La strategio unika kaj efika
Tivadar Soros estas la nomo bone konata en la esperanto-medio. La fervora esperantisto, li fondis la famegan revuon “Literatura mondo”, kiu grave influis la junan esperanto-literaturon. La pli vasta mondo konas lin ĉefe kiel la patron de la eble plej fama kaj kontraŭdira financisto de la 20-a jarcento George Soros. Post reveni el la rusia militkaptejo, kiun li trafis dum la Unua mondmilito, li eldonis en 1924 rememorojn “Modernaj Robinzonoj”, en kiuj priskribis sian fuĝon de la militkaptejo en Fora Oriento kaj vagadon tra siberiaj arbaroj. Eble tio restus lia sola verkista kontribuo al la esperanto-literaturo, sed en la afero enmiksiĝis la fortoj tiom grandaj, ke la tuta mondo renversiĝis kaj ĉiuj antaŭaj planoj ŝajnis esti naivaj revaĉoj.


Holokaŭsto en Hungario daŭris en sia aktiva fazo malpli ol unu jaro kaj kulminis en amasaj deportadoj al la naziaj koncentrejoj en la lastaj kelkaj monatoj de la milito, kiam la lando jam estis okupita de la germanoj kaj ĝia registaro tute subiĝis al frenezuloj de la Tria Regno.
Do kiel sukcesis nia heroo postvivi tiun teruran tempon? Ĉu li kaŝis sin en iu kelo, fuĝis al fora montaro aŭ vegetis en subtegmentejo kiel familio de Anne Frank? Tute ne. Plejparton de tiu ĉi periodo li loĝis en la centro de Budapeŝto en sufiĉe komfortaj apartamentoj aŭ hoteloj, promenis laŭ stratoj, renkontiĝis kun geamikoj kaj eĉ regule ĝuis naĝejon. Ĉu li estis riskema aventuristo? Tute inverse, temas pri precize kalkulita konduto de la homo, kiu kutimis pensi memstare kaj sekvi ne subkonsciajn impulsojn kaj amasajn ŝablonojn, sed siajn proprajn konkludojn.
Do kiam komenciĝis la persekutado de la hungaraj judoj li komprenis, ke sola efika respondo estos ne kaŝi sin, nek kuniĝi kun samgentanoj, sed... maljudiĝi kaj rompi ĉiujn ligojn kun la antaŭa mondo. Li komprenis, ke individuo ne povas kontraŭstari la maŝinon de teroro, do li prefere malaperu de ties vido, dissolviĝu kvazaŭ nepalpebla efiro. La lerta advokato, li rapide sukcesis akiri novajn dokumentojn por ĉiuj familianoj (kaj poste faris tion por pluraj aliuloj) kaj ordonis, ke ili ĉiuj disiĝu.
Oni povas nur imagi, kiom malfacilega estis tiu paŝo – forlasi siajn familianojn fronte al la morta minaco. Sed tiu neŝablona strategio malhelpis identigon de la familio, kiu ne plu ekzistis kiel videbla tuto. Dum Tivadar mem loĝis en iu apartamento, lia edzino translokiĝis al alia loĝejo kaj lia filo iris al la tria. Poste ili ofte ŝanĝis loĝlokojn kaj nomojn, fojfoje eĉ veturis al iuj vilaĝoj, jen renkontiĝis, jen disiĝis denove. La aŭtoro priskribas tiujn ĉi aventurojn trankvile kaj ofte eĉ kun kutima por li humuro, kiu sonas iom specife inter mencioj de amasaj ekzekutoj kaj totala timego.
La ulo sagaca kaj elturniĝema, li diris, ke la judoj faras grandan eraron, plenumante la naziajn ordonojn. Almeti la flavan stelon sur vestojn, registriĝi ĉe judaj administrejoj, translokiĝi al la novkreitaj getoj – ĉio ĉi estas strategio de sinmortigintoj, li diris, ĉar ne eblas superruzi ŝtalan maŝinon de la teroro, nek interkonsenti kun ĝi. Dum pluraj jarcentoj la judoj alkutimiĝis al persekutadoj, do esperis, ke ĉi-kaze ili plian fojon grupiĝos kaj kune eltenos la portempan atakon, eĉ se pli kruelan ol antaŭe. Sed ili eraris. La nazioj ne volis ĝeni judojn, ili volis ekstermi ilin. Do, konkludis Tivadar Soros, la plej racia vojo estus ne kuniĝi, sed disiĝi, ne fortigi judajn organizojn, sed likvidi ilin, bruligi arkivojn, forĵeti antaŭajn identigilojn kaj fuĝi, dissolviĝi en la komuna homamaso, kie ĉiu sekvu sian propran vojon kaj respondecu nur pri si mem. Tiukaze perdoj ankaŭ estus grandegaj, sed oble pli da homoj tamen postvivus.
Pravecon de tiu ĉi strategio li pruvas en siaj 300-paĝaj rememoroj, kiuj detale priskribas aventurojn de liaj familio kaj proksimuloj. Malgraŭ pluraj danĝeroj kaj minacoj ili ĉiuj sukcese saviĝis kaj postsvivis la amasan buĉadon, kvankam troviĝis en la centro de tiu neniiga stormo.
Eĉ pli, li transvivis tion brave kaj kun rideto sur la vizaĝo, kirliĝante en la historia tajfuno kvazaŭ en vera maskerado, ŝanĝante la maskojn kaj kaŝante sin de kontraŭuloj, kies vizaĝoj ankaŭ ofte estis ŝirmitaj.

Viktimoj de la venĝo
La libron finas alveno de sovetiaj militistoj, kiuj post kruelega batalo forpelis la naziojn kaj liberigis Budapeŝton, savinte la lastajn tieajn judojn. Tivadar Soros plurfoje dankeme mencias la alvenintojn, kvankam la komentisto rimarkigas, ke ili faris plurajn maldecaĵojn kaj eĉ krimojn kontraŭ la civila loĝantaro, inkluzive de filo kaj edzino de la aŭtoro.
Kompreneble mi ne volas pravigi tian sintenon, sed indas ankaŭ memori, ke temas pri homoj angoraj kaj kolerigitaj, kiuj dum kvar jaroj paŝis laŭ sia forbruligita lando, perdis plurajn parencojn kaj amikojn, vidis senfinajn barbaraĵojn kaj nun alvenis al la ĉefurbo de la lando, kies soldatoj invadis ilian patrujon, postlasinte sangajn spurojn de Ukrainio ĝis Stalingrado. Ili vidis en budapeŝtanoj homojn, kiuj sendis al ilia lando siajn filojn kaj edzojn por sklavigi, perforti kaj murdi kaj tiu vidpunkto ne estis tute malprava. Oni povas diskuti pri morala bazo de la venĝo, sed ĝiaj kialoj estas pli ol evidentaj.

Modesta aspekto, valora enhavo
Mi legis la duan eldonon, aperintan en 2001 en Roterdamo sub redakto kaj kun komentarioj de la eminenta esperantisto kaj profesoro Humphrey Tonkin. La libro aspektas modeste, sed ne aĉe. Mola kovrilo kun malklara brunkolora bildo, papero grizeta kaj folioj sufiĉe bone algluitaj, sed eble forfalontaj post kelkaj relegoj. Meze de la libro enestas kelkaj paĝoj kun nigro-blankaj fotoj de la aŭtoro kaj ties familianoj. Mi iom miras, ke la rememoroj de la patro de la unu el plej riĉaj homoj en la mondo aperas en tiom ĉipa eldono.
La teksto estas vere zorgeme prilaborita. Tajperaroj malmultas kaj nur vortuzado fojfoje ŝajnas esti malkutima. La plej valora kontribuo de la redaktinto evidente estas la 50-paĝaj komentarioj, kiuj legeblas kiel aparta teksto, kio por mi kiel (iama) skrupula historiisto estas la plej alta laŭdo. Ne malpli utilas la listo de cititaj verkoj kaj indekso de la personoj, menciitaj en la libro. Do temas pri la vere sciencnivela eldono, kiun povas kaj devas uzi ĉiu esploristo de la Holokaŭsto en Hungario. Tiun libron vi povas fiere montri al via amiko, starigi sur librobreton kaj eĉ... legi. Kredu min, en ajna kazo vi sekvos ĝustan strategion.