Ludkartoj, vodko kaj drinkejo: historio de la siberia diboĉado

Siberianoj sciis festeni – abunde, kun negocista ŝiko kaj kamparana simpleco, ofte superante ĉiujn imageblajn limojn. Ni rememoru kiel okazis tiu ĉi iam fama afero – la siberia diboĉado.

Kabak
Oni kutime konsideras vodkon la nacia rusa drinkaĵo, same propra al la rusoj kiel matrjoŝko kaj vintra ĉapo-uŝanko. Tamen antaŭ cent jaroj la tobolska historiisto Evgenij Kuznecov skribis, ke tradicia drinkaĵo de Kieva Rusjo estis vino, importata el Germanio kaj aliaj landoj. Kun la “pana vino” (tiel oni nomis vodkon) la rusojn konatigis eŭropanoj, kiuj siavice ricevis recepton de la “vivakvo” de la araboj.



Niaj prauloj kaj speciale la rusaj aŭtoritatoj rapide komprenis avantaĝojn de tiu ĉi drinkaĵo. Laŭ ordono de la caro Ivano la Terura en Moskvo estis malfermita la unua kabak (drinkejo), en kiu tiutempe festenis la opriĉninanoj. Baldaŭ tra la tuta lando diskuris la caraj ukazoj kun postulo elimini korĉma (tipo de malnova drinkejo) kaj malfermi anstataŭe la carajn kabakojn. La diferenco estis simpla kaj grava: se en korĉma oni povis manĝi kaj drinki, do en kabak oni povis nur drinki.



Tiuj ŝanĝoj baldaŭ trafis ankaŭ Siberion. Antaŭ alveno de la rusoj, la indiĝenoj ne konis vinon: la siberiaj tataroj drinkis buza (drinkaĵo surbaze de panico), dum nordaj etnoj preferis tinkturon el amanitoj. Sed la rusaj aŭtoritatoj zorgeme trudis al ili “civilizon”, ja tio nur profitigis la ŝtatan trezorujon. Vojevodoj ricevis striktajn ordonojn el Moskvo: la siberiajn indiĝenojn “drinkigi kaj manĝigi kiom eblas”. Almenaŭ pri drinkigo ili sukcesis. La rusaj koloniistoj ja ne bezonis tian instruadon: konserviĝis letero, en kiu cara policano plendis, ke la siberiaj kozakoj “vagadas ĉiam ebriaj, ne konate kie ili prenas [la alkoholaĵojn]”.



En 1602 en Verĥoturje malfermiĝis la unua siberia kabak kaj en 1651 drinkejo aperis jam en Tjumeno. Okazintaĵojn trafe priskribis la kroata pastro kaj sciencisto Juraj Križanić, tiutempe ekzilita al Siberio. “Teleraro konvenas nur al porkejo. Drinkaĵoj estas aĉegaj kaj vendiĝas kontraŭ diabla prezo… mastro klopodas nur laŭeble rapide ebriigi siajn gastojn kaj transformi ilin al porkoj”.
Cetere la registaro ne kaŝis sian intencon elsuĉi per drinkejoj laŭeble pli da mono el la poŝoj de siaj subuloj. Strikte estis gardata regulo: “Oni ne forigu la drinkulojn el drinkejo”. Eĉ al edzinoj de ebriuloj estis malpermesite forkonduki siajn edzojn hejmen, ĉar tio damaĝus la ŝtatajn enspezojn.
Rezulto estis prognozebla: “Nenie, nek ĉe la germanoj, nek ĉe aliaj slavoj ekzistas tiom aĉa drinkado, nenie videblas ke en koto, sur stratoj kuŝas viroj kaj inoj kaj mortadas de la drinkado” skribis Jurij Kriĵaniĉ antaŭ kvar jarcentoj.

Drinkado
Kun paso de tempo la situacio ŝanĝiĝadis, sed apenaŭ pliboniĝadis. Komence de la 20a jarcento en Tjumeno funkciis 48 drinkejoj kaj du rejnaj terkeloj kun pokruĉa vendado. La Ŝtata vindeponejo laboris plenforte kaj la “vodka reĝo de Siberio kaj Uralo” Poklevskij-Kozell riĉiĝis danke al ebriemo de siaj samlokanoj.
Tjumeno konsumis jare 112 mil sitelojn da biero (1 sitelo egalis al 12,3 litroj), la siberiano averaĝe fordrinkis 27 rublojn jare (loĝanto de Eŭropa Rusio – 12 rublojn) dum sitelo da biero kostis 1,9 rublojn.



Drinkis ĉiuj, sendepende de sekso kaj aĝo. En gazetaj kronikoj jen kaj jen aperis sciigoj pri ebriaj adoleskoj trovitaj surstrate, sacerdotoj perdintaj homan aspekton kaj senmemoriĝintaj kamparanoj. Feliĉe la rusa lingvo estas perfekte adaptita al tiaj priskriboj: la verbo pjanstvovat (drinki) okupas la unuan lokon laŭ nombro de sinonimoj (la duan lokon okupas alia verbo: porot – vipi).
Foje okazis veraj kuriozaĵoj. Iutage teruriĝintaj urbanoj vidis homon, kiu marŝis de proleta urborando en… brulanta jako. Oni estingis la kompatindulon, kiu estis tiom ebria ke memoris nenion.
Ankaŭ intelektuloj suferis je la sama plago. “Loka intelektularo, ĉu pensanta aŭ ne, de mateno ĝis vespero drinkas vodkon,” skribis Anton Ĉeĥov en siaj vojaĝnoticoj “drinkas malbele, krude kaj stulte, sen koni limojn kaj sen ebriiĝi; post la unuaj du frazoj loka intelektulo nepre demandas vin: “Ĉu ni drinku vodkon?” Respondo estis ĉiam la sama.




Speciale famis pri drinkado tjumenaj negocistoj. Post “preni sur bruston”, la negocistoj ofte aranĝis ebriajn diboĉojn sub devizo: “Sur mia vojo ne staru!” Unu el herooj de romano Nadeĵda Luĥmanova (virino el Sankt-Peterburgo, kiu edziniĝis al la tjumena negocisto Kolmogorov kaj kelkajn jarojn pasigis en Tjumeno) rememoris: “Ho kiel ni amuziĝis, gesinjoroj! Ĉevalojn ni regalis per ĉampano; jen ni veturas ebriaj, renkontas en kampo stakon da fojno, verŝas sur ĝin vinon kaj ekbruligas, dancas ĉirkaŭ ĝi kaj koncerne damaĝojn – jen rekompenco, ni pagas! Ĉar tio estas mia propra mono, per mia laboro gajnita kaj mi rajtas uzi ĝin iel ajn!”




La malriĉuloj festenis malpli ŝike, sed ne malpli gaje. Tion atestis multnombraj sensensaj korpoj, kiuj kovris la stratojn post ĉiu festo aŭ bazara tago. La siberia klimato ne tro konvenas al tia noktado, do en 1911 en Tjumeno estis malfermita la unua “azilo por ebriiĝintaj” – antaŭulo de la nunaj sobrigejoj. Ĝi troviĝis en teretaĝo de la Popola Domo en strato Ilinskaja, 13 (nun – strato de la 25a de oktobro). Nun tiu ĉi domo transformiĝis al rezidejo de la tjumena guberniestro, sed antaŭ jarcento oni donis tie al la ebriuloj salan akvon el vazo kun peklitaj kukumoj, ŝovis sub nazon aromsalojn (solvaĵoj de amonia hidroksido) kaj ŝaltis gramofonon por “revenigi sobran vidpunkton al la vivo”. Sed ĉu la kompatinduloj vere deziris sobre rigardi sian mizeran ekzistadon?


Ludkartoj
Siberianoj havis ankaŭ alian neregeblan pasion, kiu akompanis ĉiujn senescepte festenojn – kartoludo.

La tjumena negocisto Nikolao Ĉukmaldin haltis ĝustatempe kaj post jaroj ŝoke rememoris: “Kiom teruraj kartoludoj ekzistis tiutempe en Siberio!” Diri ke oni ludis pogrande klarigus nenion, ĉar mankas ĝustaj vortoj por priskribi skalon de tiu frenezo.


Karikaturo de Ivano Kalganov


La siberia verkisto Nikolao Jadrincev priridis rakontojn pri “grandegaj” kartoludoj en San-Francisko dum la “ora febro”, kiam oni vetis por 200 kaj foje 1000 pundojn. “Al tio povas nur rideti homoj, kiuj vidis kiel ludas la siberianoj. Ĉi tie oni vetas ĝis 7000 rublojn. Ankoraŭ vivas feliĉuloj, kiuj dum foiro en unu fojo gajnis ĝis 90 mil rublojn. Evidente tiu ĉi sumo kuŝis sur ludotablo”.

Tamen ne ĉiuj sukcesis, nek ĉiam. Iam en Tjumeno famis kaj prosperis la eksiĝinta ŝtatoficisto Unĵakov, kiu riĉiĝis danke al la kartoj. Lia granda gastama domo ĉiam estis plena je homoj, kiuj pasigis tempon manĝante, drinkante kaj ludante. Lin akompanis tre konvenaj amikoj-kartludistoj: la dika cinikulo Semjonov, kiu englutadis neimageblan kvanton da vodko, majoro Eĵov kaj la eleganta advokato Tutomir. Ili lerte engaĝis en kartoludon novan homon, jen gajnante, jen malgajnante, ardigis lian entuziasmon kaj fine, post vidi ke la viktimo jam englutis allogaĵon, malplenigis liajn poŝojn.

En tiu freneza mondo plej alte oni aprezis sinregon kaj specialan kartoludan ŝikon. Oni admiris kiel heroon la negociston, kiu vetis je unu karto 10 mil rublojn kaj dum krupiero ĵetis kartojn dekstren kaj maldekstren, iris al alia tablo por drinki glaseton da vodko. 


Ivano Kalganov. Tjumenaj ludkartistoj.

En pentraĵo de la tjumena artisto Ivano Kalganov estas bildigita reala okazaĵo, kiam preterveturanta kolonelo en unu vespero malgajnis al lokaj kartofriponoj 10 mil rublojn el la ŝtata kaso. La rimarkinda detaleco kaj realeco de la pentraĵo havas tre simplan klarigon: Ivano Kalganov mem ŝatis festenojn kaj mortis pro alkoholismo antaŭ la 30a vivojaro.



Ivano Kalganov. Aŭtoportreto.


Senkapiĝintaj pro emociiĝo siberianoj malgajnis ĉe verdaj tabloj grandajn havaĵojn. La negocisto Maliĥ perdis tiel prosperan transportan firmaon. Reŝetnikov perdis siajn ledfabrikojn kaj poste trenis la vivon kiel eta asekuristo. Idoj de negocisto Kotovŝĉikov estis deklaritaj nepagipovaj ŝuldantoj kaj lia filo trafis prizonon, kies direktoro iam estis lia patro.

Malglore finiĝis ankaŭ la vivo de Unĵakov. Foje en unu el la famaj foiroj en Irbito li renkontis alian, pli lertan kartulaĉon kaj malganis ĉion ĝis la lasta groŝo. La tuta havaĵo, kolektita dum jaroj pasigitaj ĉe la kartotablo forvaporiĝis je unu momento. La friponon trafis apopleksio kaj lia familio restis en despera mizero.




“El aro da memstaraj personoj, kiujn mi konis, en sekva generacio restis du-tri familioj, kies aferoj ne kolapsis kaj kiuj normale pasigas sian vivon. Ĉiuj aliaj iĝis viktimoj de kartoludo kaj drinkemo” malĝoje konstatis Nikolao Ĉukmaldin. La rezulto bedaŭrinda, neevitebla, sed ĉu instrua?

Comments