Kio kaj kial okazas en Kubo?

La 11-an de julio 2021 en Kubo eksplodis amasaj protestoj. Miloj da homoj inundis stratojn de pluraj urboj – de Havano ĝis Guantanamo. Kio okazas kaj kial? Kio povos sekvi? Mi esprimos mian opinion.

Kio okazas?
Homoj marŝas laŭ stratoj kaj krias kontraŭregistarajn sloganojn. Ili postulas liberecon, vakcinojn, foriron de la registaro kaj ŝanĝon de la tuta sistemo. Mi vidis plurajn filmetojn kaj en ili protestoj aspektas sufiĉe pacaj, kvankam aperis jam fotoj kun renversitaj aŭtoj kaj raportoj pri rabitaj vendejoj.


Foje homoj ĵetas kontraŭ policanoj ŝtonojn, sed policanoj foriras rapide kaj ŝajnas ke neniu persekutas ilin. Kvankam mi aŭdis ke kelkfoje jam okazis atakoj kaj kompreneble polico sin defendis, aperis unuaj vunditoj.

Sed ĝenerale kubanoj estas tre pacaj kaj la protestoj, dum kiuj preskaŭ neniu eĉ demetas maskon, pli similas al pacaj marŝoj en Belorusio ol al perfortaj frenezaĵoj de protestantoj en Honkongo.

Kial?
La ĉefa motoro de tiuj eventoj estas pure ekonomia. La ŝtata propagando asertas ke ĉion provokis pagitaj usonaj agentoj kaj certe almenaŭ parte ĝi pravas. Apenaŭ hazarde la protestoj komenciĝis preskaŭ samtempe tra la tuta lando – de la politizita Havano ĝis trankvila Guantanamo.


Mi jam vidis en Interreto filmetojn, en kiuj duonon de ekrano okupas registraĵoj el Kubo dum en alia duono komentas kubano loĝanta en Usono. Li vigle svingas la manojn, skandas kaj alvokas la eks-samlandanojn preni potencon je siaj manoj, liberigi sian patrujon, timi nenion ktp. Se tiuj homoj vidus lin tiumomente ili eble demandus kial li mem ne ribelis kuraĝe, sed preferis fuĝi el la lando por senavare disdoni sugestojn distance, el sia sekura usona domo. Feliĉe por ambaŭ flankoj ili ne renkontiĝas en reala vivo, nur en tiu virtuala.


Sed la ĉefa kialo estas pure ekonomia. Mi jam rakontis en apartaj blogaĵoj kiel funkcias la kuba ekonomio, en kiu stato troviĝas infrastrukturo kaj detruita transporta sistemo, kaj eĉ kiel efektive fartas la legendeca kuba medicino. Vivo en Kubo estas nek komforta, nek egaleca, nek racie organizita. Homoj havas multajn kialojn plendi.


La situacio speciale malboniĝis dum la kronvirusa pandemio, kiam torento de turista mono preskaŭ sekiĝis, same kiel enspezoj pro luigado de personaro eksterlanden (ĉefe de kuracistoj) kaj ĝiroj de kubanoj loĝantaj alilande. La du unuaj ĉesis pro la pandemio, la trian ĉesigis Donald Trump, pro kies malpermeso la insulon forlasis Western Union.


La ŝtato ne plu havas monon por aĉeti eksterlande eĉ plej necesajn nutraĵojn kaj varojn, sed plu penas gardi sian monopolon pri ekstera komerco, kiu ebligas al ĝi ekspluati sian popolon kun enorma profito – revendante ĉinajn ĉipaĵojn averaĝe tri ĝis kvin oble pli koste.


Ŝtataj butikoj vendantaj kontraŭ nacia mono estas malplenaj. Oni bakas panon duone el maiza faruno kaj eĉ kutimaj al ĉio kubanoj agnoskas ke ĝi estas preskaŭ nemanĝebla. Serĉi kokaĵon aŭ rizon estas ĉiutaga aventuro kun ne garantiita rezulto. Homoj venas al vendejoj je la tria aŭ kvina matene por registriĝi en atendovico kun numero 200 kaj pli kaj pasiginte plurajn horojn sub ardanta suno ekscii ke varoj elĉerpiĝis.


Iom pli bona situacio estas en valutaj vendejoj, sed por aĉeti tie necesas havi karton kun dolaroj aŭ eŭroj en la konto. Sed kie prenos dolarojn ordinara kubano, kiu laboras por la ŝtato aŭ eĉ kiel privata entreprenisto? Se vi ne havas aliron al turistoj aŭ parencojn eksterlande, pretajn superi ĉiujn obsaklojn kaj regule ĝiri monon al vi, restas nur pasigi horojn en atendovicoj kaj esperi. Aŭ protesti.


Multaj elektis nun la duan vojon, eble ankaŭ pro la ĉiam pli terura situacio rilate la kronviruson. Kiam en Rusio estis registrita vakcino Sputnik V, ĝiaj produktantoj diris ke Kubo povus iĝi baza produktejo por Karibio kaj Sudameriko. Tamen la kuba registaro elektis alian vojon. Ĝi rifuzis vakcinojn de Rusio kaj Ĉinio, preferinte krei la proprajn.


Ŝajnas ke la kreado okazis sukcese kaj antaŭnelonge komenciĝis amasa vakcinado, sed tempo estis grave perdita. Nun el 11 milionoj da kubanoj estas vakcinitaj apenaŭ pli ol duonmiliono. Dume ĉiutage estas registrataj po kelkmil infektitoj, malsanulejoj estas superplenaj kaj kompreneble por la malforta kuba medicino tio iĝis ekstrema ŝarĝo neeltenebla. Kolero pro ĉiutagaj malfacilaĵoj kuniĝis kun timo kaj angoro pro la pandemio, malsukcese traktata kaj rezultiĝis je ribelo.

Kio sekvos?
Mi vidas tri eblajn scenarojn kaj prezentos ilin laŭ malkresko de dezirindeco.


Laŭ unua varianto, prezidanto Miguel Díaz-Canel povas uzi la protestojn en sia (supozebla) lukto kontraŭ “dinosaŭroj”, kiel mi nomas malnovajn registaranojn, kiuj kontraŭas ĉiujn reformojn. Li povas diri: “Rigardu, ne mi proponas tion, sed la popolo postulas. Ne plu eblas diskuti, necesas agi rapide, se ni deziras plu regi la landon”.


Fakte sufiĉas sin turni al Rusio kaj Ĉinio – du solaj konstantaj kaj povaj amikoj de Kubo – kaj tiuj du landoj povos provizi ĉiujn necesajn nutraĵojn kaj varojn. Sed por tio la kuba ŝtato devos malfermi sian merkaton kaj rezigni je la rolo kiel plej granda spekulanto. Se la registaro ne plu havas monon eĉ por aĉeti ĉipaĵojn kaj spekulacii, ĝi devas permesi al aliaj veni kaj vendi siajn varojn rekte al la kubanoj, profitante nur el impostoj kaj popola kontento.


Laŭ dua varianto, la registaro povas diri ke la protestantoj estas kontraŭrevoluciuloj aŭ homoj trompitaj de ili, do necesas subpremi iliajn provokojn kaj restarigi la ordon. Poste ĝi enprizonigos la gvidantojn (kiel tio okazis en Katalunio) kaj dispelos la manifestaciojn – kruele kiel en Belorusio aŭ relative milde kiel en Francio kaj Rusio. Ĉio kvietiĝos – ĝis sekva eksplodo.


La tria varianto estus plej malbona, laŭ mia opinio. Povas esti ke armeestroj diros ke la nova prezidanto, juna kaj malsperta, malsukcesis defendi la atingojn de la revolucio kaj preskaŭ detruis la landon per mallerta regado kaj milda traktado de usonaj dungitoj. Do ili prenos la potencon por restarigi la ordon, savi la revolucion kaj protekti la popolon. Post tio povos sekvi io ajn – ĉu konservado de la reĝimo kiel en Hispanio de Franco aŭ liberalismaj ekonomiaj reformoj sub regado de milita diktaturo kiel en Tajvano kaj Singapuro.


Iuj opinias ke eblas ankaŭ la kvara varianto – usona invado kun “humanitaraj celoj” kaj kompleta ŝanĝo de la reĝimo. Jam aperis alvokoj fari tion, nome de iuj “gvidantoj de la kuba opozicio”. Mi diros koncize ke mi ne kredas je tia ebleco. 


Post 20 jaroj da militado Usono malsukcesis starigi demokration aŭ almenaŭ prosperon aŭ simple sekurecon eĉ en unu el pluraj landoj, kiujn ĝi invadis. Apenaŭ usonaj elektantoj aprezos plian militon – jam sen paroli ke apenaŭ amikoj de Kubo permesos tion fari. Rusio fermis sian militcentron en Kubo en 2002, kiam la naiva Putin ankoraŭ esperis pri proksimiĝo kun la Okcidento kaj eĉ proponis aliĝon de Rusio al NATO. Sed rusiaj submarŝipoj plu deĵoras ĉe usonaj bordoj kaj pretas plenumi ĉian ordonon.


Mi pensas ke la vivo donos respondon al ni jam tre baldaŭ. Espereble racio venkos avidecon kaj potencamon.

Comments

  1. Biden devus ĉesigi la embargon. Obama finfine ĉesigis ĝin sed Trump ĝin remetis!

    ReplyDelete
    Replies
    1. Obama ne ĉesigis la embargon, sed nur iom mildigis ĝin. Trump facile restarigis ĉion. En prognozebla estonteco la embargo daŭros. Cetere la ĉefa problemo de Kubo estas ne la usonaj sankcioj, sed terure malkapabla, monavida kuba registaro, kiu kruele ekspluatas sian popolon dum jardekoj.

      Delete

Post a Comment