Vieno: morna preĝejo kaj bela promenejo

Ĉu vi aŭdis la vortkombinon urbo de kontrastoj? Tio aplikeblas ankaŭ al Vieno. Ni paŝis nur kvin minutojn for de la sunoplenaj verdejoj de la Urbodoma parko kaj alfrontis preĝejon tiom mornan, kiajn mi neniam vidis antaŭe. Tio estis Minoritenkirche situanta sur la samnoma placo.

Minoritenkirche
Ĝi ricevis sian nomon pro la katolika monaĥa ordeno – origine branĉo de tiu franciskana. En la malfrua mezepoko ekonomiaj kaj sociaj cirkonstancoj grave ŝanĝiĝs. Aperis antaŭurboj, kies mizeraj loĝantoj malmulte zorgis pri sia spirita vivo. 



Do parto de la franciskanoj decidis ke jam tempas forlasi komfortan kamparan solejon kaj iri tien, kie la homoj vere bezonas ilian helpon. Tiel en 1224 ili aperis en Vieno. En 1250 papo Inocento la 4a donis al ili pro tiu debranĉiĝo statuson de “pli malgrandaj fratoj” (fratres minores). Ekde fina splitiĝo de la ordeno en 1517 ili nomiĝas Fratres Minores Conventuales.



Tiu ĉi francgotika preĝejo, oficiale nomata la Itala Nacia preĝejo de Maria de la Neĝoj, estis konstruita ekde 1276 ĝis 1350. Rimarkindas ĝia specifa sonorilturo kun plata tegmento. Ĝia origina formo estis detruita dum la Unua Aŭstra-Turka milito. Oni restarigis ĝin, sed post plia detruo dum la Dua Aŭstra-Turka milito evidente malesperiĝis kaj lasis ĝin esti kiel nun.



Post kiam en 1782 imperiestro Jozefo la 2a donacis ĝin al la italoj, tiuj rebaptis ĝin honore al apuda kapelo de Santa Maria Maggiore, poste detruita.



Nun ĝi staras solece kaj trankvile kvazaŭ memorigo pri la mezepoka spirita vivo de la urbo. Du maljunuloj konversaciis sur benko apud la enirejo. 



Granda krucifikso bonvenigas la vizitantojn. 


Sankta Francisko el Asizo plu predikis al la mondo kaj ĉiaspecaj bestoj aŭskulteme premiĝis al li. 






Ni eniris internen.




Granda altaro. 



Kopiaĵo de la Lasta vespermanĝo, senmorta verko de Leonardo da Vinci, rekreita en la origina grandeco (9,18 je 4,47 m) laŭ ordono de Napoleono, sed jam kiel mozaiko – bela kaj terure peza (20 tunoj). 



Mezepoka nobelulino. 



Antikva ikono.



Ni ĝuis la viziton, sed ne malpli ĝuis la foriron de tiu premega konstruaĵo. Apenaŭ mirindas, ke ĝi estas bildigita en la plej fama  pentraĵo de la mornulo Adolfo Hitler.



Pri tiu lasta memorigis ankaŭ monumento starigita surplace honore al lia kontraŭulo – aŭstria politikisto Leopold Figl. Tiu kristansocialisto forte oponis anekson de sia patrujo, pro kio nazioj sendis lin unue al Dachau kaj poste al Mauthausen. Plej verŝajne li finus tie sian vivon, sed la Ruĝa Armeo aranĝis plian ofensivon al Vieno kaj liberigis tiujn ĉi koncentrejojn.



Danke al tio Leopold Figl ne nur postvivis, sed ankaŭ revenis sur la politikan scenejon. Li iĝis vic-kanceliero de la liberigita Aŭstrio (viculo de jam konata al ni Karl Renner) kaj poste kanceliero, kiu lerte kaj singarde kondukis sian landon, dividitan je kvar okupaciaj zonoj al restarigo kiel la sendependa ŝtato. Post subskribi la 15an de majo 1955 la Aŭstrian ŝtattraktaton (kun Britio, Usono kaj Francio) li eliris sur balkonon kaj diris vortojn, kiuj iĝis simbolo de la nacia renaskiĝo: “Österreich ist frei!” (Aŭstrio estas libera!).


Promenejoj kaj historiaĵoj
Sed sufiĉas da historio, ni volas promeni! Feliĉe, en la aŭstria ĉefurbo tia ŝanĝo estas ege facila – necesas fari nur kelkajn paŝojn flanken kaj jen oni trafas vivoplenajn areojn, kie promenantoj torentas ien kaj tien, brilas montrofenestroj de luksaj butikoj kaj internaciaj markoj alternas lokajn historiaĵojn.



Parolante pri tiuj lastaj mi celas ĉefe Erste österreichische Sparkassen – la plej malnovan bankon de la financa grupo Erste Group Bank AG. Post la detruaj napoleonaj militoj imperiestro Francisko la 1a proponis establi ŝparkasojn similajn al tiuj en Skotlando. 



Al la alvoko reagis la tiama prezidanto de la Nacia Banko Bernhard Ritter von Eskeles kaj la 4an de oktobro 1819 komercisto Unternehmer Ignaz Ritter von Schönfeld establis tiun ĉi ŝparkason. Tio sonas iom amuze, sed kiel la ĉefan ideologon de la afero oni nomas... pastron de la apuda Leopoldskirche  Johann Baptist Weber.



La banko, sur kies blazono oni bildigis simbolon de la ŝparemo – abelojn ĉe abelujo – sukcese travivis ĉiujn ekonomiajn kaj politikajn perturbojn kaj nun havas pli ol 55 mil kunlaborantojn, kiuj kolektas por ĝi “mielon” en pli ol 3200 filioj en ok landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo.



Proksime de ĝi, sur la strato Graben altiĝas pufa orumaĵo de la Pestokolono – specifa religia konstruaĵo, kiu estis populara en Aŭstrio-Hungario en la 17a jarcento kiel dankosigno pro saviĝo de la pereiga epidemio.



Ni jam vidis antaŭe Karlskirche, konstruigitan de la imperiestro Karolola 6a kaze de la lasta epidemio de la bubona pesto, trafinta la imperion en 1713. Ĉi-foje temas pri pli fruaj eventoj. La imperiestro Leopoldo la 1a promesis en 1679 starigi tian kolonon, se lian regnon preteriros la Granda Plago.



Mi ne certas, ĉu li havis kialojn por esti dankema. La imperiestro mem fuĝis el sia ĉefurbo kaj pro tio saviĝis. Malpli bonfartaj estis almenaŭ 76 mil vienanoj, kies vivojn forportis la nigra morto.
Nome tiam okazis historio, kiu kombinas trajtojn amuzajn kaj terurajn. Laŭ legendo juna stratkantisto Augustin revenis hejmen en sia normala (do ebriega) stato. 



La vatiĝintaj piedoj kaj malebena vojo perfidis lin, do li falis en stratkanaleton, kie lin trovis kadavroforigistoj kaj ĵetis lin en amastombon ekster la urbomuroj. Matene la ebriulo vekiĝis kaj estis ŝokita sin trovi en akompano de la mortintoj, sed ne povis elgrimpi subpremita de pluraj korpoj. Do li decidis morti same ĝoje kiel li vivis kaj ekfajfis melodion per sia fajfilo. Danke al tio oni rimarkis lin kaj eltiris supren.



Sed la pleja miraklo estis ke Augustin ne infektiĝis malgraŭ la tuta nokto pasigita inter la pestomortuloj. Oni atribuis tion al lia “interna desinfektilo”, kiun li plu abunde aplikis ĝis sia frua (35 jarojn aĝa) morto la 11an de marto 1685 pro alkohola veneniĝo. Mi tiom multe atentas tiun ĉi legendon pro tio, ke ĝi iĝis bazo por la plej populara viena kanto Oh du lieber Augustin.



Reveninte al la kolono, mi aldonu ke ĝia konstruado daŭris ĝis 1693 kaj ĝin partoprenis multaj skulptistoj. Finfine aperis tiu bufa vertikalo, memoriganta laŭ ies trafa rimarko, tortokremon. Sanktan Triunuon ĉi tie akompanas naŭ anĝeloj kaj tri latinaj skribaĵoj. Unu el ili enhavas ĥronogramon, ĉar sumo de latinaj literoj en ties lastaj alinejoj donas la daton 1679.



Sed vere, vere jam, sufiĉas da teruraĵoj por unu tago! Ni iras hejmen. 



Lisita rapide preparas bongustan vespermanĝon kaj ni ĝuas la varman someran vesperon sub tegmento en la centro de Vieno.

Comments