De bazaro al registaro: du vivoj de unu placo en Tjumeno

Nun Centra placo en Tjumeno estas la plej oficiala loko de la urbo – kun sidejoj de la registaro kaj la parlamento, la ĉefpoŝtejo kaj la neevitebla Lenin-monumento. Sed antaŭ nuraj kelkdek jaroj ĉio ĉi ne ekzistis. La placo mem nomiĝis aliel – Bazarplaco – kaj estis oble pli granda. Ĝi kvazaŭ havis du vivojn kaj ili estis tute malsamaj.

La unua vivo – komerca
Tiu ĉi vivo komenciĝis meze de la 19a jarcento, kiam la urbestro Ivan Ikonnikov sagace difinis direkton de la estonta evoluo de la urbo. Li vidis ke Tjumeno kreskas ĉefe danke al la orientaj kvartaloj, kie formiĝas la nova industria zono. La centro de la ekonomia vivo iom post iom translokiĝis de la Gastokorto kaj la nuna Historia skvaro al Tiĉkovka (kvartaloj ĉe la riverhaveno) kaj Potaskuj. Tiutempe la vendado okazis sur kelkaj placoj, situantaj en malsamaj urbopartoj: la Gastokorta, Polica, Aleksandra, Fiŝaĵa kaj Spasskaja (Savinta). Ikonnikov decidis aldoni al tiu nombro Bazarplacon (ankaŭ nomatan Foira). Ĝi okupis grandan areon inter la nunaj stratoj Pervomajskaja (Unua de Majo), Orĝonikidze, Ĥoĥrjakov kaj Herzen.


La tjumenanoj ĉiam famis pro siaj negociemo kaj entreprenemo, do baldaŭ la placo estis dense kovrita je budoj, butikoj, pavilonoj kaj vendejoj. Komenciĝis vigla vendado de ĉiaspecaj varoj – de greno kaj viando ĝis vestoj kaj gramafonoj. Plejparto de la vendistoj estis kamparanoj el apudaj vilaĝoj. La naivaj kaj senalfabetaj ili ofte iĝis viktimoj de diversspecaj friponoj kaj latronoj, kiuj svarmis inter la vendovicoj.


En homamaso lerte umis ŝirmuloj (poŝoŝtelistoj), kiuj ofte venis al la foiro el aliaj urboj. Kutime ili ŝajnigis esti vendistoj de sunfloraj semoj kaj aranĝis trompoludojn – je fingringo, je rimeneto ktp. La ĉefaj laboriloj de tiuj friponoj estis lertaj manoj kaj lango senhalte babilanta: “Al riĉulo kaj malriĉulo, fraŭlo kaj edzo, al ĉiuj dezirantoj feliĉon mi proponas. Jen rigardu, civitanoj, tri ludkartoj: aso, duo kaj trio. Kiu vetas je la aso – tiu gajnos”. 


Baldaŭ etoso streĉiĝis neimageble kaj la ardiĝintaj kamparanoj vidis nenion krom rapide moviĝantaj manoj de la fripono. En tiu momento liaj kamaradoj “enigis ŝirmon” (kio en la krimĵargono signifis kviete umi en ies poŝo) kaj “makulis burdon” (do eligis monujon). En iu ajn kazo – ĉu propravole aŭ ne – naiva vilaĝano seniĝis je siaj ŝparaĵoj.


Oni praktikis ankaŭ pli komplikan manieron forpreni monon de simpluloj – en la krimĵargono ĝi nomiĝas “pupo”. Oni lasas survoje monujon, ŝtopitan je papero kaj ĉirkaŭvolvita je unurubla bankbileto. Tiutempe unu rublo sufiĉis por lui ĉambron en gastejo, aĉeti pundon da teo (luksaĵo de la 19a jarcento) aŭ kelkajn metrojn da ŝtofo, do temis pri granda mono.


Kamparano ĝoje kaptas la monujon kaj jam planas kalkuli aliajn bankbiletojn, sendube kaŝitajn ene, sed tiusekunde lia feliĉo finiĝas. Venas fripono, kiu diris ke kiel “mastro” de tiu ĉi areo li rajtas forpreni duonon de la trovitaĵoj, sed li estas bonulo, do pretas kontentiĝi je eta elaĉeto. La ĝoja vilaĝano kun plezuro fordonas al li propran monujon kun kvin aŭ ses rubloj, ĵus ricevitaj post la vendoj, kaj jubilas pro tiom bona aranĝo. Kio okazas poste – imagu vi mem.

De katedralo al kapelo
Cetere sur la Bazarplaco oni ne nur komercis, sed ankaŭ preĝis. La tjumenanoj tre malĝojis pro la morto de la imperiestro Aleksandro la 2a, murdita la 1an de marto 1881 de la teroristoj el la grupo “Popola Volo”. En 1837 li, ankoraŭ kiel tronheredonto, vojaĝis tra la lando kiun li regos kun sia instruisto – poeto Vasilij Ĵukovskij. Lia patro Nikolao la 1a deziris ke la estonta imperiestro persone ekkonu sian landon kaj liaj regatoj vidu, al kiu ili servos fidele.


En Tjumeno lin renkontis jubilantaj homamasoj kaj honora delegacio. Li tranoktis en la domo de la urbestro Ivan Ikonnikov, kiu nun havas adreson strato Respubliko N 18 kaj estas transformita je muzeo. Honore al tio oni alinomis la ĉefan straton Blagoveŝĉenskaja (Anunciacia) al Aleksandrovskaja (Aleksandra) kaj baldaŭ al Carskaja (Cara). Nur en 1917 ĝi ricevis sian nunan nomon – Respubliko.


Baldaŭ post pereo de la imperiestro komenciĝis monkolektado por konstrui omaĝe al li preĝejon sur Bazarplaco. Origine oni planis konstrui grandan katedralon laŭ ekzemplo de la Templo de Kristo Savinto en Moskvo.


Tamen kolektita mono ne sufiĉis, do post pli ol dudek jaroj, oni konstruis en 1913 etan kapelon omaĝe al Aleksandro Nevskij, solene malfermitan je la 300-a datreveno de la dinastio de Romanovoj. Ĝi estis mallarĝa (5 x 5 metroj) kaj ne tre alta (12 metroj sen kruco), sed klare videblis sur la granda Bazarplaco kie mankis aliaj konstruaĵoj krom provizoraj ŝedoj kaj budoj. 


En ĝi preĝis komercistoj, aĉetantoj kaj soldatoj el la apuda kazerno, kies trejnejo troviĝis surloke de la posta Maŝinkonstrua teknikumo.. Ĝi situis apude, ĉe kontraŭa flanko de strato la 8a de Marto. En 1930 la kapelo estis konfiskita kaj transformita je deponejo de keroseno. En 1957 ĝi estis detruita. Komenciĝis la dua vivo de Bazarplaco.

La dua vivo – registara
La sovetia potenco malfideme traktis la merkaton, kio neeviteble influis la sorton de Bazarplaco. En 1936 ĝi estis grave reduktita, ĉar en ĝia sud-okcidenta parto aperis stadiono (la unua en la urbo) kaj urboĝardeno. En 2004 ankaŭ ili malaperis, cedinte lokon al la granda Kolora bulvardo. Vendado okazis nur sur eta spaco inter stratoj Lenin kaj Respubliko, ĉefe laŭlonge de strato Pervomajskaja. Plejparto de budoj kaj butikoj estis malmuntitaj, la malpleniĝinta spaco estis destinita por manifestacioj, kiujn la nova potenco konsideris pli utilaj.


La unua tuturba manifestacio de laboristoj okazis sur Bazarplaco en 1905 kaj el tio naskiĝis nova tradicio. Nome en tiu ĉi loko la tjumenanoj eksciis pri la Oktobra revolucio en 1917, pri la morto de Lenin en 1924 kaj komenco de la Granda Patriota milito en 1941. 


La epoko de amasaj manifestacioj finiĝis por la placo nur en 1944, kiam estis establita Tjumena provinco. En la urbo aperis multe da novaj instancoj – la provinca partia komitato, la provinca plenuma komitato, administracioj de milico kaj KGB – kaj ĉiuj ili bezonis sidejojn. Tio difinis la sorton de la placo.


La ĉefa arkitekto de la urbo Pjotr Grinenko kreis novan dezajnon, kies realigo komenciĝis en 1948. En 1951 surplace jam staris la sidejoj de milico kaj KGB, apude aperis loĝejoj por kunlaborantoj de la provincaj organizaĵoj. En 1950 rande de la placo kreskis la ĉefpoŝtejo, en 1951 aperis la Maŝinkonstrua Teknikumo. En 1960 finiĝis konstruado de la sidejo de la provinca partia komitato (nun – tiu de la provinca registaro), en 1963 estis finitaj la Domo de Sovetoj (nun – la sidejo de la provinca dumao).


La bronza Lenin aperis antaŭ la partia sidejo relative malfrue – la 27-an de oktobro 1979. Verko de la moskva skulptisto Aleksej Portjanko havas altecon je 15,5 metroj (el kiuj 9 metrojn altas la skulptaĵo mem). Pro tio lokanoj ofte (tamen malprave) nomas ĝin la plej alta en Rusio. Nun tiu lasta el starigitaj en Tjumeno Lenin-monumentoj estas ankaŭ la sola.

Siberiaj tropikoj
Malmultaj scias, sed nome ĉi tie, sur Bazarplaco naskiĝis la tjumena televido. En 1955 en la korto de la ĉefpoŝtejo oni starigis 62 metrojn altan turan arganon kun antenoj. Speciale por la televida studio oni alkonstruis la kvaran etaĝon, kiu videble distingiĝas de la aliaj. La unua bildo, kiun ekvidis la tjumenanoj, estis desegnaĵo de blanka ĉevalo – tio estis kontrolbildo. La 7an de novembro 1957 (okaze de la revolucia jubileo) la tjumena televido montris la unuan filmon – “Lenin en Oktobro” de la fama reĝisoro Miĥail Romm.


Ekde tiam kvin fojojn semajne (krom mardo kaj merkredo) je la 6a ĝis 7a vespere la urbanoj sidiĝis antaŭ ege maloftaj tiutempe televidiloj. La programo daŭris ne pli ol tri horojn, la ekrano estis eta kiel poŝtkarto kaj la bildo tremis kaj ofte malaperis, sed la homoj estis sorĉitaj de tiuj ĉi miraklo, vidata propraokule.


Dume ĉe alia flanko de la ekrano, en la televida studio la prezentistoj ŝvitegis ne nur pro emociiĝo. Multnobraj lumiloj varmigadis aeron ĝis 60 gradoj, do televidulojn savis nur dika ŝminkotavolo, renovigata kelkfoje je unu vespero. Kompatindaj kameraistoj pene movadis kameraojn KT-5 ĝis 300 kg pezajn kaj ofte survestis ŝortojn – tiel en la siberia urbo aperis tropika anguleto. La kvara etaĝo de la ĉefpoŝtejo malpleniĝis nur en 1965, kiam estis konstruita nova dissendilo en strato Permjakov, kie ĝis nun sidas la ĉefa urba televidstacio.


Jaroj pasis, Bazarplaco jam delonge perdis sian komercan karakteron, grave reduktiĝis kaj akiris oficialan aspekton. Ĝia malnova nomo jam forgesiĝis dum tiu nova ankoraŭ ne aperis. Nur en januaro 1986, kadre de preparado al la 400a datreveno de la urbo, la placo finfine ricevis novan nomon – Centralnaja (Centra). Trafa elekto, ĉu ne?

Comments