Skip to main content

La lasta vespero en Kusko

Mia konatiĝo kun Kusko dividiĝis je du partoj: antaŭ kaj post Maĉupikĉuo. Do mi havis eblecon kompari la unuajn kaj lastajn impresojn pri la urbo. Aŭ ĉu mi revenos iam?
Vespera promenado
Jen mi denove atingis Kuskon. Mia lasta vespero en tiu ĉi urbo pasis en preskaŭ senhalta vagado laŭ ĝiaj mallarĝaj stratetoj kaj observado de la loka vivo.


Mallonga promeno tra la centro. Preĝejoj estis jam plejparte fermitaj. Mi trovis iun muzeon, sed ankaŭ ĝi jam fermis siajn pordojn. Ĉe la centra placo vaganta ciristo admonis min ciri miajn povrajn ŝuojn, kovritajn je dika polvotavolo. Mi konsentis kaj sidiĝis sur benkon. Dum la laboro progresis, evidentiĝis ke la antaŭe proponita prezo inkluzivis nur brospurigadon, do vaksado estis krompagenda... kaj akvoprotekta kremo ankaŭ... kaj tiu ĉi briligilo... kaj... Dum li rapidege manumis kaj babilis hispane, la startoprezo obliĝis neimageble. Fine mi stariĝis kaj diris, ke pagos nur parton de ĝi kaj etendigis al la ruzulo 12 solesojn. Evidente tio multe superis la esperitan sumon, do li nur iomete ŝajnigis bedaŭron, prenis la monerojn kaj tuj malaperis, ĵetinte rigardon al policpatrolo. Mi agnosku, ke dum posta semajno miaj ŝuoj aspektis bonege, eĉ post transpasi plurajn ŝtatlimojn kaj urbojn.


Mi grimpis supren laŭ iu strateto kaj neatendite ekvidis afiŝon de la Muzeo de la antaŭkolumba arto.


Feliĉe ĝi funkciis ĝis la deka vespere. Mi estis preskaŭ sola vizitanto de tiu ĉi belega, perfekte aranĝita kulturejo.


La antikvaj konstruaĵoj jam dronis en mallumo kaj nur en kafejo rande de interna korto brilis lumetoj de kandeloj.


La ekspozicio, financita de la banko BBVA Continental, estis arangita profesie kaj enhavis neimageble belegajn artaĵojn.


Inkaojnazkamoĉeoj – nomoj kaj bildoj, kiujn mi antaŭe vidis nur en arthistoriaj libroj nun enkorpiĝis en veraj, aŭtentaj verkoj de antaŭjarcentaj majstroj.


Kapoj de militkaptitoj.


Fiŝoj sur teleroj.


Boaco enpensiĝinta.


Anserformaj kruĉoj.


Mi volus foti ĉiun artaĵon kaj nur limigitaj kapabloj de mia iPhone detenis min. Finis ĉi ekspozicion koridoro en kiu pendis pentraĵoj, ĉefe religiaj.


La muzea butiko bedaŭrinde jam estis fermita, do mi ne sukcesis aĉeti albumon kun pli altkvalitaj fotoj de tiuj ĉi fascinaj artaĵoj.


Sekvis ĝisnokta grimpado laŭ la montaraj stratetoj, jam plene mallumaj kaj senhomaj. Hazarde mi atingis plataĵon, de kiu malfermiĝis belega vido al la urbo, sur kies nigra fono videblis miloj da lumetoj. Mi paŝis malsupren kaj denove plonĝis en viglan vivon surstratan. Apud iu preĝejo dancis grupo da gejunuloj – knaboj kaj knabinoj aparte. Evidente temis pri tradicia danco, kiun oni plenumas kolektive. Unue mi pensis, ke temas pri kutima porturista prezentado, sed ajna monkolektujo mankis kaj la dancintoj tute ignoris la spektantojn. El muzikilo, manĝigita de apuda elektrofosto, fluis tradicia muziko flutdominanta. 


Dum longa tempo mi admiris tiun ĉi belegan aktivadon kaj pensis pri dekmiloj da gejunuloj en same malgrandaj rusiaj urboj, kiuj enuas de neniofarado kaj plendas pri manko de amuzeblecoj dum iliaj samaĝuloj en la fora perua urbeto simple ŝaltas muzikon kaj dancas surstrate, gvidataj kaj amuzataj de neniu krom ili mem.


Poste Julio publikigis ĉe mia Fejsbuk-bendo filmeton, kiu klare montras, ke tiu ĉi danco estas la sama kiel tiu plenumata dum la festo de Virgulino de la Kandeloj en montara urbo Puno



Do evidente la kuskaj gejunuloj pretigis sin al tiu ĉi evento. Sukceson al ili!


Manĝi, aĉeti kaj dormi
La adiaŭa vespermanĝo. Malantaŭ verŝotablo staris ino, kun nuda mamo. Ĉu mi maltrafis la pordon? Ne, ŝi simple ĵus finis mamnutri bebon kaj nun trankvilmiene kuŝigis lin antaŭ ordigi la vestojn. Ŝajnas ke mi tute ne ĝenis ŝin “¡Hola, señoro!” – Hola...”. Manĝaĵoj estis bongustaj, ruĝa vino ankaŭ, do mi forlasis la ejon kun iom svaga kapo. Restoracio estis homplena kaj ŝtopilingo apud mia tableto estis okupita, do mi ne sukcesis ŝarĝi mian poŝtelefonon.


Lastaj aĉetoj en suvenirvendejoj – amuzaj T-ĉemizoj, magnetoj, boteloj da loka vodko, teo kun kokao... Miaj moneroj denove elĉerpiĝis do en iu vendejo mi donis al vendistino bankbileton je 200 solesoj. La povra knabino ektimis, palpis la papereton, detale enrigardis ĝin kaj poste forkuris al mastro por ke li donu decidan verdikton. Ĝi estis pozitiva.


En la hostelo la mastrino jam pretigis por mi unulitan ĉambron kiel komplezon, sed ankaŭ tie mankis ec unusola ŝtopilingo funkcianta. Hm, kien malaperis la ŝlosileto por mia valizo? Bedaŭrindega perditaĵo... Mi jam pretis rompi la serureton, kiun mi fermis dum la hasta nokta foriro al Maĉupikĉuo. La lasta provo – demandi la mastrinon. “Ĉu vi vidis ie mian serureton?” Imagu mian miron kiam inter tiu ĉi mizero kaj ĥaoso aperis mia feraĵeto, zorgeme envolvita en papereton kun respektiva subskribo!


Mi apenaŭ dormis tiunokte. Stultaj pensoj plenigis la kapon kvazaŭ intence por forpeli la sonĝon. Meznokte alvenis gastoj en transmura ĉambro.


Evidente temis pri juna paro. Post vigla babilado ili enlitiĝis kaj (feliĉe por ili, sed ne por mi) ne malŝparis vane la tempon. Cetere la procezo estis pli daŭra ol intensa, do post unu aŭ du horoj da monotonaj inaj suspiroj ni ĉiuj endormiĝis.

Adiaŭ, Kusko
Matene taksio kontraŭ 10 dolaroj forportis min al la flughaveno. Post rutina registriĝo oficistino mansvingis, montrante ke iu atendas min. Tio estis policano, kiu senemocie prezentis sian ĵetonon. “Sekvu min, sinjoro” diris li kaj ĝentile prenis mian valizon, ruligante ĝin al sia ĉambro en kontraŭa flanko de la halo.


Tie jam atendis min du junulinoj, kiuj registriĝis antaŭ mi. “Yes!” ili ĝoje levis fleksitajn manojn kiel signon de solidareco. Alia policano jam traserĉis ilian bagaĝon. Oni donis al mi paperon en la rusa, de kiu mi komprenis ke temas pri serĉado de narkotikaĵoj kio estas rutina procedo en tiu ĉi regiono kaj neniel rilatas al mia persono aŭ nacieco. “We are not racists” deklaris papero, gluita al muro. Sub ĝi staris vico da seĝoj kun alkroĉitaj brakkatenoj. Feliĉe mi sidis aliloke.


La traserĉado estis skrupula. La diligenta policano kontrolis ĉiujn miajn aĵojn kaj enrigardis valizangulojn, pri kies ekzisto mi eĉ ne supozis. Por momento li haltis ĉe korboj kun kokateo. “Coca-tea?” – “Yes” – “Ok” li reŝovis ilin reen. Polico ja serĉas narkotikaĵojn, ne kokaon.


Post fini la procedon li same ĝentile transportis mian valizon reen kaj ĝisis min. Adiaŭ, Kusko!

Comments