"Santerio fluas en nia sango..."

Mi ne estas religiema, fakte mi estas ateisto kaj la solaj aferoj je kiu mi kredas estas miaj sorto kaj intuicio. Tamen mi ĉiam interesiĝis pri tiaĵoj kaj ĉi-foje kuniĝis du miaj interesoj – Afriko kaj religio.

Sekreta religio
Mi pensas ke pri santerio lastatempe oni tiom multe rakontis en amaskomunikiloj (ĉefe en vojaĝraportoj), ke leganto havas almenaŭ bazajn konojn priajn. Do mi klarigu nur skize, ke temas pri la sinkretisma religio, kiu formiĝis ĉe la afrikaj sklavoj alportitaj al Kubo kaj ensorbis kristanajn (katolikajn) elementojn.


Pluraj afriko-amerikaj religioj aperis tiel, kion kaŭzis etna kaj lingva diferencoj inter la sklavoj. En Haitio inter parolantoj de la konga lingvaro naskiĝis vuduo. En Kubo la joruboj kreis santerion kaj palon. En Brazilo aperis kandombleo ktp. 


Origine santerio estis religio de afrikaj sklavoj. Post pena labortago ili grupiĝis por danci kaj kanti, kaj plenumis siajn ritojn. La bigotaj sklavigantoj baptis ilin, do la nigruloj devis iel kaŝi sian daŭran adoradon de la afrikaj dioj. Por tio ili trovis mirinde efikan solvon – simuladon.


Ili alprenis plurajn bibliajn personojn kaj sanktulojn kiel formojn de siaj santoj aŭ oriŝoj. Ekzemple la batalema santo de la fulmoj kaj tondroj Ŝango iĝis... Sankta Barbara en kies manoj brilas glavo.


La oriŝo de la maro kaj patrineco Jemaja kaŝis sin sub bluaj vestoj de Sankta Maria de Regla. La amorema oriŝo de riveroj kaj lagoj Oĉuno samiĝis al la flave vestita Sankta Maria de Karitato.


Oriŝo de variolo kaj lepro Babalú Ayé prenis la formon de Sankta Lazaro, ĉiam bildigata kun lambastonoj, akompane de siaj hundoj.


Eĉ la religio mem kaŝiĝis sub la neŭtrala nomo eksterdevena. Kiam blankuloj demandis sklavojn kion signifas tiuj kantoj kaj statuoj, ili anstataŭ la afrika nomo lukumi respondis pli nebule, sed klare por la eŭropa imago: la “sanktaj aferoj” (hispane: santeria).

“Santerio estas por ĉiuj”
Kiu kredas je santerio en Kubo? Ciuj. Vere, mi mem vidis tion kaj povas konfirmi la vortojn de mia ĝenerale racia kaj malkredema princino: “Santerio estas en nia sango”. Atenta observanto povos konstati tion eĉ surstrate.


Preskaŭ ĉiuj kubanoj havas santeriajn braceletojn, kiuj markas personan rilaton al iu oriŝo. Ofte renkonteblas homoj tute blankvestitaj – tio estas la adeptoj, kiuj plenumas la “blankan jaron”. 



En multaj domoj oni povas vidi statuojn kaj bildojn de oriŝoj. Mi jam rakontis pri la santeria angulo en domo de nia najbaro kaj tio estas ne escepto, sed normo. 


La rasa aparteno ne plu gravas, kiel diris kuzo de Lisi – santero Yoendis: “Santerio estas por ĉiuj. Por la blankuloj, nigruloj, azianoj – por la tuta mondo”. Tiun superon de la iamaj rasaj baroj klarigas legendo, evidente aperinta jam en Kubo.


Ĝi diras ke antaŭ pluraj jarcentoj oriŝo Oĉuno kun premita koro rigardis kiel sklavigantoj forportas ŝian popolon el Afriko. Ŝi venis al sia pli aĝa fratino Jemaja kaj demandis kien iras tiuj ŝipoj. “Al Kubo” respondis la saĝa Jemaja.


“Mi volas iri tien sekvante miajn gefilojn” diris Oĉuno. “Sed kio estas Kubo?” – “Tio estas insulo, kie kreskas arboj kaj herboj, fluas riveroj, altiĝas montoj – same kiel en Afriko” trankviligis ŝin la fratino. “Sed ĉu estas io diferenca?” plu malkvietis Oĉuno.


“Tie loĝas diversaj homoj, iuj havas blankan haŭton kaj iliaj haroj ne estas krispaj”. Tiam Oĉuno petis sian fratinon Jemaja blankigi ŝian haŭton kaj rektigi la harojn por ke ŝi estu patrino de ne nur nigruloj, sed de ĉiuj kubanoj.


Ŝia revo plenumiĝis. Oĉuno estas adorata en pluraj kristanaj preĝejoj kiel Sankta Maria de Karitato, kies vestoj estas flavaj, haŭto blanka kaj la haroj rektaj. Mi vidis ŝin en la katedralo El Cobre, kie papo oficiale nomis ŝin la ĉiela aŭspiciantino de Kubo.


Sed baldaŭ mi vidis la veran santerian ceremonion kaj eĉ partoprenis ĝin. Tio estis unika aŭtenta travivaĵo, pri kiu mi rakontos en sekva blogaĵo.

Comments