Jam kelkajn monatojn amaskomunikiloj kaj politikistoj tutmonde parolas pri minaco de “rusia invado” al Ukrainio. Ukrainaj aŭtoritatoj jen aliĝas al tiu histerio, jen deklaras ke vidas neniujn signojn de tia minaco. Tamen mi opinias ke milito en Ukrainio povas eksplodi en iu ajn momento. Sed temas pri tute alia scenaro.
Sepjara milito
Mi memorigu iom pri cirkonstancoj en kiuj disvolviĝas la afero. En 2014 en Kievo okazis ŝtatrenverso sekve de kiu potencon kaptis ukrainaj naciistoj. Ili komencis sturmi registarajn sidejojn tra la lando, startis rusofobia kampanjo. En Donbaso, precipe ruslingva regiono situanta en sud-orienta parto de Ukrainio, komenciĝis protestoj kies partoprenantoj postulis protekti ilian rajton plu uzi la gepatran lingvon kaj aranĝi respektivan referendumon. Anstataŭ intertraktantoj novaj aŭtoritatoj sendis al ili armeajn trupojn. Eksplodis milito dum kiu pereis jam pli ol 10 mil homoj. La regiono separiĝis de Ukrainio, aperis du neagnoskitaj ŝtatoj – Donecka kaj Luhanska Popolaj Respublikoj.
La plej aktiva batalado finiĝis aŭtune 2014 kiam danke al perado de Rusio, Francio kaj Germanio en Minsko estis subskribita interkonsento. Laŭ ĝi Ukrainio sin devigis interalie doni al tiuj teritorioj apartan statuson kaj fiksi tion en la konstitucio, aranĝi tie liberajn balotojn kaj amnestii ĉiujn partoprenintojn de la eventoj. Pli ol sep jaroj pasis, sed Ukrainio plenumis neniun el tiuj ĉi sindevigoj.
Ukrainiaj aŭtoritatoj malkaŝe diras ke ili ne planas plenumi siajn promesojn kaj postulas ŝanĝi la interkonsenton. Ili ankaŭ rifuzas rekte intertrakti kun la separistoj kaj asertas ke tio estas pajlopupoj de la “rusiaj invadintoj”, do necesas interparoli sole kun Rusio. Siavice rusiaj aŭtoritatoj rifuzas priparoli la aferon kun ukrainaj kolegoj, substrekante ke Donbaso estas parto de Ukrainio, do ukraina registaro devas rekte interparoli kun siaj civitanoj.
Rusio insistas ke la interkonsentoj estas subskribataj por esti ne modifataj, sed plenumataj. Post jaroj da vanaj klopodoj rusiaj diplomatoj rekte diris ke evidente ne plu havas sencon intertrakti kun la lando, kies gvidantoj kondutas tiom senrespondece kaj neprognozeble.
Kiel pruvo estis publikigita diplomatia korespondado inter Rusio, Germanio kaj Francio, montranta ke Rusio plu pretas al politika solvo de la konflikto, sed insistas ke ĉiu flanko plenumu siajn sindevigojn. La ĉefa intertraktanto Dmitrij Kozak post plia sensukcesa renkontiĝo nomis la ukrainajn aŭtoritatojn “infanoj kun alumetoj” kaj alvokis Usonon pli strikte kontroli siajn subulojn, kiuj povus fari incendion kaj bruligi propran domon – tre proksiman al Rusio.
Ekde tiam la konflikto bruletas rande de nova eksplodo. Trupoj de ambaŭ flankoj staras proksime unu al la alia, foje dividitaj je kelkdekmetra terstrio. Ĉiutage okazas incidentoj kun pafado kaj bombardado, nombro de vunditoj kaj pereintoj kreskas, damaĝoj multiĝas. Ambaŭ flankoj akuzas unu la alian pri provokoj kaj prezentas respektivajn pruvojn.
Printempe de 2021 Rusio koncentris dekmilojn da militistoj ĉe la limo kun Ukrainio, kio kaŭzis timan reagon. Oni ekparolis pri “rusia invado”, usona prezidanto Joe Biden urĝe renkontiĝis kun rusia prezidanto Vladimir Putin.
Fine de 2021 ĉio ripetiĝis. Rusiaj aŭtoritatoj koncentris apud Donbaso pli ol 100 mil militistoj kaj aranĝis serion da militaj ekzercoj en apudaj regionoj. En decembro Rusio publikigis siajn postulojn rilate propran sekurecon kaj diris ke ĝi intertraktos pri tio nur kun Usono, ĉar nek Eŭropa Unio, nek des pli Ukrainio sin montris kiel memstaraj kaj fidindaj partneroj, kapablaj fari decidojn kaj plenumi ilin. Usono urĝe petis intertraktojn kaj ekde tiam okazis kelkaj renkontiĝoj, ĝis nun sen videbla rezulto.
Mito pri “rusia invado”
Okcidenta gazetaro plenas je rakontoj pri baldaŭa “rusia invado” al Ukrainio. Sennombraj “ekspertoj” rakontas kiel Rusio atakos sian najbaron, okupos kaj dividos ĝian teritorion, subpremos partizanan movadon ktp. Oni jam fantazias pri rusiaj tankoj en Kievo, anekso de la tuta Ukrainio kaj minacas Rusion per teruraj sankcioj. Plej amuza el la legitaj de mi artikoloj, estis tiu de usona aŭtoro, kiu tute serioze asertis ke Rusio invados Ukrainion, ĉar ĝi bezonas… du ukrainajn fabrikojn – tankan kaj aviadilan. La penso ke kostoj de tia invado sufiĉus por konstrui kvindek tiajn fabrikojn evidente ne venis al la kapo de tiu “eksperto”, same kiel imago pri stato de tiuj fabrikoj post 30 jaroj de la ukraina sendependeco dum kiuj la ukraina armeo aĉetis eĉ ne unu novan aviadilon.
Kiel pruvon tiuj “ekspertoj” prezentas koncentriĝon de rusiaj trupoj en ĉelima areo – ciferoj varias de 100 ĝis 175 mil militistoj. Ilin certe ne dubigas ke por invadi la same grandan Irakon en 2003 aliancanoj sendis 300 mil soldatojn kaj por sturmi Groznon (200 mil loĝantoj) en 2000 venis 100 mil rusiaj soldatoj. Veraj militfakuloj atentigas ke tiu nombro sufiĉas nur por dum iu tempo rebati atakojn de la ukraina armeo, sed certe malsufiĉas por okupi la landon. Sed iliaj voĉoj dronas je la maro de histeriaj prognozoj, ĝoje konsumataj de enuaj legantoj.
Same ne dubigas ilin ke tiu koncentrado de la militfortoj okazas dum monatoj kaj tute malkaŝe. Usonaj spionaviadiloj senhalte cirkulas super la regiono, lokanoj kaj ĵurnalistoj inundas sociajn retojn per fotoj kaj filmetoj, montrantaj tankajn kolonojn laŭlonge de la vojoj. Tio draste kontrastas kun konduto de la rusia armeo en 2014, kiam rusiaj militistoj aperis sur stratoj de Krimeo subite kaj rapide okupis ĉiujn strategiajn objektojn sen fari eĉ unu pafon.
Ekde tiam rusia armeo pruvis sian kapablon agi rapide kaj efike – kiel ĵus en Kazaĥio, kien en unu tago venis miloj da paraŝutistoj kun kirasveturiloj. Kiel prave rimarkigis rusia politologo, se rusia armeo vere planus eniri Ukrainion, neniu scius tion ĝis momento kiam en Ĥarkovo surplace aperus homoj en verda uniformo disdonantaj bombonojn al infanoj – kiel tio okazis en Krimeo.
Kial do malgraŭ ĉio ĉi mi konsideras militon en Ukrainio ebla? Por kompreni tion necesas forgesi fantaziaĵojn de ĵusbakitaj “ekspertoj” kaj forlasi la kadron de kliŝa pensmaniero.
De miliardulo al komediulo
Kio okazis en Ukrainio ekde 2014? Post la “revolucio” aŭ “Eŭromajdano”, kiel nomas la ŝtatrenverson oficiala propagando, prezidentan postenon okupis miliardulo Petro Poroŝenko. Li prezentis sin kiel ukrainan naciiston, aktive promociis limigon de uzado de la minoritataj lingvoj (precipe de la rusa), sin apogante sur la plej konservativajn instituciojn – armeon kaj eklezion. Inter siaj plej gravaj atingoj li konsideris apartigon de la Ukraina Ortodoksa Eklezio de la Moskva Patriarkato kaj leĝon, kiu malpermesis instruadon en la minoritataj lingvoj kaj grave limigis ilian uzadon en amaskomunikiloj kaj publika sfero ĝenerale.
Tamen nuraj malpermesoj evidentiĝis ne sufiĉaj por pruvi al la civitanoj de Ukrainio, ke ilia vivo iĝis pli libera kaj prospera. En 2019 miliardulo Poroŝenko malgajnis prezidentan baloton al komedia aktoro Volodimir Zelenskij, ricevinta en dua raŭndo 73,22% de la voĉoj. Rimarkindas ke lin subtenis homoj de la tuta Ukrainio, esperintaj ke li sukcesos unuigi la ĉiam pli polusiĝantan landon kaj solvi ĝiajn problemojn.
Tri jaroj pasis, sekva baloto devos okazi jam printempe de 2024 kaj la parlamento reelektiĝos aŭtune 2023. Sed ekonomia kolapso daŭras, MEP apenaŭ superis 60% de la nivelo de 1990 (lasta jaro antaŭ la sendependiĝo), amasa elmigrado kreskas kaj en rangolisto de la Indico de Homa Disvolviĝo, Ukrainio okupas la 74-an lokon – inter Sankta-Kito kaj Neviso kaj Antigvo kaj Barbudo (por komparo: Kazaĥio okupas la 51-an lokon, Rusio – la 52-an, Belorusio – la 53-an). Prezidanto Zelenskij malsukcesis unuigi la nacion kaj fini la Donbasan konflikton. Li ne plenumis la interkonsenton, subskribitan de sia antaŭulo, nek trovis alian solvon de la problemo.
Ne mirindas ke lia populareco grave falis kaj atingis rekorde malaltajn nivelojn. En oktobro 2021 lin subtenis nur 25% de la ukrainoj, lian partion – 17%. Estro de lia frakcio en la parlamento forlasis ĝin kaj komencis personan politikan karieron, aktive akuzante la prezidanton pri arbitreco kaj neprofesieco. Eksiĝis jam pluraj liaj ministroj kaj ĉefministroj, kiuj ankaŭ rakontas pri amatora kaj arbitra administra stilo de la prezidanto. Li neniam estis populara inter armeanoj kaj ukrainaj naciistoj, sed nun perdis subtenon ankaŭ de ruslingva loĝantaro kaj homoj, emaj okupi neŭtralan pozicion ekster du ekstremaj tendaroj.
Lia ekstera politiko same fiaskis, se ne konsideri granda sukceso proksimiĝon al Turkio kaj kreskon de ĉina ĉeesto en la ekonomio. Publikigo de telefona konversacio en kiu Volodimir Zelenskij videble humiliĝas antaŭ Donald Trump ankaŭ ne kontribuis al plibonigo de la prezidenta aŭtoritato. Vladimir Putin simple rifuzas interparoli kun li, preferante priparoli la aferojn de Ukrainio kun ĝia vera mastro forme de Usono. Kion povas fari la ukraina prezidanto?
Tento de “fina solvo”
Li scias ke politika vivo de Ukrainio dum jardekoj sekvas la saman cirklon “lukto – venko – perfido – lukto” kaj memoras la sorton de Viktor Juŝĉenko – heroo de la unua, “oranĝa revolucio”, okazinta en 2004. Li estis ege populara, iĝis nacia heroo, sed jam sekvan baloton ricevis nur 5% de la voĉoj, malgajninte al Viktor Janukoviĉ (forpelita de sekva “revolucio” en 2014). Zelenskij ektimis kaj ekagis.
Li malsukcesis unuigi kontraŭajn tendarojn de la ukraina politiko, do anstataŭe li atakis ilin. Unuan baton spertis ruslingva opozicio. En februaro 2021 estis perforte likviditaj ĉefaj opoziciaj televidkanaloj, inter kiuj estis plej popularaj en Ukrainio. Kiel pravigo estis prezentitaj konsideroj de nacia sekureco – vortumo inda de la fifama Joseph McCarthy.
Sekvis atako kontraŭ ukrainaj naciistoj. Eksa prezidanto kaj “heroo de majdano” Petro Poroŝenko estis akuzita je… ŝtata perfido pro kio lin minacas plurjara malliberigo. Oni asertas ke li aĉetadis karbon minitan en Donbaso tra perado de Belorusio kaj tiel financis la separistojn. Tion ke al Ukrainio vere mankas karbo, pro kio ĝia energia sektoro estas en duonmorta stato la akuzantoj certe ne mencias.
Sed ĉio ĉi ne solvas la Donbasan problemon, kiu plu restas dolora vundo de la ukraina vivo. Kio fareblas tiukampe? Oficiale la ukrainaj aŭtoritatoj insistas pri reveno de la regiono sub ilian regadon. Sed reale ili komprenas ke loĝantaro de Donbaso, dum sep jaroj pripafata kaj bombardata de la ukraina armeo kaj volontulaj taĉmentoj de naciistoj, senigita je ĉia ŝtata subteno kaj prizorgado kaj vidanta ke dum tiuj jaroj pri ĝi zorgas nur Rusio, malamegas la ukrainajn regantojn kaj ilian politikon. Tiuj homoj malakceptis la ukrainan naciismon en 2014, do ĉu eblas imagi ke ili akceptos ĝin nun, kiam ili eĉ ne plu povos instrui siajn infanojn en la gepatra lingvo? Ĝis la parlamenta baloto restis unu jaro, ĝis tiu prezidenta nur du. Ĉu vi imagas politikiston kiu revus ricevi pliajn 4 milionojn da oponantoj?
Sed Zelenskij scias ke agnoski perdon de tiuj teritorioj ankaŭ ne eblas – la ukrainaj naciistoj ne pardonos tion al li kaj aranĝos novan “revolucion” laŭ la sama teknologio, jam efike uzita dufoje. Iuj asertas ke oni povus solvi la Donbasan problemon per kruda forto. Tiu ideo grave populariĝis post la venko de Azerbajĝano en la Dua milito en Montara Karabaĥo en 2020. Ukrainaj naciistoj vidis ke la internacia komunumo ne multe zorgas pri homaj perdoj kaj humanitara flanko de tiaj konfliktoj ĝenerale, se atakinto povas venki sufiĉe rapide kaj havas juran bazon por siaj pretendoj.
Printempe de 2021 al Donbaso estis senditaj pluraj ukrainaj trupoj, kio estigis suspektojn pri planado de nova milito. Sed responde Rusio koncentris siajn trupojn ĉe alia flanko de la limo kaj klare diris ke se la ukraina registaro komencos novan militon en Donbaso, ĝi pli similos ne al la venko de Azerbajĝano en Montara Karabaĥo en 2020, sed al la malvenko de Kartvelio en Sud-Osetio en 2008, kiam la kartvela armeo post invadi la separisman regionon kaj ataki rusiajn pactrupojn, post kelkaj tagoj estis komplete disbatita kaj fuĝis.
Dilemo de provokanto
Ĉu tio signifas ke la milito ne eblas? Tute ne, ja restas alia scenaro, kiu povas aspekti paradoksa, sed pro tio ne iĝas malpli realisma – speciale se vi konas diplomatian kaj militan historion. La ukraina registaro povos komenci novan militon en Donbaso por… malgajni ĝin. Tio estos malvenko milita, sed venko politika.
Imagu ke la ukraina armeo komencas amasan bombadon de Donbaso kaj post kelkaj horoj tertrupoj invadas ĝin. Rusio devos respondi, interalie pro tio ke en tiu ĉi regiono loĝas kelkcent mil rusiaj civitanoj kaj Rusio garantiis per interkonsento subskribita en 2014, ke la konflikto estos solvita nur pace.
Rusiaj trupoj eniros la regionon kaj rapide forpelos la ukrainajn invadintojn. Poste plej verŝajne Rusio devos agnoski sendependecon de la Donecka kaj Luhanska Popolaj respublikoj kaj garantii ilian sekurecon. En Donbaso lokiĝos rusiaj trupoj kaj tio definitive nuligos ĉiajn planojn pri milita solvo de la konflikto.
Ekde tiu momento Volodimir Zelenskij ĝoje forgesos pri Donbaso kiel aktuala kapdoloro. Li komplete detruos ĉian opozicion, reference al severaj leĝoj de milita periodo. Li ricevos abundan politikan kaj ekonomian subtenon de okcidentaj landoj. Li aprobigos plurajn severajn sankciojn kontraŭ Rusio, prezentante Ukrainion kiel senkulpan viktimon de la rusia agreso (Kartvelio ĝis nun sukcese faras tion, kvankam enketo de la Eŭropa Komisiono klare nomis ĝin agresinto, do la precedento haveblas). Kaj li por ĉiam malaperigos tiujn kvar milionojn da malamantoj de la Kieva reĝimo, kiuj loĝas en Donbaso. Por tio necesas fortranĉi parton de la suverena teritorio, sed tio apenaŭ zorgigas ukrainajn regantojn, kies prognoz-horizonto kutime ne superas kelkajn jarojn.
Kial tamen la milito ne okazis ĝis nun? Ĉar la ukraina prezidanto timas. Li pretus oferi Donbason, sed li timas perdi pli. Vladimir Putin klare diris ke se ukrainaj regantoj komencos novan militon en Donbaso, Rusio respondos tiel ke Ukrainio ĉesos ekzisti kiel la ŝtato en sia nuna formo. Ekde tiam ukrainaj kaj okcidentaj “ekspertoj” kreis abundon da fantaziaj mapoj, en kiuj Rusio dividas Ukrainion jen laŭ unu rivero, jen laŭ alia, jen komplete aneksas ĝin. Ili pretas perdi kelkajn milionojn da ukrainoj, sed tute ne deziras perdi sian tronon. Zelenskij ŝatus amputi sian doloran kaj ŝajne nekuraceblan brakon, sed li timas perdi ankaŭ la kapon. Ĉu vi komprenas lian dilemon?
Scenaro de la milito
Kiel povus evolui la militado? Mi ne estas militfakulo, do prefere ne profundiĝu je detaloj. Sed eĉ miaj supraĵaj konoj sufiĉas por kompreni absurdecon de fantazioj kiuj plenigis la okcidentan gazetaron.
Plej ridinda estas aserto ke Rusio ĝis nun ne invadis Ukrainion nur pro… nesufiĉe malvarma vetero. Mi legis plurajn artikolojn, kies aŭtoroj tute serioze diras ke rusia armeo atendas grundon frostiĝi por ebligi veturadon de tankoj. La fakto ke antaŭ 75 jaroj laŭ la sama tereno senprobleme impetis miloj da germanaj tankoj evidente tute ne ĝenas ilian fantazion. Mito pri “generalo frosto” estas tro forta kaj imago pri Rusio tro fantazia por rezigni je fabeloj kaj alfronti realon.
Sed kiel povus evolui la milito, se ĝi tamen okazos? Jen mia proksimuma scenaro, espereble ne realigota.
Post serio da provokoj (ĉu realaj aŭ elpensitaj) ukrainaj trupoj komencos ofensivon klopodante fortranĉi Donbason de Rusio kaj komplete ĉirkaŭi ĝin. Se Rusio ne enmiksiĝos ili sukcesos fari tion sufiĉe rapide kaj poste transiros al intensa bombado de la ĉirkaŭitaj separistoj, kiuj apenaŭ povos rezisti pli ol kelkajn semajnojn. Dum sep jaroj okcidentaj landoj sendis plurajn instruistojn kaj konsilantojn al la ukraina armeo, kaj liveris multe da armiloj, do ĝi eltenos tian militon kontraŭ malpli pova malamiko.
Se tamen Rusio plenumos sian averton kaj enmiksiĝos je la konfikto, ĉio finiĝos eĉ pli rapide, sed kun inversa rezulto. Ne okazos amasaj tankaj invadoj, nek sturmo de Kievo aŭ okupado de la tuta Ukrainio. Ĉio komenciĝos per amasa misila atako, kiu detruos plejparton de la ukraina kontraŭaviada defendo en la orienta parto de la lando. Por tio apenaŭ necesos pli ol duonhoro.
Sekvos amasa aviadila atako dum kiu bomb- kaj sturmaviadiloj detruos la reston de la milita infrastrukturo. Kaj nur poste venos paraŝutistoj kaj specialaj taĉmentoj, kiuj fulme okupos limigitan areon en la sud-orienta parto de Ukrainio, senarmigos la restintajn ukrainajn trupojn kaj ekstaros lime de tiu ĉi regiono por preventi novan invadon. Nur poste venos ordinaraj tertrupoj kun kirasveturiloj kaj artilerio, kaj inĝenieraj trupoj kiuj konstruos fortikaĵojn, kreos minkampojn ktp. Tiutempe ŝokitaj ukrainaj soldatoj jam estos senarmigitaj dum grupoj de loka memdefendo, kiuj nun rampas laŭ ukrainaj kampoj kun lignaj mitraletoj enmane, simple restos hejme. Kontraŭtankaj pafiloj Javelin, abunde liverataj de Britio lastatempe, restos en kestoj aŭ iĝos polvo en eksplodigitaj militstokejoj.
Tiu scenaro realigeblas en iu ajn tago, sendepende de sezono aŭ vetero. Kion oni povas fari por eviti ĝin? Mi ne scias. Evidente la ukraina registaro ne plenumos siajn sindevigojn, ĉar tiu rifuzo iĝis kerna parto de la naciisma propagando kaj Frankenŝtejno povos mortigi sian kreinton. Same evidentas ke Rusio akceptos nek revizion de la interkonsento, nek novan militon ĉe siaj limoj. Espereble la nuna streĉiĝo poiomete moderiĝos kaj la konflikto revenos al sia antaŭa stato – kun ĉiutaga pafado kaj mortigoj, sed almenaŭ sen granda milito.
Sed nombro de “akcipitroj” neeviteble kreskas ĉe ambaŭ flankoj kaj ili ĉiam pli laŭte krias ke necesas jam transiri de terapio al kirurgio kaj solvi la problemon definitive. Aktiva liverado de armiloj al Ukrainio estas bona instigilo tiudirekte, ja reference al ĝi ukraina flanko povas diri “ni jam pretas, do ni ataku” kaj la rusia flanko povas konkludi ke preferindas ataki nun, ĉar la malamiko ĉiutage iĝas pli forta. Kiu venkos – ĉu “terapeŭtoj” aŭ “kirurgoj”? Ni vidos kaj plej verŝajne tio okazos tre baldaŭ.
La rusia invado al Ukrainio fariĝis malpli histeria kaj pli reala, kio konfirmas ke la ŝtata servo pri informado ĉe iuj landoj ankoraŭ bone funkcias. Oni ne fidu la ĵusbakitaj ekspertoj, nur la vere profesiaj.
ReplyDeleteĈu vi parolas pri la servo kiu asertis ke rusia armeo atendas ĝis la grundo frostiĝos? En realo ĝis atendis ĝis ĉiuj diplomatiaj penoj fiaskis. En lasta tago ankoraŭ eblis preventi la militon. Nun ankoraŭ eblas haltigi ĝin. Sed Kievaj regantoj preferas milito ĝis lasta ukraino. Kun tiaj patriotoj Ukrainio ne bezonas malamikojn.
DeleteNi restu ĉe la faktoj: Putin mensogas, invadas Ukrainion kaj milite minacas suverenajn landojn kiel Ukrainion, Finnlandon kaj Svedion, okaze ke ili decidos eniri NATO-n, kio estas la nura garantio kiu historie evitis ke Rusio atakis aliajn landojn. Ĉio alia estas blablaado kaj nostalgiaj revoj pri restarigo de gloro de malnova Sovetunio ajnkoste.
DeleteDankegon, Stanislav, pro via ampleksa kaj detala priskribo de la reala situacio en Ukrainujo! Bedaŭrinde, la struta ideologio reganta en la vasalŝtatoj de la Usona imperio malhelpas al la tieaj samideanoj malfermi la okulojn kaj akcepti la realon, nome ke la (Sovaĝa) Okcidento daŭre subtenas faŝismon - same en Ukrainujo post 2014, kiel en Ĉilio post 1973!
ReplyDeleteNe dankinde kara! Bedaŭrinde mia prognozo evidentiĝis fiaskinta. Mi ĝis lasta momento estis certa ke ukrainaj regantoj almenaŭ pro vivosava instinkto korektos sian politikon kaj ke eŭropa diplomatio estos pli efika. Bedaŭrinde racio ne plu troveblas en Eŭropo kaj eĉ dignaj malamikoj ne pku renkonteblas. Henry Kissinger aŭ Zbigniew Brzeziński, malgraŭ sia reputacio de rusofoboj, estis inteligentaj kaj sobraj homoj kaj sendube interkonsentus kun Putin - ili pensis kaj agis same, laŭe al naciaj interesoj de sia lando. Sed tempo de granduloj pasis, sur scenejo restis nur feblaj pupoj kaj stultaj pajacoj.
DeleteDankon Stano pro tiu historia leciono. Bedaŭrinde, ĉio okazis alimaniere ol vi prediktis, kaj la mallonga speciala ago fariĝis longdaŭra milito kun multaj, multaj civiluloj mortigitaj. Se NATO vere armee intervenos, tio signifos novan mondkatastrofon. La 800 miliardoj da usonaj dolaroj en armilsubteno nur plilongigas ĉi tiun teruran militon.
ReplyDeleteBonvolu skribi pli pri tiu afero.
Jes, bedauŭrinde mi eraris. Mi estis tute certa ke post vidi neeviteblan malvenkon Zelenskij decidos transiri rapide al intertraktoj kaj savi sian popolon de vana buĉado. Sed li evidentiĝis eĉ pli cinika ol mi imagis kaj preferas oferi iom ajn da ukrainoj por savi sian tronon. Do la afero transformiĝas je pli longa milito kun neeviteblaj damaĝoj kaj civilaj viktimoj. Ĝis nun ili estas relative malmultaj - lastfoje Zelenskij raportis pri 1300 pereintaj militistoj kaj UN pri 1000 civiluloj. Por komparo dum invado al Irako pereis pli ol 3000 irakaj militistoj kaj pli ol 11 mil civiluloj. Do evidente rusiaj trupoj klopodas minimumigi civilulajn perdojn, tamen dum urba batalado ili neeviteble estos sufiĉe multnombraj.
DeleteKrome post foriro de la rusiaj trupoj el Kieva provinco evidente okazas transiro al alia strategio. Putin komprenis ke intertraktoj kun Ukrainio estas sakstrato, do li decidis atingi la deziratan rezulton alimaniere. Pro tio milita premo sur la ĉefurbon ne plu necesas. Anstataŭ subskribi paperojn pri garantioj de sekureco kaj agnosko de sendependeco de Donbaso kaj Krimeo, li simple fortranĉos Orientan Ukrainion kaj aligos ĝin al Rusio. Pro stulteco de siaj regantoj Ukrainio perdos oble pli grandan areon ol estis proponite ĝis nun - de Ĥarkovo ĝis Odeso.