De Buterkarnavalo al Pasko – kiel festenis la siberianoj

Antaŭfoje ni promenis laŭ la Tjumena foiro de 1906, tra vendovicoj de la iam grandega Bazarplaco. Nun ni rigardu kiel festis la tjumenanoj komence de la 20a jarcento.

Buterkarnavalo
Buterkarnavalo (Maslenica) estis festata vaste kaj gaje. Ekde ĵaŭdo de la buterkarnavala semajno hejmomastrinoj bakis montojn da patkukoj kaj en sabato kaj dimanĉo okazis kolosa festeno – “tromanĝado kaj dinkegado” kiel rememoris lokano Alekseo Ulibin. Sur tabloj aperis patkukoj el fajna fagopira faruno, kiuj estis manĝataj kun grasa lakto kaj hejmfarita glaciaĵo kun fromaĝo, frajo kaj butero. Al patkukoj aldoniĝis kukoj kun sekaj vinberoj, tortoj, pelmenoj, biero hejmfarita kaj aĉetita, vino, vodko kaj aliaj drinkaĵoj kaj pladoj.


Post gustumi “kion dio donis”, la tjumenanoj direktiĝis al promenado, speciale ŝatante tiun en kaleŝoj. Oni veturadis plejparte de la malnova urbodomo ĝis strato Golicinskaja (nun – Pervomajskaja), ĉar post ĝi la urbo fakte finiĝis – sekvis nur Bazarplaco kaj proletaj kvartaloj. Foje kaleŝoj tiom abundis, ke policanoj aranĝis unudirektan trafikon, direktante veturilojn laŭ cirklo – de strato Carskaja (Respubliko) al strato Spasskaja (Lenin). Je dimanĉa vespero, fine de la buterkarnavala semajno, oni finmanĝis la lastajn pladojn – pelmenojn kaj fiŝkukojn, sin preparante al la kvardektaga Granda Fasto. 

Strato Spasskaja

Matene, en la “pura lundo”, la tjumenanoj vizitadis la amikojn, sin klinante ĝis tero kaj petante pardonon pro eventualaj kulpoj – ĉu intencaj aŭ hazardaj. La mastroj sin klinis responde kaj diris: “Dio pardonos”. Dum la fasto estis malpermesite manĝi viandon, lakton, ovojn kaj buteron. Ilin anstataŭis: terpoma supo, brasiko fritita sur kanaba oleo, rafano kun kvaso, cepo, fungaj kukoj kaj peklitaj kukumoj.

Solena diservo en Tjumeno

Poste ĉiuj direktiĝis al preĝejoj, kie partoprenis tagan kaj vesperan diservojn, konfesis, komuniiĝis kaj post ricevi pardonon de siaj pekoj kaj lasi sur sacerdota telero kvindek kopekojn aŭ eĉ rublon, revenis hjemen. En la paroĥa libro aperis enskribo, ke tiu kaj tiu paroĥanoj efektive komuniiĝis. La ortodoksa eklezio ekde tempo de Petro la Granda estis parto de la ŝtata sistemo kaj strikte kontrolis ideologian staton de sia ŝafaro.

Krucomarŝo en Tjumeno

Sed jen finiĝis 40 tagoj kaj post la Granda Fasto venas granda festo – Pasko.

Pasko
Ĝi komenciĝis de vizitado de eminentuloj, kiujn oni konis persone. Ŝtatoficistoj kaj komizoj vizitadis siajn estrojn, gratulis, premis etenditan al ili manon, drinkis unu aŭ du glasetojn da vino kaj foriris. Se mastro estis for, oni lasis sian nomkarton kiel signon de estimo kaj respekto. Sed kutime la gastojn atendis varma akcepto kaj vespere ili finis sian promenadon en duonkonscia stato pro glasetoj kaj pokaletoj.


Kaj kompreneble Pasko signifis ankaŭ grandan festenon! Speciale por tiu tago la tjumenanoj rostis kaj kuiris viandon, preparis galantinon, fiŝaĵon fumigitan kaj farĉitan, fumigis ŝinkon, kuiris kukojn – dolĉajn, fiŝajn kaj viandajn. Oni aĉetis en vendejo bieron, vinon kaj vodkon, konservaĵojn, frajon, sprotojn, konfektojn kaj fruktojn.


La gastoj kutime venis ĉirkaŭ la 1a posttagmeze, tuj iris al tablo kaj “varmiĝis” per drinkaĵoj. Post unu horo, kiam reciprokaj gratuloj kaj donacoj jam finiĝis, oni altabliĝis. La festeno tradicie komenciĝis de fiŝsupobrasiksupo kun nudeloj kaj porkaĵoj kaj finiĝis per kompoto aŭ ĵeleo. Ĉion ĉi akompanis tintado de pokaloj, rapide plenigataj kaj malplenigataj.


Poste, dum la gastoj eliris por fumi, oni purigis la tablon kaj alportis teon aŭ kafon kun hejmfaritaj konfitaĵoj, tortoj kaj pomoj. Kiam la teumado finiĝis, oni forigis la tablojn kaj komenciĝis gaja festeno – la gastoj kantis kaj dancis akompanataj de harmoniko kaj gramofono. Poste oni denove alportis la tablojn kaj komenciĝis kartoludo.


Je la 7a vespere okazis vespermanĝo kaj teumado. Oni alportis montegojn da pelmenoj kaj centoj da ili malaperis rapide. Finfine je la 8a aŭ 9a vespere la gastoj adiaŭis kaj revenis hejmen – la plej fortaj piede, sed plejparto en kaleŝoj. Sekvan tagon ĉio ripetiĝis kun sola diferenco – nun gastis la hieraŭaj gastigantoj.

Pugnobataloj
Cetere tiel festenis pli-malpli bonhavaj tjumenanoj. La ordinara popolo traktis la aferon pli simple, sed ne malpli ĝoje. La plej ŝatata amuzaĵo de la tjumenaj proletoj en festaj tagoj kaj semajnfinoj estis pugnobataloj – muro kontraŭ muron.


Oni batalis kutime ekde la 10a matene en anticipe interkonsentitaj lokoj. Ekzemple en unu el stratetoj apud strato Irkutskaja (Ĉeljuskincev) batalis la urbo (do la urbocentro) kontraŭ Gorodiŝĉe (Remparburgo). Apud la fabriko de Nikolao Maŝarov batalis la urbocentro kontraŭ Sarai (Tenejoj). Sur glacikovrita rivero Turo, apud akvoprena stacio batalis la buboj de Transriverejo kontraŭ tiuj de la riverhaveno.


Ofte la pugnobataloj okazis en lernejaj kortoj aŭ eĉ en la lernejoj mem. Al la Potaskuj-lernejoj, kiuj sidis en domo de la mecenato Andreo Tekutjev ĉe angulo de stratoj Vodoprovodnaja kaj Serebrjakovskaja (Ĥoĥrjakov) venis la buboj el Sarai (Tenejoj) por batali kontraŭ la urbanoj. La emociiĝo estis tiom granda, ke foje dum duonhora lernopaŭzo la batalon partoprenis la instruisto Abiŝev. Alekseo Ulibin rememoras, ke la lukto ĉesis nur post kiam sonoris la lerneja sonorilo. La revenintaj lernejanoj longe ne povis trankviliĝi, do instruisto voĉlegis al ili konvenan historion – pri bataloj ĉe Borodino kaj Kulikova kampo – kaj ili poiomete kvietiĝis.


La pugnobataloj ne estis ordinara interbatiĝo – ili havis proprajn kutimojn kaj tradiciojn, kiuj estis strikte sekvataj. La batalon ekis etuloj-incituloj, poste engaĝiĝis pli aĝaj knaboj kaj fine venis barbuloj. Alekseo Ulibin rememoras, ke oni batalis fervore kaj kruele, tiel ke pro la batoj rompiĝis gantoj. Kiu ne plu povis stari, malleviĝis sur unu genuo kaj tiel ripozis aŭ tute lasis la batalon. Kaj ve al fiulo, kiu kaŝis en ganto plumbaĵon – oni ĉirkaŭis lin kaj batis ĝis duonmorta stato.


Cetere foje la bataloj ekflamis neplanite. Avo de Alekseo Ulibin, senalfabeta fornokonstruisto Pavel, plurfoje partopreninta la pugnobatalojn, rememoris amuzan kazon. Pastro de la preĝejo de la Savinto revenis akompane de psalmisto post tradicia vizitado de la paroĥanoj, do kun pluraj donacoj kaj forte ebria. Preterirante strateton apud strato Irkutskaja, la sacerdoto ne povis rezisti tenton kaj impetis al okazinta tie pugnobatalo.


Ni ne scias ekzakte kio kaŭzis lian malvenkon – ĉu fortoj forkonsumitaj dum la vizitado aŭ tro multaj kontraŭuloj, sed tiun batalon la sacerdoto malgajnis. Ĉe tio en profunda koto estis perditaj ne nur galoŝoj, sed ankaŭ surbrusta kruco kun ĉeno. Feliĉe la venkintoj estis homoj de nobla animo kaj trovinte la krucon kaj galoŝojn sekvatage redonis ilin al la pastro. Ĝojaj batalantoj repaciĝis, fordrinkis kvaronon da sitelo da vodko (tri litrojn) kaj disiĝis kontentaj.

Comments