La proleta Tjumeno

Hodiaŭ ni lastan fojon foliumos rememorojn de Alekseo Ulibin pri Tjumeno komence de la 20a jarcento. Ni jam promenis kun li laŭ Bazarplaco, festis Buterkarnavalon kaj Paskon, ĉeestis furiozajn pugnobatalojn. Ĉi-foje ni konatiĝos kun ĉiutaga vivo de la ordinaraj tjumenanoj – kargistoj, ĉasistoj, fajrobrigadistoj kaj noktogardistoj. 

Inter haveno kaj drinkejo 
Ekde la 15a vivojaro la memoraĵisto laboris kiel kargisto en la riverhaveno, do detale priskribis tiun konatan al li medion. Sur kalendaro estas la 1911a jaro… 


Tjumeno tiutempe estis la centro de navigado de la tuta Okcidenta Siberio kaj temis pri tre profita komerco. Vaporŝipojn posedis multaj gandaj kompanioj kaj negocistoj. Ĉiuvintre 30 ĝis 40 vaporŝipoj kaj 50 barĝoj viciĝis en la tjumena haveno, atendante printempon. Duono de la ŝipanaro estis maldungata kaj direktiĝis al proksimaj vilaĝoj haki arbojn por sekva jaro – ja en la fornoj de ĉiuj vaporŝipoj brulis sole lignoŝtipoj. 

La riverhaveno Turo

Printempe la haveno vekiĝis. Kargistoj laboris ekde la 7a matene po 12 ĝis 14 horoj en iu ajn vetero. Ili marŝis ĉene po 100 homoj kaj se iu elfalis ĝin (ne plenumis komunan normon), do li perdis la laboron aŭ devis serĉi anstataŭanton. 


Kompreneble neniuj teknikaĵoj haveblis, ĉio estis transportata kaj levata permane. Se venis speciale malkomforta kargo aŭ temis pri granda distanco, oni uzis duradajn ĉarumojn. Unu kargisto puŝis ĝin, alia helpis ĉe flanko per ŝnuro. Krome sur speciale krutaj leviĝoj kaj malleviĝoj staris helpantoj. 


Salajro dependis de farita laboro kaj estis kalkulata je miloj da pudoj portitaj. Ĉiusabate dum duonhora matenmanĝo estro pagis ĝin, metante sur tablon, kiu staris apud havena stokejo, du sakojn: unu kun arĝentaj rubloj, alia kun kupraj duonrubloj. Li mem faris per blua krajono markojn en listo kontraŭ familinomoj de la kargistoj, plejparto de kiuj estis senalfabetaj.
Sekva tago (dimanĉo) estis kutime libera. Iu portis salajron al familio, sed multaj laŭvoje vizitis drinkejon aŭ bierejon kaj foje fordrinkadis ĉion. Nemalofte tiaj festenoj finiĝis per interbatiĝoj, tranĉilado kaj noktumado en arestejo.


Lundo por tiaj diboĉuloj komenciĝis de serĉado de drinkaĵoj por mildigi postebriiĝan staton. Mono jam mankis al ili (ĉion ne fordrinkitan forprenis policanoj), do ili devis porti al lombardejo en strato Iŝimskaja (apud la nuna hotelo Hilton) siajn lastajn havaĵojn – jakon, pantalonon kaj eĉ botojn. Anstataŭe ili ricevis provizorajn vestojn por eliri surstraten. 

Incendioj kaj sketiloj 
Komence de la 20a jarcento Tjumeno estis preskaŭ tute ligna urbo, do ofte brulis – malofta semajno pasis sen incendioj. Ĝis nun en la malnovaj kvartaloj oni povas renkonti fajrohaltigajn murojn el ruĝaj brikoj, disigintaj unu lignan domon de alia. Tamen kaze de granda incendio ili apenaŭ efikis, do sola espero estis la tjumenaj fajrobrigadistoj. 

La urbodomo kun gvatoturo

La ĉefa fajrobrigadejo situis sur la nuna Historia placo, apud la malnova urbodomo kaj somere aldoniĝis plia en Bazarplaco. Tio sonas konfuze, sed foje en Pasko la ĉefa establo forbrulis komplete – kun ĉevaloj kaj ebria fajrobrigadisto, kiu endormiĝis en fojnejo kun papiroso en buŝo. 

Glitejo sur Aleksandra placo

Vintre incendioj malmultis kaj la fajrobrigadistoj havis tempon por etaj amuziĝoj. Sur la Aleksandra placo (nun – placo de Batalantoj de la Revolucio) la Volontula Fajrobrigada Societo aranĝis glitejon – kun vestorekoj, bufedo kaj luejo de glitiloj, funkcianta de la 4a posttagmeze ĝis la 11a vespere. Antaŭ Novjaro la fajrobrigadistoj starigis tie grandan abion, ornamis ĝin per elektraj girlandoj kaj eĉ aranĝis sketistajn konkurojn, en kiuj kutime venkis librotenisto Bobrikov el la Ŝtata Banko. En la tago de forigo de la abio ĉiuj ludiloj, pendintaj sur ĝi, estis forprenataj kaj disdonataj al ĉiuj dezirantoj.

Ĉasistaj amuziĝoj 
En Tjumeno funkciis la Unio de Regula Ĉasado – antaŭulo de la nuntempa ĉasista societo. Aniĝo estis libervola kaj allogis la plej konsciajn ĉasistojn, kiuj strikte sekvis regulojn kaj tempolimojn de tiu vira amuziĝo. 


Al ĉasado oni kutime direktiĝis frumatene aŭ vespere por atingi celitan vilaĝon. En lasta kazo kompreneble neniu iris al arbaro nokte kaj anstataŭ kartoĉoj oni eligis el sakoj ludkartojn, vodkon, bieron kaj aliajn atributojn de la ĉasado, kiuj apenaŭ ŝanĝiĝis dum lastaj cent jaroj. Speciale famis pri siaj grandaj ĉasistaj festenoj la kolbasisto Benchen, sekvanta al arbaro kun kampokuirejo kaj kuiristo. 


Matene estro de la ĉasistoj dungis en vilaĝo pelistojn, disdonis al ili klakilojn kaj knarilojn kaj sendis al destinita parto de la arbaro, 1 aŭ 2 km for de la loko, kie je distanco cent paŝojn unu de alia staris la ĉasistoj. Plej ofte oni ĉasis leporojn, kiuj abundis en la arbaroj apud Tjumeno.


Predi 15 ĝis 20 lanugaj bestetoj estis normala afero por la tjumena ĉasisto. Aŭtune oni pafis anasojn en lago Andrejevskoje kaj ĉe Duvani apud la vilaĝo Subotina – tie la ĉasista unio havis pavilonojn, boatojn kaj gardistojn-fiŝkaptistojn. Dum unu mateno aŭ vespero ĉiu kutime plenigis sakon per anasoj, foruzante cent aŭ ducent kartoĉojn. 


Vintre la ĉasistoj amuziĝis pafante kontraŭ teleroj kaj kolomboj, por kio ĉe la hipodromo, surborde de raveno estis konstruita speciala pavilono. Dum antaŭa semajno oni kaptadis kolombojn tra la urbo, kie centoj da ili loĝis en kolombejoj ĉe lernejoj, kaj dimanĉe alportadis al la pavilono. 


Telerojn elpafadis eksterlandaj maŝinoj dum la kolombojn oni simple ellasis el kaĝo kaj pafis, konkurante je rapideco. Oni ankoraŭ tute ne zorgis pri la bestaj rajtoj, do uzado de la birdoj kiel vivaj celtabuloj estis konsiderata tute normala afero. Eĉ sukcesa pafo ne ĉiam estis mortiga kaj apud la pavilono ĉiam vagadis dekoj da vunditaj kolomboj, kiujn manĝis hundoj kaj foje gardisto. 

Dormu tjumenanoj, ĉio trankvilas… 
Post krepuskiĝo la urbo endormiĝis kaj sur malplenajn stratojn eliris du tipoj da urbanoj – ŝtelistoj kaj gardistoj. Pri la diversspecaj krimuloj ni jam rakontis plurfoje, do nun konatiĝu kun homoj, kiuj devis kontraŭstari ilin. Kiel noktaj gardistoj dungiĝis kutime solulaj maljunuloj – eksaj soldatoj, ricevantaj mizeran salajron pro sia plurjara militservo, do pretaj akcepti eĉ magran gardistan pagon. 

Klakilo

Ilia armilaro estis ne malpli modesta: klakilo, krakilo kaj fajfilo. La klakilo estis bastono kun betula globeto sur ledrimeno, kiu batis kontraŭ ĝi, eligante specifan sonon. La gardisto batis ĝin de tempo al tempo, tiel avertante pri sia ĉeesto surstrate. Kaze de incendio aldoniĝis la knarilo dum la fajfilo estis uzata por sciigi pri rabado aŭ kaptado de ŝtelisto. 

Krakilo

En 1928 oni postulis forigi la klakilojn, sed jam post du monatoj la arkaikaĵo revenis. Apenaŭ tiaj gardistoj grave kontribuis al vera sekureco, sed evidente la tjumenanoj dormis pli trankvile, aŭdante batadon de la betula globeto kontraŭ bastono. Dormu, tjumenanoj, ĉio estas en ordo…

Comments