“7 tagoj en Havano” – ĉarmega ĝuindaĵo

Mi amegas Kubon kaj la kubanojn, do elekto de la filmo estis tre persona. Tamen mi certas ke ĝi plezurigos iun ajn spektanton, kiu ŝatas vivon en ĝia tuteco – kiel tion faras loĝantoj de tiu belega insulo.


La filmo havas specifan strukturon. Tio estas esearo el sep filmetoj, ĉiu kun propra reĝisoro kaj prezentanta apartan historion, kies herooj tamen foje reaperas kaj temoj interkruciĝas. Listo de la reĝisoroj jam estas sufiĉa kialo por spektado: Benicio del Toro, Pablo Trapero, Julio Medem, Elia Suleiman, Gaspar Noé, Juan Carlos Tabío kaj Laurent Cantet. Eĉ se vi ne estas fervora kinoŝatanto, vi certe konas almenaŭ la unuan. Cetere ĉiuj eseoj estas same altnivelaj kaj ĝuindaj, kvankam ilia stilo grave malsamas. 



La unua filmeto fare de Benicio del Toro nomiĝas “Lunes: El Yuma”, kio signifas “Lundo” (en la hispana) kaj “Usonano” (en la kuba). Jes, vi legis ĝuste – temas pri specifa kuba vorto, uzata origine por la usonanoj kaj nun aplikata al ĉiuj eksterlandanoj ĝenerale. “Yuma! Yuma!” ĝoje kriis infanoj en Mantilla, kiam mia rusa amiko venis por foti santerian ceremonion. Kiel aperis tiu ĉi vorto? Vi ekscios post lerni la filmeton. 


Mi nur diru, ke ĝi prezentas la unuan tagon en Havano, pasigitan de juna usonano, veninta por lerni en la kinolernejo. Kiel aludas la kliŝa nomo, li estis akceptita kiel decas al yuma, do spertis la kuban gastigemon, veturis en malnova aŭto laŭ Malecon, dancis ĝis matene en noktoklubo, renkontis belulinojn (ne ĉiuj el ili estis viroj origine), drinkis rumon kaj eĉ trafis la manojn de jinetera


La dua filmeto nomiĝas “Martes: Jam Session” kaj vi certe rekonos ĝian ĉefrolulon – la serban reĝisoron Emir Kusturica, kiu ludas tie sin mem, venintan por iu kinofestivalo al Havano. 


La ebriulo senlima, li drinkas senhalte, kverelas kun sia edzino per telefono, forĵetota al la maro, kun neimagebla peno eltenas oficialan ceremonion, sed tuj poste fuĝas kun sia nigra ŝoforo por pasigi nokton en lia domo – tipa kuba dometo, plena je amikoj, parencoj kaj infanoj, drinkante rumon kaj aŭskultante vivan muzikon. 


La tria filmeto nomiĝas “Miércoles: La tentación de Cecilia” (Merkredo: la tento de Cecilia) kaj havos daŭrigojn en la postaj. Ĝi prezentas unu tagon el la vivo de kuba kantistino – ĉarma nigrulino, kiu kantas ĉiutage en noktokluboj kaj revas pri pli bona (do normala) vivo. 


Hispana impresario proponas al ŝi kontrakton kun turneoj tra la Mediteraneo, kaj li proponas eĉ pli, kaj ŝi preskaŭ akceptas, sed... vidu mem kio okazos poste en tiu dramo, bazita sur neceso elekti inter la amo kaj fideleco. 


Sceno, kiam desperaj kubanoj komencas en mallumo sian vojon en magra boato al la usonaj bordoj estas unu el plej korŝiraj en la filmo. Almenaŭ por homoj, kiuj komprenas kion signifas Kubo por la kubanoj kaj kiom danĝera estas la vojo de balseros (flosistoj), kiel oni nomas tiajn fuĝantojn en Kubo. 


La kvara eseo nomiĝas “Jueves: Diary of a beginner” (Ĵaŭdo: Taglibro de komencanto) kaj estas unu el plej tristaj en la filmo. Ĝia ĉefa heroo estas la palestina reĝisoro Elia Suleiman, kiu ludas sin mem. Li venis al Havano kun sola celo – renkontiĝi kun Fidel Castro, sed alfrontis la eternan kuban mañana


“La comandante renkontiĝos kun vi kiam li finos renkontiĝon”. Trifoje li revenas al sia hotelo, sed la maljuna barbulo en kakia uniformo plu parolas kaj parolas kaj parolas de sur la televida ekrano. Li babilas pri “cabeza y corazon”, pri egaleco kaj frateco, pri io ajn krom la reala vivo de siaj samlandanoj, kiuj iĝis nura abstrakta amaso en lia imagita mondo. 


La reĝisoro sentas sin simile – kvazaŭ eksterplaneda aparato, surteriĝinta al fremda kosma korpo. Li gapas silente al kubanoj kaj eksterlandanoj, kiuj ludas, dancas, amindumas, atendas iun aŭ ion – sed li estas komplete fremda al ili kaj ilia vivo. Foje ŝajnas ke li esperas pri iu kontakto, sed tiu espero neniam realiĝas. Homo el la ŝtato, ekzistanta nur surpapere, trafis la ŝtaton kies reguloj funkcias nur surpapere, kaj nenion povas kompreni en ties reala vivo. 


La kvina filmeto nomiĝas “Viernes: Ritual” (Vendredo: Rito) kaj estas tre specifa – ja ĝiaj roluloj elbuŝigas eĉ ne unu vorton. Ĝi komenciĝas de ĝoja adoleska diskoteko, dum kiu lernejanoj amuziĝas sub ritmoj de regetono, miksante muzikon kaj unuajn seksesplorojn, proprajn al tiuj ĉi ĝenro kaj aĝo. Fine du knabinoj pasigas kune nokton, kion vidas matene gepatroj de unu el ili. 


Sekvas la rito – tiu de santerio, je kiu kredas ĉiuj kubanoj, speciale tiuj nigraj. La reĝisoro Gaspar Noé prezentas rakonton mornan, sed ne hororan, ja temas pri ne puno, sed helpo, kvankam por ĝi estas uzataj fortoj eksterhomaj kaj ekster-etikaj. 


Ni vidas kiel la knabino trapasas ĉion, timeme, sed ne hororite, ja ŝi scias ke apude estas ŝiaj gepatroj, kiuj amas ŝin kaj ĉiam akceptos. La sceno finiĝas per brakumo de la amanta patrino, kiu markas la finon de la spirita renaskiĝo de la knabino. 


La sesa filmeto nomiĝas “Sábado: Dulce amargo” (Sabato: Dolĉa amaro) kaj rakontas pri unu tago el la vivo de Mirta, patrino de Cecilia. Klinika psikologo, ŝi ĉiutage batalas kontraŭ malriĉeco, totala deficito kaj ĥaoso, kiuj trafas ĉion – de provizado de elektro kaj akvo ĝis plej bazaj manĝaĵoj kiel ovoj. Ni vidas ŝin haste kuiri torton kun la Virgulino de Karitato, urĝe menditan por la santeria ceremonio.


Ŝi luktas dum ŝia edzo jam kapitulacis kaj dronigas sian malesperon en drinkado, kaj ŝia filino faras malfacilan elekton inter du fuĝoj – kun malnova amato al Usono kaj kun tiu nova al Eŭropo. Kaj ĉio ĉi okazas sub akompano de radio, senĉese babilanta pri pliaj “venkoj de la revolucio” kaj plibonigo de la vivo de la kubanoj. 


La fina, sepa filmeto nomiĝas “Domingo: La fuente” (Dimanĉo: Fonto) kaj revenigas nin al la santerio. La eseo estas bela kaj vivoplena, transdonante vere kuban etoson. Maljuna nigrulino vekas ĉiujn loĝantojn de pluretaĝa domo je la sesa matene, laŭtvoĉe kriante ke temas pri urĝa afero. Ŝi diras ke al ŝi ĵus venis Dipatrino, ku petis aranĝi feston je ŝia nomo en tiu ĉi ĉambro ĉi-vespere. 


Necesas detrui unu muron, ĉiujn aliajn farbi flavkolore – ja temas pri la Sankta Virgulino de Karitato, kiu en santerio reprezentas Oĉunon – oriŝon de lagoj kaj riveroj, ĉiam flave vestitan. Krome necesas konstrui centre de la ĉambro podion por la statuo de la Virgulino, fari antaŭ ĝi akvujon kaj kudri flavan robon por la avino mem. Ĉu plenumebla tasko? 


Tio estus malfacile eĉ por Eŭropo, sed ŝajnas tute nerealigebla en Havano, kie akvoprovizado mankas dum tagoj, farbo, brikoj kaj cemento preskaŭ neniam aperas en la ŝtataj vendejoj kaj en la nigra merkato kostas oble pli ol havas la malriĉaj kubanoj (la maljunulino havis nur 40 CUC kaj 300 CUP, do $412). 


Sed helpas la mirinda kuba inventemo kaj neoficialaj reguloj, kiuj funkcias en tiaj ekonomiaj sistemoj. Brikojn provizas konstruisto, kiu jam tri semajnojn sidas nenionfare pro manko de aliaj konstruaj materialoj. Farbon vendas ulo el ŝtata vendejo, kompreneble neoficiale kaj pli koste. Akvon oni fine ĉerpas el maro, ja “Oĉuno kaj Jemaja estas fratinoj, do marakvo akcepteblas” konkludas la avino, aludante ke Jemaja estas aŭspicianto de la maroj. 


Ĉio finiĝas per gaja festeno – kun itala kanto omaĝe al la Virgulino, jorubaj kantoj omaĝe al Oĉuno, komuna dancado kaj jubilado, kaj kunmanĝado de la torto farita de Mirta, patrino de Cecilia el la antaŭaj filmetoj. 


“Ni heredis de la hispanoj burokratecon” diris foje mia kuba amiko “sed felice ni havas ankaŭ afrikajn radikojn, do memoras ke la vivo belas malgraŭ ĉio”. Tio povas esti plej trafa kaj bela resumo pri la vivo de la kubanoj ĝenerale kaj Havano aparte. Vi povos vidi ĝin malantaŭ brilkoloraj antikvaj aŭtoj kaj luksaj hoteloj, se vi deziros forlasi tiun turisman fasadon kaj konatiĝi kun la vera Kubo kaj ĝia mirinda popolo. Tiu ĉi filmo estas bona komenco.

Comments