Nia mondo disfalis

Nia mondo disfalas” konstatis mi en majo 2021. Nun mi povas korekti la titolon de tiu artikolo al estinta tempo – nia mondo disfalis. Komplete kaj definitive.

Observoj kaj eksperimentoj
 Antaŭjare mi meditis pri la disfalo de nia mondo je ĉiuj niveloj – de la tutmonda politiko ĝis internacia komunikado kaj rimarkigis ke ankaŭ Esperantujo estas parto de tiu procezo. Post eksplodo de batalado en Ukrainio kaj sekvinta reago de la okcidentaj landoj tiu procezo akceliĝis kaj iĝis nerenversebla. Ĉio ŝanĝiĝis komplete kaj por longe. Tutmondiĝo, klimataj celoj, energia transiro – oni povas forgesi pri ĉio ĉi almenaŭ por 15-20 jaroj.


Politiko revenis sur la scenejon forpelinte ĉion kaj ĉiujn. La socio subiĝis al la ŝtato kaj ne gravas ĉu temas pri korporacioj aŭ neregistaraj organizoj – ĉiu devas plenumi la ordonojn de aŭtoritatoj aŭ malaperi. La centro ne plu estas akceptebla, neŭtraleco estas kondamnenda kaj ekskludenda, nepartopreno estas la sama krimo kiel partopreno ĉe malĝusta flanko. “Kiu ne estas kun ni tiu estas kontraŭ ni” – ekde nun tiu bolŝevista logiko regos ĉion.

Cetere ĉio ĉi senteblis jam jaron antaŭe, same kiel proksimiĝo de la flankoj al milita solvo de la problemo, rilate kiun evidentiĝis senfruktaj okjaraj intertraktoj kaj eĉ subskribitaj internaciaj kontraktoj. Ĝis lasta momento mi esperis ke diplomatio venkos, ke racio sugestos al plejaj sencerbuloj ke ili staras rande de abismo kaj daŭrigo de antaŭaj ludoj iĝis tre danĝera. Mi eraris. La diplomatio fiaskis, la racio definitve silentiĝis kaj nun parolas kanonoj. Sed kiel reagis la mondo al tiu eksplodo?


Mi atente sekvis tion per Fesjbuko kaj tutmonda gazetaro. La unua semajno estis plej terura – 99% de la eŭropanoj en Fejsbuko ruliĝis laŭ planko kaj jelpis. Histerio eksplodis kvazaŭ bombo kaj komplete ruinigis iliajn eblecojn al kritika pensado kaj dialogo. Lavango da insultoj, kondamnoj kaj ofendoj inundis la paĝojn. Unue direktitaj al la rusiaj prezidanto kaj militistoj, ili rapide turniĝis kontraŭ Rusio ĝenerale kaj poste kontraŭ la rusoj kiel etno. Rusaj sakraĵoj, alvokoj al murdoj kaj forpeloj, personaj ofendoj kontraŭ ĉiu ne aliĝinta al tiu histerio – ĉio ĉi elverŝiĝis kvazaŭ kloako el rompita tubo. Mi provis interparoli kun kelkaj homoj, sed baldaŭ komprenis ke ili ne kapablas fari tion nun – la histerio ekregis ilin komplete. Do mi forlasis tiujn tempoperdajn provojn kaj transiris al observado kaj eksperimentado.

Fine mi por iu tempo forlasis Fejsbukon – la eksperimento finiĝis kaj la observado ne plu donis novajn informojn. Iliaj rezultoj estis tre interesaj.

Reagas ne personoj, sed nacioj
Usonanoj plejparte reagis sufiĉe modere – por ili tio estis nur plia pruvo de malnova tezo ke Rusio estas lando danĝera kaj bridenda. Sed feliĉe temas pri fora konflikto ie rande de Eŭropo, en lando kiun plejparto el ili eĉ ne povas trovi surmape. Do bedaŭrinde, sed ne pli.


Azianoj reagis eĉ pli indiferente, evidente pro la samaj kialoj. Rimarkindas ke baratanoj pli emis subteni la okcidentan version de la eventoj – evidente pro influo de anglalingvaj amaskomunikiloj, regataj de Usono kaj Britio. Ĉinoj inverse emis al subteno de Rusio, kvankam esprimata plejparte modere kaj duonkaŝe.

Afrikanoj dividiĝis laŭ la sama lingva principo – anglalingvanoj sekvis la okcidentan interpreton dum franclingvanoj emis al tiu rusia aŭ almenaŭ traktis la okcidentan version kritike. Latinamerikanoj plejparte ignoris la eventon.


Plej aktive kaj forte reagis eŭropanoj kiujn trafis vera histerio. Ĝi iom varias – plej forte histerias loĝantoj de Baltio kaj Pollando, plej sobre reagas bulgaroj, serboj kaj hispanoj. Tamen preskaŭ ĉiam legante komenton mi povis tuj konkludi al kiu lando aŭ almenaŭ regiono apartenas ĝia verkinto – ĉio persona malaperis, parolis la nacioj, pli ĝuste amasoj kies menso estas prilaborata de respektiva propagando. Nur ege malmultaj sukcesis iri kontraŭ fluo kaj prezenti opinion kontraŭan al tiuj de ilia registaro.

“Demandu ordinaran leganton de ĵurnalo, kion li pensas pri iu politika problemo, kaj li prezentos al vi kiel “propran” opinion pli aŭ malpli ĝustan rerakonton de la legita; sed ĉe tio – kio estas sola por li grava afero – li kredas, kvazaŭ ĉio dirita de li estas rezulto de lia propra pensado.” konstatis Erich Fromm en “Fuĝo for de libereco”. Pli ol 80 jaroj pasis, sed tiukampe ŝanĝiĝis nenio.

Malluma Epoko daŭras
Oni kutimas kredi ke danke al ideoj de la Klerismo ekde la 18-a jarcento eŭropa socio grave evoluis kaj progresis, ke moderna eŭropano estas direktata de racio kaj humanismo. La fakto ke ambaŭ mondmilitojn, Holokaŭston, gasĉambrojn kaj etnan purigadon elpensis kaj realigis nome la eŭropanoj estis konsiderata kiel provizora devio de la ĝenerala evoludirekto. Almenaŭ en Rusio ĝis lasta tempo Eŭropo estis konsiderata la plej avangarda en socia kampo regiono, kies loĝantoj estas edukitaj, inteligentaj, raciaj kaj humanismaj. Ĉio ĉi evidentiĝis fabeloj.

Mia observado kaj eksperimentado sekvigis jenajn konkludojn pri amasa psikologio de la nuntempaj eŭropanoj.

Mitoj regas la menson
Mi rimarkis tion en 2019 kiam la tuta Eŭropo estis trafita de alia amasa movado – la pseŭdoekologia klaŭnado de Greta Thunberg. Asertoj de tiu junulino estis ridindaj, ŝiaj postuloj neplenumeblaj, ŝi havis neniun klaran programon kaj nur svingis la pugnojn de sur tribunoj postulante “definitive kaj tuj” detrui la tutan konatan al ni civilizitan mondon. Sed eŭropanoj aplaŭdis ŝin!


Ne nur infanoj, kiuj kun prognozebla plezuro neglektis lernejajn lecionojn (nun profte al klimato), sed ankaŭ pluraj plenkreskuloj aliĝis al tiu ĉi cirko. La movado estis videble reĝisorita de bonaj fakuloj pri publikaj rilatoj kaj havis kvazaŭreligian karakteron (eĉ aperis portretoj de Greta kun aŭreolo de sanktulino), sed tio ne malhelpis ĝian sukceson, eĉ inverse. La malnova mito pri mirakla infano savonta la mondon vekiĝis en la eŭropa konscio en la epoko, kiam mirakla infano Jesuo estis grandparte forgesita de la eŭropanoj.

Vekiĝis ankaŭ la mito pri batalo de la Bono kaj Malbono, en kiu noblaj kavaliroj kontraŭstaras drakojn kaj monstrojn. Evidente sopiro pri herooj estas tiom forta ĉe la eŭropanoj enuantaj pro sia komforta sed teda vivo, ke ili pretas ignori iujn ajn faktojn kapablajn detrui tiun belan bildon.


Estis amuze observi kiel eŭropanoj disvastigadis la fabelon pri ukrainaj limgardistoj de la insulo Serpenta, kiuj rifuzis proponon kapitulaci, diris “rusa ŝipo iru kacen” kaj mortis kiel herooj. Tio daŭris eĉ kiam aperis oficialaj konfirmoj de la ukrainaj aŭtoritatoj ke evidente ili ne pereis, kion baldaŭ konfirmis la limgardistoj mem kiuj rakontis antaŭ kameraoj kiel ili tute senglore kapitulacis, estis kalkulitaj de rusiaj militistoj, ricevis manĝaĵojn kaj nun atendas revenon hejmen.

Evidente same obstine prauloj de la nunaj eŭropanoj ripetadis ke judoj trinkas sangon de kristanaj infanoj, eĉ kiam oni klarigis al ili ke la Torao malpermesas al la judoj konsumadon de iu ajn sango, des pli de tiu homa.

Humanismo estas marĝenaĵo
Unuafoje mi rimarkis tiun strangaĵon antaŭ jaroj, kiam al raportoj pri terorismaj atakoj de ĉeĉenaj islamistoj en Moskvo sekvis neatendita reago de eŭropaj esperantistoj – “nu, kion fari, rusoj longe subpremis la ĉeĉenojn, ili rezistas…” Vane mi klarigis ke temas pri ne liberecbatalantoj, sed islamistoj, ke ili celis ne rusojn sed iujn ajn homojn, eĉ prefere eksterlandanojn – pro tio eksplodo en la flughaveno Domodedovo estis farita en internacia halo por ke viktimoj estu el pluraj landoj kaj amaskomunikila reago estu pli vasta. Ĉio estis vane.


Mito pri “nobla sovaĝulo” batalanta por sia libereco tro profunde sidas en la eŭropa kulturo. Tamen post kiam ĉeĉenaj islamistoj kaj iliaj arabaj kamaradoj komencis ataki eŭropanojn mem kaj fortranĉi kapojn sur stratoj de Parizo, tiu babilado iĝis malpi laŭta. Evidente nur tranĉilo ĉe propra gorĝo povas klarigi al averaĝa eŭropano ke murdisto estas murdisto kaj viktimo estas viktimo.

Nun tio montriĝis denove kaj eĉ pli klare, kiam ukrainaj “liberecbatalantoj” inundis sociajn retojn per vidoj en kiuj ili molestas kaj turmentas rusiajn militkaptitojn, ofte vunditajn kaj senpovajn. Tio estas plej evidenta rompo de ĉiuj humanismaj principoj kaj devus elvoki proteston kaj indignon ĉe ĉiu mense sana homo, konsideranta sin humanisto por kiu la homo estas pleja valoro.


Mi decidis fari eksperimenton kaj afiŝis en Esperanto-grupo ĉe Fejsbuko videon, kiu montras vunditan rusian militiston en ukraina hospitalo. Li kuŝas, ni vidas lian kapon kaj bruston. Li estas duonsvena, evidente kontuzita kaj videble ne komprenas kio okazas ĉirkaŭe. La voĉoj malantaŭ ekrano postulas: “Diru “Gloron al Ukrainio!” Li ne komprenas. Ili denove postulas ripeti la sloganon de ukrainaj naciistoj, per kiu ili salutis unu la alian dum la Dua mondmilito, kutime kombine kun levo de la dekstra mano – gesto konata al ĉiu eŭropano, speciale al la germanoj. La vundito ne komprenas kaj demandas duonsvene: “Kio estas tio?” Ili puŝas lin kaj postulas denove. Ĉion ĉi faras ukrainaj kuracistoj – homoj kies devo estas savi la vivojn.

Kiel reagis eŭropaj esperantistoj? Ĉu ili indignis kaj protestis? Jes. Sed ne kontraŭ turmentado de la senpova vundito fare de kuracistoj. Ilia indigno estis direktita kontraŭ la viktimo mem. “Kial li estas en Ukrainio? Kulpas tiu kiu sendis lin!” Por certiĝi mi rekte demandis ĉu la turmentado mem ne elvokas ilian proteston aŭ indignon – kaj ricevis la samajn respondojn.


La rezulto estis tiom ŝoka ke mi donis al miaj oponantoj lastan ŝancon rekonsciiĝi. Mi aldonis bildon kun scenoj de torturoj en la fifama iraka malliberejo Abu Ghraib kaj demandis: “Ĉu post rigardi tiujn ĉi bildojn via unua penso estas: “Teruraj islamistoj! Se ili ne kontraŭus okupantojn ili neniam trafus malliberejon kie usonaj militistoj turmentos ilin”. La respondo estis konata al ĉiu rusiano: “Tio estas tute alia afero”. Kiom ofte ni aŭdas tion...

La humanismo kiel koncepto pri la homo kiel plej alta kaj universala valoro restas same marĝena en Eŭropo kiel jarcentojn antaŭe. Oni jam abolis sklavecon, judoj ne plu estas pelataj al getoj kaj ciganoj ne devas iri al gasĉambroj, sed por averaĝa eŭropano homoj plu havas malsaman valoron kaj la etikaj postuloj aplikeblas al ili nur limigite – depende de ilia aparteno al certa kategorio.


Antaŭ 80 jaroj geavoj de la nunaj eŭropanoj diris al siaj infanoj: “Nu jes, vidi tiujn judojn malantaŭ pikdrato estas bedaŭrinda afero. Sed ili mem kulpas – ili ja ekspluatis la popolon!” Nun iliaj posteuloj same pretas ekskludi certajn kategoriojn da homoj el etiko kaj akcepti ilian turmentadon kaj mortigadon. La lokon de la judo okupis rusa soldato.

Juro estas ignorebla
Bone, mi ne tre miris ke la eŭropanoj pretas indiferente ignori suferojn de la aliuloj se tiuj apartenas al alia kategorio, do averaĝa eŭropano ne vidas en ili sin mem. Mi jam rimarkis ke dum migrada krizo en 2021 plejparto de la eŭropanoj tute trankvile reagis al rakontoj pri rifuĝintoj el Sirio kaj Irako, kiujn polaj limgardistoj pelis al arbaroj kiel bestojn. Homoj, kies landoj estis detruitaj de eŭropaj armeoj, estis batataj, molestataj kaj mortis subĉiele ĉiutage pro malvarmo kaj elĉerpiĝo – sed tio zorgigis nur malmultajn aktivulojn, kies nombro evidente estis same magra kiel nombro de homoj kiuj savadis la judojn en la samaj lokoj antaŭ 80 jaroj. Komunan opinion vortumis esperantisto el Luksemburgio: “Ili estas kontraŭleĝaj enmigrintoj kaj limgardistoj rajtas haltigi ilin”.


Mi konas eŭropan emon al la leĝoj kaj reguloj kaj plurfoje aŭdis babiladon pri la juro kiel plej alta principo sur kiu baziĝas la tuta eŭropa pensmaniero. Dura lex sed lex. Tiu koncepto estas ne senriproĉa de la etika vidpunkto – ja sklaveco kaj Holokaŭsto estis same laŭleĝaj kiel bruligado de sorĉistinoj kaj herezuloj – sed ni jam vidis ke la etiko por la eŭropanoj estas neglektinda afero. Eble almenaŭ la juro formas firman bazon por komunikado kun ili?

Mi denove faris eksperimenton kaj afiŝis en la sama Esperanto-grupo alian videon, kiu montras rusian sanitaran aŭton, damaĝitan per pafado. Ruĝa kruco sur ĝi videblas same bone kiel paftruoj lasitaj de ukrainj militistoj. Jen klara rompo de ĉiuj internaciaj konvencioj pri protekto de la Ruĝa Kruco kaj sanitaraj servoj dum la milito. Kiel reagis la eŭropanoj?


“Sed kion tiu aŭto faris en Ukrainio? Se rusia armeo ne venus tien, ĝi neniam estus pafita!” Do ĉio ripetiĝis. Ne nur humanismo, sed ankaŭ la juro estas facile neglektinda se temas pri “malĝustaj homoj”.

La eŭropanoj en la 21-a jarcento pretas buĉi militkaptitojn kaj kuracistojn same kiel ili pretis buĉi la judojn kaj ciganojn en la 20-a jarcento. Holokaŭsto povus ripetiĝi iam ajn – necesas nur ke novaj nazioj nomu sin liberecbatalantoj kaj siajn malamikojn prezentu kiel absolutan Malbonon kaj minacon al la “eŭropaj valoroj”. La amaso subtenos ilin kun fervoro.

Racio cedas al kredo
Ekde la epoko de Klerismo oni kutimas konsideri la eŭropanojn homoj raciaj kaj inteligentaj, kies agoj kaj pensoj estas bazitaj sur konkludoj faritaj sekve de dialogo okazanta forme de argumentoj kaj kontraŭ-argumentoj. Tiu ĉi bildo evidentiĝis komplete falsa. Averaĝa eŭropano preferas kredon al racio kaj asertojn al argumentoj ne malpli ol liaj mezepokaj prauloj.


Plurfoje mi provis diskuti kun eŭropaj esperantistoj forme de klasika dialogo, sed tiuj provoj ĉiam finiĝis same – mia oponanto kriis kelkajn sloganojn, prezentis tiutagajn ukrainan falsaĵon (ili estas produktataj amase, do vivas nelonge) kaj foriris. Se dum tiu tempo mi sukcesis prezenti iujn kontraŭ-argumentojn, sekvis unu el du reagoj – mia oponanto transsaltis al alia slogano aŭ simple malaperis.

Plej amuza estis dialogo kun eŭropa esperantisto, komentinta videon en kiu usona militisto esprimis sian opinion pri la konflikto. “La Trumpa propagandkanalo – la plej “verama” fonto)))” Nu bone, trankvile respondis mi, post 10 tagoj ni povos reveni al tiu temo. “Sendepende de la rezulto ĝi restas Trumpa propagandkanalo kaj daŭre diskriadas liajn deliraĵojn!” Ideala pozicio, ekskludanta iun ajn racian diskuton.


Alia eŭropa esperantisto tute serioze asertis ke neniu bombado de urboj en Donbaso okazis dum ok jaroj kaj ke ĉio ĉi estis ĵusa elpensaĵo de Rusio celanta pravigi la invadon. Finfine mi tediĝis je tio, kolektis aron da anglalingvaj ligiloj el plej famaj okcidentaj amaskomunikiloj kiel Forbes, CNN, Euronews ks, publikigitaj ekde 2014 kaj priskribantaj bombadon de civiluloj fare de ukraina armeo.

Ĉu li agnoskis sian eraron? Li simple silentiĝis kaj post iom da tempo komencis ripetadi alian aserton: “Sed kial vi silentis pri tio dum ok jaroj?” Se tia blindeco propras al plej edukitaj eŭropanoj, do kio okazas en la kapo de la averaĝa homo? Mensa kiraso fidinde protektas lin de ĉia nedezirinda informo, eĉ se ĝi estas facile atingebla kaj kontrolebla. Aldous Huxley povus verki belan romanon pri tiu brava nova mondo, sed ŝajnas ke intelektuloj de tia nivelo ne plu troveblas en Eŭropo.

Grega konduto estas normo
Rimarkindas kiom grandskala estas grega konduto, kiu fakte iĝis normo en la eŭropa socio kaj memorigas la plej mallumajn tagojn de sovetia kaj ĉina historio. La fervoruloj atakas homon, kiu kuraĝis esprimi malsaman opinion, grege kaj akre, postulante tuj rezigni je siaj vortoj, pardonpeti, forigi la afiŝon ktp.


Tiel kondutis komunistoj en Sovetunio en la 1930-aj jaroj kaj la ruĝaj gvardistoj en Ĉinio en la 1960-aj. Tiutempe ĉiuj devis pensi same kaj ne sufiĉis eĉ simple silenti, necesis klare kaj laŭte konfirmi sian fidelecon al la oficiala vidpunkto kaj severe kondamni la disidentojn. Kaze de malobeo sekvis bojkoto, atakoj vortaj kaj foje fizikaj, ekskludo el la organizoj, maldungo ktp.

Ĉio ĉi videblas nun en sociaj retoj, kie amasoj de eŭropaj fervoruloj atakas, krias, postulas, kondamnas, denuncas. Kun tempopaso mi komprenis kial eŭropaj esperantistoj, kiuj kontraŭas politikon de siaj registaroj aŭ almenaŭ pridubas ĝin, esprimis tion en privataj mesaĝoj dum en publikaj Fejsbuk-diskutoj fervoras preskaŭ sole adeptoj de la oficiala linio.


Multaj rusianoj havas parencojn en Eŭropo (ĉefe en Ĉeĥio, Germanio, Pollando, Francio) kaj mi aŭdis jam plurajn rakontojn pri grega konduto, al kiu oni penas subigi ilin. Kolegino rakontis ke ŝiaj parencoj, etnaj germanoj elmigrintaj al Germanio antaŭ 30 jaroj, iĝis tre singardaj kaj eĉ en telefonaj konversacioj preferas eviti politikajn temojn. Lastan fojon ili nur diris al ŝi kun ioma angoro: “Ŝajnas ke en Rusio nun estas pli da demokratio ol ĉi tie”.

Cetere tio estas nura daŭrigo de malnova tendenco – jam en 2012 Zbigniew Brzeziński konstatis: “Inter Sovetunio fine de ĝiaj tagoj kaj Usono komence de la 21-a jarcento vere videblas maltrankviliga simileco”.


Ŝajnas ke temas pri la tendenco trafinta la tutan okcidentan mondon. Iam Eŭropo progresis danke al sia diverseco – homo rifuzita en unu lando povis trovi agnoskon aŭ almenaŭ rifuĝon en alia. Nun la eŭropanoj subiĝas al ĉiam pli severa disciplino kaj ĉiu devas ne nur marŝi en la ordonita direkto, sed laŭte kaj klare konfirmi sian fidelecon al la sola aprobita ideologio. La aliaj vidpunktoj ne ekzistas – ili estas propagando kaj mensogo. Same ne ekzistas la disidentoj – ĉiu kiu ne pruvis sian fidelecon estas herezulo kaj estas kondamnita al ekzekuto sur brulŝtiparo de la publika opinio.

Eŭropocentrismo daŭras
La eŭropanoj plu konsideras Eŭropon la sola civilizita mondo kiun ĉiuj aliaj sekvas aŭtomate kaj neeviteble. Plej ofte ili eĉ ne interesiĝas pri kiel vere reagas al la eventoj la socioj ekster Eŭropo – ili devas subteni la eŭropan pozicion aŭ estos markitaj kiel “parioj”, “kanajlaj ŝtatoj” ktp.


La eŭropanoj senhalte rakontas nun ke “la tuta mondo kondamnis Rusion” kaj prezentas sian vidpunkton kiel pozicion de “la internacia komunumo”. Mi provis atentigi pri tiu eraro, prezentante mondomapon en kiu klare videblas ke nur eta parto de la landoj aliĝis al la okcidentaj sankcioj. Kompreneble tio konvinkis neniun – la sankta kredo en Eŭropo denove subigis racion.

“Rusio estas danĝera kaj pro tio ĉiuj najbaroj timas ĝin!” deklaris fervora eŭropa esperantisto. Mi atentigis lin ke realo estas mala kaj krom tri landetoj en Baltio neniu el la eks-sovetiaj respublikoj aliĝis al la sankcioj, eĉ ne Kartvelio kun kiu Rusio ne havas diplomatiajn rilatojn ekde 2008. “Mi kontrolos tion” respondis li koncize.


Do li eĉ ne serĉis tiujn informojn antaŭe, nek pensis eĉ unu sekundon kiel vere statas la aferoj. Li scias ke la “civilizita mondo” forme de Eŭropo opinias tiel, do ĉiuj barbaroj obeeme kaj neeviteble sekvas ĝin. Ja ili ĉiuj revas iam iĝi similaj al la rava kaj sorĉa Eŭropo aŭ almenaŭ proksimiĝi al ĝia majesto – laŭ eblo de siaj barbaraj naturoj.

Ksenofobio prosperas
Oni kutimas pensi ke la eŭropa socio estas la plej tolerema en la mondo, speciale se temas pri minoritatoj kaj iliaj rajtoj. Oni ofte prezentas ĝin kiel pozitivan malon al Usono, Afriko kaj kompreneble Rusio. La fakto ke nome eŭropanoj elpensis kaj vaste aplikis koloniismon, rasismon, antisemitismon, gasĉambrojn, koncentrejojn, Holokaŭston, Porajmoson, ambaŭ mondmilitojn, faŝismon, naziismon, ĉasadon de sorĉistinoj, bruligadon de herezuloj kaj plurajn aliajn krimojn kontraŭ la homaro tute ne ĝenas adeptojn de la legendo pri la tolerema Eŭropo. “Tio okazis antaŭlonge, ĉio ŝanĝiĝis jam!”


Sed kion montris la nuna krizo? Tuj post la komenco de la militado eksplodis freneza rusofobio. Sakraĵoj kaj ofendoj kontraŭ la rusoj plenigis Fejsbukon. Kaj tion faris ne nur manpleno de patologiaj ksenofoboj, kiuj haveblas inter eŭropaj esperantistoj kaj ĉiam gurdis tiaĵojn sen alfronti iom ajn rimarkindan reziston de la samlokaj samideanoj. Ĉi-foje temis pri reago de la amaso, averaĝa eŭropano ekparolis tion.

Malamo de la amaso ne limiĝis al la rusia armeo aŭ politikistoj. Oni akuzas la tutan Rusion kiel kriman ŝtaton, la rusojn kiel kriman popolon kaj serĉas konfirmojn de tiuj vortoj en la rusaj kulturo kaj historio – same kiel antisemitoj pruvas sian malamon per asertoj ke la judoj murdis Jesuon kaj komplotis kontraŭ kristanoj.


Informoj venantaj el Eŭropo per amaskomunikiloj, sociaj retoj kaj per personaj kanaloj konfirmis tion. La eŭropanoj atakas ĉiujn homojn, kiujn eblas marki kiel ligitajn al Rusio kaj rusoj. La ĉefaj kriterioj iĝis etno kaj lingvo. Oni atakas ĉiujn homojn kun rusaj familinomoj aŭ rusa parolo. Multaj el ili estis ne rusoj, sed ukrainoj, belorusoj, germanoj kaj aliaj ruslingvaj elmigrintoj. Multaj neniam eĉ vizitis Rusion, ĉar ili elmigris el Ukrainio, Uzbekio, Kazaĥio kaj aliaj eks-sovetiaj respublikoj aŭ naskiĝis jam en Eŭropo. Sed ĉio ĉi ne havis signifon. Ili havis rilaton al Rusio kaj rusoj, do estis markitaj kiel malamikoj kondamnendaj, punendaj kaj laŭeble forpelendaj.

Homoj amase raportas ke oni insultas ilin surstrate, bruligas aŭtojn kun rusiaj numerplatoj, rifuzas priservi ilin en vendejoj kaj restoracioj, batas kaj molestas infanojn en lernejoj, ekskludas studentojn el altlernejoj, vandalizas monumentojn iel ligitajn al Rusio kaj rusoj ktp.


Mia amikino, okupiĝanta pri instruado de la rusa lingvo al eksterlandanoj kaj antaŭ la pandemio senhalte vojaĝanta tra la mondo, kun ŝoko sendis al mi informojn pri ekbruligo de rusa lernejo en Germanio. “Imagu Stano, tio estas ne kultura centro, sed vera lernejo kun infanoj – la sola kompleta rusa lernejo en Germanio!” skribis ŝi. Antaŭe ŝi preskaŭ ĉiumonate venis al Germanio, kiun ŝi bone konis kaj ŝatis, same kiel multaj rusianoj. Nun Germanio kraĉis al ŝia vizaĝo kaj diris ke ŝi estas malamiko fremda al la eŭropa civilizo. La eŭropanoj muĝas kaj krias: “Bruligu ilin!”

Cetere post ĵusa reveno el Grekio ŝi konstatis ke tio okazas danke al informa kaĝo en kiu eŭropaj elitoj fermis siajn obeemajn popolojn: “Mi provis eniri rusiajn retejojn, sed multaj estas blokitaj. Kaj Fejsbuk-bendo prezentas tute aliajn informojn ol en Rusio – la eŭropanoj simple ne vidas tion kion vidas ni”. Cetere mi jam parolis pri tiuj “informaj bobeloj” antaŭjare. Nun ili fermiĝis hermetike.


Rusoj kaj ruslingvanoj en Eŭropo subite eksentis sin kiel eŭropaj judoj post la Dreyfus-afero. Ili konsideris sin komplete asimiliĝintaj kaj egalrajtaj membroj de la eŭropa socio, al kiuj multaj el ili apartenas ekde naskiĝo. Sed la eŭropanoj subite memorigis al ili: ne, vi estas fremduloj kaj ĉiam estos. La maskoj falis, la eŭropanoj diras nur klare kaj laŭte: vi neniam estis unu el ni kaj neniam estos. Vi estas fremduloj.

Mi kun intereso observis tiun ĉi fenomenon kaj baldaŭ komprenis ĝian psikologian mekanismon. Post perdi ĉiujn koloniojn kaj malgajni respektivajn militojn Eŭropo poiomete akceptis la fakton ke ĝi ne plu regas la sovaĝulojn kaj ke tiuj povus eĉ viziti ĝin kaj konduti kvazaŭ egaluloj. Malgajno en la Dua mondmilito, dum kiu kelkdek milionoj da eŭropanoj malkaŝe subtenis la naziojn kaj oble pli multaj simpatiis al ili, instruis la eŭropanojn kaŝi sian ksenofobion. Sed kaŝi ne signifas malaperigi – kaj ni klare vidas tion nun.

Timo + malamo = fobio
Plej interese estas ke en la eksplodo de rusofobio miksiĝas du sentoj, el kiuj konsistas ĉiu fobio – timo kaj malamo. Nazioj timis la judan influon kaj pro tio malamis la judojn. Nun tiun rolon plenumas la rusoj.

Tio bone videblis en konduto de unu hungara esperantisto-ksenofobo, jam antaŭ la milito senhalte publikiganta afiŝojn kiuj prezentis Rusion kaj la rusojn jen kiel ridinde stultaj, subedukitaj kaj senpovaj, jen kiel danĝera kaj nehaltigebla minaco. Foje li en la sama tago afiŝis unue foton de militistoj kun lignaj pafiloj enmane, klariginte ke tio estas ekzerco en la rusia armeo, kaj poste – afiŝon en kiu li asertis ke rusia armeo estas minaco al Eŭropo. Mi atentigis lin pri tiu kontraŭdiro: “Estas amuze ke vi timegas la armeon de tiu ĉi foto”. Li tuj neis la unuan aserton, sed post ricevi pruvon forme de ekrankopio simple silentiĝis kaj malaperis por mallonge – kutima taktiko de la ksenofoboj, kiuj povas nek agnoski sian obsedon, nek deteni ĝin. Sed efektive okazis jeno.


Dum jardekoj eŭropanoj puŝis rusan urson per bastonoj kaj edifis al li riproĉe: “Vi estas malbona urso! Vi estas agresanto! Vi ĝenas aliajn bestojn! Vi devas lerni kiel konduti en la arbaro! Ni estas unuiĝintaj kaj fortaj, do ni ne timas vin! Sed vi estas danĝera, malica, sovaĝa bestaĉo!” La urso iom grumblis, foje svingis la brakon aŭ roris duonvoĉe, sed plejparte ignoris la ĝenulojn kio eĉ pli fervorigis ilin.

Sed jen ĝi leviĝis, ekroris plenvoĉe kaj batis per unu brako ilian najbaron – preskaŭ same sovaĝan, sed pli obeeman kaj insiste petantan aliĝi al ilia rondeto. Kaj ili subite ekvidis ke tiu urso vere estas grandega, fortega kaj se ĝi furiozas nenio povas haltigi ĝin. Ili eksentis sin tute senpovaj kun siaj bastonetoj kaj edifoj. Kiam kokino timas ĝi komencas kuri kaj kluki. Infano svingas la manojn kaj krias. La eŭropanoj histerias pro kolero kaj timo.


Tio daŭros longe. Ili definitive eksentis sian realan pozicion – disaj kaj senpovaj loĝantoj de la eta okcidenta rando de la kolosa Eŭrazio, tute dependaj de la eksteraj fortoj, kiujn ili ne povas influi. Eŭropo ne plu regas la mondon, ĝia dominado finiĝis kaj la 30-jara dominado de ĝia transoceana aŭspicianto ankaŭ trapasis sian apogeon. La histerio daŭros monatojn, sed la aflikto kaj timo influos la eŭropanojn dum la tuta vivo de la nuna generacio. La homaro denove vagadas en mallumo kaj Eŭropo ne plu estas lumturo.

Comments

  1. Kara Stano, vi ne temis pri la invado aux pri la agadoj de Rusio en Ukranio; nur bedauxris pri miskompreno al Rusio.
    Ni scias ke Okcidento ofte faras/faris aferojn malbone kaj malamike al Rusio.
    Cxu Rusio kaj Putin faras/faris cxion bone?
    Cxu la rusa armeo rajtas destrui Ukrainon cxar Usono destruis Irako aux Afganistano?
    Cxu la rusianoj havas cxancon por vidi aux auxdi la aliajn vidpuktojn?
    Cxu vi vere pensas ke rusianoj havas plian liberecon ol euxropanojn?
    Cxu vi pensas ke rusaj amaskomunikiloj estas pli libera aux neutrala ol tiuj cxiuj en Okcidento?
    Cxu vi ne pensas ke Rusio havus allogan projekton por aliaj landoj tiel kiel Usono havas?

    ReplyDelete
    Replies
    1. Pardonon, sed vi konsideras tiun tekston plendo pri rusofobio, vi komprenis nenion.

      Delete
    2. — Cxu Rusio kaj Putin faras/faris cxion bone?
      Ne. Se la taktiko estus vera dekomence, la bataloj ne okazus. Sed estis idiotismo subteni s-ron Janukoviĉ, ekzemple.

      — Cxu la rusa armeo rajtas destrui Ukrainon cxar Usono destruis Irako aux Afganistano?
      Kiam mi estis 6-jaraĝa knabo, mi kverekis kun mia kuzino. Kaj mia avo ĉiam diris: "Aĉjo, nu, estu vi simple pli saĝa!" Kaj mi pensis: "bone. mi estos saĝa, ne kverelos kaj cedos. Tiam ŝi forprenos ĉion kion ŝi volos. Ŝi estos profita, kaj mi simple estos "pli saĝa"
      Ĉu ne la sama estas situacio? Kia do hipokriteco! Iu povas fari ion ajn kaj ne ricevas "bojkotojn", "sankciojn" k.t.p., kaj alia rajtu nur "esti pli saĝa", do sidi kaj silentien ĉifonon, perdante ĉion iom post iom.

      — Cxu la rusianoj havas sxancon por vidi aux auxdi la aliajn vidpuktojn?
      Ĉu la tuta teksto de Stano ne estas ĝuste pri renkontiĝo kun alia opinio?
      Estas granda eraro pensi, ke rusoj "kredas sian televidilon". Fakte se ruso disputas kun vi in interreto, do li ĉiun informon ricevas el la interreto.
      Alia problemo estas, ke en interreto ĉiuj serĉas ofte nur informon plaĉantan al si. Kaj rusianoj, kaj eŭropanoj.
      Do la renkonta demando: de kie eŭropano povas ekscii pri tio, kion pensas tipa ruso?

      — Cxu vi vere pensas ke rusianoj havas plian liberecon ol euxropanojn?
      Liberecon en kio? Elekti la estraron — eble, ne. Sed havi diversajn ideologiojn — certe, JES! Rusia socio estas tre diversa.
      Kaj Okcidenta mondo (plejparte Usono, sed, ŝajne, Eŭropo ankaŭ) nun tre similas al Sovetunio en 1930aj. Tiam ĉiuj kantis pri "libero" kaj "rompo de malnovaj katenoj", sed reale estis reprezalioj kontraŭ "malamikoj de popolo"
      En Okcidento okazas samo nun: dum ĉiu parolas pri "libero por eks-sklavoj", reale... bone, ke nun oni ne pafmortigas. Sed oni povas "cancel" la homon simple post nepruvita akuzo aŭ pro "ne tia" opinio.

      — Cxu vi pensas ke rusaj amaskomunikiloj estas pli libera aux neutrala ol tiuj cxiuj en Okcidento?
      Denove: estas mito, ke tipa ruso rigardas multe da TV. Televidilo estas ludilo por olduloj. Kaj se vi iros en sociretojn, do vi vidos, ke en nia VKontakte estas ege pli da opinioj kaj diversaj grupoj ol en Fejsbuk. Hieraŭ Jutubo SENAVERTE neniigis blogon de blogisto havinta 3 milionoj da subskribintoj. Senaverte!
      En Fejsbuk oni permesis deziri morton al rusianoj! Nu?

      — Cxu vi ne pensas ke Rusio havus allogan projekton por aliaj landoj tiel kiel Usono havas?
      Tie ĉi vi pravas. Estas granda problemo por Rusio nun.
      Fakte nun Rusio povus proponi moderan konservativismon. Mi emfazu: MODERAN konservativismon. Kontraŭ nuna Eŭropa "mis-progresa ideologio". Ne indas kuraci kapdoloron per hakilo. Ne indas uzi dubindajn rimedojn kiel "hodiaŭa feminismo" por kuraci socion. Ĉar kromefiko povas esti eĉ pli malbona.
      Sed la problemo estas, ke nun eĉ en Rusio ne estas MODERA konservativismo. Multas AŬ eŭropeecaj "mis-progresuloj", AŬ radikaloj-eŭrofoboj. Moderaj malmultas.

      Delete
    3. Kaj mia avo ĉiam diris: "Aĉjo, nu, estu vi simple pli saĝa!">>
      Multaj geavoj de iama tempo diris la samon, ĉu ili imagis, kiel tio funkcias?.. kiu scias... Sed fakte, la konsilo pravas, nun mi komprenas kaj instruas nepon al tiu maniero, nur _klarigante_kiel_. Ne "saĝe silenti" certe. Antauvidi, antauagi, preventi kverelojn: pli aĝa = plisaĝa.
      Ĉu Rusio uzi la ŝancon kiam plimulto de najbara loĝantaro estis rus-orientita? Ĉu esploris kaj adoptis spertojn de Usono kaj Britio disponigi al ili japanojn kaj baratojn (post ĉiuj plagoj kauzitaj al tiuj?) - lojaleco ne aperas el aero, oni ruze laboras por tio.
      Evidente britoj ricevadis pli detalajn instrukciojn de iliaj avoj...
      La mondo indignas, ignorante klarigojn, kun submencio - necesis ne allasi al la neevitebla pliakriĝo.

      Delete
  2. Badauxrinte, la teksto temas nur pri la aliuloj (ne rusoj).
    Mi sekvas vian blogon kiel esperanto lernanto kaj sxatas gxin.
    Mi ne dubas vian bonan koron kaj mi komprenas ke Rusio ne estis bone traktita.
    Nur vi temas pri Okcidenta aux euxropana fanatikeco (mem de la tempo de sorcxistoj).
    Mi ne kredas Euxropo estas pli fanatika aux manipulita de amaskomunikilo ol Rusio.
    Mi pardonpetas

    ReplyDelete
    Replies
    1. Mi troviĝas en Rusio kaj tio neeviteble influas mian vidpunkton, ja objektiva vidpunkto estas neatingebla elpensaĵo. Sed preskaŭ ĉio dirita validas ankaŭ rilate rusian socion, nur eŭropocentrismo estas malpli forta ĉi tie. Sed antaŭe almenaŭ por plej klera parto de la rusia socio Eŭropo estis simbolo de civilizo kaj progreso, de prioritatigo de homaj rajtoj kaj justeco. Ekde nun tiu orientilo malaperis kaj ne nur en Rusio. Pro tio nia mondo disfalis - neniu emis preventi tion. Ni vivas en la tempo kiam tektonaj platoj disiĝas kun laŭta krakado kaj tio daŭros longe. Nova epoko komenciĝis.

      Delete
    2. ANTAŬ la milito mi skribis en Esperanto-grupo en Fejsbuko, ke geopolitiko estas entute fia aĵo kaj ne havas "bonan" flankon. Ke ĉiu kondutas malbone. Ke Rusio havas propagandod, sed ankaŭ Eŭropo havas. Ĉu vi scias, kion oni al mi respondis?
      Ke MI ESTAS PROPAGANDO DE PUTIN.

      Ĉi vi imagas? Mia plej neŭtrala (!!!) pozicio, ke "ne estas blanka flanko en geopolitiko" por eŭropanoj estas "malprava", "propaganda"!

      Mi miras, kial eŭropanoj alproprigis rajton al vero? Kial ili pensas, kvazaŭ ili rajtas ĉiujn instrui, kaj aliaj rajtas nur obeeme aŭskulti kaj ne disputi?

      Delete
  3. Все так, на фейсбуке адский треш, "эксперименты"-попытки объяснить натыкаются на квазирелигиозное отрицание, вплоть до "mi ne plufoje volas audi pri Donbas"((с) tre konata persono), текст вроде бы вызывает сочувственный отклик, и вот - обязательно ж надо было Голаны приплести!.. Ну и чем автор лучше критикуемых оппонентов, которые не разобравшись в вопросе, упорствуют в своем невежестве. Понято, что с детства примелькавшийся в прессе "израильский агрессор" никаких сомнений не вызывает, это ж как Волга в Каспийское море! (Хотя так пораскинуть - чем Голаны не Казань?) Ваша ошибка (и лично и в целом ) - неумение и нежелание искать союзников, делая их - из противников, "ибо больше не из чего делать", нет, надо наоборот, старательно отталкивать тех, что есть.

    ReplyDelete
  4. Mi tre ĝuis legi vian artikolon precipe pro tio ke oni ne povas trovi "normalan", fakan, kun argumentoj skribitan verkon ie ajn. Via mencio pri erich fromm estas tiel trafa.. Mi nur havas iun malgrandan demandon: ĉu vi ne konsideras Rusio "eŭropana"? Mi nur estas kurioza ĉar multaj nun konsideras EU sinonimo por Eŭropo, mem ke Rusio estas kvarono de Eŭropo (aŭ pli se mi trompas). Ĉu tio estas nur kutimo? Ĉu vi vere distingas vin el Eŭropo kaj eŭropanoj? Mi vere volas scii kial se jes. (Mi komprenas viaj argumentoj en la teksto..sed ĉu vi vere pensas ke Rusio estas tiel malsama ol resta de Eŭropo krom politike?). Pardonu mia gramatiko.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Prava rimarko! Certe mi iom simpligis la aferon kontraŭstarigante Rusion kaj Eŭropon - tio estas polemika rimedo celanta fari la situacion pli klara. Efektive ekde la tempo de Petro la Granda (do jam 300 jarojn) Rusio estas integra parto de Eŭropo. Ĝi eniris eŭropan civilizon post akcepti kristanismon antaŭ mil jaroj kaj la eŭropan politikon post aliĝi al la Nordia milito. Ni estas eŭropanoj kaj pro tio la nuna disfalo estas tiom dolora. Revenante al la jam uzata analogio, tio similas al sento de eŭropaj judoj dum Holokaŭsto. Ili estis eŭropanoj, parolis la jidan en kiu 80% de la vortoj estis germandevenaj, vivis inter la eŭropaj popoloj dum jarcentoj - sed subite ili eksciis ke ili estas efinitive aliaj, malbonaj, ekskludendaj kaj eĉ ekstremendaj. Pro tio ĝis lasta momento multaj eŭropaj judoj ne elmigris, nek eĉ lasis siajn setlejojn - ili ne povis ekkredi ke iliaj najbaroj vere konsideras ilin fremduloj.

      Delete
    2. Но, Wehz mir!
      subite ili eksciis ke
      ne povis ekkredi ke iliaj najbaroj vere konsideras ilin fremduloj
      similas al sento de eŭropaj judoj>>
      Tute malsimilas.
      La kutimo aserti tion, pri kio oni ne havas klaran imagon (eĉ kadre de konataj literaturaj ekzemploj), harakterizas tiujn autorojn kiel homojn pensantajn malprofunde, kaj iliaj tekstoj ne aspektas seriozaj.

      Delete
    3. Estas klare ke tre multaj okcidentuloj konsideras slavojn kiel ne-eŭropanoj, ne nur rusoj. La literaturo estas plena de mistrakto de slavoj. Iliaj limoj pri okcidento kaj oriento estas ridindaj, kaj ili pensas ke okcidenta Eŭropo estas "vera" Eŭropo. Grekio estas foje okcidenta Eŭropo kaj Ĉeĥio estas orienta ktp. Mi persone spertis ilia miskonduto kontraŭ mi k aliaj slavoj en Aŭstrio kaj Hispanio. Niaj politikistoj estas la samaj (verdire marionetoj). Ĉiutage ni aŭskultas "ni eniros en Eŭropo baldaŭ kaj niaj vivoj pliboniĝos". Ĉu ni estas en Afriko aŭ Antartiko? Kial ili devas decidi kio estas kaj kio ne estas Eŭropo kaj Eŭropa civilizo? Eĉ nia propra registaro konsideras nin kiel nekompetentaj subhomoj. Mi certas ke tio ne estas nur miskomunikado de vorto "Eŭropa Unio". Mi spertis nato-an "intervenon" do mi vidis kun propraj okuloj transformiĝo aŭ disfalo en kulturo kaj moralo. Summa summarum: rusoj ne estas solaj mistraktaj, pli ol duono de eŭropanoj estas simile mistraktaj. Kial ni akceptas ilia kontraŭsenca defino pri kio estas esti eŭropano aŭ eŭropa civilizo? Mi komprenas marionetajn registarojn, sed ne la popolo.

      Delete
    4. Bedaŭrinde vi pravas. Mia amikino el Peterburgo, laboranta en universitato kaj ĝis nun senhalte vojaĝinta tra la mondo, inkluzive Eŭropon (ĉefe al Germanio kaj Grekio) diris al mi ke germanoj fakte ĉiam malŝatis la slavojn - ne gravas ĉu polojn aŭ rusojn. En la tempo de politika ĝusteco ili komencis nomi ĉiujn Deutsch (germanoj), inkluzive afrikajn kaj arabajn enmigrintojn, sed por plu klasifiki la homojn kaj konservi sian superan statuson ili elpensis "politike ĝustan" terminon Bio-Deutsch. "Ni ĉiuj estas germanoj, sed mi estas biologia germano". Pluraj aliaj miaj konatoj kaj geamikoj rakontis ke iliajn parencojn - etnajn germanojn elmigrintajn al Germanio antaŭ jardekoj - oni ne plu dungas al ŝtataj institucioj kaj grandaj korporacioj, jam sen paroli pri la slavoj. Por esti plenrajta germano vi devas naskiĝi en Germanio en Bio-Deutsch-familio. Do ili ne miris pri tio kio okazas nun en Eŭropo, malsame ol mi kiu ne havas parencojn tie.

      Delete
    5. Buĉa Esperanto Бу́ча
      Mi miras pri la nomo, kial oni elektis lokon
      kun tia nomo por la buĉado.
      Kiu buĉis kiun en Buĉa?
      Kiom da rusoj? Kiom da ukrainanoj? Kiom da judoj?
      Mi miras pri la literumado de urbo Buĉa en pluraj lingvoj.
      Mi trovis 15 variantojn - sed nur en esperanto vi prave povas
      skribi pri la Buĉa buĉado.

      Delete
  5. La amasmurdado en Ukrainio okazis post la rusa agreso. Anstataŭ kulpigi la amasmurdistojn, vi klopodas kulpigi tiujn, kiuj kritikas ilin. Kio ajn okazis en la pasintaj jaroj, la rusa invado al Ukrainio estas terura krimo.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Mi kulpigas nenun, nur resumas miajn observojn. Diri ke rusoj estas porkoj, orkoj, hordo, separaĉoj, detrui monumentojn al Puŝkin kaj kontraŭfaŝistoj, nuligi kursojn pri rusa literaturo kaj ekskludi rusiajn sportistojn el konkursoj estas ne kritiko sed grega konduto ripetanta tiun de la ĉasado de sorĉistinoj, Holokaŭsto kaj Porajmoso. Eŭropo plu pretas al nova Holokaŭsto, necesas nur ŝanĝi nomon de la viktimoj kaj eŭropanoj ĝoje akuzos ilin pri ĉiuj pekoj, elpelos kaj buĉos. Antaŭe ili faris tion nome de pura nacio, nun nome de pura demokratio.

      Delete
    2. “Kio ajn okazis ...”??? Ĉu vi seriozas? Laŭ via logiko, ekzistas nenio kaŭzo, kiu rajtigus iun ajn invadi alian landon. Nu, se vi pravus, eĉ genocido ne konstituus rajtigon invadi alian landon. Kaj via tute kontraŭfakta aserto, ke “la amasmurdado en Ukrainio okazis post la rusa agreso” same mizere pruvas la patologian hipokritecon de la averaĝa okcidentulo, kiu strute fermas la okulojn antaŭ ĉiuj faktoj, kiuj neniel konvenas al la mensogaj fabeloj de NATO. Ho, Ulrich Matthias, ĉu tio estas via postmoderna komprenaĵo de kristanismo?

      Delete
  6. Sur „liberafolio.org“ mi trovis vere abomenan referencon al la supra, denove impone trafa analizo fare de Stano. Ĉi tiun referencon verkis unu el la tipaj hipokrituloj el niaj Okcidentaj samlingvanoj („samideanoj“ ili ja certe ne plu estas!), kiuj neniel rimarkas, ke ili nuntempe senhonte kraĉas sur ĉiujn antaŭe tiel laŭte celebritajn civitanajn rajtojn, antaŭ ĉio sur la liberecon de opinio! Li skribis:

    „Lebedev ne estas la sola malamiko de Esperanto. Stanislav Belov, dumviva membro de UEA kaj redakciano de La Ondo de Esperanto estas simila malamiko.“

    „Malamiko de Esperanto“? Ĉu vere? Ĉu ili vere neniel rimarkas, ke ĉi tiu kalumnio perfekte similas la kriminaligan misfamigon „malamiko de la popolo“ (ruse: враг народа), per kiu disidentoj estis iam elpelitaj el la Sovetia socio dum la plej malluma periodo de Stalinismo? Ne, ili vere ne rimarkas. Same kiel ili ja neniel rimarkas, ke la Eŭropa Unio paŝon post paŝo stalinismiĝas.

    Mi tute konscias, ke mi socie elpelas min mem el la rondoj de Okcidentaj esperantistoj pro miaj atestoj pri mia neŝancelebla solidareco kun Rusujo kaj kun ties batalado kontraŭ la faŝismo, kiu hodiaŭ vestiĝas per la bluflava flago, sed pli kaj pli ofte troveblas en ĉiuj vasalŝtatoj de la Usona imperio. Sed mi scias, ke sekve de tio mi troviĝas en pli honesta socio.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Do jen, nova pruvo, ke eŭropa nuntempo estas simila al Sovetiaj 1930aj. Nur anstataŭ pafmortigi oni "cancel"as "malamikojn de popolo".
      Kaj por Esperanto, kontraŭe, estos ŝanco, se post eldolariĝo estos ankaŭ demando pri nova internacia lingvo. Bedaŭrinde mi vidas, ke eĉ patriotoj, ŝatantaj eldolariĝon de la mondo, akre rekomendas "lerni la anglan nepre"...

      Delete
    2. Komentanto ĉe Libera Folio ŝajne faris bonan reklamon por tiu ĉi artikolo. Dankegon al li! Ĉu sekvos kunsido de UEA, en kiu oni eksigos min, repagos al mi kotizon de dumviva membro kaj laŭte kondamnos kiel fiulon? Mi ne miros se li kaj liaj sam(ne)pensantoj postulos tion. Eŭropo havas longan tradicion de publikaj ekzekutoj, inkluzive de tiuj simbolaj. Franca oficiro Dreyfus, kies sabro estis rompita surplace antaŭe vico de liaj kamaradoj, danke al tio eksciis ke por franca socio li plu estis judo. Eble mi finfine ekscios ke por eŭropa parto de Esperantujo mi plu estas ruso?

      Delete
  7. Kara Stano

    mi konstatas, en mia lando, la gregan konduton de la precipajn amaskomunikilojn pri la rusia atako al Ukrainio. Ja sencerba etoso regnas.
    Sed vi tro ĝeneraligas: en Facebook kaj Twitter ne estas la socio, nur amaso da trolantoj, Eŭropanoj ne ekzistas, nur civitanoj de interkonkurantaj ŝtatoj, kaj en ties landoj ekzistas ankaŭ homoj, ne malmultaj, kiuj konscias pri la manko de kritiko pri la oficiala vidpunkto.

    Mi invitas vin legi:
    https://eo.mondediplo.com/article2995.html
    https://eo.mondediplo.com/article3004.html

    ReplyDelete
    Replies
    1. Dankon kara, mi regule legas tiun retejon. Ankaŭ mi esperas ke plejparto de la eŭropanoj ne estas tiom histeriaj kaj influemaj al propagando. Ankaŭ en Rusio sociaj retoj plenas je histeriuloj, mense malstabilaj personoj kaj malsukcesintoj de ĉiuj tipoj emaj kulpigi pri siaj fiaskoj iun ajn krom si mem. Ĝuste tiu lasta speco konsistigas plejparton de la tiel nomata opozicio, speciale inter adeptoj de Navalnij kiuj kulpigas pro siaj fiaskoj samtempe politikistojn, enmigrintojn, kaŭkazanojn kaj koruptulojn.

      Delete
  8. Estus granda malŝparo da tempo respondi serioze al tiu afiŝo. Ĝi estas plene de torditaj faktoj kaj rektaj mensogoj. Neniu normalulo havas tempon meti ĉion en akuratan lumon.

    Tial nur tri rimarkojn:
    - La nuna mondcentro de milita histerio estas Rusio: Ni simple notu, ke homoj estas arestitaj kaj punitaj por montri ŝildojn kun la vortoj 'Ne milito', aŭ eĉ nur 'Du vortoj'.
    - La nura tutprava atesto de Sinjoro Belov ĉi tie estas lia respondo al la unua komento: La afiŝo ne temas rusofobion. Anstataŭ ĝi estas malkaŝita minaco al ĉiuj aliaj landoj en Eŭropo. La samaj torditaj faktoj, la samaj mensogoj, kiujn la Rusia propaganda maŝino uzis delonge por pravigi la nuntempan grandskalan militon al Ukrainio, ĉi tiam estas preparataj celante al pliaj landoj.
    - Tamen, Sinjoro Belov havas seriozan kialon por timi rusofobion: Kaŭze de la milito kontraŭ Ukraino la tuta parto de Rusio orienta de Uralo havas ĉinan estontecon. Ĉinio simple alvenos, prenos ĉion, kion ĝi bezonos, precipe krudaĵojn. Neniu rusa funkciulo aŭdacos kontraŭstari tion. Se oni volas vidi la estontecon de Rusoj vivontaj en orienta Rusio: Vidu al Tibetanoj, al Kamboĝanoj, al Ujguranoj.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Neniu normalulo respondos al tiaĵoj, do mi, ruso loĝanta en Siberio kaj ofte vizitanta Ĉinion, faros nur unu rimarkon: tio estas galimatiaĵo kaj kompleta absurdo.

      Delete
  9. La ĉi-monata eldono de la Esperanta magazino "Monato" uzas la fiesprimon "kiopriismo" (angle: whataboutism) sammaniere kiel sennombraj anglalingvaj periodaĵoj, nome por kontraŭbatali ĉiujn provojn kompari la nunan operacon de la Rusuja fortoj en Ukrainujo kun la multaj militoj fare de la Usona imperio en la pasintaj jardekoj.

    Ĉiam ja alportas utilon analizi la semantikaĵon, t.e. la politikan intencon, malantaŭ tiaj novaj esprimoj, kiuj aperas en la Okcidento. Laŭ mi, la fiesprimo "kiopriismo" fakte estas batalkrio de hipokrituloj kontraŭ justeco!

    Kial? Nu, ni imagu malgrandan korton, en kiu infanoj ludas, sed pli kaj pli ofte interbatalas. La loĝantoj en la domoj ĉirkaŭ la korto atente rigardas la interbataladon kaj rimarkas, ke la plej forta kaj plej brutala knabo, Makso, tiranas kaj pugnas preskaŭ ĉiujn aliajn (pli malgrandajn) infanojn, escepte de siaj komplicoj. Sed la loĝantoj neniam kuraĝas diri eĉ unu vorton, ĉar ili mem timas suferi sub la tiraneco de Makso. Iuokaze mezgranda knabo, Rudolfo, piedbatas Olavon, unu el la plej naŭzaj komplicoj de la brutala Makso, kiuj entute ebligas ties tiranecon en la korto. Nun ĉiuj loĝantoj tuj malfermas la fenestrojn kaj riproĉe krias al Rudolfo pro tio, ke li "mistraktis la kompatindan Olavon". Kion Rudolfo respondas al la loĝantoj? "Kaj kio ... pri la pugnobatoj, per kiuj Makso regule mistraktas nin? Kial vi ĝis nun neniam malfermis la fenestrojn kaj riproĉis lin?"

    Ĉu Rudolfo pravas? Sendube. Ĉar estas decida kriterio de justeco, ke oni traktas samon same. Ĉio alia estas nur hipokriteco. Tial, la demando "Kio pri..." ne nur estas legitima, sed estas eĉ la bazo de ĉia strebado al justeco. Kontraste al tio, kalumnii la tute rajtan demandon per la fiesprimo "kiopriismo" estas insida provo mutigi ĉi tiun strebadon.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Mi vidis la infografikon, hispanlingvan, kiu, lau mi, donas eĉ pli precizan imagon pri la okazanta situacio. La bildo estas apenau trovebla, mi priskribos pervorte:
      dum sangvundita Ursino kuŝas senforta, la ĉasistoj kaptis ŝiajn etajn kaj stultajn ursidojn kaj pro incita turmentado instruis ilin diboĉi, ruinigante propran neston, uzi drogon, krii malbelajn vortojn, minaci kaj kaj eĉ piedbati ŝajne malagipovan korpon, samtempe pugni la plej malgrandan, kiu pepas "mi volas al la panjo!".
      Pasis tempo, subite Ursino vekiĝas...
      En tio prezentaĵo hipokrituloj ne estas nur maljustemaj atestantoj, sed aktivaj rolantoj de la ĉasado.

      Delete
    2. Vi tute pravas, Jan, ĉar vi analizas la aferon memstare kaj sobre. Bedaŭrinde tia klareco de menso jam malofte renkonteblas ankaŭ en Eŭropo kiu fieris pri ĝi kaj bazis sur ĝi sian civilizon. Demando "kio pri...?" estas bazo de la justeco kaj ankaŭ de justico. Eŭropanoj ŝatas diri ke krimoj faritaj de aliulo ne pravigas viajn proprajn krimojn. Sed ĉu eblas imagi juĝiston kiu akuzas unu krimon kaj la alian ignoras kaj eĉ komplicas je liaj krimoj? Apenaŭ tiuj eŭropanoj mem konsiderus tion ebla kaj justa. Tamen ili estas ĝuste tiu ĉi juĝisto.
      Mi aldonu ke PR-kampanjo celanta redukti tiajn demandojn al la primitiva "kiopriismo" estas klare propaganda kio bone videblas por ĉiu homo almenaŭ iom klera pri eŭropa historio. Dum bombado de Dresdeno pereis centmiloj da homoj kaj la nunaj histeriuloj certe nomus tion militkrimo. Sed kontraŭfaŝistoj respondus ke antaŭ Dresdeno estis Gernika kaj Coventry kaj tio forigis la demandojn. Nun tiu argumento certe malsukcesus kaj Hitlero laŭte krius tra la tuta mondo: "Ne rakontu al ni pri Leningrado, Holokaŭsto kaj Coventry - tio estas kiopriismo! Haltigu la Ruĝan Armeon! Churchill kaj Roosevelt iru al tribunalo! Savu Berlinon kuraĝe defendatan de SS!" Kaj eŭropa gazetaro raportus subtene: "Elokventa oratoro, pentristo kaj politikisto Adolf Hitler batalas por savi sian popolon de invadintoj. Li plu restas en sia rezidejo kun sia ĉarma edzino kaj gvidas la batalon de siaj kuraĝaj trupoj. Kio pri SS? Li diras ke ĝi estas kia ĝi estas. Neniu estas perfekta, sed nun plej gravas haltigi rusajn hordojn kaj savi la Trian Regnon!"

      Delete
  10. Vi pravas, Lusi. Fakte nun okazas milito inter Rusio kaj NATO sur teritorio de Ukrainio. Estas tre domaĝe ke ukrainaj elitoj permesis transformi sian landon je batalejo de fremdaj fortoj kaj oferas sian popolon por fremdaj celoj.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Stano, en via pagxo aperis spam-botoj kun maldecajxoj. Estas konata afero en la reto, ne cxiuj scipovas esprimi sin parole, nur blasfeme

      Delete
    2. Dankon kara! Ni estu indulgemaj - mensmalsanuloj abundas ankaŭ en Esperantujo. Rimarkindas ke tiu anonimulo senhalte elverŝas siajn seksajn fantaziojn, plejparte gejajn. Ni kompatu lin kaj ignoru :)

      Delete
  11. Mi dirus ke - la popolo permesis aperon de tiaspeca elito. Eble ne la tuta, sed sufiĉe amasa. Mi spektis rampe evoluintan kaserolmentalon jam de sepdekaj

    ReplyDelete

Post a Comment