Kubaj mitoj: La lando malriĉa, sed socio justa

Mi jam diris kiel vere statas la rilatoj inter la kuba ŝtato kaj ĝiaj civitanoj. Sed tio estas nur parto de la afero. La ŝtato en Kubo estas ne nur severa, sed ankaŭ maljusta, profitema kaj terure indiferenta al la problemoj de la homoj.

Tio montriĝas ne nur en la burokrateco, sed ankaŭ en la ekonomia medio. Eble vi jam scias ke en Kubo ekzistas deficito – plago, kiu trafis ĉiujn socialismajn ŝtatojn. Sed en Kubo ĝi estas eĉ pli severa ol iam en Sovetunio. Ne nur pro ĝia specifa malriĉeco, kaŭzita de la freneze stulta administrado, sed ankaŭ pro neimagebla komerca reguligado.


La kuba industrio produktas nur malmultajn konsumvarojn, plejparte malaltkvalitajn. Do gravan rolon ludas importado. La interna kaj ekstera komerco estas tute regataj de la ŝtato – kun teruraj sekvoj.


Lokaj vendejoj malplenas. Temas ne pri manko de vasta elekteblo, sed pri totala manko de la plej simplaj varoj. Por la nova domo en Havano Lisi mendis meblojn en Guantanamo, ĉar tiuj aĉeteblaj en butikoj estas aĉaj kaj multekostaj kaj mendi en Havano estus pli koste. Metiisto bone plenumis sian laboron, sed ne povis finmunti beboliton, ĉar en tiu provinca centro mankis... ĉarniroj.


Mi parolas pri la plej simplaj, ordinaraj ŝtalaj ĉarniroj amase produktataj kaj vendataj ie ajn en la mondo – krom Kubo. Dum tri semajnoj ni serĉis ilin en Havano, sed malsukcesis trovi du ĉarnirojn eĉ en la ĉefurbo. Mi venis al granda duetaĝa vendejo en la centro de Havano, dediĉita speciale al la hejmaj varoj. Ĉarniroj mankis. La vendobretoj aspektis tiel. 



Malmultaj haveblaj varoj estis vendataj en diversaj sekcioj kaj ĉiufoje oni devas stari almenaŭ kvaronhoron en atendovico. Mi vidis kelkajn gladilojn, sed en tiu sekcio mankis la vendistoj, do mi demandis viron el la apuda. Li diris, ke li povus vendi ilin al ni, sed tiuj gladiloj estas komplikaj ĉar ili ĉiam bezonas havi akvon interne. Mi rigardis denove – temis pri tute ordinaraj aparatoj. Li simple ne sciis kiel funkcias la teknikaĵoj, kiujn li vendas. La saman nekompetenton mi renkontis plurfoje.


Alia problemo rilatis al la banejo. Lisi aĉetis konstrumaterialojn en Guantanamo, sed ne komencis riparadon, ĉar mankis krano kaj duŝilo. Ĉu vi dubas ke ankaŭ tio estas deficito en Kubo? Pasis preskaŭ du monatoj antaŭ Lisi sukcesis trovi en la kuba ĉefurbo du ĉarnirojn. La kranon kaj duŝilon ŝi plu serĉis post duonjaro.


Io tamen haveblas en la ŝtataj vendejoj, sed la prezoj estas terure altaj. Televidilo Konka (triaranga ĉina ĉipaĵo) kostas 1000 CUC (do $1000), klimatizilo Panasonic – 1200 CUC, fridujo Daewoo – de 700 ĝis 1000 CUC. Mi povus daŭrigi senfine, sed la bildo jam estas konturita. Sapienti sat.


Mi jam antaŭvidas la demandon: kial la kubanoj ne aĉetas tiaĵojn eksterlande? Ĉar la kuba ŝtato zorgas ankaŭ pri tio. Plejparto de kubanoj simple ne povas veturi eksterlanden, ĉar pasporto kostas 100 CUC, kio egalas al averaĝa salajro por 4 aŭ 5 monatoj. Krome oni devas aĉeti biletojn, pagi hotelon ktp, kio sekvigos pliajn almenaŭ 1000 dolarojn. Ricevi vizon por la kubano estas neplenumebla tasko (mi jam rakontis kiel Lisi ricevis vizon al Slovakio). En la usona listo de la rifuzitoj Kubo okupas la malhonoran unuan lokon kun 81,9% da rifuzitaj vizopetoj. Vi havas pli da ŝancoj veni al Usono se vi naskiĝis en la militantaj Somalio (63,9% da rifuzoj) aŭ Afganio (73,8%). 


Do restas nur proksimume 19 landoj, kiuj akceptas la kubanojn sen vizoj. Inter ili la plej furoras Haitio, Panamo kaj Rusio, ligitaj al Kubo per rektaj flugoj. Ĉiutage tien venas dekoj da tiel nomataj “muloj” – neoficialaj komercistoj, kiuj aĉetas eksterlande deficitajn varojn (ĉefe vestojn) por vendi ilin 2 ĝis 4-oble hejme. Proprariske ili se ne likvidas, do almenaŭ mildigas la deficiton kaj samtempe senigas la ŝtaton de la bezono zorgi pri vivtenado de la komercistaj familioj. Ĉu la ŝtato dankas ilin? Tute inverse – ĝi ĉiaflanke klopodas ilin haltigi, puni kaj ekspluati.


Laŭ leĝo kubano rajtas unufoje jare alporti 120 kg da aĵoj. Li pagos pro ili doganimposton, sed en CUP, do malpli altan. Poste li povos alporti po 30 kg monate je la samaj kondiĉoj. Ĉio super tiu pezo estas pagenda en CUC. La doganimpostoj estas altegaj kaj maljustaj. Jes, vi povas aĉeti fridujon eksterlande kontraŭ 300 dolaroj, sed en la doganejo vi pagos pliajn 300 kiel imposton, do kun transportopagoj fine vi atingos prezon similan al tiu spekulacia en la ŝtatvendejo.


Krome en iu ajn momento doganistoj povas akuzi vin je spekulado (kiu estas monopolo de la ŝtato) kaj simple konfiski ĉion. Alia ebleco estas perdi la pakaĵojn pro ŝtelado fare de flughavenaj laboristoj. Do la “muloj” preferas pagi pro troa persona bagaĝo (po $150 por valizo en Aerofloto) ol sendi siajn pakaĵojn kiel kargon, kiu restos en la kuba flughaveno kelkajn tagojn kaj kun alta probableco estos priŝtelita aŭ simple damaĝita – en ambaŭ kazoj sen iuj ajn rekompencoj.


Ĉu mi devas aldoni, ke privata vendado de tiuj aĵoj ankaŭ estas malpermesita kaj punenda? Do kion ne konfiskis doganistoj povos konfiski policanoj. Kompreneble solvoj ĉiam troveblas – pagu...


“Bone” pensas bonanima leganto “tio pli-malpli kompreneblas kadre de socialisma ekonomia logiko, kiu malpermesas ajnan privatan negocadon. Sed certe la ŝtato ne ĝenas per tiaj limigoj ordinarajn civitanojn, kiuj ricevas donacojn de siaj eksterlandaj geamikoj kaj parencoj, ĉu ne?” Ridinda naiveco! La kuba ŝtato ne interesiĝas pri bonfarto de siaj civitanoj, ĝi zorgas nur pri sia superprofito, kiun garantias la ŝtata komerca monopolo.


Pro tio kubano rajtas ricevi ĉiumonate nur unu sendaĵon pezan ne pli ol 2 kg. Ĉio super tiu ĉi limo pagendas en CUC. Do pesu trioble vian donacon, ĉar eble kubaj geamikoj anstataŭ danki malbenos vin.


Plurfoje mi menciis CUC kaj CUP. Atentaj legantoj de mia blogo jam scias kiel funkcias tiu duvaluta sistemo, do mi nur aldonos ke ĝi grave kontribuas al la totala maljusteco kaj malegaleco de la kuba socio. En Sovetunio ekzistis io simila – vendoreto Berjozka (eo: Betulo), en kiu haveblis deficitaj varoj aĉeteblaj nur kontraŭ eksterlandaj valutoj kiel dolaroj, germanaj markoj ktp. Sed tio estis tre specifa organizaĵo, kiu koncernis ĉefe alilandanojn kaj homojn, kiuj laboris aŭ servis eksterlande (maristoj, diplomatoj, militistoj ktp). Tiaj vendejoj funkciis nur en la plej grandaj urboj kaj ege malmultis, ofte po unu por la urbo. Tamen eĉ en tia formo ĝi estis konsiderata de miaj samlandanoj malhonoro kaj ofendo.


Sed ĉiuj kopioj estas pli fuŝaj ol originaloj, do la kuba kreaĵo aspektas kiel moko de la ŝtato al siaj civitanoj. En ĉiuj urboj la plej grandaj vendejoj (en la urbocentro preskaŭ ĉiuj) vendas nur kontraŭ CUC, kiujn havas nur alilandanoj kaj kubanoj, kiuj laboras kun ili. Imagu: vi laboras la tutan monaton, ricevas vian salajron en la nacia mono (CUP oficiale nomiĝas Moneda Nacional), venas al butiko (restoracio ktp) en via urbo kaj samlandanoj rifuzas vin, ĉar vi havas... la nacian monon! La kubanoj alfrontas tiun ofendon ĉiutage.

Comments

  1. Interesa artikolo! Estas probleme vivi en Kubo, mi komprenas.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Bedaŭrinde tiel estas. En sekvaj artikoloj mi rakontos pri aliaj sferoj de la kuba vivo.

      Delete
  2. Stano interese ke inter la ekonomia problemoj de Kubo vi tute ne mencias la "usonan ekonomian blokadon"!!! Malgraŭ tio ke la ŝtato multe propagandas kaj parolas pri tiu gigantan baron ĝi estas reala kaj malhelpegas la kuban ekonomion.
    Ĝi kaŭzas amasegon da problemoj mi povas listigi kelkajn:
    1-vi ne rajtas komerci kun la ĉefa monda ekonomiko!
    2-tiu ekonomiko ne permesas al aliaj komerci kun Kubo (se entepreno komercas kun kubo poste ne rajtas komerci kun usono)
    3-transpago NE porvas esti faritaj en dolaroj (kubo ne rajtas uzi dolarojn)
    4-Bankoj riskas (kaj oftege) estas monpunitaj je centoj da milionoj da dolaroj pro komerco kun Kubo, same okazas al NE USONAJ ENTEPRENOJ.
    5-Ŝipoj ne povas eniri en kubaj havenoj, se tio okazas tiu ŝipo dum 6 monatoj ne povas eniri en usonon, tio kaŭzas ke kubo devas luu ŝipojn aŭ transportigu ion sed tiuj varoj devas estis elŝipigitaj alilande (en Karibio) kaj de tie reenŝipita kaj transportita al Kubo.
    6- Kubo aĉetas preskaŭ ĉion en Azio kaj Eŭropo (duoble pli multekosta kaj malproksime) malgraŭ tio ke nia natura merkato estas usono
    7- Kubo devas pagi antaŭ preni varojn (mia lando ne rajtas ricevi kreditojn kio estas tute normala kaj kutima trasakcio en internacia ekonomiko)!
    La jara perdo pro tiu blokado estas pli ol miliardon! Dum usono post milito kun Vietnamio restarigis kaj normaligis ĉion ĝi ekonomie atakas Kubon! Malgranda kaj malriĉa insulo tute ne grava en la mondo ricevas atentegon flanke de Usono, kial? Tiu blokado daŭras pli ol 50 jarojn... post malfortiĝo de la blokado flanke de usono rilate al vendo de manĝo al Kubo usono fariĝis la ĉefa aĉetmerkato de Kubo! Mia lando ne rajtas aĉeti tie eĉ medikamentojn!? ofte tiuj medikamentoj estas produktataj nur en Usono. Oftege ni devas aĉeti usonajn produktojn al triaj komercistoj, kiuj fakte nur duobligas/triobligas kostojn!
    Eĉ se nia ekonomio estas malbona la plej granda malfacilo en si mem estas la usona blokado kaj tio ne estas "demagogio" tio estas fakto.
    Pri intereto menciiendas ke ĝi estas unu el la ĉefaj enspezfontoj de Kuubo nuntempe, sed blokado neniam permesis al kubo konektiĝi al optika fibro kiu ĉirkaŭas kubon dum ni devis konektiĝi per kabo al Venezuelo!!! malgraŭ tio ke la kablo estas nur je 20 KM de Kubo!
    Problemoj pri vizoj por Usono tite ne rilatas al io ajn, estas simpla politiko por instigi kontraŭleĝan elmigradon, dum jardekoj kubanoj povis ricevi aŭtomatan permesrestadon, dokumentojn, monhelpon, laboron kaj sanon se ili alvenas kontraŭleĝe en Usonon eĉ malgraŭ tiuj instigoj ne estis tiom giganda elmigrado. Se ni aplikus saman politikon al meksikanoj, kiom da meksikanoj elmigrus al usono? Se ni aplikus tion saman politikon al latinamerikanoj, kiom da milionoj tuj elmigrus al Usonon? Se vere Kubo estus tiel terura simple homoj elmigrus po centmiloj kaj tio ne okazis/as!!! eĉ se usono helpas kaj premias tiun migradon.

    Kubo ne havas ekstreman malriĉecon! Kvankam certe mono ne sufiĉas por vojaĝi, turismi kaj partopreni en Universalaj Kongresoj. https://eo.wikipedia.org/wiki/Malri%C4%89eco
    daŭrigas...

    ReplyDelete
    Replies
    1. Kara, mi ne menciis la usonan embargon ĉi-foje, ĉar tiu artikolo estas dediĉita al la maljusteco en la kuba socio, ne al la kuba ekonomio (pri tio mi parolos poste). Ĝi certe grave kontribuas al la malriĉeco de la kubanoj kaj al la ekonomiaj problemoj de la lando. Sed kredu min, 90% da ili kaŭzas ne Usono, sed la kuba registaro mem.
      Ĉu Kubo ne povas komerci kun la plej granda ekonomio de la mondo? Sed tiu fakto mem ne kreas la katastrofon, kia estas kuba ekonomio. Usono enigas ĉiam pli novajn sankciojn kontraŭ Rusio, sed tio malmulte tuŝas nin, ĉar Rusio preskaŭ tute ne komercas kun tiu granda, sed ne sola ekonomio.
      En tiu ĉi artikolo ekzemple mi rakontas pri totala deficito en Kubo. Ĉu usona embargo kaŭzis ĝin? Kredu min, se hodiaŭ la kuba registaro dirus al la ĉinaj firmaoj nur unur vorton: "Ek!" morgaŭ la tuta Kubo estus kovrita je mankovaroj kaj kubanoj en unu tago forgesus tiun ĉi vorton. Kaj tiuj varoj estus vendataj kontraŭ normalaj prezoj, ne tiuj spekulaciaj per kiuj la kuba registaro elsuĉas monon de siaj malriĉaj civitanoj. Kial ĝi ne faras tion? Ĉar ĝi fajfas pri bonfarto de la kubanoj kaj preferas kapti facilan monon, vendante al ili trioble ĉipaĵojn.
      Oni povas diri, ke al la kuba registaro mankas mono por aĉeti varojn kaj kreditojn malfacile akireblas. Do kial ĝi malhelpas al la kubanoj mem kontentigi siajn bezonojn? Kion krom gardi la ŝtatan monopolon celas tiuj idiotismaj limigoj, menciitaj en la artikolo? Kial la kuba ŝtato postulas monon eĉ de helpo, sendita al la kubanoj de iliaj eksterlandaj amikoj kaj parencoj. Respondo ĉiam estas la sama: la kuba registaro interesiĝas nur pri sia profito, bezonoj de la civitanoj ne tuŝas ĝin.
      Se paroli pri la amasa elmigrado, do evidente la kubanoj mem alkutimiĝis al tio kaj konsideras normala, ke ĉiu familio havas parencojn elmigrintajn kaj ĉiuj ambasadorejoj plenas je vizpetantoj. Mi nur diru ke en miaj 44 jaroj kaj kun mia vasta komunika rondo mi konas nur unu homon kiu translokiĝis eksterlanden - tio estas junulino el mia kompanio, kiu antaŭnelonge edziniĝis al italo. En Kubo dum serĉi domon mi vizitis plurajn aĉeteblajn domojn en Guantanamo kaj Havano kaj grandparte ili estis vendataj urĝe, ĉar iliaj posedantoj estis elmigrontaj al Usono aŭ Eŭropo. Certe tio, ne iuj malicaj intencoj kaŭzas totalan rifuzon de la kubanaj vizpetoj. Mi aldonu ke ekzemple peruanoj ricevas la usonan vizon por 10 jaroj post kelkminuta formala intervjuo kaj tio ne instigas ilin al amasa fuĝo kiun oni povas vidi en Kubo - ĉu propraokule, ĉu statistike.
      Pri ĉio alia mi rakontos detale en sekvaj blogaĵoj.

      Delete
  3. daŭrigo...
    Kara stano malgraŭ multaj ekonomiaj problemoj de mia lando (kiu estas malriĉega) ĝi multe zorgas pri siaj civitanoj. Legu oficialan raporton de Unuiĝintaj nacioj, kiu estas: IDH

    INDICO DE HOMA DISVOLVIĜO
    https://eo.wikipedia.org/wiki/Landoj_la%C5%AD_indico_de_homa_disvolvi%C4%9Do

    en ĝi Kubo fakte estas en pli bona posicio ol Rusio!!
    Posicio_51_Kubo_0,863
    Posicio_71_Rusio_0,817

    En ĝi UN (ne la kuba ŝtato) kalkulas:
    La IHD (indico de homa disvolviĝo) estas mezuro kompara de la vivdaŭro, alfabetismo, eduko kaj vivnivelo.
    Kredu min estas tro multaj landoj kiuj havas pli da problemoj ol ni, estas tiel longa listo...
    Se en Kubo regus teruron, diktaturon, popolan subpremon ks. ĉu vi vere kredas ke ankoraŭ ekzistus socialismon ĉi tie? Nia alveno al socialismo estis tute privata memdecido de mia lando, tre malsimile al orienteŭropaj landoj dum Sovetunio. Tiam en Kubo estis tro multaj problemoj nun plej parte solvitaj... eĉ se la revoj estas vere for de la realo! Ĉu ni fariĝu kapitalistoj kaj similu al latinamerikaj landoj? Tio estus frenezaĵo... certe kapitalismo funkcias por riĉaj eŭropaj landoj sed ne por malriĉaj landoj kiel mian landon! Nur vidu latinamerikon!!!!

    ReplyDelete
    Replies
    1. Mi modeste silentu pri kiel naskiĝas statistikaj raportoj. En sekvaj blogaĵoj mi rakontos pri la kuba medicino ankaŭ.

      Delete
    2. Mi kredas ke estas vere ke Kubo fartas pli bone ol multaj landoj en la mondo kiam temas pri sano, averagxa longeco de la vivo, eduko kaj la aliaj indikiloj kiuj kreas la IHD. Oni ne povas simple klarigi cxi tiun fakto dirante ke la statistikoj estas falsaj. Kubo ne estas Norda Koreio, oni ne povas komplete kasxi la situacion de la UN, kaj la plej multo da observantoj kunsentas ke la Kuba sxtato suficxe bone zorgas pri gxiaj civitanoj cxi-rilate.

      Aliflanke la demando de Jabiero "Se en Kubo regus teruron, diktaturon, popolan subpremon ks. ĉu vi vere kredas ke ankoraŭ ekzistus socialismon ĉi tie?" sonas naiva al mi. La mondo estas plena je landoj kiuj nomas sin mem socialismaj kaj estas plenaj je teruro kaj subpremo.

      La vero estas ke la viv-kondicxoj malbonas por la plej multo da homoj en Kubo same kiel cxie en Latinameriko. Eble la plej malricxaj homoj fartas pli bone en Kubo, sed por mez-klasaj aux alt-klasuloj la vivo en Meksiko ekzemple estus multe pli bona kaj placxa. Sxtata kapitalismo kiel tiu de Kubo aux Soveta Unio solvas kelkaj problemoj, sed kreas multajn pli.

      Delete
    3. Ĝenerale mi konsentas kaj nur aldonu, ke la kuba elito vivas komforte. Mankas normalaj vendejoj por la popolo, sed ĉiujare malfermiĝas pliaj luksaj butikoj - la registaraj elituloj ŝatas dorloti sin mem. Abundas raportoj pri luksega vivo de filo de Fidel Castro, kiu ĉiutage pagas por sia luksa vivo pli ol liaj samlandanoj gajnas en unu jaro. Li eĉ ne hontas rakonto.pri tio. https://www.clarin.com/mundo/antonio-castro-fidel-estrellas-lujosos_0_BkAsODnfl.html

      Delete
  4. Belovon mi konas sole kiel homon tian, kies sola vivmisio estas nigrigi socialismajn landojn au tiujn kun tia tendenco. Li shajnas jhurinta plenumi tiun mision. La problemoj, la kauzoj de ekonomiaj malfacilajhoj de siaj cellandoj lin ne interesas. En la fotajho pri li videblas viro kun mitraleto en la mano. Kial? Chu por plifortigi la impreson pri tia homo, de kies busho fluas malbenoj, la emo nigrigi chion ne respondan al lia mondrigardi. Vera Satana, abomeniga profilo!

    ReplyDelete
    Replies
    1. Mi ne komentu stultaĵojn pri "vivmisio" kaj "Satano" (kvankam la lasta titolo aspektas mojosa, dankegon) kaj nur diru, ke miaj amikoj ĉe Fejsbuko scias, ke temas pri kostumita vespero aranĝita de mia amiko okaze de la 15-jariĝo de lia firmao sub la devizo "Mafio senmortas": https://www.facebook.com/media/set/?set=a.1545397898864903&type=1&l=d400f301fc
      Ĉiuj aliaj vidas la foton kaj tuj komprenas ke temas pri la ŝerco. Eta manpleno de stultuloj sen imago kaj humursento ne kapablas distingi la ludon de la milito. Feliĉe ili ege maloftas, ja ĉiujn plej gravajn teruraĵojn kaj krimojn faris la homoj kun tre seriozaj vizaĝoj - ĉu temas pri Stalino, Hitlero, inkvizisiistoj aŭ seriaj murdistoj. Bonvenon al la amikaro de sencerbaj seriozuloj!

      Delete

Post a Comment