En 2006 mi trovis en arkivo de la Tjumena muzeo interesan manuskripton, kiu tuj altiris mian atenton. Ĝi nomiĝis “Noticoj pri Tjumeno” kaj estis verkita de Aleksej Ulibin, pri kiu mi ĝis nun scias nur, ke li naskiĝis en 1896 kaj post emeritiĝi en 1956 verkis tiujn ĉi rememorojn pri la urbo, kia ĝi estis en 1906. Jen unika ŝanco veturi en tempomaŝino cent jarojn malantaŭen.
Unue ni iru al Bazarplacoi, kiu situis rande de la urbo kaj okupis grandan areon inter stratoj Ljaminskaja (nun – Herzen), Uspenskaja (Ĥoĥrjakov), Golicinskaja (Pervomajskaja) kaj Iŝimskaja (Orĝonikidze). Somere tie okazis foiro, kiun antaŭis solena diservo kun ikonoj kaj ekleziaj standardoj portitaj surstraten. La marŝo komenciĝis de la preĝejo de Savinto kaj finiĝis apud tipografio en strato Golicinskaja.
Tie okazis diservo, pastro kantis “Multajn jarojn” al Lia Imperiestra Moŝto Nikolao la 2-a kaj la tuta ortodoksa negocistaro, kaj aspergis la rusian flagon per sankta akvo. Oni hisis ĝin sur 10 metrojn altan maston, levinto tiris la ŝnuron kaj la flago malvolviĝis. Post tio la pastro aspergis per la sankta akvo ĉiujn ĉeestantojn kaj lasis ilin kisi krucon. Eminentuloj venis unu post alia (laŭ rangoj), kisis la krucon kaj iuj ankaŭ la sacerdotan manon, kaj foriris babilante, ke jen “la flago bone malvolviĝis, ne ŝrumpis, do la komerco pasos bone” (tio estis antaŭsigno). Ekde la 11a komenciĝis la vendado – la foiro estis malfermita.
Do kion vidis en la foiro en 1906 nia memoraĵisto – tiam ankoraŭ la dekjara knabo? Surloke de la domo, kie nun sidas la provinca registaro, funkciis faruna bazaro. Ĉi tie staris centoj da koĉoj, de sur kiuj oni venis ope kaj pomalgrande farunon, avenon kaj grenon. Pudo (16 kg) da sekala faruno kostis 40 kopekojn, pudo da tritika faruno – 60 kopekojn. La plej kosta estis fajna tritika faruno – 80 kopekojn.
Malantaŭ la faruna bazaro, pli proksime al la nuna strato la 8a de Marto, funkciis la fojna bazaro, kie unu koĉo da fojno kostis ne pli ol 2 rublojn. Apude staris metiistoj, vendintaj sledojn, radojn kaj timonojn.
Somere surloke de la faruna bazaro, pli proksime al strato Vodoprovodnaja, loka komercisto Koromislov starigis cirkon kun plafono forme de streĉita gumtolo, apogita sur alta fosto. Post duonjarcento Alekseo Ulibin plu rememoris kun admiro tiujn prezentadojn: rajdistoj kaj rajdistinoj, klaŭnoj, muzikistoj, flugoj sub kupolo, dresitaj bestoj kaj, plej grava afero – parado de luktistoj kaj la ruso-franca lukto.
Apud la cirko, kontraŭ la nuntempa ĉefpolicejo, staris tabloj kovritaj je laktolaĵoj kaj blankaj tablotukoj. Ĉi tie lokaj kuiristinoj vigle vendadis acidan brasiksupon kaj la “bavaran bolitan kvason” po 5 kopekojn kontraŭ unu botelo. Krome oni povis aĉeti fruktakvon (gasakvon) kaj eĉ glaseton da vodko (sed jam kaŝe). Oni vendis ankaŭ kukojn, kotletojn, bakaĵojn, dolĉaĵojn, nuksojn kaj sunflorajn semojn. Ĉe ĉiu tablo staris fosteto kun lanterno, eklumigata vespere.
En sabatoj kaj dimanĉoj, speciale post ricevado de salajro, multiĝis ebriuloj kaj ofte okazis interbatiĝoj. “Foje matene” rememoris Ulibin “mi vidis kiel policano kun koĉero metis trans kaleŝo homon. Tio okazis malantaŭ la cirko kaj ĉe la murdito elfalis intestoj el la ventro. Oni metis ilin kaj forportis la ulon al kadavrejo en tombejo”.
Surloke de la Maŝinkonstrua Teknikumo situis ekzercejo, ĉirkaŭita de barilo kaj betuloj. Tie staris diversaj gimnastikiloj – rekoj, duringoj, paralelaj rekoj, ŝtuparoj ktp. Ĉio ĉi estis destinita por ekzercado de 120 soldatoj de loka milittaĉmento, kies kazernoj troviĝis proksime – surloke de la nuna sidejo de Rostelekom en strato Respubliko. Ili situis ĉe kruciĝo kun la ankoraŭ ne malaperinta strato Soldatskaja (Soldata, nun – Nemcov).
Ĉe alia flanko de strato Carskaja (Cara, nun Respubliko), surloke de la ĉefpoŝtejo funkciis la ĉevala bazaro. La ĉefaj vendistoj estis ciganoj kaj tataroj, loĝintaj en Transtjumenko (urboparto trans la rivero Tjumenko). En orienta parto de la nuna Kolora bulvardo, surloke de la distrejo “Ora Pordego de Siberio” kaj de la sportejo “Centralnij” (Centra) troviĝis fiŝbazaro, surloke de la nuna cirko – la viandobazaro. Surloke de la nuna fontano situis fajrobrigada gvatoturo sur 12 lignaj apogiloj. Sub ĝi troviĝis koĉa pesilo, sur kiu oni pesis koĉojn kun fojno kaj basto. Apude staris pesilo por viando kaj sakoj.
Sur la gvatoturo staris budo, ĉirkaŭ kiu cirkulis deĵoranto kaj rigardis je binoklo. Post rimarki incendion, li tintigis la sonorilon, kriis en hupo malsupren kaj pendigis nigrajn balonetojn sur masto, montrante tiel en kiu urboparto okazis la incendio. “Kaj impetis viglaj ĉevaloj, jungitaj triope en koĉo kun fajrobrigada maŝino kaj duope en koĉoj kun bareloj, plenaj je akvo” rememoris Alekseo Ulibin. “Freneze sonoris la fajrobrigadistoj per la sonorilo en la antaŭa maŝino, postulante liberigi la vojon laŭstrate”.
Tjumeno tiutempe estis la urbo preskaŭ tute ligna, do incendioj okazis ofte, speciale somere. Post aŭdi alarmosonoradon la urbanoj grimpis sur tegmentojn de siaj domoj kaj, se la incendio estis speciale grava, kuris tien por pumpi fajrobrigadajn maŝinojn aŭ simple gapi. Samloke venis milittaĉmento kun fusiloj kaj policanoj, kiuj ĉirkaŭis la lokon de la incendio por preventi rabadon kaj igi la urbanojn pumpi akvon.
Kvartalo inter stratoj Respubliko, Vodoprovodnaja, Volodarskij kaj Pervomajskaja, nun preskaŭ komplete okupita de policaj sidejoj, estis prikonstruita de lignaj butiketoj. Somere la fratoj Perov vendis tie feraĵojn kaj la fratoj Afonin el Ekaterinburgo proponis bakaĵojn, konfektojn kaj dolĉaĵojn, kiujn ili produktis.
Surloke de la nuna lernejo N 25 staris pavilono de la fratoj Kostousov, kovrita je gumtolo. Ĉi tie kontraŭ 5 ĝis 10 kopekoj oni povis spekti prezentadojn por infanoj kaj plenkreskuloj: dancoj sur scenejo, muzikludado je popolaj instrumentoj, klaŭnado. Por allogi publikon ĉirkaŭ la enirejo estis aranĝita barita areo, sur kiu artistoj prezentis etan koncerton. Dume ili anoncis la programon kaj alvokis laŭte kriante: “Hastu spekti! Hodiaŭ ni ludas, morgaŭ foriros!”
Apud la pavilono staris karuselo, ornamita je ĉenoj el vitraj bidetoj, kun lignaj ĉevaletoj kaj kaleŝoj. Plenkreskuloj kaj infanoj amuziĝis akompane de harmoniko kaj tamburo. La karuselon movis adoleskantoj, kiuj turnis transversajn trabojn. Post sonoro, kiu signis la finon, ili kutime pendiĝis sur la traboj kaj tiel veturis kelkajn pliajn cirklojn, profitante inercion. Tiutempe iliaj gepatroj staris apude, senŝeligante sunflorajn semojn kaj nuksojn, trinkante botelan kvason kaj konsumante ĵus aĉetitajn dolĉaĵojn. Vespere ĉiuj disiĝis kaj iris hejmen – plia bazartago finiĝis.
Comments
Post a Comment