Santerio bembé aŭ Danci kun oriŝoj

Oni povas legi pri santerio, spekti televidajn vojaĝprogramojn kaj tio jam estas interesa afero. Sed mi sukcesis partopreni la veran santerian ceremonion kaj kredu min, tio estis tre impresa afero. Mi ĉeestis kiel familiano, do homoj preskaŭ ne atentis min kaj agis normale, kio garantiis aŭtentikecon de la okazaĵo. Vaŭ, mi rememoras...

Santerio bembé estas la dankceremonio, dum kiu oni oferas animalojn al oriŝoj kiel dankosignon pro iu bonaĵo. Ni havis por kio danki la sorton, do temis pri sincera afero.


Cetere grandparte tion stimulis mia amiko Sergej Rusanov, profesia fotisto kiu vojaĝis kun mi al Kubo kaj petis helpon pri alproksimiĝo al la loka vivo. Mi demandis Lisi pri santerio kaj ŝi rememoris, ke trans la strato loĝas ŝia kuzo Yoendis, kiu estas santero. 


Baldaŭ venis Yoendis mem. La 36-jara energiplena viro, li estas tre afabla kaj bonveniga persono, ĉiam preta helpi al siaj familianoj kaj rakonti pri religiaj aferoj. Same kiel Lisita li devenas de Guantanamo kaj nur antaŭnelonge translokiĝis al Havano.


Poste ni multe konversaciis pri la afro-kubaj kredoj kaj liaj vastaj konoj mirigis min. “Mia familio devenas de Haitio, la insulo de kiu venis vuduo al Kubo. Mia avino parolis la francan kaj miaj prauloj praktikis tiujn religiojn. Kiam mi estis 9 jarojn aĝa ankaŭ mi ekaŭdis voĉojn interne de mi, do... mi ne havis elekteblon”.


Li praktikas ĉiujn kubajn religiojn – santerion, vuduon, palon kaj spiritismon. En sia telefono li montris multajn fotojn el la denaska provinco – kun statuoj, sanktejoj, oferoj ktp. 


Tiuj ĉi religioj ne juĝas homojn, sed estas etike neŭtralaj. La ĉefa problemo laŭ ili estas ne bono aŭ malbono, kiuj relativas, sed nur malekvilibro de aŝe – energio, kiu ĉieas en la universo. “Jen loko en arbaro apud Guantanamo, kie mi praktikas vuduon” Yoendis foliumas en sia telefono pliajn fotojn. “Tio estas solula loko, kien neniu venas. Se mi laboras por bono, la rito okazas frumatene, se por malbono – meznokte”. Li parolas tute serioze kaj indiferente kvazaŭ pri brodado de porinfanaj bildoj sur tuko.


Nun li loĝas trans la strato en ligna dometo samgranda kiel kuirejo en normala rusia apartamento. Du trionojn de la spaco okupas du litoj, sur kiuj dormas li, lia samnoma 7-jara filo, edzino kaj kuzino. Kiel ili sukcesas akomodiĝi al tiom malvasta ejo? “Stano, en tiaj domoj loĝas po 8 ĝis 10 homoj” ridetis Lisi. Ah jes, tio estas Kubo.


Sed mi revenu al la ceremonio. Yoendis diris, ke ĝi komenciĝos je la 2a aŭ 3a posttagmeze, ĉar apude troviĝas lernejo kaj kvankam li havas permeson okazigi tiajn ritojn, li devas atendi foriron de la lernejanoj.


Je la 2a mi aŭdis maltrankviligajn vokojn de la strato kaj vidis mian amikon-fotiston svingi la manojn tristamiene. “Stano, mi havas problemon!” Li loĝis en casa particular en Malnova Havano kaj venis per taksio, prenita en Malecón. Nur post alveni li finfine komprenis la veturprezon: 35 CUC. Kompreneble tio estis tro, se konsideri ke la saman distancon ni kovris kontraŭ 10 CUC kun nia taksiisto kaj nur unufoje pagis 15, kiam li estis okupita kaj ni prenis taksion de Prada vespere.


La monavida taksiisto ne vidis kialon por cedi: “Li akceptis la prezon!” Vane la kompatinda turisto klarigis, ke li ne komprenas la hispanan, do nur nun konsciiĝis pri la ciferoj... “Mi proponis kaj li akceptis” ripetadis la ŝoforo. “Li mem kulpas” rezonis Lisita. “Kial li ne vokis nin aŭ almenaŭ ne sendis sms? Se vi ne havas amikojn en Kubo, vi ĉiam havos problemojn”.


Humoro de la povra fotisto pli aĉiĝis kiam li eksciis, ke la ceremonio ankoraŭ ne povas komenciĝi, ĉar la infanoj plu estas en la lernejo. 


Estis varma tago. Ni tagmanĝis en la halo kaj lante babilis pri io kaj tio. De tempo al tempo venis Yoendis en disŝirita T-ĉemizo por diri plian “despues...” (poste). Ni profitis la atendopaŭzon por aĉetumi en lokaj vendejoj kaj Sergej akompanis nin, malkontente grumblante: “Jam pasis preskaŭ tri horoj kaj nenio komenciĝis kaj ankoraŭ neniu scias, ĉu tio vere valoros...”.


Je la 5a Yoendis finfine jesis kaj ni ekis al lia domo. Pli ĝuste – al lia kampo, ĉar la dometo staras rande de granda kampo sur kies alia ekstremo situas palma bosko. Venis dudeko da homoj. Grandparte tio estis parencoj, sed ĉeestis ankaŭ pluraj konatoj, najbaroj aŭ homoj, ligitaj per religiaj rilatoj. La haŭtkoloroj variis de la blanka ĝis preskaŭ karbone nigra. 


La etoso estis trankvila kaj amikeca, kvazaŭ temus pri familia festeno. Yoendis umis sub rektangula ŝedo akonstruita al flanka muro de lia domo. Tie staris sanktaĵoj, inter kiuj elstaris la ŝtona kapo de Elegua, ŝtonmetala monteto Siete Rayos kaj statuo de katenita nigra sklavo – la patro Francisco. 


Inter la plenkreskuloj videblis kelkaj nigrohaŭtaj infanoj, kiuj scivoleme observis la okazaĵon.


“Ho, kiom ĉarmaj!” emociis Sergej kaj komencis foti la etulojn, kiuj trankvile pozis kaj poste kun granda interesiĝo gapis al siaj portretoj.


Sed jen aŭdiĝis frapsonoj – tio ekparolis la tamburoj, magiaj muzikiloj de Ĉango. Ilia kreado okazas laŭ striktaj reguloj, same kiel posta stokado kaj uzado. La tamburistoj evidente jam plenumis sian taskon plurfoje, do vigle babilis inter si kaj Yoendis, kaj ludis akorde.


Mi fotis kaj filmis multe por profiti tiun unikan eblecon registri la aŭtentikan ceremonion. Laŭta bruo skuigis mian kameraon – Yoendis disbatis per ŝtono kokoson por ekscii humoron de la oriŝoj. Ĉiuj partoj de la frukto falis je malfermaj partoj supren, kio signifis ke la ofero estos akceptita. Do li daŭrigis.


Poste Yoendis spektis kun mi la filmetojn kaj fotojn kaj komentis ĉion. Dum la ceremonio li uzis elementojn de la tri religioj, kio interalie montriĝas en liaj vestoj. Li havis verdan pantalonon (koloro de vuduo), nigro-ruĝan ĉapon (koloroj de Elegua) kaj poste ruĝan kaptukon (koloro de palo) kaj blankan T-ĉemizon (koloro de Obatala).


La nudpieda santero dancis, turniĝis kaj kantis. Poste li sidiĝis surteren kaj ektremis. Lia korpo skuiĝis ĉiam pli forte kaj jen venis la momento kiam liaj okuloj larĝe malfermiĝis. Li ne plu estis kuzo Yoendis – antaŭ ni staris la patro Francisco, kies spirito eniĝis en lian korpon. Liaj movoj iĝis pli vastaj kaj malrapidaj, la voĉo raŭka kaj prononco stranga.


Eĉ Lisi mem malfacile komprenis liajn vortojn. Poste li petis min montri la registraĵojn, klariginte ke li nenion memoras el la ceremonio, ĉar lian korpon prenis la patro Francisco. Ĉiuj reagis al tio tute serioze kiel al io ordinara kaj konata al ĉiuj.


Venis la tempo doni oferon al Elegua. Tiu oriŝo okupas specialan lokon en santerio. Li estas unu el la ses ĉefaj oriŝoj, ege estimata de ĉiuj. Tio estas tipa trikstero – petolema trompulo. Li estas eterna infano, do ŝatas ludi kaj blagi. Tamen li estas tre influa kaj aliaj oriŝoj antaŭ fari gravan decidon nepre konsultas lin. Kiel li akiris tioman potencon? Aŭskultu legendon.


Origine ekzistis nur unu dio – Olodumare. Li kreis la mondon kaj tio tre lacigis lin. Krome li ne tre ŝatis okupiĝi pri etaj aferoj, sed la homoj ĉiam ĝenis lin per siaj senfinaj petoj. Do li kreis aliajn oriŝojn, kiuj fakte estas ne dioj, sed nuraj reprezentantoj de diversaj liaj trajtoj.


Tio ebligis al Olodumare forlasi la mondon kaj kaŝi sin en sekreta loko, kie li ripozas kaj meditas. Oni povas trovi ion similan en kristanismo, kie la eterna dio okupiĝas pri la universo dum la sanktuloj zorgas pri etaj homaj problemoj, ofte kun certa specialiĝo (aŭspicianto de agrikulturistoj, laboristoj, gravedulinoj, ĉevaloj ktp).


Sed ekzistas ankaŭ grava diferenco – la oriŝoj ne estas bonkoraj aŭ malicaj kiel la kristanaj dio kaj satano. Ili simple troviĝas ekster etiko, do povas konduti favore aŭ kaprice, esti helpemaj kaj zorgemaj aŭ danĝeraj kaj maljustaj. Ili pli similas al la homoj mem, kio certagrade faciligas la komunikadon.


Do foje la oriŝoj decidis forigi Olodumare kaj okupi lian lokon. Sed kiel fari tion, ja la maljunulo plu estis ĉiopova? Iu proponis kovardan planon. La oriŝoj sciis, ke Olodumare havis malfortaĵon – li ege timis... la musojn. Do ili decidis inviti lin al festeno kaj sendi kontraŭ lin amason da musoj por ke li mortu pro timo aŭ forkuru senrevene. Sed ili forgesis ke sub sojlo sidis Elegua, kiu aŭdis ĉion.


Kiam Olodumare gaje eniris la domon kie oni devis gratuli kaj regali lin, ĉiuj pordoj kaj fenestroj subite fermiĝis, sed malfermiĝis kestoj el kiuj saltis kontraŭ lin centoj da musoj. La terurita maljunulo ekkriis kaj provis forkuri aŭ kaŝi sin en iu ujo, sed ĉiam vidis nur pliajn musojn kiuj impetis al li. 


Eble la diabla plano vere sukcesus, sed en tiu momento aperis Elegua kaj komencis... manĝi la musojn. Li englutis ilin unu post alia ĝis la lasta bestaĉo malaperis en lia buŝo. La savita aĝulo demandis kiel li povas danki lin kaj promesis plenumi iun ajn peton. “Mi deziras nur unu aferon – ke mi faru ĉion kion mi volas” diris la ruza knabo. De tiam li estas sola oriŝo, neniel limigita en siaj agoj. Li gardas la sojlojn kaj vojkruciĝojn, decidas la homajn sortojn kaj difinas kien kondukos nin la vivo. Lia plej proksima amiko estas maljunulo Obatala, kies koloro estas blanka. Nur tiuj du oriŝoj scias kie troviĝas sekreta loĝejo de Olodumare kaj nur ili rajtas viziti lin.


Elegua estas peranto, mesaĝisto, pro tio ĉiu ceremonio komenciĝas de la ofero al li kaj finiĝas per adiaŭo al li. Li venas la unua kaj foriras la lasta.


Ĉi-foje la oferaĵo estis du kokoj, aĉetitaj de Lisi. Kiam ni venis ili jam troviĝis surloke, ligitaj al arbeto dudek metrojn for de la sanktejo. Santeriaj ceremonioj inkludas animalajn oferojn, kies tipo kaj grandeco dependas de la tipo de aranĝo. La adeptoj kredas, ke sango de la oferataj animaloj enhavas aŝe – energion, kiu trapenetras la mondon. Homoj devas doni aŝe al la oriŝoj por ke tiuj rekompencu ilin per sia helpo. 


Tio povas aspekti kruela, sed ĉu centmiloj da bestoj ne mortas ĉiutage en buĉejoj sen iu ajn celo krom plenigi niajn stomakojn aŭ doni sian haŭton al niaj vestoj, sakoj ktp? Ofte ili loĝas kaj mortas en la kondiĉoj kiuj povus esti priskribitaj kiel turmentado kaj iliaj korpoj nur plenigas rubujojn aŭ servas por bagatelaĵoj kiel ledaj luksaĵoj.


Santerio postulas ke la oferata animalo troviĝu for kaj ne vidu kiel mortas aliaj bestoj. Ĝi devas laŭeble malpli suferi kaj la homoj dankas ĝin pro tiu plej kara ofero, ili estimas ĝin kiel parton de la eterna vivociklo. Por ke iu vivu, alia devas morti. Se ni aliros la aferon pli honeste ni mem devos agnoski, ke tio okazas ĉiutage – ĉu en la vivo de la homoj, ĉu en tiu de la animaloj.


Yoendis malligis la kokon kaj ekis ĝian preparadon al la ofero. Li  aspergis ĝin per akvo el sitelo, kie estis infuzitaj iuj grandfoliaj verdaĵoj. Poste li blovis en ĝian bekon cigarfumon, ŝprucigis per buŝo iom da rumo kaj ekdancis kun la koko enmane.


Tamburoj sonis senhalte, Yoendis kun ĉiama cigaro en la buŝo moviĝis ritme kaj ion murmuris. Fine li kuŝigis la kokon antaŭ la nigra kapo (Elegua) kaj tiu jam ne plu moviĝis. “Kial ĝi kuŝis senmova? Ĉar antaŭ ĝi estis oriŝo” klarigis Yoendis poste. “Tiu afero havas multajn sekretojn, multegajn”.


La tuta kokofero okupis proksimume kvaronhoron. Fine la santero prenis la birdon kaj per maĉeto tranĉis ĝian kolon. La freŝa ruĝa sango gutis sur la blankan teleron – Elegua ricevis aŝe. Sekvis dispartigo de la ankoraŭ moviĝanta korpo – unue la flugiloj, poste la kruroj estis fortranĉitaj kaj metitaj sur la saman teleron meze de la du duonoj de kokoso, kies frakaso kvazaŭ malfermis la pordon inter la mondoj de la oriŝoj kaj homoj.


Venis tempo montri al la oriŝo la homojn kiujn li danku. Unue Yoendis venigis Lisi kaj ŝian patrinon. Ili staris antaŭ la nigra kapo kaj li svingis la manon direkte al ili kiel la oferantoj kaj balbutis ion. Poste duone blankvestita dikulino alkondukis kelkajn infanojn. Ŝi donis al ili bombonojn kaj instigis danci, kion almenaŭ unu knabineto faris sufiĉe vigle. “Elegua estas infano, do li ŝatas infanojn kaj ĉion ligitan al ili – dolĉaĵojn ktp” komentos Yoendis poste.


Fine li vokis eĉ min kaj Sergej.


Ni staris meze de la sanktejo, li ŝmiris niajn piedojn kaj manojn per la menciita akvo kaj parolis strangavoĉe pri ĝeneralaj aferoj kiel “Estu singarda kiam vi fotas en danĝeraj landoj” ktp. 


Sergej estis impresita kaj emocie dankis min pro tiu unika ebleco foti aŭtentikan kuban ceremonion. Ĉirkaŭ la 8a vespere mi kaj Lisi akompanis lin al bushaltejo kaj sendis al Malnova Havano per itinera taksio, instruinte ke li pagu 20 cendojn kaj ne pli. Li estis tute ŝokita kaj diris, ke li jam ne interesiĝas pri redonmono, ĉar post 35 CUC tiaj sumoj estas nenio.


Ni revenis al la ceremonio. Venis vico de la dua koko oferi sian sangon al la patro Francisco. Ĉio ripetiĝis pli-malpli same – dancoj, kantoj kaj senmoviĝinta birdo kiu obeeme atendis sian morton antaŭ la nigra statuo.


La dancoj iĝis ĉiam pli viglaj kaj eĉ Lisi iom partoprenis ilin. “La ĉefa afero kiun mi ŝatas en tiuj ceremonioj estas dancoj kaj kantoj” diris la racia knabino. Sed por iuj ĉeestantoj tio estis grava spirita travivaĵo. “Rigardu, kion faras La Gorda...” Lisi fingromontris al sia kuzino, kies nomon ŝi ne memoras kaj apenaŭ bezonas, ĉar ĉiuj nomas ŝin simple La Gorda (Dikulino). Ŝi loĝis en la domo de Yoendis kun lia familio kaj venis al ni ĉiutage, sed neniam mi vidis ŝin tia – nek antaŭe, nek poste.


Ŝi ekscitiĝis dum dancado kaj tio videblis eĉ de ekstere. Ŝiaj okuloj larĝiĝis kaj ŝajne deziris forlasi siajn kavojn. La vizaĝo ŝtoniĝis kaj grimacoj estis teruraj. Ŝiaj dancomovoj iĝis ĉiam pli fortaj, bruskaj kaj larĝaj kaj jen ŝi kaptis maĉeton kaj eksvingis ĝin.


Mi rigardis Yoendis – li staris rande de la sanktejo kaj trankvile observis ĉion kvazaŭ la freneziĝinta ino ĵonglis per ne akra tranĉilego, sed dentopuriga bastoneto. Poste li klarigis al mi sian konduton: “Ŝi estas filino de Ogun, oriŝo de fero kaj milito, kaj tiam li eniris ŝin. Maĉeto estas lia armilo, pro tio ŝi prenis ĝin. Ŝi neniam vundiĝas aŭ vundas iun. Ĉio estas en ordo”. 


La Gorda konfirmis tion, rapide tirinte la klingon laŭ sia buŝo. Iuj reagis emocie, multaj filmis, sed neniu estis vere ŝokita aŭ timigita. Evidente temis pri la kutima afero, variaĵo de la normo. De tempo al tempo Yoendis aŭ lia dika helpantino brakumis la filinon de Ogun por iom trankviligi ŝin. Plejofte ili sukcesis, kvankam foje por tio oni kuŝigis la inon surteren antaŭ la sanktejo, vizaĝon suben, dum ŝia korpo tremis kvazaŭ en febro. Adeptoj de santerio kredas, ke tia alveno de la oriŝoj estas bona signo, kiu pruvas ke la ofero estas akceptita.


Inter la ĉeestantoj elstaris du virinoj, kiuj aktive helpis al la santero kaj parte gvidis la procezon. Temis pri mezaĝaj dikulinoj, el kiuj unu estis nigrohaŭta kaj alia blankulino. La unua estis tute blankvestita – de la ĉapo kaj punta robo ĝis la ŝuoj. Mia rusia amikino kun rideto nomis tion “loka ŝiko”, sed en realo temis pri la religia tradicio.


Santerio naskiĝis inter la nigraj sklavoj, do ĝi ne havas striktan ĥierarkion. Pli-malpli same kien en judismo (alia religio de la persekutata minoritato) ekzistas nur aŭtoritataj religiuloj, respektataj pro siaj konoj kaj spertoj. Unu el etapoj de la spirita evoluo estas karioŝo, kiam oni “greftas” al la kapo de la kredanto lian oriŝon. Tio estas komplika, longa kaj multekosta proceduro, kiun partoprenas dekoj da homoj dum kelkaj tagoj, kun abundaj oferoj ktp. Oni faras etan vundon sur la kapo kaj metas tien miksaĵon el herboj kaj argilo, do la grefto ne estas nura simbola vorto.


Post tio la adepto nomiĝas yawo kaj devas pasigi la tiel nomatan “blankan jaron”. Dum 12 monatoj kaj 7 tagoj li devas surhavi nur blankajn vestojn kaj ŝuojn, la kapo ĉiam kovrita. La vestoj devas esti senriproĉe puraj kaj sentruaj, do li ĉiam devas havi rezervan anstataŭaĵon. Li ne devas sen ekstrema bezono eliri la domon post la 6a vespere kaj ĉiam devas havi blankan ombrelon. Laŭeble lin devas akompani iu religiulo. Pluraj limigoj rilatas la seksan, socian kaj aliajn aktivadojn. Do temas pri la afero longa kaj komplika. 


Tamen pluraj homoj faras tion, speciale en Havano – la plej religiema provinco de Kubo. Kial? Iuj deziras perfektigi sian spiriton, aliaj – saviĝi de grava malsano, la triaj sekvas modon. “Ĉu vi kredas je efikeco de tio?” demandis mi. “Mi ne scias. Sed foje mi vidis kiel homoj vere resaniĝis” ŝultrolevis Lisita.


Oni ne rajtas foti yawo, do mi klopodis fari tion kaŝe kaj foje sukcesis. Sed kiam ŝi vidis tion, ŝi tuj forturnis malkontente la kapon. 


La dua virino jam finis sian blankan jaron, do havis nur blankajn bluzon kaj harreton. 


Kion mi plej ŝatis en la ceremonio estis atmosfero – tre amikema kaj senstreĉa. Mankis iu ajn signo de patoso, kiu tiom ĝenas en ortodoksaj preĝejoj. Neniu ordonis al iu kion fari kaj kiel agi (komuna problemo en la rusiaj preĝejoj), ĉiuj malstreĉe ĝuis la festenon, dancis, babilis kaj kantis.


Ni foriris ĉirkaŭ la 10a, la gepatroj revenis meznokte, tre kontentaj.

Laŭ propono de aŭstralia samideano ekde nun mi partoprenas projekton de la nova ĉifromono Myriad. Ĝia retejo havas esperanto-version kaj subtenas esperanto-blogantojn, do kial ne? Mi ĵus kreis mian unuan Myriad-monujon: 4xG1z2jrq1wrPstWihH4NSLGV2n8cHnq5z

Comments

  1. Fakte tiaj estas la seremonioj pri santerio en kubo. Tiuj afrikdevenaj religioj foje estas forte miksitaj al katolika religio aŭ iuspeca kombino tiel ke oni ne facile rekonas kio estas afrika kaj kio eŭropa.
    Mi memoras ke en la jaro 2010 dum la havana UK la filinoj de Mayra Núñez dancis kaj muzikis religiajn kantojn!
    Por kelkaj nespertuloj: blankvestitaj uloj en Kubo tre ofte signifas ke ili estas en la “blanka jaro”, vi bone priskribis tion!!! kaj kutimi oni nomas tiajn personoj ne laŭ sia nomo sed laŭ la vorto "yawo"... tiel ke ili dum unu jaro vestiĝas blanke! Ankaŭ religiuloj kutimas uzi kolorajn manringoj laŭ la sanktulo. Yiel oni povas reoni ilin facile.
    En la kuba esperantujo estas 2 "spertuloj" pri santerio Juan Ramón kaj Mayra kiuj foje prelegas pri la temo. Certe io estas verkita ie pri la temo.
    Javier Ramos el Kubo

    ReplyDelete
    Replies
    1. Mi esperas iam verki pri tio libron. Espereble baldaŭ aperos la unuaj sciencaj artikoloj kunlabore de Lisi kaj santeroj. Dankon pro la klarigo!

      Delete

Post a Comment