Skip to main content

12 jaroj da sklaveco: historio pri piemaj torturistoj

Instrua historio pri la reciproka sklavigo, de kiu suferas ambaŭ flankoj – viktimo kaj ekzekutisto.

Mi tre malmulte konas pri la historio de la usona sklaveco – same kiel plejparto de miaj samlandanoj. Kiam mi estis infano (do en la 1970-1980-aj jaroj) ĉiuj samaĝuloj miaj legis romanon “La Kabano de Onklo Tom” aŭ almenaŭ aŭdis pri ĝi. Kaj sendube ĉiuj legis “La Aventuroj de Tom Sawyer” aŭ spektis la popularan sovetan filmon de 1982 surbaze de tiu romano. Do mi tre miris, kiam mia pli juna kunlaborantino (kun altlerneja diplomo enpoŝe) demandis: “Ĉu nigruloj vere estis alportitaj al Usono de Afriko? Mi pensis, ke ili estis indiĝenoj de tiu lando”.

Tamen mi ne konsideras tiun filmon laŭvica animprema historio pri suferoj de la afrikaj sklavoj kaj krueleco de la plantistoj. Mi pensas, ke la reĝisoro pensas same kaj nome pro tio li meritas sian Oskar-premion.

Banala malbono
Kompreneble ambaŭ menciitaj aferoj estas malavare prezentitaj en la flmo. Do oni vidas kiel senkulpaj nigruloj estas vipataj, seksperfortataj kaj eĉ murdataj de la senkoraj blankuloj. Tamen ne tio estas ĉefa mesaĝo, kiun penas transdoni al ni la aŭtoro.
Unue, ni komprenu kiel entute eblis tia infero surtera. Kiam mia edzino vidis la ĉefan heroon preskaŭ pendi je la ŝnuro, ĉirkaŭvolvita ĉe lia kolo, do aparte ŝokis ŝin eĉ ne tiu sovaĝeco, sed la trankvilo, kiu ĉirkaŭais ĝin. Oni vidas kiel matene homoj eliras surkorten, virinoj okupiĝas pri mastrumado, infanoj gaje kuras tien-reen kaj neniu atentas viron, kiu anhelas kun la maŝo ĉe la kolo kaj je lastaj fortoj savas sin stare sur la fingropintoj. Bela filino de la plantistoj por unu minuto ĵetas rigardon de sur balkono kaj trankvile foriras. Kial? Respondo estas simpla: ĉar tio estis kutima afero, ĉiutagaĵo de la sudusona vivo tiutempe. Nun ni ne povas kompreni kiel oni senĝene observas la turmentadon de la homo, eĉ se temas pri krimulo. Sed la bildo tute ŝanĝiĝus se ni farus nur unu cedon al sia konscienco kaj dirus al si: ne, tio ne estas vera homo.
Usonaj sklavistoj sukcesis pri tio, do ili facilanime torturis nigrulojn, konsiderante ilin stultegaj bestoj aŭ almenaŭ infanoj, kiuj bezonas striktan gvidadon kaj foje patrecan punon. Pro tio eĉ la unuaj, relative plej bonaj majstroj de la ĉefa heroo kondutas strange por niaj nunaj moralaj standartoj. La majstrino ordonas bone manĝigi alvenintajn sklavojn kaj sugestas al ili ripozi. Sed samtempe ŝi konsilas al la nigrulino, disigita de siaj infanoj kaj pro tio disŝiranta sian koron per plorado: “Manĝu bone kaj infanoj estos forgesitaj”. Post kelkaj tagoj ŝi jam pli malmole deklaras: “Mi ne toleros tian malesperiĝon en mia domo!”
Do jen plej ĝusta recepto kiel alkutimiĝi al nekredebla krueleco: imagu ke iuj homoj ne estas veraj homoj. Ne gravas, ĉu tio estos judoj, nekristanoj, malamikoj de la popolo, azianoj aŭ kontraŭleĝaj enmigrintoj. Tio sufiĉas. Post tio oni povas fari ion ajn kaj konsideri sin bona homo kaj eĉ heroo. Nome pro tio Heinrich Himmler diris, ke oni devus entombigi kun miloj da judaj kadavroj kuprajn memorŝildetojn – por ke homoj sciu “heroojn de la bataloj, kiujn postaj generacioj ne plu bezonos fari”. Malhazarde la hutuaj murdistoj, kruele mortigintaj en Ruando kaj Burundo ĉirkaŭ milionon da siaj tuciaj samlandanoj, nomis ilin “inyenzi” – insektoj. Pli facilas dispremi insektaĉon ol murdi sian senkulpan najbaron.
Due, la aŭtoro bonege montras al ni, ke sklaveco perturbas kaj kripligas ambaŭ flankojn – samgrave sklavojn kaj sklavigantojn. Oni vidas kiel plantistoj ĉiam transŝultrigas siajn psikologiajn, familiajn kaj aliajn problemojn sur siajn nigrajn “pekokaprojn”. Plej klare tion elmontras Edwin Epps, psikopato kun sadismaj inklinoj, kio bonege kombiniĝas en lia animo kun profunda religiemo. Li malakordas kun sia edzino, ŝajne estas ne tre sukcesa en lito kaj la tutan sian koleron tiu geedza paro elverŝas sur siajn sklavojn.
Tio estas ekstrema ekzemplo, sed ĉio dirita ripetiĝas en ajna plantista bieno en pli aŭ malpli simila maniero. Eĉ “bona sklavisto” William Ford evidentiĝas senpova sklavo de la sociaj antaŭjuĝoj kiam lia subulo, blankulo-ĉarpentisto John Tibeats provas mortigi lian “tro memestiman” sklavon. Li ne povas kontraŭstari la sociajn kutimojn, do pleja bono kiun li povas fari estas vendi la nigrulon por tiele forigi lin de sia bieno.
Do oni vidas ĉi-kaze la same kriplan socion, kiun ni alfrontas jarcenton poste en la filmo “Servistaro”. La socion en kiu iu ajn maniulo, psikopato kaj sadisto estas konsiderata pli valora ol plej alte edukita kaj bonkora nigrulo. La eks-gardisto alveninta plantejon kiel preskaŭ samranga al nigruloj dunglaboristo, rakontas ke li multege drinkis por dronigi en la alkoholo sian korpremon. Ĉar estante sklavgardisto oni bestiĝas kaj perdas la homan naturon aŭ drinkegas por ke tiu infera maljusteco ne tuŝu vin pli profunde – tiel li klarigas. Sekvonttaga perfido fare de li evidentigas, ke eĉ ĉiama ebriiĝo ne sukcesas savi homan animon, almenaŭ li pri tio tute fiaskis.

Ĉu progreso senevita?
Por mi tiu ĉi filmo estas bonega ekzemplo de la gravaj ŝanĝoj, kiujn spertis la usona socio dum lastaj 150 jaroj. En la mezo de la 19-a jarcento la usonanoj grandparte kredis, ke la nigruloj estas duonbestoj, kiujn oni tenu fermane kaj instruu alterne per edifo kaj vipo. En la 1960-aj jaroj ili jam opiniis la nigrulojn tolereblaj, sed plu neplenvaloraj. Kiam en la 1980-aj Jesse Jackson kandidatiĝis por la prezidanta posteno ĉiuj konsideris tion nura propaganda ago – ja Usono ne povus havi nigrulan prezidanton. Pasis nur kvaronjarcento kaj ĝi jam havas lin kaj voĉdonas por li dufoje.
Simila historio okazis pri samseksemo. En la 1960-aj jaroj samseksemuloj ne rajtis enmigri Usonon – same kiel kontaĝa malsanulo. Tio estis oficiale agnoskita malsano, cetere malgraŭ ĉiuj penoj nekuracebla. Nun gejoj rajtas militservi, certaj usonaj ŝtatoj laŭleĝigis la samsekseman geedziĝon kaj ajna malĝentila kontraŭgeja eldiro elvokas drastan publikan reagon. Tiu ŝanĝolisto estas daŭrigebla.
Rusio en la 1990-aj jaroj similis al Usono en la 1930-aj kun ĉionpova krimularo, malkaŝa korupto kaj mizerado de la popolo. En la 2000-aj ni atingis (pli-malpli) la nivelon, kiun la usona socio trapasis en la 1960-1970-aj jaroj. Kien ni iros poste? La vivo montros.

Comments