Morto en Trinidado

Ĉu mi vere mortis en Trinidado? Kompreneble ne. Mi ne estas spiritisto, do ne kredas ke mia parolema spirito povus verki tiun ĉi blogaĵon post mia morto. Sed mi estis proksima al tiu stato, almenaŭ mense.

39,8
Tio komenciĝis vespere. Revenante hejmen el la restoracio mi sentis kreskantan malfortecon kaj fine apenaŭ movis la piedojn. Post eniri la domon mi falis en liton kaj malaperis. La nokto estis terura. Varmon sekvis malvarmo, mi preskaŭ svenis, povis nek dormi, nek maldormi. Aspirino kaj paracetamolo, prenataj unu post alia apenaŭ helpis. Sunfrapo, konkludis mi, punis min pro tro longa promenado.




Lisi estis zorgita, sed mi trankviligis la knabinon, dirinte ke tio malaperos rapide, oni devas nur atendi iomete, ja nenia efika kuracado ekzistas. Mi ripetis tion la sekvan tagon, sed miaj vortoj sonis ĉiam malpli konvinke. Lisi pruntis la termometron ĉe la domposedantoj kaj ni komprenis kialon de mia malforteco – ĝi montris 39,8. Tio estis febro.





Amuza afero. Se oni havas 38,8 – tio estas ege malfacila afero. Sed 39,8... tiu temperaturo tute liberigas, ĉar oni povas fari nenion. Mi simple kuŝis kvazaŭ ŝtipo kaj duonokule rigardis la plafonon. Lisita elprovis ĉiujn rimedojn de la loka kuracarto, inkluzive trempadon de la piedoj en malvarman akvon kaj proponis al mi malvarman duŝadon, sed mi diris, ke kun miaj arterioj poste mi certe ne plu suferos – same kiel ĉiuj mortintoj.




Mi plu insistis ke temas pri la nura sunofrapo, sed la knabino ĉiam pli maltrankvilis. “Stano, vi devas viziti kuraciston! Memoru, tio estas Kubo! Neniu scias kiuj malsanoj povus trafi vin...”. Je la 6a vespere mi kapitulacis. Lisi trovis adreson de malsanulejo por eksterlandanoj kaj ni paŝis tien.


Cindroplano
Ankoraŭ lumis la suno, aero estis freŝa kaj la knabino gaje impetis antaŭen. Mi trenis la piedojn duonsvene, sed profitis la eblecon vidi aliajn urbopartojn kaj foti interesaĵojn.



Jen la templo de la fama framasona loĝio Luz del Sur (Lumo de la Sudo). Ĝi estis fondita en Trinidado la 5an de januaro 1868. Ĝia nomo aludis al la situo de la urbo kaj humanisma lumo kiu radios de tiu ĉi loko al la tuta lando. Lokaj kleruloj kunvenis en la loĝio dum duonjarcento, klopodante disvastigi la ideojn de libereco, egaleco kaj frateco. La 30an de julio 1919 okazis la unua kunveno en tiu ĉi novkonstruita templo en la strato Lino Pérez No. 33. Sed kio okazis poste al la trinidadaj framasonoj? Mi ne scias kaj fakte tiam mi apenaŭ interesiĝis pri tiaj aferoj.



Lisi tutforte subtenis min. “Stano, imagu se oni trovos ĉe vi zikon! Vi telefonas hejmen: “Saluton, mi havas zikon, do estas metita en kvarantenon. Mi revenos post unu monato”. Bonvenon al hospitalo de Sancti Spíritus. Hahaha!” Mi klopodis dividi ŝian gajon, sed ne tre sukcese.



Post kelkaj minutoj mi rimarkis sur muro pli konvenan al mi emblemon de la municipa sanservo. Al mia kapo venis rememoro pri kremaciejo kiun ni vidis proksime de la tombejo Santa Ifigenia. “Lisi, se mi mortos ĉi tie, bonvolu nenien sendi la korpon. Kremaciu min por ke mi restu en Kubo”. La knabino tuj aprobis la ideon: “Senprobleme! Mi prenos la cindrujon kaj veturos al ĉiuj lokoj, kiujn ni vizitis: Barakoa – pss, Guantanamo – psss, Pinar del Río – pss...” kaj ŝi gaje montris kiel la fingroprenoj kun mia cindro disflugas laŭ vento. Ni estas bona paro, ĉu ne?


Malsanulejo
Kiam ni atingis la malsanulejon mi jam ne plu havis fortojn por fotado. La ejo estis unuetaĝa, ne tre granda, sed pura kaj bone aranĝita. Flegistino kondukis nin al deĵora kuracisto. Mezaĝa viro pli-malpli parolis la anglan, sed plejparte ni komunikis per Lisi. Li tre atente aŭskultis min, detale demandis pri la datoj kaj itinero de mia vojaĝo, la simptomoj ktp. Mi montris la tablojdojn, kiujn mi prenis ekde hieraŭ. Li aprobis paracetamolon, sed aspirinon tuj metis for: “Tion vi ne devas preni”. Post reveni al Rusio mi demandis plurajn kuracistojn pri la kialo. Ĉiuj miris, ĉar aspirino estas kutima rimedo en tiaj kazoj kaj nur la plej sperta infektiistino diris: “Li agis tute korekte. Ĉe tiom alta temperaturo aspirino povus kaŭzi kolapson de la arterioj kaj morton”. Eble tiu doktoro vere savis Lisi de la neceso transporti mian cindrujon tra la tuta insulo.



Li diris, ke plej verŝajne temas pri spirinfekto, kaŭzita de la plurhora malvarmiĝo dum la busveturado. Por certiĝi li bezonis vidi rezultojn de sangoekzameno, sed tiun mi faru nur post la temperaturo falos ĝis almenaŭ 38. Mi pensis ke tio neniam okazos. La flegistino regalis mian gluteon per kontraŭfebra kuracilo kaj lasis min sidi en la akceptejo. Tempo testudis. Post duonhoro la doktoro donis la termometron, sed la rezulto ne kontentigis lin. “Iru al la necesejo por lavi la vizaĝon per malvarma akvo. Tio povus helpi” konsilis li. Evidente la kubanoj ŝatas akvoprocedurojn.



Unue mi tiris malĝustan pordon kaj trafis ĉambron, kie sub vejnogutigilo kuŝis iu kompatindulo. Ĉu mi sekvos? Krano en la necesejo gutigis akvon kun la sama malrapideco. Mi iom koleris. Ĉu ili vere kredas ke malvarma akvo povus malaltigi tiom teruran febron? “Neniam tio okazos...” malĝoje verdiktis mi al la malfeliĉa knabino.



Tamen post horo kaj duono miraklo okazis. La doktoro tuj venigis nin al laboratorio, kiu troviĝis en la urba hospitalo, kvin minutojn for. “Ne timu, vi ne mortos!” ridis la kuracisto. Mi ŝatas la kuban humuron. El malluma koridoro elrampis deĵora flegistino. Ni iris al makabra profundejo, feliĉe ne tre for (mi neniam estis enhospitaligita kaj malŝategas tiajn lokojn). Post elvejna sangopreno mi revenis al la malsanulejo, dum Lisi restis por atendi la rezultojn. La knabino plu ridetis kaj ŝajnigis esti bonhumora kaj nur poste mi eksciis, ke tuj post ricevi la datumojn ŝi kuris al la doktoro kaj samtempe telefonis al amikino-kuracistino por peti ŝian opinion.



Ambaŭ fakuloj konkludis la samon – tio estis banala infekto. Mi aĉetis en la malsanuleja apoteko argentinan antibiotikon kaj revenis hejmen. “16 CUC por amoksiciklino?! – miris Lisi. – Vaŭ, se mi pagus la saman prezon neniam mi vizitus hospitalojn”. 



Se konsideri ankaŭ kostojn de la konsultado, injekto kaj sangoanalizo, la busa klimatizilo elspezigis min je 100 dolaroj. Feliĉe por la kubanoj la samaj kuraciloj estas 16-oble malpli kostaj kaj la kuracado tute senpaga.