Holokaŭsto estas inter la plej bone esploritaj (historie kaj arte) tragedioj, tiukampe komparebla nur kun la armena genocido. Haveblas pluraj rememoroj (inkluzive en Esperanto), studaĵoj kaj filmoj. Ŝajnas ke jam malfacilas diri ion novan sen regurdi jamajn kliŝojn. Tamen la filmo sukcesis fari tion, kvankam ĝi estas tre simpla kaj apenaŭ havas elstaran artvaloron. Ĉu oksimoro? Mi klarigu.
Atentokapta kaj simpla
La prezentata historio estas tre simpla. Nazia Germanio, proksimume la 1944a jaro. La 8-jara germana knabo Bruno kun sia patrino devas sekvi la patron – altrangan SS-oficiron, kiu ricevis novan postenon en fora regiono de la Tria Regno. Tie atendas ilin granda griza domo, el kies fenestro la knabo rimarkas strangan “bienon” kun pluraj homoj en striitaj piĵamoj. Lia demando pri tiu loko maltrankviligas la gepatrojn, kiuj solvas la problemon tre simple – blokas la fenestron kaj malpermesas al la filo lasi la korton.
Bruno kaj lia 12-jara fratino enuas en tiu morna senelirejo, kie ili mem similas al prizonuloj. Sola eksterulo estas duonviva hejma servisto el tiu “bieno”, kiun rigore traktas patra subulo, juna SS-oficiro. Lernejon anstaŭas vizitanta ilin instruisto, kiu koncentriĝas ĉefe je la naziisma propagando, kiu influas la knabinon, sed apenaŭ interesas la okjarulon, kiu interesiĝas precipe pri ludoj kaj aventuroj, kaj nomas sin esploristo.
Dum sia esplorado li iras al la maprmesita loko kaj renkontas knabon en striita piĵamo – la samaĝan judon Ŝmuel, kiu malĝoje sidas surtere malantaŭ pikdrata barilo. La knaboj amikiĝas kaj komencas renkontiĝi tiel ĉiutage por babili kaj ludi.
Hazarde, sed neeviteble la patrino ekscias pri vera “laboro” de sia edzo – tro forta estas odoraĉa fumo el apuda kremaciejo. Ŝi estas ŝokita, ja post pluraj jaroj ŝi trovis sin edzino de la amasmurdisto. La akriĝanta familia konflikto kaj ĉiam pli komplika milita situacio (patrino de la koncentrejestro pereas en Germanio dum bombardo) igas lin ŝanĝi siajn planojn kaj forsendi la familion al la fora kaj ankoraŭ trankvila Hajdelbergo. La patro mem restas por “fini laboron”.
En la lasta vespero Bruno vizitas sian judan amikon, kiu rakontas pri malapero de sia patro. Ili decidas kune traserĉi la koncentrejon. Bruno grimpas enen, vestas sin en la amuza por li striita uniformo kaj la etuloj komencas sian esploradon. Subite sonas alarmo, venas gardistoj kiuj severe pelas homojn el barakoj al iu ejo. Neniu komprenas kio okazas, nur post ordono demeti la vestojn homoj trankviliĝas – temas pri “nura duŝado”. Aperas SS-soldatoj en kontraŭgasaj maskoj, kiuj tra truo lasas internen mortigan gason “ciklono B”.
Samtempe la familianoj rimarkas foreston de la knabo. Ili vidas malfermitan pordon de la korto kaj supozas, ke li iris al la koncentrejo. La desperaj patrino kaj fratino impetas laŭ liaj spuroj por fine trovi la vestojn, lasitajn ce la pikdrata barilo. Dume la patro sin ĵetas al sia “laborejo”, vane serĉante la filon. Nur sojle de la jam silenta kremaciejo li komprenas, ke ĵus murdis sian propran filon.
Leciono lernenda kaj instruenda
La filmo impresis min strange. Unuflanke ĝi estas simpla, tre simpla. Ĉiuj okazaĵoj estis facile klarigeblaj, eĉ antaŭvideblaj. Aliflanke mi ne sentis guston de “holokaŭsta kiĉo” kiel post spekti “Libroŝtelistino”. La junaj aktoroj ludas bone, malgraŭ sia aĝo. Poste mi legis ke la reĝisoro Mark Herman elektis Asa Butterfield el pluraj kandidatoj por la rolo de la germana knabo, ĉar li vere preskaŭ nenion sciis pri Holokaŭsto, do povis nature elmontri naivan miron de la senkulpa infano.
Historia fono ankaŭ estas senriproĉa. La filmo enhavas multajn detalojn, kiuj helpas lokigi ĝin geografie kaj historie. Oni eĉ montras la unuan prezentadon de Theresienstadt – propagandisma filmo pri la feliĉa senzorga vivo en la koncentrejo, farita de judaj malliberuloj laŭ ordono de la nazioj, kiuj tiele deziris (kaj sukcesis) trompi delegacion de la Ruĝa Kruco. La prizonulaj kaj naziaj uniformoj, barakoj, propagandaj kaj mortigaj teknikoj – ĉio estas montrata kun preskaŭ lernolibra skrupuleco.
Mia interna dilemo solviĝis post legi rilatajn artikolojn en esperanto-Vikipedio (mirinde detalajn). Mi eksciis, ke la filmo, aperinta en 2008, baziĝas sur la libro de la irlanda verkisto John Boyne, eldonita en 2006 kaj tuj furorinta tra la mondo. Ĝia aŭtoro specialiĝas pri verkado de la libroj por... infanoj.
Ĉio iĝis klara. La rakonto estas ne primitiva, sed nur simpla, adaptita al la infana perceptado. Kaj mi konsideras tiun adaptadon tre grava kaj sukcesa. Ĉu vi scias, kio estas la plej malfacila afero en rakontado al la infanoj pri Holokaŭsto? Respondi al ilia naiva, sed tute natura demando: kial homoj faris tion? Kial milionoj da germanoj – reprezentantoj de la plej edukita kaj klera nacio de la tiama Eŭropo – ekkredis ke la judoj estas ne veraj homoj, sed nuraj parazitoj mortigendaj? Kial milionoj da poloj, ukrainoj, rusoj, latvoj, hungaroj kaj aliaj eŭropanoj grandparte indiferente observis torturadon kaj murdadon de siaj judaj najbaroj?
Ni vidas respondon en la filmo, kie la nazia instruisto enkapigas al la etuloj mensogojn pri la “danĝeraj judaĉoj”, la “eterna Tria Regno” ktp. Mi rememoris la vortojn de la jud-germana verkisto kaj sciencisto Victor Klemperer, kiu mem apenaŭ saviĝis, fuĝinte el Aŭŝvico, likvidota de la nazioj antaŭ alveno de la Ruĝa Armeo: “Se la sorto de la venkitoj estus en miaj manoj, mi forlasus pace ordinarulojn kaj eĉ iujn gravulojn... sed mi pendumus ĉiujn intelektulojn kaj profesorojn mi pendumus tri futojn pli alte ol la aliajn”.
Vortoj antaŭas kaj determinas agojn. Ideoj naskas hitoriajn sekvojn. Ĉiu respondecas pri si mem, sed la ideologoj kaj propagandistoj respondecas miloble. Antaŭnelonge The Washington Post raportis pri ŝoka fakto: ĵus publikigta sociologia studo montris ke 41% de la usonanoj ne scias kio estis Aŭŝvico. Inter la homoj naskiĝintaj post la 2000a jaro tiu nombro atingas 66%. Ĉu oni povus paroli pri “historiaj lecionoj”, se du trionoj de la loĝantoj de la lando kun la plej granda juda komunumo eĉ ne aŭdis pri tiu simbolo de Holokaŭsto?
“La sola leciono, kiun oni povas konkludi el la historio estas ke la homoj konkludas el la historio neniujn lecionojn” amare rimarkigis George Bernard Show. Ĉu temas pri neevitebla afero? Mi ne kredas tion. Mi kontraŭas, protestas, ribelas kaj alvokas ĉiujn aliĝi al tiu senperforta, sed rezolute decidema ribelo.
Rakontu al la infanoj pri Holokaŭsto. Rakontu al ili ne pri la judoj kaj nazioj, sed pri homoj, kiuj suferis kaj faris krimojn. Tio estas eterna historio, instruenda kaj lernenda en ĉiu parto de la mondo. Donu lecionon al siaj infanoj aŭ la historio mem donos ĝin – jam tro malfruan kaj multekostan. Ne prokrastu, rakontu nun, des pli ke fari tion estas tre simple – necesas nur montri al la infanoj “La knabo en striita piĵamo” aŭ doni la samtitolan libron. Tio sufiĉos.
Unua aperigo de tiu ĉi teksto okazis en la revuo La Ondo de Esperanto.
Comments
Post a Comment