Stratoj de Tjumeno: labirinto de nomoj kaj historio

Post disfalo de Sovetunio eksplodis diskutoj, ofte eĉ kvereloj pri la sorto de stratoj, placoj kaj urboj, nomitaj honore al komunismaj elstaruloj. Iliaj defendantoj argumentas, ke tio estas parto de la historio kaj ne decas forviŝi ĝin. Tamen ili forgesas, ke totala alinomado estis la komunista tradicio. Eĉ en la fora siberia urbo Tjumeno apenaŭ troveblas du aŭ tri stratoj, kiuj ĝis nun havas originajn nomojn.

Respubliko anstataŭ Caro
Unu el malmultaj esceptoj estas strato Respubliko, al kies nomo la bolŝevistoj tute ne kontribuis. Longan tempon la ĉefa strato de la urbo nomiĝis Blagoveŝĉenskaja (Anunciacia) honore al la samnoma katedralo, kiu staris sur la alta bordo de la rivero Turo. 

Mapo de Tjumeno, 1808

En 1837 Tjumenon vizitis la tronheredonto Aleksandro Nikolajeviĉ, estonta imperiestro Aleksandro la 2-a. Memore al tiu evento oni alinomis la straton, eĉ dufoje: unue al Aleksandrovskaja (Aleksandra), du monatojn poste – al Carskaja (Cara). Tiel ĝi nomiĝis ĝis aŭgusto 1917, kiam la Urba Dumao decidis akordigi ĝian nomon kun la ŝanĝiĝinta politika situacio kaj nomi ĝin strato Respubliko.

Mapo de Tjumeno, 1905
La decido estis akceptita malgraŭ rimarkoj de deputato Nikolao Besedniĥ, kiu memorigis ke “alinominte ĉiujn carajn nomojn, ni tamen ne kapablos forviŝi en la memoro de la popolo rememorojn pri la caroj, ĉar ni ne povas anstataŭigi unu historion de Rusio per alia”. 

La Tjumen Urba Dumao

Poste la bolŝevistoj daŭrigis la aferon ĝis logika fino, eksplodiginte en 1932 la Anuncian katedralon, la unuan brikan konstruaĵon de Tjumeno.

Nomo de strato Respubliko

Laŭ oficiala klarigo la ricevitaj tiamaniere brikoj estis uzitaj por konstruado de popola ripozejo. Laŭ la katedrala tombejo nun iras strato Respubliko kaj sur la katedrala fundamento staras la Ponto de Geamantoj.

Monaĥejo en strato Komunisma
Ĝenerale la malnovaj stratonomoj estis simplaj kaj kompreneblaj. La strato Spasskaja (Savinto; nun Lenin) estis nomita honore al Spasskaja preĝejo.

La preĝejo de Kristo Savinto

La strato Arĥangelskaja (Ĉefanĝela; nun Urickij) ricevis sian nomon de la preĝejo de Mikaelo Ĉefanĝelo.

La preĝejo de Mikaelo Ĉefanĝelo

La strato Iljinskaja (Elija; nun la 25a de Oktobro) ŝuldis sian nomon al la preĝejo de Elija (tie ĝis 2002 funkciis vodkofabriko).

La virin Elija monaĥejo

Ĉiu komprenis kial la Triunia monaĥejo staris sur Granda Monaĥeja strato (nun Komunisma), la Bonaŭgura katedralo – sur Bonaŭgura strato (nun – Volodarskij), la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj – sur strato de Ĉiuj Sanktuloj (nun Sverdlov), la preĝejo de Endormiĝa Forpaso de Maria – sur la samnoma strato (nun Ĥoĥrjakov).

Mapo de Tjumeno, 1917

Apenaŭ bezonis klarigojn nomo de strato Podarujev (nun Semakov), ja ĉiu urbano konis la negociston Podarujev, ĉar la konstruigita de li kaj donacita al la urbo Aleksandra lernejo (nun – agrikultura universitato) ĝis nun estas inter plejaj vidindaĵoj. Neniu dubis pri la nomo de strato Vojnov (nun Kirov), ja sur ĝi staris la Aleksandra akuŝejo, kiun konstruigis kaj finance subtenis la negocisto Ivan Vojnov. Nediskutebla estis nomo de la strateto Trusov (nun Perekopskaja), sur kiu staris domo de la negocisto Semjon Trusov, fondinto de la Vladimira orfejo.

La malnova pordego en strato Kirov

Malpli facilas kompreni, kial oni honorigis la sovetiajn heroojn, plejparto el kiuj eĉ neniam vizitis Tjumenon (Sverdlov, Urickij, Volodarskij) aŭ traveturis ĝin hazarde kaj por nelonge – iuj dumvive (Kirov, Dzerĵinskij), aliaj jam postmorte (Lenin).

Angulo de stratoj Volodarskij kaj Dzerĵinskij

La 25-jara matroso Pavel Ĥoĥrjakov sendube lasis neforgeseblan memoron en la loka historio, droniginte en 1918 en rivero Tobolo la episkopon Hermogenon, amikon de la cara familio, kaj pereinte mem unu monaton poste ĉe fervoja stacio Krutiĥa, kie kuglo trafis lian bruston. Cetere ankaŭ la antaŭa stratonomo (strato de Endormiĝa Forpaso de Maria) nun ankaŭ malfacile klarigeblas, ja la samnoma preĝejo, kiu staris malantaŭ la hotelo “Neftjanik” (Naftisto) estis eksplodigita en 1932.

Strato Ĥoĥrjakov

La brikoin oni uzis por alkonstrui du suprajn etaĝojn de la domo de negocistoj Agafurov, kiun okupis la urba konsilio (nun tie sidas la Instituto pri arto kaj kulturo). Surloke de la detruita preĝejo aperis du lignaj barakoj, nun ankaŭ neniigitaj por cedi lokon al parkumejo – ĉiu epoko havas sian prioritatojn.

La Triunia monaĥejo

Jardekoj pasis, reĝimoj ŝanĝiĝis, sed ĝis nun sur la mapo de Tjumeno restas adreso, kiu ŝajne povus elpensi nur Volando el “La Majstro kaj Margarita” de Miĥail Bulgakov: “Triunia monaĥejo, strato Komunisma, 10”.

Ĥaoso en Remparburgo
Cetere iuj stratoj kvazaŭ mem petis ŝanĝi siajn nomojn. Niaj prauloj estis homoj tute pragmataj, do ne multe zorgis pri belsoneco kaj diverseco de la strataj nomoj, speciale se temis pri proletaj urborandoj, kie toponimoj estis la plej simplaj kaj ŝablonaj.

Mapo de Tjumeno, 1922

En la urboparto Gorodiŝĉe (Remparburgo) ĝis 1922 estis naŭ (!) Carjovo-Gorodiŝĉenskaja (Cara-Remparburga) stratoj, kiuj nomiĝis respektive: la 1-a Cara-Remparburga, la 2-a Cara-Remparburga, la 3-a Cara-Remparburga… Kaj ne forgesu pri Bolŝaja-Gorodiŝĉenskaja (Granda Remparburga) kaj Malaja-Gorodiŝĉenskaja (Malgranda Remparburga)! Do okaze de la kvina datreveno de la Oktobra revolucio en 1922 oni rebaptis la unuajn ses Cara-Remparburgajn stratojn honore al bolŝevistoj – Fiŝer, Ŝostin, Ĉerniŝov, Lunjov, Ŝaurov.

Strato Volodarskij

La politika konjunkturo estas ŝanĝiĝema afero, do post certa tempo oni decidis ke preskaŭ ĉiuj ĉi herooj ne meritas tioman honoron kaj la stratoj estis alinomitaj denove: Ŝostin – al Gajdar, Fiŝer – al Pobeda (Venko), Ŝaurov – al Krasnodonskaja. La plej originala solvo estis aplikita al la malfeliĉa Ĉerniŝov – al la stratonomo oni simple aldonis finaĵon, do revoluciulo Ĉerniŝov transformiĝis je verkisto Ĉerniŝevskij.

La katedralo Znamenskij (Bonaŭgura)

Post ioma tempo oni reformis ankaŭ la lastajn Cara-Remparburgajn stratojn: la 7-a iĝis strato la 8a de Aŭgusto (en tiu tago en 1919 la Ruĝa Armeo forpelis la Blankan Armeon el Tjumeno), la 8-a unue iĝis la strato Komintern kaj poste Gvardejskaja (Gvardea), kaj la 9-a ricevis nomon Hipodroma (tie ĝis nun troviĝas la hipodromo).

Kaprompiloj de proletaj kvartaloj
Eĉ pli granda ĥaoso trafis areon de la nuntempa placo de la 400-jariĝo de Tjumeno, kie komence de la 20-a jarcento loĝis ĉefe laboristoj de la apuda fabriko de Maŝarov. En 1919 la fabriko seniĝis je la nomo de la burĝo-fondinto kaj eknomiĝis “Meĥaniko”. 

Domo de Maŝarov en strato Spasskaja (nun – Lenin)

En 1922 okaze de la jubileo de la Oktobra revolucio estis alinomitaj ĉiuj kvar Maŝarov-stratoj. La 1-a iĝis Meĥaniĉeskaja (Meĥanika) kaj tiel nomiĝas ĝis nun, dum aliaj estis malpli bonŝancaj. Unue ili ricevis nomojn de lokaj bolŝevistoj, poste estis rebaptitaj en Meĥanikaj (samtempe la 1-a iĝis la 2-a), poste ili denove ŝanĝis la nomojn. 

Mapo de Tjumeno, 1937

Fine unu el ili (Ĉapajev, dum ioma tempo la 3-a Meĥanika) tute malaperis, alian nun konas nur lokaj historiistoj (Stankostroitelej, antaŭe Staĥanov, antaŭe la 1-a Meĥanika) kaj nur strato Fabriĉnaja (Fabrika; antaŭe la 4-a) plu ekzistas kaj en la 2000-aj jaroj eĉ estis prikonstruata de la elitaj loĝdomoj forme de kvartalo “Trojka” (Triopo).

Strato Fabriĉnaja

Sed ĉio ĉi estas nenio kompare al pelmelo, okazinta trans strato Respubliko, en la urboparto Kuznici (Forĝejoj), kiel nomiĝis areo inter la stratoj Respubliko, Ĥolodilnaja (Malvarmigila), Maligin kaj Maurice Thorez.

Grafitaĵo en strato Ĥolodilnaja

Mi malŝparis multe da tempo kaj fortoj, esplorante mapojn kaj dokumentojn, pene komparis unuj kun aliaj, sed ĝis nun ne sukcesis komplete ordigi ĉion. Tie estis kvin Kuzneĉnaja (Forĝeja) stratoj kaj iuj el ili eĉ havis la samajn numerojn.

La apartamentaro "Parusa" en strato Maligin

Paralele al strato Respubliko, malantaŭ la nuna vendejaro “Universam”, etendiĝis la 1-a Forĝeja strato, poste alinomita al simple Forĝeja, kaj fine tute malaperinta. La 2-a Forĝeja strato disiĝis je du aliaj – Schiller kaj Saltikov-Ŝĉedrin, kiuj iras transverse unu al alia. La 4-a Forĝeja strato transformiĝis je strato Sedov kaj parton de la strato Melniĉnaja (Mueleja). Nur la 5-a Forĝeja strato iĝis simple strato Maligin honore al esplorinto de Norda Siberio. Ĉu vi ankoraŭ ne tute perdiĝis?

Strato Melniĉnaja

Do mi diru ke alia parto de Mueleja strato antaŭe nomiĝis Serebrjakov (ekde 1922 – Sovetskaja) kaj parto de la estonta strato Schiller estis la strato 1-a de Marto. La strato Gorkij estis muntita el tri apartaj stratetoj – Pograniĉnaja (Ŝtatlima), la 2-a Forĝeja kaj Unuflankaĵo de la fabriko Ĉeljuskincev (freneza nomo, sed ĝi simple ne havis domojn sur alia flanko).

Sovetia ornamaĵo en strato Maksim Gorkij

Krome ekzistis du Forĝejaj stratoj en Transtjumenka urboparto, sed mi pensas ke jam sufiĉas da ĥaoso por nekutima al tio leganto.

La registarejo de Tjumena provinco en strato Volodarskij

Feliĉe almenaŭ nomo de la urbo restis neŝanĝita. Tio povus esti terura afero, se rememori la sorton de la malpli bonŝanca urbo Ribinsko, kiu estis rebaptita kvarfoje, do sinsekve nomiĝis: Ribinsko – Ŝĉerbakov – Ribinsko – Andropov – Ribinsko. Jam sen paroli pri la urbo Ĉelabinsko kiu nur lastmomente ne estis alinomita je Kaganoviĉgrad. Feliĉe bolŝevisto Bonĉ-Brujeviĉ naskiĝis en alia loko…

Blazono de Tjumeno

Comments