Muzeo de la Revolucio – vizitindaĵo de Havano

Mi jam provis viziti ĝin en novembro 2015, sed terura varmego haltigis kaj devojigis min. Ĉi-foje mi planis ĉion pli bone kaj la 6an de majo ni veturis al la muzeo kvarope – mi, Lisi, ŝia patrino kaj alia promenulo, pri kiu mi rakontos poste.

Kial tiu ĉi muzeo estis tiom interesa al mi? Mi jam diris plurfoje, ke mi malmulte interesiĝas pri politikaj aferoj. Sed tri vojaĝoj al Kubo kaj ĉiam pli fortaj internaj ligoj al tiu ĉi lando transformis min de turisto al preskaŭ lokano kaj komprenigis kiel funkcias la kuba ŝtatsistemo kaj kiel reagas al ĝi la socio. Mi vidas kion faris al Kubo tiu eksperimento, do des pli interesiĝis pri ĝia origino.


La Muzeo de la Revolucio estas dediĉita al la kastrisma revolucio, sed ĝia ekspozicio prezentas multe pli vastan historian panoramon. Ĝi baziĝas sur la privata kolekto de Celia Sánchez Manduley, unika virino kiu batalis kiel estro de la virina roto kaj ĝis la morto restis proksima amikino de Fidel Castro. La muzeo estis establita la 12-an de decembro 1959 laŭ dekreto de la Kuba Revolucia Armeo, subskribita de la tiama ministro pri defendo Raúl Castro.


Origine la palaco, konstruita de 1913 ĝis 1920, estis destinita por la registaro de provinco Havano. La projekto estis iniciatita en 1909 de ĝia guberniestro, generalo Ernesto Auberto. Du arkitektoj (kubano kaj belgo) dezajnis ĝin en la eklektisma stilo, la interierojn planis la fama Studio Tiffany kaj ornamis la plej bonaj kubaj artistoj. Ŝajnis ke ĉio iras laŭplane, sed... fine de 1917 la duonpretan konstruaĵon vizitis Mariana Seva, edzino de la prezidanto Mario García Menocal.


Ŝi estis ravita de la domo kaj konvinkis sian edzon, ke ĝi decas gastigi pli altajn personojn. Oni povas imagi ĉagrenon de la guberniestro (kaj speciale de lia edzino) kiam post kelkaj monatoj, komence de 1918 ĉiuj bezonataj paperoj estis subskribitaj kaj la konstruaĵo oficiale transformiĝis al la Prezidanta palaco.


Post la venko de la revolucio, de 1959 ĝis 1965 tie sidis la prezidanto kaj la Konsilio de ministroj, sed jam en 1974 la ejo estis tute transdonita al la muzeo kaj en 2010 deklarita la Nacia monumento. Ĉiujare ĝin vizitas ĉirkaŭ 300 mil homoj, do atendovico ĉe la enirejo apenaŭ mirigis nin. Sed la kubanoj kun granda estimo rilatas al la familioj, speciale kun etuloj, do kunlaborantino de la muzeo invitis nin veni rekte al la biletejo kaj eĉ vokis por ni lifton.


Kion diri pri la palaco? Mi komprenas la prezidantan edzinon. Granda kaj belega, ĝi impresas eĉ nun, malgraŭ jardekoj de funkciado en la malpli alta muzea statuso. Bedaŭrinde ni ne havis multe da tempo, do mi povis nur foti rapide specifajn profilojn de José Martí, Fidel Castro kaj aliaj famuloj en la ekspozicio de la unua etaĝo.


En la dua etaĝo ni pasigis iom da tempo en la muzea vendejo, ĉar en tiaj lokoj, laŭ mia sperto, troveblas la plej interesaj suveniroj. Ĉi-foje mi ne vidis ion specialan, la asortimento estis preskaŭ sama kiel ĉe surstrataj vendistoj. Do mi aĉetis nur tri argilajn magnetojn forme de tradicie vestitaj nigrulinoj.


Nun mi jam pli bone konas la kuban kulturon, do komprenis ke iliaj koloraj vestoj havas ne nur estetikan signifon. “Jemaja” mi prenis la bluan nigrulinon. “Oĉuno” la flava belulinjo saltis en mian poŝon. “Mmm...” mi iom hezitis antaŭ la ruĝa. “Ŝango!” senhezite elpafis blankhaŭta vendistino, inter kies prauloj apenaŭ estis multe da afrikanoj. Vere, santerio fluas en la sango de ĉiuj kubanoj, sen rasaj kaj etnaj distingoj.


La ekspozicio komenciĝis de la rakonto pri historio de la konstruaĵo kaj ĝiaj unuaj loĝantoj.


Oni povas vidi plenan liston de la prezidantoj, foton de la juna Fidel deklamanta unu el siaj ardaj paroloj en la fora 1947 de sur restaĵoj de la apuda fortikaĵo.


Personaj aĵoj de Fulgencio Batista apudas kun tiuj de la revoluciaj herooj.


Sekvas artefaktoj ligitaj al la sturmo de la kazerno Moncada, kiun mi vizitis en marto 2016, enprizonigo de Fidel, lia memdefendo en juĝproceso kaj reveno kun kamaradoj en jaĥto “Granma”.


Abundas konataj (almenaŭ al la kubanoj) nomoj, historiaj memoraĵoj, ĉiaspecaj mortigiloj kaj portretoj de la pereintoj en senĉesaj bataloj.


Sangomakulitaj vestoj, tranĉiloj, pafiloj, ŝiritaj flagoj – en tiu rakonto la tuta kuba historio aspektas kiel senkompata batalo kaj apenaŭ oni grave troigis.


Nigra fera statuo de batista soldato estis uzata de la revoluciuloj kiel celtabulo, sed al mi tiu mezaĝa lipharulo ŝajnis esti pli trista ol minaca.




Kompreneble citaĵoj de Fidel renkonteblis en pluraj haloj. Lisi fotis iun kaj mi miris, ĉar ĝenerale ŝi estas indiferenta rilate la politikajn aferojn. “Mi ŝatas tiujn ĉi vortojn” diris la inteligenta knabino.


Kutime ŝi trairas la muzeajn ekspoziciojn rapide, sed ĉi-foje ŝi kun la patrino esploris ĉiun montrokeston, atente legante klarigojn kaj foje komentante ion, speciale rilatan al Guantanamo. Ambaŭ vizitis la muzeon unuafoje kaj videble ĝuis la okazon.


Gravan atenton oni donis al la enmiksiĝo de Usono, kiu plej klare montriĝis en la operaco en Playa Girón, jam sen diri pri la planitaj sed ne okazintaj intervenoj. Preskaŭ 60-jara embargo, dekoj da atencoj, amasa propagando, subteno de la kontraŭregistaraj organizaĵoj kaj... eĉ ne unu celo atingita.


La reĝimo plu fortas, almenaŭ ĝi povas plu teni la potencon. Oni diras ke la kuba registaro ne lernas lecionojn de la historio post fiasko de la komunismaj reĝimoj en Eŭropo kaj fakte kapitalistiĝo de tiuj en Ĉinio kaj Vjetnamio. Sed ĉu la usona registaro montris sin pli inteligenta? 


Mi skribas tiujn alineojn kelkajn tagojn post la usona prezidanto Donald Trump anoncis restrikton de la sankcioj kontraŭ Kubo, iom mildigitaj de lia antaŭulo. Eĉ supraĵa rigardo sufiĉas por kompreni, ke plejparto da ili neniel tuŝos la registaron aŭ eĉ inverse – fortigos ĝin. 


Ekzemple pli severa kontrolado de la permesitaj kategorioj de la vizitantoj (ja oni devas deklari sin apartena al unu el ili por ricevi vojaĝpermeson) sekvigos nur, ke usonanoj veturos al Kubo ĉefe ne kiel sendependaj vojaĝantoj, sed kiel grupigitaj turistoj. Do ili loĝos ne en casas particulares, kiujn posedas ordinaraj kubanoj, sed en la ŝtataj hoteloj kun minimuma kontakto kun lokanoj. Apenaŭ Trump povus elekti pli efikan vojon plenigi la kason de la komunisma reĝimo.


La lasta parto de la ekspozicio prezentas transformiĝon de la lando post la revolucio. Amasa klerigado, agrara reformo, ŝtatigo de la industrioj ktp. Kompreneble ĉiuj registaraj planoj estis grandiozaj, intencoj bonaj kaj ilia plenumo perfekta. La kuba historio prezentata de la muzeo finiĝas en 1990.


Mi komprenas tion. Evidente la oficiala ideologio ankoraŭ ne sukcesis formi belan miton, kiu povus klarigi kial post duonjarcento de la socialisma evoluo Kubo tiom dependis de la sovetia helpo ke post kolapso de Sovetunio en 1991 falis en profundegan ekonomian abismon. Mi ne envias al homo, kiu devos de la oficiala vidpunkto rakonti pri la teruraĵoj de la Speciala Periodo kun malsato, deficito kaj totala malespero. Kiel pravigi la idiotisman duvalutan sistemon, florantan prostituadon kaj neimageblajn fuŝojn en ĉiuj sferoj – de la ekonomio ĝis la socio?


Sed ni apenaŭ bezonas aŭskulti tiajn fabelojn, eĉ se iam aperontajn. 


Inter la lastaj eksponaĵoj estas afiŝo pri Vilma Espín Guillois, edzino de Raúl Castro, kiu ankaŭ partoprenis la revolucian agadon kaj poste multon faris por ina emancipiĝo. Ŝia filino Mariela establis kaj plu estras la Kuban Centron pri Seksa Edukado, kiu ludas gravan rolon en la seksa klerigado kaj koncernaj esploroj. Egalaj rajtoj de ambaŭ genroj, edukado por ĉiuj, infanĝardenoj, progresiva leĝosistemo – eĉ mi, tre skeptika rilate la kuban registaron, devas agnoski ke en tiu sfero ĝi sukcesis.


Al tiu virino grandparte ni ŝuldas la unikan fenomenon kia estas la kuba virino – edukita, forta, memstara, liberpensa kaj inteligenta. Vilma Espín mortis en 2007 kaj estas enterigita en la sama tombejo kiel Fidel – Santa Ifigenia, kiun ni vizitis en marto 2016. Apude oni lasis la spacon por la tombo de ŝia edzo Raúl.


La muzeo estis baldaŭ fermiĝonta, do ni devis rapidi.


Mi fotis la inojn antaŭ la dioramo kun Che Guevara kaj Camilo Cienfuegos en ĝangalo.


Poste mi mem fotiĝis ĉe skulptaĵo kun triopo – la menciitoj plus Fidel kiel gvidanto.


Du pentraĵoj metitaj unu kontraŭ alia prezentis ŝtupojn en evoluo de la kuba pentrarto. La unua estis klasika kaj montris kunvenon de la revoluciuloj en 1895 subestre de la ĉiama José Martí.


La dua estis jaĥto “Granma” bildigita, se mi ne eraras, sur metalplato en la moderna latinamerika stilo kiun mi jam ĝuis en muzeoj de Peruo kaj en la apuda Muzeo de la Belaj Artoj en Havano.


Mi rekonis José Martí kaj emblemon de la Movado de la 26a de Julio, sed aliaj simboloj sendube abundis pretaj malkovri sian signifon al pli sperta observanto. Tra fenestro videblis preĝejo, en kiu estis baptita José Martí.


Poste ni rapidis al la korto, pli ĝuste – al la konstruita en 1976 pavilono, kie sub ŝedo troviĝas la plej grandaj relikvaĵoj, inkluzive de la jaĥto “Granma”.


Cetere la fama ŝipeto apenaŭ videblas en sia vitrumita ronda ŝirmejo, kiu forte brilas spegulante la ardan kuban sunon.


Ĉirkaŭe staris pluraj batalmaŝinoj.



Mian atenton altiris sovetia tanko T-34 (klasikaĵo de la Dua mondmilito), usona bombaviadilo B-26 (unu el du, faligitaj ĉe Playa Girón en 1961) kaj boato, de sur kiu surbordiĝis kontraŭrevoluciuloj dum la Invado de la Porkogolfeto.



Alia paro ne malpli impresis: misilo kaj restaĵoj de usona aviadilo U-2, faligita per ĝi dum la Karibia krizo.




La lastaj fotoj apud la muzea ŝildo kaj ek al Malnova Havano!


Comments