcock filmigis teatraĵon kaj denove malsukcesis. Pli ĝuste – li sukcesis krei rakonton, sed malsukcesis fari ĝin streĉa kaj pensiga. 

Ĉerko kiel altaro 
La historio baziĝas sur la samtitola verko de Patrick Hamilton, kreita en 1929 kaj siavice baziĝinta sur reala murdo de la 14-jara Bobby Franks fare de Nathan Leopold and Richard Loeb, studentoj de la Ĉikaga Universitato. Ili faris tion el pure sporta intereso, do sen iuj ajn racie klarigeblaj kialoj, kio estigis grandan ŝokon de la publiko. 


La filmo komenciĝas per murdo – ĉi-foje du amikoj murdas la trian en sia ĉambro. Poste ili metas lin en lignan keston, metas super ĝi tablotukon kaj aranĝas festenon, kiun partoprenas interalie la patro kaj koramikino de la viktimo. Dum adiaŭo unu el la murdistoj enmanigas al la patro (Cedric Hardwicke) stokon da malnovaj libroj, interligitaj per ŝnuro – la sama, per kiu li strangolis lian filon. 


La murdista duopo konsistas el du tipaj por tiaj paroj figuroj – gvidanto kaj gvidato. Brandon Shaw (John Dall) estas la iniciatinto – inventema, ambicia kaj memfida. Influita de la ideoj de Friedrich Nietzsche pri superhomoj kaj subhomoj, li certe kalkulas sin inter la unuaj, do opinias ke li havas rajton esti super ajnaj moralo kaj etiko. Li fanfaronas pri ideoj similaj al la fifama “Murdo kiel arto” de Thomas De Quincey kaj filozofiumas pri rajto de superhomoj murdi subhomojn por sia plezuro.


Interalie sonas la tiom kara al la koro de Alfred Hitchcock ideo pri la ideala murdo. Li certas ke la ĵus farita krimo estis planita kaj plenumita senriproĉe kaj trovas perversan plezuron en la festeno ĉirkaŭ la kadavro, kiu havas eĉ simbolan karakteron – la kesto kun manĝoj kaj kandeloj sur ĝi similas al altaro kun senkulpa ofero. Ĉiuj kvazaŭ komuniiĝas per vino kaj pano, festante la morton – sed ĉi-kaze sen resurekto, almenaŭ ĝis la Dua Alveno


Lia parulo estas malforta kaj timema Phillip Morgan (Farley Granger), kiu finfine ebriiĝos kaj elbuŝigos ĉion al unu el invititoj – ilia universitata instruisto Rupert Cadell (James Stewart). Tiu lasta havas specialan taskon en la filmo. Unue li prezentas al la gastoj la samajn ideojn pri “sezono de murdoj” ktp, ŝokante iujn kaj amuzante aliajn. Sed poste kiel homo sagaca li eksuspektas ion kaj fine ĉion malkovras – unue en menso, poste propramane malferminte la keston. Ŝokita, li pafas el fenestro ĉielen por allogi atenton kaj sidiĝas en fotelo, malĝoje veante: “Ho, kion mi faris, kion ili faris” ktp. 


Mi denove rememoris la vortojn de la jud-germana verkisto kaj sciencisto Victor Klemperer, postvivinta Aŭŝvicon: “Se la sorto de la venkitoj estus en miaj manoj, mi forlasus pace ordinarulojn kaj eĉ iujn gravulojn... sed mi pendumus ĉiujn intelektulojn kaj profesorojn mi pendumus tri futojn pli alte ol la aliajn”. Evidente la profesoro ne legis tiun aŭtoron kaj ne imagis, ke la vortoj kiuj por li estis nura intelekta ludo, en malforta cerbo de potenciala psikopato povas transformiĝi je reala murdoplano. 

Ripetado de ripetaĵoj 
Ĉu mi ŝatis la filmon? Bedaŭrinde ne. Aktoroj ludas perfekte, speciale tiuj flankaj (ĉiama trajto de Hitchcock), detaloj gravas kaj la bildo estas skrupule prilaborita. Sed mankas vere streĉa atmosfero, ĉio tre similas al teatra scenejo (la tuta filmo okazas en unu ĉambro) kaj plej grave – mi vidas en ĉio ĉi nek leĝeran spiriton de “Juna kaj senkulpa”, nek gajan etoson de ““Mr. & Mrs. Smith”, nek psiologian profundecon de “Psiĥozulo”. 


Oni parolas pri filozofiaj temoj, ĉefe turniĝante ĉirkaŭ la kerna problemo de “Krimo kaj puno” (oni eĉ mencias ĝin), sed aŭdeblas nenio nova post Dostojevskij kaj Nietzsche. Do por kio? Iuj opinias ke tiamaniere Alfred Hitchcock faris artan esploradon de la faŝismo (la filmo aperis en 1948), sed tiukaze li simple remaĉis malnovajn ideojn sen aldoni ion rimarkindan. 


La stilo de la filmo ankaŭ apenaŭ estas originala kaj plej memorigas “Kaze de murdo voku M. Ĉio same okazas en unu ĉambro, kun malpli ol deko da partoprenantoj, kaj la ŝajne “ideala murdo” estas malkovrita pere de intelekto de Rupert Cadell, kiu rekonstruis ĝin en sia imago. 


Do, se vi ŝatas detektivojn kiel ĝenron kaj estas fano de Alfred Hitchcock, indas spekti la filmon. Sed preparu pokalon da bona drinkaĵo por plezurigi sin kaj rekompenci la menciitajn mankojn.

Comments