Ĝis revido, Guantanamo!

Ni revenis al Guantanamo por unu tago. Ĉu tro malmulte? Sufiĉis por esplori kelkajn viztindajn lokojn.

Bonan matenon, Guantanamo!
Mi vekiĝis je la 8a kiam Lisita jam pretigis la matenmanĝon. 



La gepatroj, kun kiuj ŝi dormis, jam estis for kaj mi lante elrampis el ŝia ĉambreto kun la okuloj duonblindaj kaj la konscio svaga. La knabino estis bela kaj vigla, kvazaŭ iu alia traveturis ĉi-nokte kelkcent kilometrojn laŭ disbatita vojo. Ovaĵoj, rostita viando, pano kaj frititaj bananoj – mi ŝatas la kuban kuirarton, simplan kaj sanan.




Post fini la matenmanĝon ŝi tuj foriris por aranĝi iujn aferojn kaj mi restis sola en la domo. Scivolema esplorado malkovris al mi ĉiujn ĝiajn angulojn. Manĝejo kaj kuirejo el kiu iras du koridoroj. 



Unu kondukas al du ĉambroj kaj akceptejo. 



La alia iras al duŝejo/necesejo kaj eta korto, kie loĝas kokinoj en kaĝo kaj porkido ŝnurligita al muro. 






Sur la dua etaĝo ankaŭ promenas kokinoj kaj kuŝas konstruaj materialoj. 




La tuta spaco estas kovrita per dratplektaĵoj – ŝtelistoj abundas en la malriĉa lando.




Mi eliris surstraten. La kvartalo jam vekiĝis, sed estis same lanta. Kaloŝo preteriris la stratkruciĝon. 



Grupo da viroj trans la strato sin kaŝis en ombro por ludi ion (ĉu domenon?). 



Du junuloj vokis min: “Where are you from?” Mi preferis ne respondi kaj revenis hejmen. Tagmeze venis la patro kaj post tagmanĝo sidiĝis en ledan brakseĝon en la akceptejo por iom ripozi. En tia klimato oni komprenas, ke la siesto estas ne pigreco, sed neceso.




Jen venis Lisita en taksio – novaspekta KIA



Ŝi volis foriri laŭ la kuba maniero – sen adiaŭi. Sed tio ne eblas por ruso. Mi premis la manon de la maljuna Salvador. Li ridetis responde: “Aquí – sin problema!¨. Jam en la aŭto Lisita mire balancigis la kapon: “Vi plaĉis al mia patro. Neimageble! Ne povas esti!”



La Ŝtona zoo

Sekvan duonhoron ni pasigis vizitante vendatajn domojn. 



La prezoj variis de 20 ĝis 60 mil CUC




Iuj estis bonaj por familio, aliaj taŭgis ankaŭ por komerco (restoracio, gastejo). Pripensinda afero.





Post kvaronhoro ni atingis la unikan lokon, kiu kuŝas iom for de la turismaj itineroj – la Ŝtonan zoon (Zoológico de Piedra). Ĝi troviĝas en municipo Manuel Tames, 24 km for de Guantanamo, 700 metrojn de la marnivelo. En 1977 lokano Ángel Iñigo Blancois komencis transformi rokaĵojn en bestajn figurojn. Li neniam lernis la arton, sed jam kvinjaraĝa unuafoje kreis skulptaĵojn de bestoj. Mi ne konas lian vivon detale, nur scias ke li naskis kvin infanojn kaj havis gravajn komplikaĵojn en la familia vivo.



La 21an de decembro 1977 la 42-jara skulptisto decidis lanĉi plenforte sian grandiozan projekton, kies fruktojn ni ĝuas nun. Liaj manoj forlasis la ĉizilon nur en 2002, kiam deklivoj de la monto jam estis kovritaj je 330 skulptaĵoj. Leonoj, bubaloj, simioj – li skulptis nur bestojn. Poste la laboron daŭrigis la plej aĝa filo, kiu havas la saman nomon. 



Li jam havis sperton, helpante al la patro ekde 1998, sed esprimis sin iom aliel. La filo kreis plurajn grandajn skulptaĵojn kiel tiu de la farmisto kun bubaloj jungitaj al ĉaro. 




Entute li jam kreis 90 skulptaĵojn. En 1985 la Ŝtona zoo estis deklarita parto de la Kultura heredaĵo de Kubo.




Ni venis je la 3a posttagmeze kaj la zoo preskaŭ tute malplenis. 



Post aĉeti biletojn ni tagmanĝis en restoracio Las Piedras sur teraso, de kiu videblis belaj montoj kovritaj je arbaroj.



Ĉio estis kutima kaj jam bone konata: rostita viando, rizo kaj biero Mayabe en kruĉoj por Bucanero, tiom ŝatata en la orienta parto de la insulo.



Dum la promenado nin akompanis korpulenta nigrulino. 



Ŝi klarigis kiuj skulptaĵoj estis faritaj la unuaj kaj kiuj sekvis, kaj respondis la demandojn. Kion diri pri la skulptaĵoj? Ili estis teruraj! Mi celas ne la kvaliton (sufiĉe bonan por memlernanto), sed la enhavon. Plejparto de la artaĵoj elmontris perforton. 



Grandega serpento strangolas ĉevalon. 



Leonoj elŝiras intestojn de bubalo. 




Ferocaj lupoj atakas gorilon. 



Krokodilo premegas hundon en la dentoplena faŭko. 



Kruelaj lupoj atakas senesperan gorilon. Se oni provus kalkuli artaĵojn, bildigantaj gepatran amon, ludantajn idojn aŭ aliajn pacajn scenojn, sufiĉus fingroj de unu mano.



Kial li faris tion? “Por beligi la ĉirkaŭaĵojn” indiferente respondis la ĉiĉeronino. Evidenta eraro. Se la viro dezirus nur ornami terenon apud sia domo li farus du gnomojn en amuzaj ĉapeloj kaj pufmaman marvirinon. Sed li malŝparis 25 jarojn, grimpante laŭ la monto kun ĉizilo enmane kaj movante pezegajn ŝtonojn. Eĉ por punlaboristoj de Gulago kvaronjarcento estis la maksimuma punperiodo. Do kial li punis sin mem tiom severe?




Mi certas ke la respondo troviĝas en la biografio de la artisto. En tiujn ŝtonojn li elverŝis siajn doloron, suferon, silentan krion de la turmentata animo. 



Per sia ĉizilo li diris pli ol per la buŝo. Ne hazarde en la verkoj de lia filo jam mankas tiaj bildoj, ilin anstataŭas trankvilaj farmistoj kiuj kondukas la bubalojn, kolektas kafograjnojn ktp. 






Espereble iam kubaj arthistoriistoj malkovros tiun sekreton kaj la Ŝtona zoo el kurioza amuzejo transformiĝos al la arte esprimita historio de la profunda persona tragedio.



Fine mi donos al eventuala vizitanto la plej bonan konsilon: prenu komfortajn ŝuojn. Mia modelo paradis en ruĝplandumaj altkalkanumaĵoj, sed baldaŭ devis pagi tion. Jam post 15 minutoj la ĉiĉeronino subtenis ŝin ĉe la kubuto kaj post plia duonhoro prenis la ŝuojn de la nudpiediĝinta junulino. Ne ripetu la eraron!



Post unuhora ekskurso ni ekzamenis etan suveniran budon, en kiu troveblis io ajn (inkluzive komputilan museton) krom eĉ unu loka memoraĵo. 



La knabino refreŝigis la polviĝintajn piedojn kaj ni la lastan fojon ekis al Guantanamo.

Plaza de la Revolucion
Tiu ĉi placo estis la lasta vidindaĵo kiun mi vizitis en Guantanamo. Ne tre originala, sed interesa.



Ĝia kerno estas kolosa brunkolora monumento, kiu altiĝas sur la podio. Kelkaj arkoj estas kovritaj je nomoj de la plej famaj kubaj revoluciuloj, datoj kaj citaĵoj ligitaj al tiu ĉi temo. Centre de la konstruaĵo videblas reliefa portreto de la ino seriozmiena kiu decideme observas nin. Tio estas Mariana Grajales Coello, konsiderata “Patrino de Kubo”.



La mulatino, naskiĝinta la 26an de julio 1808 en Santiago de Kubo en domingodevena familio, ŝi iĝis simbolo de la kuba virino – forta, sendependa, fiera kaj fidela. Ŝi naskis 13 gefilojn, inter kiuj plej famiĝos Antonio Maceo, generalo de la Kuba Liberiga armeo, ricevinta de siaj soldatoj estiman kromnomon La Kupra Titano. 



Sekvante siajn filojn Jose kaj Antonio, ŝi aliĝis en 1868 al la revolucia armeo kaj ĝis 1878 kuracis vunditajn soldatojn – la kubajn kaj la hispanajn. Post vidi ŝin kaj Maria Cabrales, la edzinon de Antonio Maceo, savi la vunditojn sur batalkampo, José Marti rimarkigis: “Facilas esti herooj kun tiaj virinoj” (Faciles son los heroes con tales mujeres). Tiuj ĉi vortoj estas ĉizitaj sub la bariliefo.



Mi aldonu ke en 1957 urbestro de Havano oficiale deklaris ŝin “Patrino de Kubo” kaj Fidel Castro formis en 1958 virinan plotonon je ŝia nomo. La flughaveno de Guantanamo ankaŭ portas la nomon de Mariana Grajales.



Estis preskaŭ la 6a vespere kiam mi rimarkis ke Lisi silentiĝis kaj staras senmove, rekta kiel kordo atente rigardante ion. Kio okazis? “Kiam oni malhisas la flagon, vi devas stari tiel kaj rigardi ĝin”. Nur post tio mi rimarkis du soldatojn ĉe la monumento tiri teren la trikoloran teksaĵon. Mi ŝatas mian belan patriotinon.



Ankaŭ mi profitis la okazon iom dorloti mian patriotismon de homo, naskiĝinta en Sovetunio, kaj fotiĝis apud la soklo sur kiu iam staris la alteriĝa kapsulo, en kiu en septembro 1980 revenis al la Tero la unua kuba kosmonaŭto Arnaldo Tamayo Méndez, samurbano de Lisi. 



Mi jam vidis la alteriĝan kapsulon en la urbomuzeo kaj nun fotis la lokon, kie ĝi staris dum longa tempo ĝis saĝaj homoj komprenis ke tiom valora eksponaĵo ne restu subĉiele.



Post foti la hotelon Guantanamo (“Ĝi estas terura!” rimarkigis Lisi) ni enaŭtiĝis kaj startis al Santiago de Kubo. 



La kultura ĉefurbo de Kubo postulis plian esploron.

Comments