Skip to main content

La falsistoj (filmo 2007)

Ĵus mi spektis la filmon "La falsistoj", rakontanta pri la fifama operaco Bernhard, dum kiu nazioj igis judojn en koncentrejo produkti por ili falsan monon.
Kaj mi rememoris la libron de Günter Böddeker "Die vertreibung der deutschen im Osten" - pri germanaj rifuĝintoj en orienta parto de la Tria regno. La aŭtoro konvinke kaj kun multaj faktoj priskribas la malgajan sorton de homoj, kiuj provis fuĝi de la antaŭeniranta Ruĝa armeo. Ili spertis multajn perfortaĵojn kaj teruraĵojn, multaj pereis.
Mi multe legis pri la Dua mondmilito, spektis priajn filmojn, legis dokumentojn kaj interparolis kun batalantoj. Mi ne bezonas pliajn rakontojn pri teruraĵoj de tiu milito - ĉu temas pri tiuj fare de nazioj, ĉu fare de sovetiaj soldatoj, trabatintaj por si la vojon al la faŝista Berlino. 


Mi scias pri murditaj germanaj rifuĝintoj, perfortitaj virinoj kaj bruligitaj urboj. Sed kiam mi spektas tiajn filmojn aŭ (eĉ pli) aŭdas rememorojn de tiamaj soldatoj pri tio, kion ili vidis ĉe fronto, kion kaj kiujn ili perdis tie, mi faras al si nur unu demandon: kial ili entute lasis vivi la germanojn kaj Germanion? Kvar jarojn ili vidis kiel germanparolantaj bestaĉoj torturas ilian popolon, humiligas kaj neniigas ĝin. Kvar jarojn ili paŝadis super korpoj de siaj mortigitaj kamaradoj. Kaj jen ili aliris tiun diablan neston - la nazian Germanion. Kaj alvenis la tago de la venĝo - sankta venĝo!


Oni povas diri, ke ordinaraj civiluloj ne estis kulpaj, ili nur plenumadis la ordonojn. Sed ja samon diris la nazio, estrinta la operacon Bernhard - "mi estas nura plenumanto". Germanaj patrinoj sciis, ke iliaj filoj iras murdi kaj sklavigi. Germanaj pensiuloj voĉdonis por Hitlero aŭ almenaŭ ne kontraŭis lin - ja "li estos pli bona ol la ruĝuloj". Germanaj gejunuloj admiris la brilon de armiloj, sen demandi sin - al kiu tiuj pafos.
Mi bedaŭras pri ĉiuj viktimoj, sed la nazia Germanio ne meritis pardonon.

Comments