Hofburgo: majesto kaj tragedioj de imperiestroj

Tiun tagon ni dediĉis al muzeoj, sed komencis ĝin same kiel ni finis la antaŭan – en malnova preĝejo, kiun ni preteriris plurfoje, sed finfine decidis eniri. Trafa ideo!


Peterskirche

Preĝejo de Sankta Petro situas en la pleja centro de Interna Urbo, do apenaŭ preterireblas. Tamen danke al sia specifa lokiĝo iom funde de la strato Graben, en Petersplatz, ĝi ofte restas nerimarkita aŭ prokrastita por posta vizito, ne ĉiam okazonta. Mia sugesto: ne prokrastu!



Unue, ĉar tio estas la unua preĝejo de Vieno, transformita en la 4a jarcento el kazernoj de la romia tendaro Vindobono. Cetere tiu aserto (ĉefe la dato) estas kontestata de iuj esploristoj, kiuj preferas doni la kronon de la unuanaskiteco al Ruprechtskirche



Iel aŭ tiel ĉirkaŭ 800 sur tiu ĉi loko jam sendube staris kristana preĝejo, kies unua mencio sub la nuna nomo troveblas en 1137. Fine de la 12a jarcento ĝi iĝis parto de la Skota monaĥejo, pri kiu ni jam parolis antaŭe.



Post plena pereo pro incendio en 1661, imperiestro Leopoldo la 1a ordonis konstrui ĝin denove kiel parton de sia religia elano, kaŭzita de la Granda Plago de 1679. 



La nova konstruaĵo, inspirita de la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano, estis inaŭgurita en 1733.



Ĝi eĉ nun forte impresas la vizitanton, kiu traŝoviĝas inter apudaj domoj tra etan enirejon kaj subite trafas vastegan ovalforman spacon kun altega navo, sur kiu estas bildigita kronado de Dipatrino.



En 1970 la preĝejo estis transdonita al Opus Dei, specifa katolika organizaĵo, kies agado kaj la koncepto mem dum pluraj jaroj estigas akrajn debatojn en la eklezio kaj ekster ĝi.





Lisita kun granda interesiĝo rigardis la tute malkutimajn al ŝi interierojn, legis klarigojn kaj ĝuis la etoson. 



Tamen tiu ĉi tago estis planita kiel la muzea, do ni ekis for.

Hofburgo
Laŭvoje la knabino iom blagis, pozante kun duonnudaj manekenoj en montrofenestroj.



Kun la sama sukceso ŝi komparigis siajn lipojn kun tiuj surmuraj.



Poste ŝi imitis furiozan pozon de la romia soldato, evidente plu gardanta Vindabono-terenon.



Iom dekstren kaj jen ni venas al granda palaco, kies konkava fasado estas ornamita de imponaj klasikaj skulptaĵoj. Unu el ili bildigis mortigon de la hidro el Lerno fare de Heraklo – la duan el liaj 12 laboroj.



Tio estas Hofburgo (Kortega Kastelo) – la fama reĝa kaj poste imperiestra rezidejo. Ĝia konstruado komenciĝis en la 13a jarcento kaj daŭris preskaŭ senĉese. En la 19a jarcento arkitekto Johann Bernhard Fischer von Erlach kunigis disajn partojn je unua kolosa komplekso. Nun tie troviĝas pluraj institucioj, inkluzive sidejon de la federacia prezidanto. Sed ni interesiĝis nur pri la kultura parto, malfermita al la publiko en 1958, do eniris la Mikaelan alon konstruitan de la menciita arkitekto en 1889-1893 kaj nomitan laŭ la Preĝejo de Sankta Mikaelo, situanta kontraŭ ĝi en la samnoma placo. La esplorado komenciĝis...



Sub la sama tegmento tie gastas tri muzeoj: la Sisi-muzeo, la imperiestraj apartamentoj kaj la arĝenta kolekto. Kompreneble ni aĉetis biletojn por ĉiuj. La vizitado ekis de la Arĝenta kolekto.



Unuafojaj mencioj pri ĝi aperas en la 15a jarcento, dum regado de la imperiestroj Frederiko la 3a kaj lia filo Maksimiliano la 1a – la fama aŭspicianto de la artoj kaj venkinto de la turkaj invadintoj, kiun multaj samtempanoj konsideris modela reganto kaj eĉ nomis la “lasta kavaliro”.



En la ekspozicio estas prezentataj ne nur arĝentaĵoj, sed ankaŭ porcelanaĵoj, senescepte belaj kaj fajnaj. Ni luis sonĉiĉeronilojn kaj lante marŝis laŭ la kortegaj labirintoj. 



Lisita estis prognozeble pli atenta, do baldaŭ postrestis dum mi finis la esploradon dum duonhoro kaj atendis ŝin sur benko.



Sekvis la imperiestraj apartamentoj kaj la Sisi-muzeo, okupantaj la saman spacon. Ni trairis ĉiujn 24 ĉambrojn, ekde la imperia ŝtuparo ĝis dormejoj. 



La imperio kolapsis en 1918, do ĉio kvazaŭ fiksiĝis en tiu fora epoko kiam Aŭstrion regis la imperiestro Francisko Jozefo la 1a man-ĉe-mane kun sia bela edzino Elizabeto, pli konata laŭ karesa kromnomo Sisi.



La ejoj mem, fasonitaj en la baroka stilo, jam estas sufiĉa kialo por vizitado. Riĉe pentritaj stukaĵoj kaj valoraj bruselaj gobelenoj de la 17a kaj 18a jarcentoj, kandelingoj el bohemia vitro fare de la firmao J. & L. Lobmeyr kaj kahelfornoj, tegitaj je porcelano – Hofburgo estas simbolo de lukso. 



Meblaro devenas ĉefe de la 19a jarcento kaj reprezentas stilojn de Ludoviko la 15a kaj empiron. Inter la plej interesaj por mi ejoj estis la akceptejo de la imperiestro (ĉiumatene li akceptis proksimume cent plendantojn) kaj privataj ĉambroj de lia edzino Sisi.



Bedaŭrinde estas malpermesite foti ene, do anstataŭ priskribi la ejojn mi skizu la historian fonon, vere interesan.

Tri tragedioj de la imperiestro
La imperiestro Francisko Jozefo la 1a estis la tre atentinda persono pro multaj kialoj. Li regis Aŭstrio-Hungarion preskaŭ 68 jarojn, kio estas la absoluta rekordo por la imperio kaj la tria laŭdaŭre regado en Eŭropo (post la franca reĝo Ludoviko la 14a kaj Johano la 2a, princo de Liĥtenŝtejno). Surtroniĝinta baldaŭ post la Hungara revolucio de 1848, li ĉiam timis perdi la potencon, do severe subpremis iun ajn revolucian kaj sendependisman agadojn. Tamen en 1867 li subskribis la Aŭstro-Hungaran kompromison, kiu parte realigis celojn de la fiaskinta revolucio kaj ŝanĝis la Habsburgan monarĥion al la dulanda unio.


Francisko Jozefo la 1a

Tiu sistemo funkciis ĝis la Unua mondmilito, kies eksplodon la imperiestro rekte partoprenis. La 28an de junio 1914 en Sarajevo la serba naciisto Gavrilo Princip murdis lian nevon, arkidukon Franz Ferdinand. Aŭstro-Hungaio deklaris militon al Serbio, tiun siavice subtenis la Rusiaimperio (laŭe al la antaŭaj traktatoj) kaj baldaŭ la tuta Eŭropo transformiĝis al la sangoverŝa batalejo. 


Franz Ferdinand

La 86-jara Francisko Jozefo mortis du jarojn poste, trafita de pneŭmonio post promenado kun la bavaria rego Ludoviko la 3a en la neĝkovrita parko de la Palaco Schönbrunn. Pasos pliaj du jaroj kaj lia malsukcesa pranepo Karolo la 1a perdos la tronon por kvar jarojn poste morti de la sama malsano kiel lia pli feliĉa antaŭulo.


Karolo la 1a

Cetere ĉu oni povus nomi feliĉa eĉ la plej longdaŭran imperiestron? Ŝajnas ke tiu vorto tute ne aplikeblas al liaj vivo kaj familio.


Maksimiliano akceptas meksikan delegacion en Triesto

Lia pli juna frato, kiu ne havis ŝancojn okupi la tronon, hazarde kaptis fortunon ĉe la vosto kiam Napoleono la 3a invitis lin estri la rekreotan Meksikan imperion, elpensitan de li kiel bariero konraŭ la angla infuo en Latinameriko. Sed granda ludo fiaskis. Post fini la Enlandan militon, Usono kiu malŝatis eŭropan enmiksiĝon en la aferoj de “sia influzono”, donis plian helpon al la trupoj de la eksigita prezidanto Benito Juárez. Francio evakuis sian armeon, kio decidis la sorton de la aŭstra nobelo. 


Lastaj minutoj de Maksimiliano la 1a

Post nur trijara regado, la 34-jara meksika imperiestro Maksimiliano la 1a estis kaptita kaj pafmortigita. Lia edzino foriris al Eŭropo pli frue, serĉante helpon por sia edzo. Eble tio savis ŝian vivon, sed ŝi neniam restariĝis de tiu sortobato kaj ĝis sia morto suferis pro pluraj malsanoj.


Edzino de Maksimiliano la 1a

La sola filo de Francisko Jozefo la 1a, tronheredonto Rudolfo, nomita laŭ la unua reĝo de la Habsburga dinastio, iĝis plia viktimo de la sorto. 


Rudolfo

Li edziĝis al la belga princino Stéphanie, kiu donacis al li belan bebon, do ŝajnis ke ĉio estas bone, sed... io okazis en lia animo, evidente la junulon trafis depresio, eble heredita de la patrino. Li distanciĝis de la familio, engaĝiĝis en hazardaj amrilatoj, multe drinkis kaj diboĉis. Li planis peti la papon Leono la 13a nuligi sian edziĝon, sed la patro-imperiestro malpermesis tion. Ĉu li poste kulpigis sin? Eble...


Stephanie kaj Rudolf

Fine de 1888 la 30-jara kronprinco renkontis la 17-jaran baroninon Marie Vetsera, kiu iĝis lia lasta amo. Unu jaron poste, la 30an de januaro 1889 ili mortigis unu la alian en lia ĉasdometo en Mayerling. Unu el la plej povaj monarĥoj de Eŭropo malsukcesis savi vivon de sia sola filo.


Marie Vetsera

La kronprinco estis deklarita mensmalsanulo, kio ebligis lian sepultadon laŭe al la ekleziaj ritoj, en la Imperiestra kripto de la Kapucena preĝejo en Vieno. La damnita bieno estis transformita al la karmelana monaĥinejo. La nuna arkiduko Rudolfo (filo de la kvina filo de la supremenciita Karolo la 1a) asertis, ke lian parencon murdis framasonoj, sed en 2015 en sekurecŝranko de iu aŭstria banko estis trovitaj privataj leteroj de la baronino Marie Vetsera, en kiuj ŝi rakontas pri sia peparado al la duopa “sinmortigo de amo” kun Rudolfo, do la konspirteorio fiaskis.


Bieno en Mayerling

En la vivo de la longdaŭra reganto estis ankaŭ la tria tragedio, eble la plej forta el ĉiuj batoj de la sorto. Sed por rakonti pri ĝi ne eniru la muzeon de lia bela edzino Sisi.

Sisi – malĝoja imperiestrino
La Sisi-muzeo estas bela kaj trista samtempe. La fotado estas malpermesita, do mi registris ĉion en mia memoro, espereble sufiĉe fidinda. Tio estas klasika ekspozicio, kie multnombraj personaj aĵoj estas akompanataj de eksplikaĵoj. Ĉio estas aranĝita simple, sed profesie kaj bele kiel tion meritas la heroino de la prezentaĵo, ne tre ŝatata de la popolo dum sia vivo kaj adorata postmorte.



Elisabeth Amalie Eugenie, pli konata kiel Sisi, estis bavara princino el la dinastio Vitelsbaĥoj. La unuaj ekspoziciejoj rakontas pri ŝia juneco, kiu estis simpla kaj feliĉa. Fotoj de la juna princino promenanta tra verdaj areoj de sia amata patrujo bone transdonas la senzorgan etoson, kiun la ekspoziciistoj plifortigis per pendolilo, balanciĝanta centre de la halo.


Juna Elisabeth Amalie Eugenie

Ŝian feliĉan junaĝon ĉesigis neantaŭvidebla okazaĵo, vera ŝerco de la sorto. Sophie, la fortovola patrino de la imperiestro Francisko Jozefo, deziris laŭeble pli rapide edzigi lin kaj samtempe plifortigi rilatojn inter la du dinastioj – Habsburgoj kaj Vitelsbaĥoj. Ŝi eĉ elektis por li idealan (de sia vidpunkto) kandidatinon – Helene, la plej aĝan filinon de sia fratino Ludovika. Sed amuro mistrafis kaj lia sago trafis alian celon – la juna imperiestro verve enamiĝis je la pli juna fratino Elizabeto, kiun la familianoj karese nomis Sisi. La 24an de aprilo 1854 la paro geedziĝis en la preĝejo de Sankta Aŭgusteno en Vieno.


Edziniĝa robo de Sissi

La kortega vivo draste diferencis de tiu, al kiu kutimis la juna princino. Striktaj reguloj kaj tradicioj ĝenis ŝin ne mapli ol la rigora bopatrino, kiu kontrolis la tutan privatan vivon de la filo. Ŝia unua filino mortis, aliajn gefilojn edukis la bopatrino, inkluzive la kompatindan Rudolfon.


Sissi

Sisi deprimiĝis, speciale profunde post la sinmortigo de la filo, kaj evidente jam neniam forlasis tiun animstaton. Ĉiam trista kaj melankolia, ŝi pasigis plurajn horojn antaŭ spegulo, rigardante sin mem kaj prizorgante sian belecon – la solan havaĵon, kiun neniu povis forpreni. Neniu krom unusola nerezistebla malamiko – tempo...


Sissi

Vizitantoj povas vidi aŭtentike aranĝitajn ĉambrojn de la imperiestrino, en kiuj grandparte pasis ŝia malfeliĉa vivo. La eksplikaĵoj rakontas pri destino kaj specifa historio de ĉiuj aĵoj. Multaj kutimoj de tiu tempo nun estus konsiderataj stultaj, foje krudaj kaj sovaĝaj. Ekzemple por gardi sian belecon Sisi ofte metis sur la vizaĝon kosmetikan maskon el... freŝa viando – kaj tio daŭris horojn.


Katharina Schratt

La imperiestro plu adoris sian edzinon, sed ŝi jam ne povis plene reciproki liajn sentojn. Oni scias ke ekde 1885 li havis rilaton kun Katharina Schratt, la ĉefaktorino de la Viena teatro kaj eĉ donacis al ŝi etan palacon en Vieno kaj bienon en Bad Ischl. Ilia intima amikeco (laŭdire pure platona) daŭris 34 jarojn kun silenta aprobo de la imperiestrino.


Francisko Jozefo kaj Katharina Schratt

Ŝi mem provis silentigi doloron de sia koro per pluraj aktivaĵoj kiel ĉevalrajdado, aĉetado de belaj vestoj kaj vojaĝado. Morto ne trovis ŝin hejme.


Sissi surĉevale

La 10an de septembro 1898 Sisi, vojaĝanta kun sia asistantino, ekis de Hôtel Beau-Rivage en Ĝenevo al la vaporŝipo, veturonta al municpo Montreux. Ŝi registriĝis ĉe la hotelo sub alia nomo, sed ŝia personeco baldaŭ estis malkovrita, pri kio raportis loka ĵurnalo. La ĉefpolicisto ricevis averton kaj sendis agentojn, sed Sisi rimarkis ilin tra fenestro kaj insistis ke la nepetitaj gardistoj foriru.


Eventuale la lasta foto de Sissi

Ĉion ĉi atente observis Luigi Lucheni, la 25-jara itala anarkiisto. La ekstergeedza ido, naskiĝinta en Parizo kaj pasiginta infanaĝon en orfejo, li neniam havis normalan laboron, hejmon aŭ familion. La eterna margenulo, li aliĝis al la anarkiisma movado kaj post subpremo de proleta ribelo en Milano fare de la itala reĝo Umberto la 1a, finfine trovis celon de sia vivo – venĝi. Al kiu? Ne gravas. Li ne havis monon por veturi al Italio, do decidis murdu iun ajn aristokraton, laŭeble plej altstatusan.


Luigi Lucheni

Li planis murdi Philippe, princon de Orleano, sed tiu rezignis je vojaĝo al Ĝenevo. El gazetoj li eksciis pri alia celo – la imperiestrino. Ŝi estis senarma kaj sengarda, do ideala viktimo. Luigi deziris aĉeti por la atako stileton, sed mankis mono eĉ por tio, do li simple prenis longan raspilon kaj ŝlife akrigis ĝin kiel tion ĝis nun faras la prizonuloj.


Raspilo de Luigi Lucheni

Kiam la du virinoj trankvile paŝis sub sunombreloj al la haveno, Luigi Lucheni proksimiĝis al ili, eltiris la raspilon kaj kelkfoje ponardis la imperiestrinon ĉe la brusto. Li anticipe legis libron pri homa anatomio, do esperis per sia 10 cm longa feraĵo trapiki ŝian koron. La 60-jara virino apenaŭ povintus rezisti al la neatendita atako. Ŝi nur stumble atingis la ŝipon, situantan ĉirkaŭ 90 m for kaj tie petis helpon. En la ŝipo haveblis nur eksa flegistino, do ses  maristoj portis Sisi al la sama hotelo. Post unu horo ĉio finiĝis.


Murdo de Sissi

Kio rezultis el tiu ĉi tragedio? Luigi Lucheni preskaŭ tuj estis kaptita de du koĉeroj kaj poste juĝita. Dum la proceso li deklaris, ke por li ne gravis celo de lia atenco, ĉar tio estis nura simbolo de ĉiuj altklasanoj, ĉiuj subpremantoj de la popolo. Evidente li esperis martiriĝi, do eĉ petis ke oni juĝu lin en alia kantono, kie ankoraŭ ekzistis mortopuno.


Luigi Lucheni sub eskorto

Sed liaj revoj ne plenumiĝis. Li estis juĝita kiel ordinara murdisto (eĉ ne la politika) kaj kondamnita al ĝismorta malliberigo. 12 jarojn poste fiaskis lia lasta espero famiĝi – gardistoj konfiskis kaj detruis manuskripton kun liaj rememoroj. Tion li jam ne povis elteni. La neokazinta famulo pendumis sin en prizonĉelo per pantalona zono.


Sepulta procesio

Kompreneble ankaŭ liaj esperoj pri revolucia eksplodo tute fiaskis, se ne diri pli. Sekvis nur amasa indigno en Aŭstrio, direktita kontraŭ la italoj kaj anarkiistoj. Ordinaraj homoj kompatis la aĝulinon, kiu pasigis la vivon moderan kaj ĉiam zorgis pri aliuloj. Laŭe al ŝia heredaj paperoj, 600 mil pundoj estis donacitaj al religiaj kaj bonfaraj organizaĵoj. En Hungario, kiu estis dankema al la imperiestrino, ĉiam favorinta fierajn hungarojn kaj plendinta pri ili antaŭ sia edzo, oni honoris Elizabeton per nomo de pluraj preĝejoj, kapeloj, pontoj kaj eĉ urboparto de Budapeŝto.


Preĝejo de Elizabeto en Budapeŝto

Plian fojon du malfeliĉaj homoj iĝis viktimoj de siaj internaj demonoj kaj maloportunaj cirkonstancoj.


Hofburgo

Post la ekspozicio troviĝis tradicia muzea butiko kaj ni profitis eblecon aĉeti memoraĵojn kaj librojn rilatajn al Vieno. Sisi, ŝia edzo kaj “Kiso” de Gustav Klimt okupis 80% de la suveniraj bretoj. Certe kiel ĉie en Vieno.

Comments