Skip to main content

"Estas Kubo" – ĉionklariga frazo

Mi venis al Kubo preskaŭ morta pro peniga vojaĝo tra Ĉinio, sed tiu ĉi lando ne multe kompatis min. La arda suno persekutis min la tutan tagon kaj la tuta realo instruis pri specifaĵoj de la kuba vivo.

Varmego mortigas ĉion
Mi klopodas rememori kio okazis je la dua tago de la kongreso, sed nur malmultaj bildoj elmerĝas je mia imago. Matene mi venis al la kongresejo. La halo estis plena, oni priparolis iujn aferojn, evidente gravajn kaj interesajn, sed.... terura varmego tuj atakis min. 




Aero estis peza kaj senmova. Ventumiloj moviĝis senĉese. Virino en apuda seĝo rapide rigardis min kaj tuj etendis al mi la ventumilon, faritan el kajero. Mi lante movis unu fojon, alian kaj haltis... la efiko malaperis tuj. Do mi ekis denove kaj aktive. Tio helpis nur ete, sed aliaj eblecoj mankis.



Mi stariĝis kaj eliris sur balkonon. Tio estis ordinara somera tago en Havano. Aŭtoj rampis ien. Grupoj da mezlernejanoj gaje marŝis sirstrate. 



Mi decidis sekvi ilian ekzemplon kaj serĉi saviĝon en iu klimatizita loko, prefere kun malvarmegaj trinkaĵoj.



Post stratangulo mi trovis kafejon Infanta, kies interno akceptis min malvarme, tre malvarme. Neniam antaŭe mi tiom ĝuis malvarman akcepton. Apud la verŝotablo staris kelneroj en... novjaraj ruĝaj ĉapoj surkape! Vaŭ, sendube glaciaj drinkaĵoj abundas ĉi tie! “Mojito?” – “No, no tenemos mojito, señor”. Ne povas esti! Ĉu oni ne povas fari la plej faman kuban koktelon en la centro de Havano?! Kial?! Mi jam preskaŭ indignis, sed ĝustatempe rememoris la vortojn de Lisandra: “Nur du vortoj: estas Kubo”.



Mi marŝis cent metrojn en la kontraŭa direkto kaj trovis alian kafejon. Ĉi tie mankis klimatizilo, sed ĉio estis vaste malfermita, vento blovetis kaj, kio plej gravas, tie haveblis moĥito. Tuj! Ruzmiena nigrulino starigis antaŭ mi la koktelon kaj post sekunda paŭzo demandis: “Señor, dos mojitos... ¿Uno para ti y uno para mi?” Kiom kostas? Kvar dolaroj. Al diablo, faru.



Sekvis jam kutima babilado de la ruso eksterlande kun montrado de fotoj de neĝkovritaj rusiaj urboj, homoj en dikaj felpeltoj, vintronaĝantoj ktp. La baristino sincere miregis, mienis, emocie kriis kaj mansvingis al amikino. Ĉio ripetiĝis.



Mi surstratiĝis kaj iom vagadis tra apudaj kvartaloj. Ordinara tago, ordinara strato, ĉiutaga vivo. Malnovaj aŭtoj parkumitaj. 



Infano sur trotuaro legas ion. 



Impresa statuo pinte de preĝeja kupolo. 



Buĉista budo, kie apud grandaj pecoj da viando pendas botelo da akvo, ĉiam svingata de la vendisto por forpeli la muŝojn. 



Moĥito forvapoiĝis pli rapide ol mi esperis kaj varmego denove venkis min.



Mi saviĝis en ĉeangula kafejo cent metrojn for de la kongresejo. Eta, sed pura kaj kio plej gravas klimatizita, ĝi estis vera azilo. Juna kelnerino en mallonga bruna jupo alportis rizon kun peco da viando, kiel ĉiam terure grandega. Kion fari? Estas Kubo.



Reston de la tago mi pasigis duondorme en la ĉambro, sub la ventolilo funkcianta plenforte. Vespere venis Lisandra kaj ni promenis ĝis Malecón. Mi ne povas rememori pri kio ĝuste ni babilis tiam. Sed mi memoras unu aferon: la aero estis varmega.

Neokazinta vojaĝo
La kongreso estis baldaŭ fermiĝonta, do tempis decidi kien mi iru plu. Origine mi planis vojaĝi al Guantanamo, naskiĝurbo de Maria Lisandra, kaj de tie reveturi okcidenten vizitante ĉiujn urbojn survoje, unu post alia. Guantanamo estas la plej orienta urbo de la insulo, do tiu itinero ebligus al mi vidi la tutan landon. Pli-malpli tiel mi vojaĝis en Vjetnamio en 2012 kaj 2013. Sed tio ne estis Vjetnamio, tio estis Kubo – lando tre speciala.



Kiam mi rakontis pri tiu plano al Lisi ŝi dubis pri ĝia realigeblo, ĉar mi volis atingi Guantanamon per aviadilo. En apuda biletejo oni konfirmis ŝian supozon: la biletoj mankis. “Vi devas aĉeti biletojn antaŭtempe, ĉar multaj personoj bezonas ilin” klarigis Lisi. “Kion signifas antaŭtempe?” – “Nu, kutime antaŭ tri monatoj. Memoru...”. Mi jam memoris.



Ĉu ni iru kune per buso? Ŝi ĉiam vojaĝas tiel, do ankaŭ nun havis revenan busbileton. Mi ellitiĝis frue, ĉar Lisi sugestis aranĝi ĉion matene. Dum atendi ŝin veni mi promenis tra mia kvartalo. Malantaŭ mia domo mi trovis protestantan preĝejon, sufiĉe grandan. 




Indiana pensanto meditis en ĝardeno de apuda domo. 



Sed jen iu atentigis min – la belega amikino venis.



Ni prenis taksion (kompreneble tio estis Pepe) kaj veturis al la busa stacidomo. Griza konstruaĵo, aro da sintrudemaj taksiistoj ĉe la enirejo, korpulentaj nigraj kasistinoj fumas cigarojn malantaŭ giĉetoj. Biletoj haveblis, sed la veturo daŭros 16 horojn ĝis Santiago de Kubo, kien ni venos meznokte. Tie ni devos aĉeti bileton por alia buso kaj veturi pliajn kvar horojn. Tio estis iomete tro. Fakte el restinta al mi semajno almenaŭ du tagojn mi pasigus side en la buso. Kun klimatizilo kaj en bonega akompano, sed tamen.



Taksiistaj ofertoj variis, sed ĉefe temis pri 200 dolaroj unudirekte. Ankaŭ nemalgranda sumo kaj la veturo nur iom malpli longa. Finfine mi decidis resti en Havano kaj dediĉi la reston de mia tempo al esplorado de ĉirkaŭaĵoj, sendube interesaj. Lisi ne nur aprobis tiun ĉi planon, sed eĉ konsentis ŝanĝi siajn biletojn al pli posta dato por akompani min. Vagadi laŭ belaj lokoj kun ĉarma knabino – ĉu eblus deziri ion pli?



La taksiisto promesis trovi por ni lueblan aŭton. Ni alveturis oficejon, sed ĝi estis fermita malgraŭ laborhoro afiŝita. Kial? Post interparoli kun oficisto, trankvile fumanta surstrate, la taksiisto nur levis la manojn: “Cuba!” Ĉio ripetiĝis en alia loko kun la sama klarigo. Do mi tute ne miris, kiam promesita de li kafejo ankaŭ bonvenigis nin per fermita pordo. “Cuba!” – tiu klarigo estis vere universala.



Finfine li veturigis nin al iu hotelo malantaŭ Habana Libre, ĉar tie eblis kontraŭ kvin dolaroj havi matenmanĝon kun aliaj gastoj. 



Ĉi-foje ĉio estis bone kaj Lisi videble ĝuis la lokon kaj manĝojn. “Stano, ni povus matenmanĝi ĉi tie ĉiutage”.

Comments