La ĉiam nova Malnova Havano

Jam tempis reveni. Ni ekis tra Malnova Havano, kiu ĉiam estas la sama kaj malsama samtempe, do plu vizitinda. 

Ni preteriris mirindan Orientan Bazaron. 


Ĉinaj turistoj vagadis ĉirkaŭe.


Plia memortabulo informis ke en la respektiva domo loĝis Benito Juárez, prezidanto de Meksiko. La indiĝeno-zapoteko, nur post 12-jariĝo lerninta la hispanan, li lanĉis multajn progresivajn reformojn, estis plurfoje arestita, liberigita, elektita kaj renversita, amata kaj kritikata, sed nun estas konsiderata la nacia heroo de Kubo.


Dum la regado de prezidanto Antonio López de Santa Anna li estis arestita kaj deportita al Havano, de kie poste fuĝis al Nov-Orleano. Mi aldonu ke lia malamiko mem en 1844 eksiĝis kaj estis ekzilita al Kubo, kien revenis denove en 1855 post sukcesa ŝtatrenverso fare de... Benito Juárez. 


Statuo de la legendeca kuba revoluciulo Carlos Manuel de Céspedes memorigis pri la senfinaj liberecbataloj, instigitaj de tiu ĉi Patro de la Patrujo. 


Sed la plej grava sukceso por mi estis retrovi Muzeon de Afriko (Casa de África), kiun mi unuafoje vidis en novembro 2015. Ĉi-foje mi havis tempon por esplori ĉion pli detale, do tuj impetis internen.


La muzeo estis malfermita la 6an de januaro 1986 kaj prezentas en sia ekspozicio pli ol mil artefaktojn de la afriko-kuba historio. Tio estas specifa institucio, kies celoj estas grandparte ne pure kulturaj, sed la politikaj. Pri tio atestas pluraj fotoj de afrikaj ŝtatestroj ĝin vizitintaj, manko de enirpago kaj la unika en sia stulteco malpermeso fari fotojn. Mi sukcesis foti nur buston fare de mozambika skulptisto kaj poste devis kontentiĝi je mia malforta memorkapablo. Sed kredu min, neniam mi forgesos tion!


La unua etaĝo prezentas historion de sklavkomerco kaj ekspluatado de la afrikaj sklavoj en Kubo. Laboriloj, katenoj, puniloj, grandegaj kaldronoj – raraĵoj abundas. Aro da infanoj en lerneja uniformo eniris la halon – venis organizita ekskurso. Ĉiĉeronino vigle rakontis pri la afrokuba kultura heredaĵo, inkluzive de santerio kaj aliaj afrikdevenaj kredoj. La infanoj, el kiuj du trionoj certe havis praulojn en la fora kontinento, aŭskultis atente kaj respondis al ŝiaj demandoj pri la ĵus akiritaj konoj. Ĉu la novaj generacioj estos liberaj je rasismaj antaŭjuĝoj kaj fieros pri siaj radikoj?


En la dua etaĝo ekspozicio estis eĉ pli interesa – neniu politiko, nur etnografio. Mi ŝtoniĝis antaŭ statuetoj de santeriaj dioj. Tre simplaj, sed belaj kaj aŭtentikaj, ili rigardis al la mondo per siaj diaj okuloj – ne mizrekordaj kaj pardonemaj kiel tiuj de la kristana dio, sed per indiferentaj okuloj de estaĵoj kiuj ekzistas ekster ajna etiko. Ili simple estas kaj ni povas nur provi kontakti kaj interkonsentigi ilin, sed neniam ilin komprenos. La juko iĝis netolerebla. Ĉu mi rajtas foti? Juna observistino ridetis responde: “Bone, sed faru rapide”.


Dioramoj prezentis ceremoniojn el santerio kaj palo. Aparta halo estis dediĉita al afrikaj maskoj, kies vizaĝesprimoj estis same eksterhomaj kiel tiuj de la santeriaj dioj.


Meze de la halo min alparolis ruse mezaĝa virino. Baldaŭ evidentiĝis ke ŝi estas meksika turistino, kiu iam studis en Moskvo kaj ĝis nun konsideras ĝin sia dua hejmurbo. Ŝi korespondas kun rusiaj geamikoj, revas reveni iam kaj plendas pri manko de ebleco praktiki la rusan eĉ en Meksikurbo, kie ŝi loĝas. “Foje io okazas en la rusia ambasadorejo, sed ne ofte...” bedaŭris la virino.


La trian etaĝon, same interesan, mi devis trapasi rapide, ĉar Lisi kiu atendis min malsupre pro kruta ŝtuparo nesuperebla por veturilo de nia tria akompano, jam dufoje vokis min. Bonege, vere mi estis tre kontenta. La tago sukcesis kaj la vojaĝo ankaŭ.


Sekvan matenon Lisita adiaŭis min en la flughaveno. “Mi ne ploros. Mi ne ploros” ripetadis la knabinjo seriozmiene. La registriĝo finita, la lasta donacota cigaro jam aĉetita, tempas iri al la kontrolado. Ŝi staris senmove kaj sekvis min per rigardo de siaj cervaj okuloj. 


Unuafoje la kontrolantoj atentis la ŝuojn, kio tiel mirigis Lisi en Moskvo kaj Vieno. Ĉia kopiado estas fuŝa, do anstataŭ esplori nur altkalkanumajn ŝuojn oni postulas de ĉiuj la totalan senŝuiĝon. Kompreneble unufojaj celofanaj anstataŭaĵoj mankas. Mi ride akceptas. 


Io sonoras sub la sekurecarko. Ĉu la santeria braceleto? Bone, mi demetos... “Ne, ne, ne!” haltigas min kontrolistino kaj mansigne montras ke mi simple aliru ŝin por permana kontrolo. “Santerio estas en nia sango” rememoras mi la vortojn de mia princino. Nun mi povas diri: “En mia sango estas Kubo”.

Comments

  1. ”La juko iĝis netolerebla. Ĉu mi rajtas foti? Juna observistino ridetis responde: “Bone, sed faru rapide”.”

    Bonege!

    ReplyDelete

Post a Comment