Mia Havano: framasonoj kaj ĉinoj

La 29an de aprilo 2017 ni decidis promeni tra Havano. Taksiisto Carlos elaŭtigis nin en la centro kaj ni ekis laŭ rektaj stratoj de la kuba ĉefurbo.

Framasona templo
La konstruaĵoj impresis, memorigante pri jam duonforgesitaj paĝoj de la kuba historio. Mi jam vidis framasonan templon en Trinidado kaj jen alia spuro de la iam forta frataro – emblemo de la Granda loĝio de Kubo sur la konstruaĵo pli konata kiel Edificio Masónico (Framasona konstruaĵo).


Ĝia oficiala nomo estas la Granda Nacia Framasona Templo de Kubo. Ĝi aperis surloke de malnova domo, aĉetita de la loĝio en 1908. Evidente la frataron altiris ĉefe ĝia adreso – Avenida Carlos III, 508, do en la koro de la urbo. Tamen reala konstruado komenciĝis nur la 25an de marto 1951, kiam la granda majstro Dr. Carlos M. Piñero y del Cueto kaj arkitekto Emilio Vasconcelos Frayde solene metis la unuan ŝtonon en la fundamenton de la templo. 


Oni povas imagi kiom granda laboro sekvis, ja la konstruaĵo havas 11 etaĝojn, el kiuj 5 (3-5, 10, 11) okupis la framasona unio, muzeo de la frataro kaj granda biblioteko. En tri aliaj etaĝoj (8-10) troviĝis la Nacia Framasona universitato de José Martí (ankaŭ framasono), kiu estis inter la unuaj kaj plej prestiĝaj privataj altlernejoj de la lando. La unuan etaĝon okupas poŝtejo, aliajn dividas la Ministerio pri edukado, Radio Kubo kaj la telekomunikada entrepreno ETECSA.


La oficiala malfermo okazis la 27an de februaro 1955, dum la 3a Interamerika konferenco de simbola framasonismo, ĉeeste de la reprezentantoj de ĉiuj grandaj loĝioj de Ameriko kaj multaj el Eŭropo kaj Azio.


Oni konsideras tiun ĉi konstruaĵon, en kies stilo unuiĝis eklektiko kaj modernismo, inter la plej interesaj arkitekturaj verkoj de la ĉefurbo. Rimarkindas horloĝo sur ĝia fasado, ankaŭ la zodiakaj signoj kaj turniĝanta terglobo sur la pinto.


Tamen nun ĉio ĉi havas pure kulturhistorian intereson. Framasonismo aperis en Kubo fine de la 18a jarcento kaj baldaŭ disvastiĝis tra la lando. Kompreneble tion influis eksterlandaj fontoj, ĉefe el Usono. Ekzemple la unua loĝio El Templo de las Virtudes Teologales estis fondita en Kubo en 1804 fare de la Granda Loĝio de Pensilvanio.


En 1830 la hispana reĝo malpermesis framasonajn aktivadojn en la tuta imperio, tamen la grandaj loĝioj de Virĝinio kaj Luisiano fondis tiutempe en la insulo plurajn organizaĵojn. En 1855 Andrés Cassard, naskiĝinta en Santiago de Kubo, fondis en Nov-Jorko loĝion Fraternidad #387 kaj iĝis ĝia unua majstro. Tiu loĝio ĝis nun funkcias kaj uzas la hispanan lingvon. Du jarojn poste li fondis la Grandan Loĝion de Colón en sia naskurbo. En 1862 li establis Gran Oriente de Cuba y las Antillas, en kiu anis la ĉefaj gvidantoj de la Dekjara milito.


La historio de la kuba frataro draste ŝanĝiĝis post la venko de la revolucio en 1959, kiam oni oficiale dissolvis la organizaĵon kiel ne plu bezonatan. En 1962 la registaro fermis la templon kaj arestis grandajn majstrojn. Sed – kaj tio estas mirinda afero – poste la komunisma reĝimo ŝanĝis sian pozicion kaj nun sufiĉe tolereme rilatas al la framasona aktivado.


En 316 loĝioj anas 30 mil kubanoj, kio kompareblas kun la ciferoj de 1958. Ili plu disponas 220 templojn, kvankam la registaro konfiskis 5 aŭ 6 el ili kaj kaptis 8 el 11 etaĝojn de la ĉefa templo. Triono de la membroj loĝas en Havano kaj multaj el ili apartenas al la Kuba Komunisma partio


Kompreneble ĉio estas strikte kontrolata. Ekzemple la registaro postulas ke oni eksigu la emigrantojn kaj detale raportu pri sia agado. Tamen la retejo de la loĝio plu funkcias kaj ĝia funkciado daŭras. Framasona loĝio en komunisma lando! Vere, Kubo estas lando de mirakloj.

La ĉina kvartalo
Ni daŭrigis promenadon tra Havano. Plejparte konstruaĵoj estis malpli imponaj kaj homoj modeste vestitaj. La unuan (kaj lastan) fojon mi renkontis infanon-yawo – en blankaj vestoj kaj ŝuoj, kun longaj kolĉenoj. Mi esperas ke ĉio bonas pri la sano de tiu etulo.


Kolektanto de reciklota papero portis ien stokon da kartonaĵoj.


Surskribo sur trivita pordego de parkumejo avertis ke oni ne serĉu tie necesejon.


Trirada biciklo-taksio portis fieran nomon de la ĉevalo de Aleksandro la Granda


Sur tiu ĉi fono eĉ pli okulfrape aspektas elpendaĵo kun ĉinaj hieroglifoj, markanta la ĉinan kvartalon. Mi jam rakontis pri tio, kiel tiuj ĉi azianoj aperis en la fora insulo, kontribuinte al ĝia ekonomia, kultura kaj eĉ etna historio. Sed nur ĉi-foje mi sukcesis trovi la koron de la ĉina komunumo en Kubo kaj vidi ĉion per propraj okuloj.


La unuajn nemoveblaĵojn en tiu ĉi urboparto (tuj apud la Kapitolo) ĉinoj aĉetis en 1858. Fine de la 19a jarcento inter la strato Zanja kaj tiu de la Drakoj (Calle de los Dragones) formiĝis plenforta ĉina komunumo, kies anoj specialiĝis pri komerco, inkluzive de vendejoj, hoteloj, lavejoj ktp. Iom post iom aperis etnaj komercaĵoj kiel la ĉinaj teatroj, kinejoj, farmacioj, restoracioj. Tie funkciis eĉ borso kaj propra tombejo, kiu situas en Nuevo Vedado, apud la tombejo de Cristóbal Colón. Post la revolucio kun sekvinta ŝtatigo de la privataj entreprenoj preskaŭ 250 mil kubaj ĉinoj forlasis la landon. 


En la 1990aj jaroj kelkaj lokaj komercejoj estis restarigitaj, sed la komunumo jam preskaŭ tute malaperis kaj nur en iuj domoj loĝas malmultaj restintaj ĉinoj. Ili celebras sian novjaron kaj sekvas aliajn tradiciojn, kion helpas specialaj institucioj, aperintaj danke al subteno de la ĉina registaro. 


Ni tagmanĝis en apuda restoracio kaj iom ripozis de terura varmego.


Salvador provis aĉeti ŝuojn vendatajn de parkumisto, sed ili ne kongruis al liaj piedoj.


La manĝejo plenis ĉefe de turistoj kaj ankaŭ surstrate videblis plejparte yumas (eksterlandanoj).


Sola ĉino, kiun mi renkontis, estis turisto, kiu gapis kontraŭ leonoj, gardantaj enirejon de la kvartalo.


Mi legis memortabulon kun verso de la fama kuba verkisto kaj etnografo Miguel Barnet, aŭtoro de la “Ĉinaj poemoj” (1993).


Alia tabulo informis ke en la domo troviĝas societo Chang Weng Chung Tong.


Tamen la pordogardanto aspektis kiel pura kubano.


Silkovendejo dublis la afiŝon en la hispana.


La Instituto de Konfuceo ankaŭ imformis pri sia agado en la hispana.




En ĝia ekspozicio, senpage vizitebla, abundis artaĵoj, sed mi vidis neniun homon krom du inoj, evidente kunlaborantoj.



Restoracio Tien-Tan invitis la gastojn en la ĉina, hispana kaj angla.


Sed kiam mi salutis virinon en ĉina robo – Nǐhǎo! – ŝi estis videble embarasita kaj nur adiaŭis min per larĝaj okuloj, apenaŭ hereditajn de la ĉinaj prauloj.


La lasta ĉina spuro rimarkita de mi dum mallonga ekskurso estis vestovendejo La Cantonesa.


Ŝajnas ke mia ĉina amiko Long Zhang prave rimarkigis laŭ fotoj, ke la kvartalo aspektas tre kantonece.

De San Rafaelo al la Centro
Ni daŭrigis promenadon kun ioma butikumado. Iuj vendejoj evidente estis konstruitaj antaŭ la revolucio, sed de antaŭlonge ne estis riparataj. Kooperativa frizejo kun rusa nomo “Kalinka” apenaŭ havis rusajn vizitantojn.


Surstrate staris personoj kiuj vendis bagatelaĵojn kiel ampoloj ktp.


La samon mi vidis en Mantilla, sed tie ili pli multis kaj havis tablojn kun la varoj. Kie ili prenas la vendaĵojn kaj kial polico ne ĉesigas tiun kontraŭleĝan aktivadon? Lisi ne havis respondojn. “Eble ili aĉetas en butikoj... aŭ transportas el Panamo kaj Haitio...”. 


Pri la sekvinta vizito al duetaĝa universala vendejo mi jam rakontis antaŭe, do ĉi-foje ni tuj turnu nin al San Rafaelo – unu el centraj kvartaloj de Havano. En skvaro umis en telefonoj amaso da homoj, do mi tuj komprenis ke tie funkcias Wi-Fi. Iu junulo post vidi min foti svingis la manon kaj ion kriis al mi, sed mi jam sciis kiel funkcias amigo-metio, do simple ignoris lin. 


San Rafaelo aspektis kiel ilustraĵo al antaŭrevolucia paĝo de la kuba historio aŭ fasado de malnova domo, malantaŭ kiu sin kaŝas io tute masama.


Sub afiŝo “Praga” funkcias vendejo de metiaĵoj.


Blua tabulo informas pri polica servo, kiu ne plu uzeblas.


Porinfana vendejo “Oasis”, laŭ amara atesto de Lisi, “vendas nenion”.


En montrofenestroj de la franca juvelbutiko videblas nur vestoj.


Evidente oni jam malesperiĝis liberigi Kubon, do elpendaĵo invitis al America Libre.


Tamen la etoso estis bona, homoj amikemaj kaj foje amuzaj.


Ni trapasis bulvardon Prado, kie nun ne videblis chicas, sed abundis artistoj kiuj vendis siajn verkojn. Mi provis foti interesan pentraĵon, sed la kreinto tuj haltigis min, klariginte ke la teknologioj nun evoluis tre multe kaj oni povos kopii ĉion, do...


Kvinminuta veturado per nia taksio finiĝis ie en la Centro, kie troviĝas nova domo de Salvador, frato de Lisi.


Pro ĝis nun nekomprenebla al mi kialo li vendis sian belan domon, kie almenaŭ la unua etaĝo kaj apuda tereno tute apartenis al li, kaj aĉetis etan konstruaĵon ĉirkaŭpremitan de la apudaj domoj.


Laŭ preskaŭ fajrobrigada vertikala ŝtuparejo ni krablis al la dua etaĝo, same eta kiel la unua, kaj eliris sur la tegmenton.


Nenio baris ĝin de la strato, do mi sugestis al la ĉarma bubo ne iri surtegmenten post drinki “Beluga” kaj li kun rido akceptis. 


De tiu ĉi loko mi povis vidi la straton kun ties ĉiutaga vivo, modesta, sed interesa.


Infanoj ludis kaj kuris.


Najbarinoj lante babilis inter si.



Yawo-ulo rigardis malsupren de sur balkono.


Mi esperas ke Salvador kaj lia familio trovos ĉi tie kion ili serĉis.

Comments