Pekulino kaj Picasso: vizito al Albertina kaj Mikaelplaco

Post promeni laŭ galerioj de Hofburgo venis tempo esplori la Mikaelplacon (Michaelerplatz), kiu ekde 1725 markas la mapojn de Interna Urbo.

Preĝejo de Sankta Mikaelo
Sian nomon ĝi ricevis en 1850 pro la situanta ĉi tie Preĝejo de Sankta Mikaelo. Malgraŭ sia respektinda aĝo la placo ĉiam evoluis kaj moderniĝis. 



En 1883 ĉi tie aperis la unua publika gasa lumigado. En 1927 oni konstruis en la placo la unuan rondan vojnodon en Vieno.



Tamen nun videblas ĉefe historiaj monumentoj inter kiuj rimarkindas arkeologiaj restaĵoj – sekvoj de la esplorado okazinta en 1990-1991, lasitaj subĉiele kiel monumento in situ. Klariga tabulo informas ke temas pri restaĵoj de malnovaj konstruaĵoj, el kiuj la plej antikvaj rilatas al ĉirkaŭaĵoj de la romia fortikaĵo, sed... malgraŭ mia skrupulemo kaj historia eduko mi devas agnoski, ke videblas nur profunda ŝtonumita kavo kaj iuj brikaj muroj.



Lisi sekvis ekzemplon de aliuloj, ĵetinte tien moneron, sed poste ni sufiĉe rapide forlasis la lokon – feliĉe ĉar mia nazo preskaŭ kolapsis pro urina odoraĉo. Ĉu ankaŭ ĝi devenas de la romia epoko aŭ fluas el apuda kanalizo?



Multe pli interesa estis la menciita preĝejo, unu el la plej malnovaj en la aŭstra ĉefurbo. Neniu ĝuste scias kiam ĝi estis konstruita, do kiel fondodaton oni akceptas 1221 kiam aperas ĝia unua mencio en skribaj fontoj. 



Unue romanika, poste gotika, ĝi estis plurfoje rekonstruita kaj la nunan aspekton ricevis en 1792.



La preĝejo havas du kapelojn. Ni rigardis en la sudan Kapelon de Sankta Nikolao, kiu aperis jam en la 13a jarcento. Interne estis preĝantoj, do ni decidis ne ĝeni ilin per nia scivolemo kaj nur gapis al gotikaj skulptaĵoj de Sanktaj Katerino kaj Nikolao, kiuj komforte staras sub baldakenoj, kaj al granda lingna krucifikso farita de Hans Schlais en 1510–1520.



Dum foti mian knabinon mi rimarkis malantaŭ ŝi la saman virinon, kiun ni jam renkontis en la Stefan-katedraloPufmama, brile ŝminkita blondulino surgenuiĝis kaj virve krucosignis sin, preĝante vizaĝon al la krucifikso. 



Ŝajnas ke ankaŭ ŝi rekonis la malkutiman paron, do ĵetis al mi rapidan suspekteman rigardon. Ĉu tio estas granda pekulino, serĉanta dian pardonon, aŭ nura frenezulino kiuj ĉiam abundas en preĝejoj?



Mian atenton altiris memortabulo surmure, akompanata de homaj portretoj pli similaj al postmortaj maskoj. Ĝi informis ke tie ĉi en 1791 unuafoje aŭdiĝis Rekviemo de Mozarto, plenumita dum de lia propra funebro. 



Alia vidindaĵo de la preĝejo estas organo farita de Johann David Sieber en 1714. Krom esti la plej granda organo en Vieno ĝi povas fieri ankaŭ pri sia historio – en 1749 ĉe ĝia klavaro sidis la 17-jara Joseph Haydn.



Mi scias ke sub la preĝeja planko troviĝas kripto kun pli ol 4000 korpoj, nature mumiiĝintaj pro konformaj kondiĉoj, sed feliĉe ne havis eblecon viziti tiun tombejon. 





Do mi nur fotis mian knabinon apud ŝtonumita romanika enirejo, restaŭrita danke al subvencio de Leona klubo, kaj ni ĝoje ekis for de tiu morna ejo, renkonte al la freŝa aero kaj blua ĉielo.

Albertina
Tiu tago estis vere muzea, sed kion fari – tio estas Vieno! Ni marŝis kelkajn minutojn kaj jen antaŭ miaj okuloj aperis afiŝo de fotoekspozicio en Albertina. Alloga, ĉu ne?



Cetere ne malpli bela estis la palaco mem. Ĝi aperis ĉi tie en la 17a jarcento sur la lastaj restaĵoj de la romiaj fortikaĵoj. Poste la konstruaĵo transiris al la duko Albert Kasimir von Sachsen-Teschen, bofilo de Maria Teresia (edzo de ŝia filino Maria Christina). 



Li estis fervora artamanto kaj kolektis plurajn artaĵojn dum sia servado en Bruselo kiel guberniestro de la Habsburga Nederlando. Post rekonstruado la palaco najbariĝis al Hofsburgo kaj transofmriĝis en la grandan muzeon. 



En 1919 la kolekto estis ŝtatigita kaj ekde 1921 la institucio havas sian mondfaman nomon – Albertina.



Mi aldonu ke la muzeo havas la plej grandan kaj mondskale gravan kolekton de grafikaĵoj – proksimume 65 mil desegnaĵoj kaj 1 miliono de malnovaj printaĵoj. Ĝi estis grave damaĝita de aliancana bombardado en marto 1945, sed poste restaŭrita. 



En 1998-2003 okazis granda rekonstruado kaj en 2008 ĉiuj laboroj estis finitaj, kio ebligis remalfermi al la publiko la grafikaĵan kolekton. Do ni ĝustatempe venis je ĝusta loko.



Jam estis la 6a vespere, sed ni ankoraŭ havis kelkajn horojn, espereble sufiĉajn por almenaŭ supraĵa konatiĝo kun la muzeaj riĉaĵoj. Unu ni direktiĝis subteren por viziti ekspozicion de la nuntempa arto – de Andy Warhol ĝis Anselm Kiefer



Mi konis nur la unuan nomon, sed tio apenaŭ estis grava afero, mi ja ŝatas la nuntempan arton kaj artajn eksperimentojn ĝenerale, do ek!



La ekspozicio meritas la atenton. Ĝi estas aranĝita profesie kaj enhavas plurajn interesaĵojn, eĉ se ne ĉiam tuj kompreneblajn. 



Mi fotis miajn preferaĵojn, sed fotoj ne kapablas plene transdoni impreson, do estas nur palaj ombroj de la vera renkontiĝo, pli ĝuste – interago de la homo kaj arto.



Lisita atendeble esploris la ekspozicion pli rapide. Ŝi ion ŝatis, ion ne, sed iuj verkoj simple ridigis ŝin – same kiel plejparton de la vizitantoj. 





La ruzmiena knabino prenis mian manon: “Stano, mi montros al vi mian plej ŝatatan pentraĵon”. Kompreneble tio estis la nigra rektangulo. Mi rakontis al ŝi pri la pli fama verko de Kazimir Maleviĉ, sed nenio povis influi rideman humoron de mia kubanino: “Stano, fotu min apud ĝi”.



Same ridigis ŝin la plej lasta artaĵo fare de Anselm Kiefer – longa kanvaso, kovrita je oleaj farbaĵoj kun grandega segilo en la centro. 



Ĝi memorigis al mi alian verkon – la teruran “Vojo de vermo” el la peterburga muzeo de la nuntempa arto “Erarta”. 


Vojo de vermo

Vojo de vermo

Kion ĝi simboligas? Kio estas tiu ŝtala neŝanceligebla forto, kiu penetras vivan lignaĵon, dissegante ĝin tiel ke ligneroj kaj farbo ŝprucas ĉien ajn kvazaŭ karno kaj sango? 





Mi konas homojn kiuj tiel marŝas tra la vivo. “Mi komprenas” diris Lisita. “Mi komprenas kion vi diras. Sed mi ne ŝatas”.







Teretaĝo proponis kelkajn fotoekspoziciojn. Ili ne speciale impresis min, sed iuj fotoj restis en mia kapo. Teneraj arabaj junuloj aspektis kvazaŭ pentraĵoj. 



Sed la plej impresa estis “Lando” de Manfred Willmann – teruraspekta porka kapo, ĵus forhakita kaj kuŝanta en sangoplena plasta sitelo. Ĝia muzelo estas direktita supren, al spektanto kaj, kredu min, ĝi... ridetas. Brrr, vera teruraĵo!



Sekvis promenado tra palacaj ĉambroj – drasta ŝanĝo de atmosfero kaj epoko. Oraĵoj, silkaĵoj, gobelinoj, pentraĵoj – koncentriĝo de multekostaj fajnaĵoj atingas en tiu ĉi loko sian pinton kompareblan nur kun la riĉegaj galerioj de Versajlo kaj Peterhofo. Ni luis aŭtoĉiĉeronilojn (en la hispana kaj rusa) kaj lante marŝis de unu ĉambro al alia.



Mi neeviteble forgesis plejparton de historiaj kaj artaj detaloj, sed plu memoras teruran historion pri juna princino, kiu brulis viva en unu el la ĉambroj. Ŝi evidente fumis sian unuan cigaredon, do kiam iu plenkreskulo venis la knabino kaŝis la cigaredon post sia dorso. Fajro kontaktis princinan robon kaj post kelkaj sekundoj la knabino ekflamis kvazaŭ torĉo. Ŝi mortis post kelkaj tagoj pro gravaj brulvundoj kaj la forbrulinta ĉambro estis tute rekonstruita, pro kio ĝia stilo iom diferencas de la aliaj ejoj.



Nian viziton finis konatiĝo kun pintaĵoj de la eŭropa arto en la ekspozicio “De Monet al Picasso”. 



Tio estas la plej konvena maniero en la sama loko vidi ĉefverkojn de la eŭropa arto de la 19a ĝis la 20a jarcentoj. 



Neniu hazardaĵo, senteblas skrupulema kriblado, kiu postlasis nur la plej fajnajn grajnojn. 







Mi fotis kelkajn plej impresajn verkojn, sed ĝenerale preferis simple rigardi kaj ĝui.





Lisita silente kaj senhalte esploris ĉion malgraŭ sentebla malvarmo, kiu tiom konvenas al la artaĵoj, sed malplaĉas al leĝere vestitaj knabinoj. 



“Mia plej ŝatata pentristo estas Pablo Picasso” konkludis ŝi. “Kiujn liajn verkojn vi ŝatas?” – “Ĉiujn!” Bedaŭrinde ni ne trovis albumon de la legendeca hispano en muzea butiko.



Estis jam la 9a vespere kiam ni eliris la fermiĝantan muzeon. 



Sur ĝia ŝtuparo svarmis homoj kun pokaloj da ĉampano enmane, aŭdiĝis brua muziko. Kio okazas? 



Granda afiŝo kun kuniklo en modaj okulvitroj informis, ke ĉiumerkrede okazas artaj festenoj por amikoj de Albertina. 



Bona ideo por kontakti sian vizitantaron kaj samtempe kolekti monon, kiu ĉiam malsuĉas al iu ajn muzeo. Evidente la projekto funkcias sukcese, pri kio atestas longa atendovico antaŭ la ŝtuparo blokita de gardistoj.



Sed ni jam estis sataj je arto kaj preferis plenigi niajn stomakojn. Ni esperis retrovi la kafejon apud la ortodoksa Katedralo de Sankta Triunio, kie ni matenmanĝis je la unua tago, sed anstataŭe trafis alian, ne malpli bonan lokon – meksikan kafejon. Ni akomodiĝis surstrate kaj esploris menuon, kiam alveninta kelnero, svelta brunhaŭta junulo, alparolis hispane mian knabinon. “Li estas kubano” klarigis ŝi. “Sed kiel li komprenis ke vi estas kubanino? Vi povus esti nigrulino el Usono, Kanado, Britio...” miris mi. “Kubanoj ĉiam rekonas unu la alian” respondis Lisita.



Mi demandis hispane, ĉu tiukaze li povus proponi al ni Bucanero? “Ho se mi havus Bucanero ĉi tie!” la junulo suspiris kun sincera bedaŭro. Kubanoj loĝas ie ajn, sed ĉiam sopiras sian karan patrujon kaj ĉion, kion ili devis lasi tie.




Mi iom dubis, ĉu mendi unu pladon por ni ambaŭ aŭ du apartajn, sed la kelnero ĉesigis mian pensofluon: “Unu tute sufiĉos. Kiam vi vidos ĝin, vi mem komprenos tion”. Li estis prava, tiu honestulo. Kiam oni alportis tiun montegon de viando, maizo kaj legomoj mi estis vere ŝokita kaj tuj prenis la telefonon por foti ĝin. “Ĉu eblas manĝi tion?!” Ni sukcesis. Ni ĉiam sukcesis en Vieno.

Comments