Juda loĝantaro de Tobolska gubernio fine de la 19-a jarcento: socio-demografia portreto (laŭ materialoj de la censo de 1897)

En 1897 unuafoje la tuta loĝantaro de la Rusia imperio estis kalkulita dum la ĝenerala censo. Ĝiaj materialoj, publikigitaj en 1905, estas unika laŭ siaj kompleteco kaj fidindeco fonto de informoj pri loĝantoj de Tobolska gubernio, iliaj nombro, lokiĝo, aĝo, religio, lingvoj kaj okupoj. Celo de tiu ĉi artikolo estas kreado surbaze de socio-demografia statistiko laŭeble plej kompleta kaj detala portreto de la juda loĝantaro de la regiono.

Antaŭ ol transiri al esplorado de la problemo ni diru kelkajn vortojn pri specifeco de la terminologio. Ĝi estas kaŭzita de la eterna problemo – surbaze de kiu kriterio oni povas difini etnan apartenon de la homo. Fine de la 19-a jarcento tiucele estis uzataj lingvo kaj religio. Laŭe al tio ĉi en la censaj materialoj estas uzataj plejparte du tipoj de klasifiko de statistikaj datumoj – surbaze de lingvo kaj religio. Por komprenigi pri kiu kriterio temas ni parolos respektive pri judoj (lingvo) kaj judismanoj (religio).


Tamen ankaŭ ene de unu etna grupo lingva kaj religia apartenoj povas malkongrui. Tio videblas ankaŭ je ekzemplo de la juda loĝantaro de Tobolska gubernio – pro konvertitoj al kristanismo, kies denaska lingvo estis la juda kaj la judismanoj, kiuj nomis kiel gepatran iun ne-judan lingvon.

Sed nombro de ambaŭ grupoj en 1897 estis relative malgranda. Do malgraŭ ĉiuj menciitaj rimarkoj ni povas konsideri nian analizon sufiĉe kompleta kaj reprezenta por la tuta (etne) juda loĝantaro de Tobolska gubernio.

Nombro kaj lokiĝo
En 1897 en Tobolska gubernio loĝis 2 463 judaismanoj, kio konsistigis 0,17% de la tuta loĝantaro[i]. El ili 2 387 nomis la judan (evidente la jidan) kiel sian gepatran lingvon[ii]. Krome en la gubernio loĝis 26 karaimoj[iii].

Rimarkindas ke la juda komunumo de Tobolska gubernio okupis la lastan lokon en Siberio laŭ sia relativa grandeco (en la apuda Tomska gubernio la judoj konsistigis 0,4% de la loĝantaro, averaĝe en Siberio – 0,6%, en la Rusia imperio – 4,1%) kaj la kvinan lokon laŭ absoluta nombro. La judoj de Tobolska gubernio konsistigis 7,1% de la juda loĝantaro de Siberio (34 477 homoj)[iv].

Mapo de Tobolska gubernio

Nombro de la judismanoj kaj kialoj de ĝia grava variado estas interesa, sed ankoraŭ ne esplorita afero. Tiel en “Superrigardo de Tobolska gubernio” de 1883 oni diras ke judoj konsistigis 0,16% de la loĝantaro de la regiono[v]. En la “Superrigardoj” de 1884[vi], 1885[vii], 1888[viii] estas menciitaj 0,17%. Ĝis 1891 okazas grava kresko de la juda komunumo, kiu konsistas jam el 3 983 homoj aŭ 0,28% de la loĝantaro. Sed jam en “Superirgardado” de 1899 oni skribas: “por 1000 homoj estas… judoj – 1,55”[ix], tio estas 2 391 homoj aŭ 0,15 % de la loĝantaro.

Sur la teritorio de la gubernio la judismana loĝantaro estis distribuita malegale. Plejparto (1 966 homoj), do proksimume 80%, loĝis en urboj kaj nur 494 homoj (20%) estis registritaj en kamparo. Do variis ankaŭ procentaĵo de la juda loĝantaro – en urboj ĝi atingis 2,24% dum en kamparo – nur 0,04% de la tuta loĝantaro[x].

La plej granda judaisma komunumo formiĝis en la gubernia ĉefurbo Tobolsko. Tie loĝis 1 251 judismanoj, kio konsistigis iom pli ol 6% de la urba loĝantaro kaj 50,8% de la judismana komunumo de la gubernio. Tio facile klarigeblas, ĉar la judoj plejparte estis urbanoj, havis nek rajton, nek eblecon okupiĝi pri agrikulturo, do ili preferis setliĝi en plej grandaj urboj, kie haveblis pli da liberaj sociaj kaj ekonomiaj niĉoj. Tion ni povas trovi ankaŭ rilate aliajn diasporojn, kion mencias la aŭtoroj de la censaj materialoj: “Parto de poloj, germanoj kaj judoj kvankam okupiĝas pri agrikulturo, sed plejparto de ili preferas metiojn, komercon kaj aliajn okupojn”[xi].


Domo de familio Brandt en Tjumeno

La dua laŭ nombro judismana komunumo ekzistis en Tjumeno. Tie loĝis 262 judismanoj, kio konsistigis 0,9% de la tuta urba loĝantaro aŭ 10,6% de ĉiuj judismanoj de la gubernio. Sekvis Jalutorovsko – 105 homoj (3,1% kaj 4,3% respektive), Iŝimo – 92 homoj (1,3% kaj 3,7%), Taro – 84 homoj (1,2% kaj 3,4%), Tjukalinsko – 76 homoj (1,9% kaj 3%), Kurgano – 70 homoj (0,7% kaj 2,8%) kaj Berjozovo – 29 homoj (2,7% kaj 1,2%). Du urboj en la gubernio tute ne havis judismanojn – Surguto kaj Turinsko[xii]. Kiel videblas el la prezentitaj datumoj, absoluta nombro de la judismanoj ne ĉiam korespondis al ĝia relativa grandeco kaj influo en respektiva loko.

En ĉiuj distriktoj de la gubernio (do kamparaj areoj, sen konsideri tieajn urbojn) judismana loĝantaro estis malmultnombra, en Surguta kaj Berjozova distriktoj ĝi tute mankis. La plej granda komunumo neatendite formiĝis en Tjukalinska distrikto, kie loĝis 286 judismanoj, kiuj konsistigis 0,1% de la tuta loĝantaro de la distrikto kaj 11,65 de la judismana loĝantaro de la gubernio. Sekvis distriktoj Tara – 92 homoj (respektive 0,06% kaj 3,7%), Iŝima – 58 homoj (0,02% kaj 2,3%), Tobolska – 19 homoj (0,01% kaj 0,7%), Jalutorovska – 14 homoj (0,007% kaj 0,6%), Kurgana – 12 homoj (0,004% kaj 0,5%), Tjumena – 10 homoj (0,01% kaj 0,4%), Turinska – 3 homoj (0,004% kaj 0,1 %)[xiii].

Genroj
La judismana komunumo konsistis el 1 234 viroj (50,1%) kaj 1 229 virinoj (49,9%). Inter la ĝenerala loĝantaro de la gubernio 49,3% estis viroj kaj 50,7% virinoj. Oni povas diri ke la genra strukturo de la komunumo estis sufiĉe ekvilibra kaj preskaŭ ne diferenciĝis de la ĝenerala demografia situcio en la gubernio[xiv].


Stampaĵo de vendejo de Altŝuller en Tjumeno

Tiu ekvilibro haveblis en preskaŭ ĉiuj setlejoj, krom Kurgana distrikto (sen la urbo), kie loĝis 11 viroj kaj nur 1 virino de la judisma kredo, kaj Tjumena distrikto (sen la urbo), kie loĝis 7 judismanoj kaj 3 judismaninoj[xv].

Tiu ĉi ekvilibro estis grava por tiom dissemita diasporo kiel la rusia judaro – tio ebligis fari plejparton de geedziĝoj ene de la grupo, kio siavice bremsis asimiladon.

Genroj
Gepatra lingo estas grava indikilo de grado de asimiliĝo kaj indico je aparteno al kultura grupo ene de la etno. Interesan materialon provizas al ni datumoj pri rilatumo de religio kaj gepatra lingvo. Sume en la gubernio agnoskis la judan lingvon kiel gepatran 2 387 homoj, inkluzive de 1 205 viroj kaj 1 182 virinoj. El ili 52,9% sciis legi, inkluzive 62,1% de viroj kaj 43,4% de virinoj.

Plejparto da agnoskintaj la judan lingvon kiel gepatran apartenis al la judisma kredo: 2 352 homoj, do 98,5% de ĉiuj judparolantoj. Rilatumo de la genroj estis la sama: la judan nomis kiel gepatran 95,9% de viroj-judismanoj kaj 95% virinoj. 52,8% el ili sciis legi (la judismanoj ĝenerale – 52%).


Domo de negocisto Altŝuller, estro de la sinagogo en Tjumeno

Krom judismanoj la judan lingvon kiel gepatran nomis 30 homoj, menciitaj kiel “ortodoksuloj” (19 viroj kaj 11 virinoj), el kiuj 19 sciis legi, 2 membroj de romkatolika komunumo (viroj), el kiuj unu sciis legi, kaj 3 karaimoj (virinoj, ĉiuj senalfabetaj). Estas evidente ke ĉiuj ĉi homoj, apartenantaj al ne-judismaj konfesioj (krom karaimoj) estis baptitoj. Plej verŝajne ilia nombro estis pli granda, ĉar patro da ili povis nomi kiel gepatran alian lingvon. Sed eĉ haveblaj datumoj ebligas konkludi ke nombro de baptitoj estis relative malgranda – 1,4% de la judismanoj aŭ 1,5% de la judparolantoj.

Rimarkindas ke konvertitaj judoj haveblis nek inter islamanoj, nek inter anoj de pluraj aliaj konfesioj. Du judoj – membroj de la romkatolika komunumo – verŝajne estis ekzilitaj al Tobolska gubernio el Pollando, kie ili estis baptitaj (ne hazarde ambaŭ estis viroj). Ĉio ĉi plian fojon substrekas la ĉefan stimulon de juda konvertiĝo en la Rusia imperio – tio estis strebo akiri egalajn rajtojn kaj asimiliĝi en la dominanta etno per aprobo de la ŝtata religio.

Malgraŭ evidenta dominado de la juda lingvo kiel gepatra en la juda komunumo, ĝi estis ne sola lingvo por ĝiaj membroj. La duan lokon okupis la rusa, kiun nomis gepatra 78 judismanoj (3,1%), 40 viroj kaj 38 virinoj, el kiuj sciis legi nur 24 (30,8%). Sekvis la germana, kiun nomis gepatra 23 judismanoj (0,9%), inter kiuj estis 8 viroj kaj 15 virinoj. En tiu ĉi grupo 60,9% sciis legi, kio evidente klarigeblas per ilia enmigrado el Germanio, Baltio aŭ landoj de Orienta Eŭropo, kie la germana estis vaste uzata kaj kulturnivelo sufiĉe alta. La plej maloftaj estis lingvoj kune nomitaj “aliaj hindeŭropaj lingvoj”. Ilin nomis kiel gepatrajn 10 homoj (0,4%), el kiuj 2 viroj kaj 8 virinoj, inter kiuj nur unu viro sciis legi[xvi].


Eĉ ne unu judismano de Tobolska gubernio nomis kiel gepatran la ukrainan lingvon dum la rusa estis gepatra por 78 homoj. Rimarkindas ke plejparto de la rusia judaro loĝis en setla zono, do en teritorio enloĝata ĉefe de ukrainoj kaj belorusoj. Evidente tio klarigeblas per fakto, ke judoj estis plejparte loĝantoj de urboj, kies loĝantaro tiutempe parolis ĉefe en la rusa. Aliflanke necesas memori ke asimilado, kies parto estis akcepto de alia lingvo, estis malfacila en tiuj areoj, do asimilitoj aperadis ĉefe ekster la setla zono, kie ili estis ĉirkaŭitaj de la dominanta rusa etno, kies lingvon ili transprenis.

En kamparaj distriktoj (sen urboj) la judan nomis kiel gepatran 484 homoj, el kiuj 267 (55,2%) sciis legi, kio eĉ iom superis alfabetecon en la gubernio ĝenerale. Plejparto da ili apartenis al la judisma komunumo – 471 человек (97, %), el kiuj kiuj sciis legi 56,9%. 13 homoj (43,3%) kalkulitaj kiel ortodoksuloj, nomintaj la judan lingvon kiel gepatran, ankaŭ loĝis en kamparo. Inter judismanoj, loĝantaj en kamparo, nomis la judan kiel gepatran 471 homoj (95,3%), la rusan – 22 homoj (4,5%), la germanan – 1 homo (0,2%)[xvii].

En la urboj de Tobolska gubernio formiĝis jena situacio. Kiel gepatran nomis la judan 1 903 homoj, el kiuj sciis legi 986 (51,8 %). Plejparto de ili estis membroj de la judisma komunumo – 1 881 homoj (98,8%). Krome la juda estis gepatra por 17 (0,9%) ortodoksuloj kaj 2 romkatolikoj (0,1%). Inter la judismanoj, loĝintaj en la urboj, la judan kiel gepatran nomis 1 881 homoj (95,7%), la rusan – 56 homoj (2,8%), la germanan – 22 homoj (1,1%), aliajn hindeŭropajn lingvojn – 10 homoj (0,5%)[xviii].

Do lingva situacio en la urba kaj kampara partoj de la judisma komunumo estis preskaŭ la sama.

Alfabeteco
Edukado ĉiam okupis altan lokon en la juda valorsistemo. Fine de la 19-a jarcento plu funkciis sistemo de tradicia juda edukado, kiun trapasis preskaŭ ĉiu judo. Tamen jam kreskis asimilaj kaj modernigaj tendencoj, speciale fortaj rande de la juda diasporo, kie mankis amasoj de kompakte loĝantaj judoj. Pro tio speciale interesa estas situacio en Tobolska gubernio.

Bedaŭrinde mankas datumoj pri distribuado de la gubernia loĝantaro laŭ religio kaj edukiteco, do ni devas uzi statistikon pri edukiteco kaj gepatra lingvo. Sed ni jam vidis ke plejparto de la judlingvanoj estis membroj de la judisma komunumo, kaj plejparto de tiuj lastaj nomis kiel gepatran la judan. Do analizante haveblajn datumojn ni formos imagon pri edukiteco de la juda kaj judisma loĝantaroj de la regiono.


Sinagogo en la muzeo de la Tobolska prizono

Kiel ni scias la judan konsideris gepatra lingvo 2 387 loĝantoj de Tobolska gubernio aŭ 0,17% de la tuta loĝantaro de la gubernio. El ili 893 homoj (37,4%) sciis legi ruse, 238 homoj (10%) estis “alfabetaj en aliaj lingvoj”. Inter la ĝenerala loĝantaro de Tobolska gubernio tiuj indicoj estis 9,7% kaj 1%. Edukadon pli ol bazan ricevis 131 judparolantoj (5,5%) dum inter la ĝenerala loĝantaro nur 0,5%. Do konsistigante nur 0,17% de la loĝantaro de Tobolska gubernio judparolantoj konsistigis 0,6% de ĉiuj alfabetuloj en la rusa, 1,7% de la alfabetuloj en aliaj lingvoj kaj 1,6% de la edukitaj pli ol baznivele.

Tiuj ĉi ciferoj konfirmas la supre prezentitan tezon pri relative alta eduknivelo de la juda loĝantaro. Rimarkindas malalta eduknivelo en “aliaj lingvoj” – evidente temas ĉefe pri tradicia juda edukado. Ĉu tio signifas ke ĝi ne funkciis en la gubernio aŭ ke asimilaj procezoj estis aktivaj? Ni serĉu respondojn al tiuj ĉi demandoj, analizonte nivelon kaj tipon de edukteco laŭ aĝaj grupoj.

En la grupo de 1 ĝis 9 jaroj eduknivelo de ĉiuj tipoj inter la judoj estas malpli alta ol inter la tuta judaro de la gubernio. En sekvaj aĝogrupoj de 10 ĝis 39 jaroj procento de judoj alfabetaj en la rusa grave superas averaĝan nivelon kaj atingas 61,5% en la grupo de 10 ĝis 19 jaroj, dum procento de alfabetaj en aliaj (evidente ĉefe en la juda) lingvoj estas malpli ol tiu averaĝa aŭ nur iom superas ĝin. En la aĝogrupoj de 40 ĝis 60 jaroj kaj pli, nombro de alfabetaj en la rusa ĉiam malkreskas, atinginte minimumon en la grupo de 60 jaroj kaj pli (20,4%), dum nombro de alfabetaj en aliaj lingvoj grave superas averaĝan nivelon, atinginte pinton en la grupo de 60 jaroj kaj pli (23,6%).


Simila tendenco videblas rilate homojn, kiuj havis pli ol bazan edukon. En la aĝogrupoj de 10 ĝis 19 jaroj, de 20 ĝis 29 jaroj kaj de 30 ĝis 39 jaroj procento de tiu ĉi kategorio estis respektive 8,7%, 13% kaj 5,8%. En postaj aĝogrupoj tiu indico draste falas kaj varias ene de 0,5-1,3%.

La prezentitaj datumoj montras ke ene de la juda komunumo en Tobolska gubernio fine de la 19-a jarcento daŭris asimilaj procezoj, kies ĉefa celgrupo iĝis juda junularo. Pli ol duono de judparolantaj loĝantoj de la gubernio 10 ĝis 29 jarojn aĝaj sciis legi en la rusa dum en la juda legis nur 10% de anoj de tiu ĉi aĝogrupo. Eĉ pli, inter la judoj de tiu ĉi aĝo videblas persista strebo daŭrigi edukadon je pli alta nivelo.

Cetere tiuj ĉi tendencoj formiĝis antaŭ tridek jaroj, kio videblas el la indicoj, karakterizantaj la judan loĝantaron de la gubernio en la aĝo de 40 ĝis 49 jaroj. En tiuj ĉi aĝogrupoj procento de edukitaj en la rusa ankaŭ estas sufiĉe alta kaj superas nombron de judoj, ricevintaj tradician edukon. En la aĝogrupo de 40 ĝis 49 jaroj tiu rilatumo estas 33,9% kaj 17,5%, en la grupo de 50 ĝis 59 jaroj – 32,9% kaj 9,7%. Inter judoj pli ol 60 jarojn aĝaj tiu rilatumo draste ŝanĝiĝas al 20,4% kaj 23,6%. Nome judoj 40 ĝis 49 jarojn aĝaj strebis doni al siaj 10-29-jaraj infanoj modernan edukon en la rusa, prefere pli ol baznivelan.

Estas konate ke sistemo de tradicia juda edukado en Tobolska gubernio tiutempe jam ekzistis, do evidente ĝin uzis nur ĉirkaŭ 10% de la lokaj judoj. Stabileco de tiu ĉi indico en la aĝogrupoj ĝis 39 jaroj montras ĉeeston de neasimilita nukleo ene de la juda komunumo, kiu plu konservis naciajn tradiciojn.


Domo de familio Ŝajĉik en Tjumeno

Interesaj estas ankaŭ datumoj pri genra rilatumo inter lokaj judparolantoj, ricevintaj iun edukon. Rilatumo de viroj kaj virinoj inter alfabetaj en la rusa estis 60% kaj 40%, inter ricevintaj tradician edukon – 73% kaj 27%, inter edukitaj pli ol baznivele – 42% kaj 58%.

Tiu tendenco spureblas laŭ aĝogrupoj: inter la judoj de 1 ĝis 29 jarojn aĝaj alfabetaj en la rusa genra malekvilibro estas relative malgranda – ne pli ol 2,5% favore al viroj; inter ricevintaj pli ol baznivelan edukon dominas virinoj – ĝis 75,5% en la aĝo de 20 ĝis 29 jaroj. Inter ricevintaj tradician edukon en ĉiuj aĝogrupoj videblas grava dominado de viroj, kio plian fojon substrekas patriarĥan karakteron de tiu sistemo. Ni aldonu ke ĝenerale eduka sistemo en Tobolska gubernio fine de la 19-a jarcento havis sufiĉe patriarĥan karakteron: rilatumo inter viroj kaj virinoj inter ĉiuj loĝantoj alfabetaj en la rusa estis 80,5% kaj 19,5%, inter edukitaj pli ol baznivele – 54,2% kaj 45,8%.

En la kamparo ĉiuj ĉi tendencoj daŭris kaj eĉ estis esprimitaj pli forte. Evidente tion kaŭzis dispersa loĝado de la judaro, kiu grandparte konsistis el asimilita intelektularo (kuracistoj, instruistoj, farmaciistoj) kaj krome havis malpli da eblecoj eduki siajn infanojn en tradiciaj judaj lernejoj. Do procento de judoj alfabetaj en la rusa en kamparo estis pli alta ol averaĝe kaj atingis 46%, dum tradician edukon havis malpli da judoj – 8,3%, kaj nombro de edukitaj pli ol baznivele estis malgranda – 2,7%. Genra rilatumo ĝenerale koincidis kun tiu en la gubernio ĝenerale.

En la urboj, kie loĝis kompaktaj amasoj de la judaro kaj funkciis komunumaj institucioj, procento de alfabetaj en la rusa malaltiĝas ĝis 35,2%, tiu de ricevintaj tradician edukon altiĝas ĝis 10,4%, nombro de edukitaj pli ol baznivele atingas 6,2%[xix].

Aĝostrukturo
Analizo de distribuo de loĝantaro laŭ geparta lingvo kaj aĝogrupoj montras, ke aĝostrukturo de la judisma loĝantaro de la gubernio preskaŭ komplete koincidas kun tiu de la ĝenerala loĝantaro. Escepto estas la aĝogrupoj ĝis 29 jaroj, en kiuj procenta rilatumo de la juda kaj ĝenerala loĝantaro estas jena: ĝis 1 jaro – 3,4% de la juda kaj 3,6% ĝenerala loĝantaro, de 1 ĝis 9 jaroj – 24,3% kaj 22%, de 10 ĝis 19 jaroj – 23,3% и 20,3%, de 20 ĝis 29 jaroj – 16,5% и 14,4%. En la postaj aĝogrupj ekde 30 jaroj la rilatumo ŝanĝiĝas favore al la ĝenerala loĝantaro.


Domo de familio Overŝtejn en Tjumeno

Oni povas klarigi tion per influo de du faktoroj. Unue, nivelo de higiena kaj medicina kulturoj ĉe la judismanoj estis pli ol averaĝa, sekve de kio pli da infanoj atingis plenkreskecon[xx]. Tion konfirmas la prezentitaj ciferoj: se komence la diferenco inter la juda kaj ĝenerala loĝantaroj de la gubernio estas relative malgranda (en la grupo ĝis 1 jaro nur 0,2%), do laŭ aĝokresko tiu ĉi diferenco stabile kreskas, atingante 2-3% en la grupoj de 10 ĝis 29 jaroj. Ĉe tio necesas rimarkigi, ke naskoindico ĉe la juda loĝantaro de la gubernio estis malpli alta ol ĉe la aliaj etnaj kaj religiaj grupoj. En 1902 natura kresko de la juda loĝantaro egalis al 6,4 homoj por 1000 dum ĉe la ortodoksuloj ĝi atingis 9,5 homoj por 1000[xxi].

Due, la loka judaro tiutempe formiĝis grandparte danke al migrado, kiun partoprenis ĉefe personoj junaj kaj moveblaj, 16 ĝis 30 jarojn aĝaj. Tio klarigas la supre prezentitajn datumojn.

Familio
En la juda tradicio ekzistas specifa rilato al la familio kaj geedzeco. En la eŭropa tradicio oni kutimas geedziĝi nur kiam ekzistas garantioj de materiala bonfarto de la familio. Tradicioj de la juda popolo difinas establon de la familio kiel devon de ĉiu judo – sendepende de liaj elspezoj. En komunumoj kutime okazis speciala bonfara monkolektado, destinita por pagi doton de malriĉaj judaj fianĉinoj.

Pro tio iom mirigas relative malalta edzecnivelo de la judoj de la gubernio fine de la 19-a jarcento – geedzon havis nur 35,7% judoj (ĉe lokaj rusoj – 38,4%), gefraŭloj estis 58,9% (ĉe rusoj – 46,7%). Ni opinias ke tion kaŭzis rilatumo de geedzitaj judaj viroj kaj virinoj – 426 kaj 426. Tio ebligas kun granda certeco aserti, ke ĉiuj aŭ almenaŭ plejparto de la geedzecoj okazis ene de la juda komunumo. Strebo al siaspeca endogamio propras al multaj disperse loĝantaj popoloj, do ankaŭ la judoj ne estis escepto. Tio grave bremsis asimilajn procezojn, tamen havis ankaŭ negativan flankon – malgraŭ ekvilibra genra rilatumo estis ne ĉiam facile trovi fianĉon inter la loka judaro – relative malgranda kaj dissemita laŭ granda areo. Tio plian fojon montras ke fine de la 19-a jarcento la judoj de Tobolska gubernio estis malmulte asimilitaj, dominis strebo konservi nacian kaj religian identecojn.


Frontono de la domo de Overŝtejn kun spuroj de la forigita David-stelo

Alia specifaĵo, karakterizanta familian staton de la judaro de Tobolska gubernio, estis oble pli alta procento de divorcintoj (0,4%) ol ĉe rusa loĝantaro (0,06%)[xxii]. Verŝajne tion kaŭzis la fakto, ke 80% de la judoj loĝis en urboj kaj spertis influon de sekulara eŭropa kulturo. Krome la divorco mem estas permesita en judismo, kio faciligis tiun ĉi proceduron kompare al postuloj ĉe la kristana kaj islama loĝantaroj. Ni aldonu ke statistiko de la familia stato de la judaro de Tobolska gubernio estis sama kiel ĉe la judaro de la Rusia imperio ĝenerale[xxiii].

Sano
Publikigitaj materialoj de la censo ne enhavas detalajn datumojn pri fizika sano de la loka judaro. Ni scias nur ke procento de la homoj kun fizikaj problemoj (handikapuloj, mensmalsanuloj) estis ĉe la lokaj judoj sama kiel ĉe la ĝenerala loĝantaro – 0,5%[xxiv].

Okupoj
Interesa estas distribuo de la judoj de Tobolska gubernio laŭ grupoj de okupoj. Suma nombro de la laborantaj judoj estis 745 homoj aŭ 31,2% de la loka judaro. 86% el ili estis viroj dum ĉe la vivtenatoj (sekcio “familianoj”) nombro de viroj estis nur 34,3%. Krom malmultaj esceptoj viroj dominas en ĉiuj grupoj de okupoj. Gamo de agadsferoj, allogintaj la judojn de Tobolska gubernio, estis tre vasta. En 64 grupoj da okupoj vakaj estis nur 14, do 21,9%, inkluzive “ortodoksa diservado” kaj “arbaristiko kaj arbaraj metioj”.


Sinagogo en la muzeo de la Tobolska prizono

Inter la okupoj de la lokaj judoj dominis diversaj metioj – pri ili okupiĝis 256 homoj, do 34,4% de la tuta laboranta judaro. Se aldoni al ili familianojn, tiu cifero iom malkreskos – ĝis 32,9% de la judaro. La plej populara estis vestofarado – pri tio okupiĝis 120 homoj (16,1% de ĉiuj laborintaj judoj aŭ 46,9% de la judoj-metiistoj). Sekvis: konstruado, prizorgado kaj riparado de loĝejoj – 31 homoj (4,2% kaj 12,1% respektive), prilaborado de metaloj – 18 homoj (2,4% kaj 7%), poligrafio – ankaŭ 18 homoj, fabrikado de instrumentoj fizikaj, optikaj, kirurgiaj, horloĝoj, ludiloj – 14 homoj (1,9% kaj 5,5%), produktado de plantaj kaj bestaj nutraĵoj – 13 homoj (1,7% kaj 5%), prilaborado de fibraĵoj –12 homoj (1,6% kaj 4,7%), el kiuj 8 virinoj, prilaborado de ligno – 9 homoj (1,2% kaj 3,5%), juvelarto, pentrarto, fabrikado de religiaj aĵoj, luksaĵoj ktp – 5 homoj (0,7% kaj 1,9%), prilaborado de bestaj produktoj, mineralaj substancoj (ceramiko), farado de alkoholaĵoj – po 4 homoj (po 0,5% kaj 1,6%), kemia kaj ligitaj al ĝi industrioj kaj ĉiuj aliaj trinkaĵoj kaj fermentaĵoj – po 2 homoj (po 0,2% kaj 0,8%).

La duan lokon ĉe la loka judaro okupis diversspeca vendado – pri tio okupiĝis 223 homoj aŭ 29,9% de la laborintaj judoj. Kun familianoj tiu cifero atingis 38,9% de la loka judaro. La plej ofte temis pri vendado de “aliaj agrikulturaĵoj” (do krom viva brutaro kaj greno) – 87 homoj (11,7% de la laborintaj judoj kaj 39% de ĉiuj vendistoj). Sume pri vendado de agrikulturaĵoj okupiĝis 42,6% de la lokaj judoj, laborintaj en vendado, kio spegulas ĉefe agrikulturan karakteron de la regiona ekonomio tiutempe.


Sinagogo en la muzeo de la Tobolska prizono

Sekvis vendado ĝenerale, sen strikta difino – 47 homoj (6,3% kaj 21% respektive), vendado de ŝtofoj kaj vestoj – 42 homoj (5,6% kaj 18,8%), vendado disporta – 27 homoj (3,6% kaj 12,1%), vendado de viva brutaro kaj greno – po 4 homoj (po 0,5% kaj 1,8%), vendado de metalaĵoj – po 3 homoj (po 0,4% kaj 1,3%), vendado de hejmaĵoj – 2 homoj (0,2% kaj 0,9), vendado de luksaĵoj, sciencaĵoj, artaĵoj, kultaĵoj ktp – 1 homo (0,1% kaj 0,4%).

La trian lokon okupis veturigado – pri ĝi okupiĝis 33 homoj (inkluzive 2 virinojn), do 4,4% de la laborinta judaro.


Sinagogo en la muzeo de la Tobolska prizono

La kvaran lokon okupis agrikulturo – 31 homoj (inkluzive 2 virinojn) aŭ 4,2% de la laborinta judaro. Kun familianoj tiu cifero kreskis ĝis 119 homoj (5% de la loka judaro). Juda agrikulturado estas interesa, sed ankoraŭ malmulte esplorita temo. Malfacilas diri kiel ĝi aperis kaj ĉu temis pri apartaj setlejoj aŭ judaj familioj estis partoj de kamparanaj komunumoj. Tamen la fakto mem ke en Siberio, milojn da kilometroj for de la setla zono judoj ne nur loĝis, sed ankaŭ okupiĝis pri agrikultivado estas tre interesa kaj esplorinda.

Enspezoj de nemoveblaĵoj, rimedoj de gepatroj kaj parencoj provizis vivrimedojn al 40 lokaj judoj (5,4%). 25 homoj (3,3%) laboris kiel servistoj aŭ taglaboristoj. 18 homoj (2,4%) estas menciitaj en la sekcio “rimedoj ricevataj de la ŝtato, sociaj institucioj kaj privatuloj”. Pri instruado kaj edukado okupiĝis 12 homoj (1,6%), inkluzive de 2 virinoj, per kuracado kaj sanitaraj aferoj – 6 homoj (0,8%), inkluzive de 1 virino, pri “pureco kaj higieno de la korpo” – 7 homoj (0,9%). 9 judoj (1,2%) servis en armeo. Ĉiuj aliaj okupoj altiris ne pli ol 1% de la loka judaro.


Loko kie troviĝis mikvao en Tjumeno

La plej rimarkinda el ili estas mencio pri unu prostituino, loĝinta en Tobolsko kaj havinta 12 virinojn-familianojn. Eble temas pri unu el kazoj de falsa prostituado, kiam respektiva dokumento (“flava bileto”) estis ricevata por ebligi loĝadon ekster la setla zono. Inter la laborintoj estis kalkulitaj ankaŭ 48 homoj (6,4%) el la nombro de malliberigitoj. Ili ne havis familiojn en Tobolska gubernio kaj virinoj mankis, do evidente temas pri ekzilitoj kaj bagnuloj el la eŭropa parto de la imperio. Malrekte tion konfirmas la fakto, ke 30 el ili (62,5%) loĝis en Tobolsko, evidente en ties fama prizono[xxv].

Pri “diservado de nekristanaj konfesioj” okupiĝis 1 homo, verŝajne rabeno de la sinagogo en Tobolsko. Pliaj 5 homoj apartenis al “personoj ĉe preĝejoj, tombejoj ktp – servistoj kaj gardistoj”. El ili 2 loĝis en Tobolsko[xxvi], 1 en Iŝimo[xxvii], 1 en Tjumeno[xxviii], 1 en Jalutorovsko[xxix]. Ni jam diris komence de la artikolo, ke tiuj ĉi kvar urboj havis plej grandajn judajn komunumojn kun la tuta respektiva infrastrukturo – preĝdomoj, mikvaoj, tombejoj. Tamen en la tuta Tobolska gubernio tiutempe estis nur unu rabeno. En 1896 tio estis la ĉelabinska filistero Aaron Jakovleviĉ Fridjev[xxx].


Sinagogo en Tjumeno

La prezentitaj supre datumoj kontestas multajn ekzistantajn en la amasa konscio kaj parte en la historia scienco mitojn rilate la okupojn de la judaro. Pli ol triono de la judoj de Tobolska gubernio okupiĝis pri metioj, vendado estis en la dua loko. 4,2% estis ligitaj al agrikulturo dum tiaj “tradicie judaj” okupoj kiel medicino, scienco kaj kulturo, instruado allogis ne pli ol 1% de la judaj laboristoj ĉiu, kaj en la sferoj kiel juro, kreditaj kaj komercaj entreprenoj judoj tute mankis. Pri vendado de alkoholaĵoj okupiĝis nur 6 homoj aŭ 0,8% de la laborintaj judoj de la gubernio[xxxi].

Distribuo laŭ la okupoj grave varias inter la urboj kaj kamparo de la gubernio. En la kamparaj areoj laboris nur 144 judoj, kio estis 19,3% de la tuta laborinta judaro de la gubernio. Inter iliaj okupoj videble dominas vendado, pri kiu okupiĝis 59 homoj aŭ 41% de ĉiuj laborintaj judoj en la kamparo dum pri metioj okupiĝis 26 homoj (18%), el kiuj pri vestofarado – 8 homoj, do 30,7% de la judoj-metiistoj en la kamparo. La tuta agrikultura judaro ankaŭ loĝis en kamparo – temis pri 31 homoj (21,5%)[xxxii].

Ni transiru al la analizo de la okupoj de la juda loĝantaro laŭ apartaj setlejoj kaj distriktoj, kio ebligos imagi strukturon de tieaj judaj komunumoj.

Tobolska distrikto
En Tobolska distrikto en 1897 loĝis 6 laborintaj judoj, inkluzive 1 virinon. El ili 3 okupiĝis pri pritraktado de nutraĵoj planto- kaj bestodevenaj (inkluzive 1 virinon), 2 troviĝis en malliberejoj kaj 1 vivis danke al enspezoj de nemoveblaĵoj aŭ je rimedoj de gepatroj kaj parencoj[xxxiii].

Tobolsko
En Tobolsko koncentriĝis 50,8% de la judaro de la gubernio, inkluzive 408 laborintojn (54,8%), el kiuj 342 viroj kaj 66 virinoj. Tamen laŭ pluraj aliaj indicoj signifo de la tobolska komunumo estis eĉ pli alta. Ekzemple pri instruado kaj edukado okupiĝis 9 homoj (75% de la judoj en tiu ĉi sfero en la gubernio), 8 judoj (88,85%) servis en armeo. Krome en Tobolsko loĝis 13 el 18 poligrafiistoj (72,2%), 4 el 6 alkohol-vendistoj (66,6%), 21 el 31 okupiĝintaj pri konstruado kaj riparado (61,6%), 28 el 33 veturigistoj (84,85), el kiuj 1 virino.


La restintaj laborintaj judoj en la urbo distribuiĝis tiel: pri metioj okupiĝis 148 homoj (36,3% de ĉiuj judoj-laborintoj en la urbo, 57,1% de ĉiuj judoj-metiistoj en la gubernio), vendado – 107 homoj (26,2% kaj 48% respektive), ĉe tio en Tobolsko koncentriĝis 65,5% de la judaj vendistoj de “aliaj agrikulturaj varoj”. 14 homoj (56% de la tuta grupo en la gubernio) estis servistoj kaj taglaboristoj, 20 homoj vivis danke al enspezoj de nemoveblaĵoj aŭ je rimedoj de parencoj kaj gepatroj, 11 homoj (61,1%) vivis danke al financado fare de la ŝtato, sociaj institucioj aŭ privatuloj, 2 (100%) laboris en akva transporto, pliaj 2 okupiĝis pri “higieno kaj pureco de la korpo”. En “administrado, juĝejo kaj polico”, kaj en socia servo estis po 2 homoj, en “scienco, literaturo kaj arto” kaj “kuracado kaj sanitario” laboris po 1 judo, 6 homoj estis markitaj kiel “personoj sen konkretaj okupoj”[xxxiv].

Berjozovo
Juda loĝantaro de tiu ĉi urbo konsistis sole el personoj, kiuj okupiĝis pri vendado de agrikulturaj varoj (krom greno kaj viva brutaro) kaj el iliaj familianoj – tio estis 6 (4 viroj kaj 2 virinoj) kaj 23 homoj respektive[xxxv].


Sinagogo en la muzeo de la Tobolska prizono

Iŝima distrikto
En tiu ĉi distrikto en 1897 loĝis 17 laborintaj judoj, inkluzive de 14 viroj kaj 3 virinoj. Inter ili etsis 2 viroj-agrikulturistoj kaj 3 virinoj – iliaj familianoj. Krome en la distrikto estis 5 judoj-metiistoj, 5 komercistoj kaj 1 veturigisto. 1 virino vivis per rimedoj ricevataj de la ŝtato, sociaj institucioj kaj privatuloj, 1 viro rilatis al “pureco kaj higieno de la korpo” kaj 1 virino ne sukcesis indiki siajn okupojn[xxxvi].

Iŝimo
Laborinta juda loĝantaro de la urbo konsistis el 20 viroj. El ili 8 homoj (40%) okupiĝis pri metioj (vestofarado, prilaborado de ligno, poligrafio, instrumentofarado – po 2 homoj), 3 homoj (15%) okupiĝis pri vendado, po 2 homoj vivis danke al “rimedoj ricevataj de la ŝtato, sociaj institucioj kaj privatuloj” kaj per “konstruado, riparado kaj bontenado de loĝejoj kaj konstruaj laboroj”. Po 1 homo estis en socia servo, servis kiel “servistoj kaj taglaboristoj”, kaj kiel veturigistoj. 1 homo laboris ĉe “preĝejoj kaj tombejoj” kaj 1 ne havis certajn okupojn[xxxvii].


Kurgana distrikto
En la distrikto loĝis 8 laborintaj judoj, ĉiuj estis viroj. 4 el ili (50%) okupiĝis pri vendado de ŝtofoj kaj vestoj, 3 (37,5%) estis agrikulturistoj kun kiuj loĝis 2 familianoj (ankaŭ viroj). 1 judo estis je socia servo[xxxviii].

Kurgano
Laborinta judaro de la urbo konsistis el 17 homoj – 15 viroj kaj 2 virinoj. El ili 10 homoj (58,8%) okupiĝis pri metioj, inkluzive 5 pri vestofarado. 2 okupiĝis pri vendado, 1 pri kuracista kaj sanitara agado (virino), 1 – pri konstruado, riparado kaj bontenado de loĝejoj kaj konstruaj laboroj, 1 – pri “pureco kaj higieno de la korpo”. 1 judo ne havis difinitajn okupojn kaj 1 estis malliberigita[xxxix].

Surguto
Tiu ĉi urbo ne havis laborintajn judojn. En la tuta Surguto loĝis nur unu judo – virino, kiu estis membro de familio, ekzistanta per rimedoj ricevataj de la ŝtato, sociaj institucioj kaj privatuloj[xl].


Sinagogo en la muzeo de la Tobolska prizono

Tara distrikto
En la distrikto loĝis 21 laborintaj judoj, ĉiuj viroj. 9 homoj (42,8%) okupiĝis pri vendado, 6 (28,6%) pri agrikulturado kaj tiuj lastaj havis 30 familianojn. Per rimedoj ricevataj de nemoveblaĵoj, gepatroj kaj parencoj vivis 3 homoj, pri metioj okupiĝis 2 (ceramikaĵoj kaj vestofarado), minado allogis 1 homon (sola judo en tiu fako en la regiono)[xli].

Taro
En la urbo Taro loĝis 23 laborintaj homoj, inkluzive de 19 viroj kaj 4 virinoj. El ili 9 (39,1%) okupiĝis pri vendado, 6 – pri metioj (26%), inkluzive 3 pri prilaborado de metaloj kaj 3 pri vestofarado (2 el ili estis virinoj). Po 1 homo vivis per “rimedoj ricevataj de la ŝtato, sociaj institucioj kaj privatuloj”, rimedoj ricevataj de “nemoveblaĵoj, gepatroj kaj parencoj” kaj per “konstruado, riparado kaj bontenado de loĝejoj kaj konstruaj laboroj”. 1 viro estis markita en kategorio “servo kiel privata servisto aŭ taglaboristo” kaj 1 virino okupiĝis pri veturigado. Krome en la urbo loĝis 3 malliberigitaj judoj[xlii].

Turinska distrikto
La tuta judaro de la distrikto konsistis el 1 viro-malliberulo[xliii].


Domo de familio Overŝtejn en Tjumeno

Tjukalinska distrikto
Laborinta judaro de la distrikto estis malmultnombra kaj konsistis el 82 homoj (70 viroj kaj 12 virinoj). El ili 37 (45,1%) okupiĝis pri vendado, inkluzive 17 (45,9%) pri vendado ĝenerale kaj 12 (32,4%) pri vendado de ŝtofoj kaj vestoj. La duan lokon okupis agrikulturo, pri kiu okupiĝis 18 homoj (21,9%), inkluzive 2 virinojn, 48 homoj estis familianoj de agrikulturistoj. En la distrikto loĝis ankaŭ 12 judoj-metiistoj (14,6%), inkluzive de 3 okupiĝantaj pri farado de alkoholaĵoj (75% de ĉiuj judoj en tiu fako en la gubernio).

5 homoj apartenis al servistoj kaj taglaboristoj, 3 homoj okupiĝis pri edukado. Pri veturigado, fervojo, konstruado, “riparado kaj bontenado de loĝejoj kaj konstruaj laboroj” kaj pri vendado de alkoholaĵoj okupiĝis po 1 judo. Rimedoj ricevataj per nemoveblaĵoj kaj tiuj de parencoj kaj gepatroj vivtenis 1 judon. Krome 1 judo ne indikis siajn okupojn[xliv].

Tjukalinsko

Juda loĝantaro de la urbo estis malmultnombra kaj tiu laborinta konsistis el nur 17 homoj, ĉiuj viroj. El ili 10 homoj (58,8%) okupiĝis pri vendado, 5 homoj (29,4%) pri metioj, 1 vivis per rimedoj ricevataj de nemoveblaĵoj kaj tiuj de parencoj kaj gepatroj kaj 1 servis en armeo[xlv].


Sinagogo en la muzeo de la Tobolska prizono

Tjumena distrikto
En la distrikto loĝis 10 judoj, inkluzive de 5 laborintaj (el ili 1 virino). 2 el ili estis metiistoj (1 okupiĝis pri prilaborado de bestaj produktoj kaj 1 virino pri vestofarado), 1 vendis ŝtofojn kaj vestojn, 1 okupiĝis pri kuracista kaj sanitara agado, 1 estis malliberigita[xlvi].

Tjumeno
En Tjumeno en 1897 loĝis 82 laborintaj judoj, inkluzive 10 virinojn. 28 judoj (34,1%) estis metiistoj, el kiuj 18 (64,2%) okupiĝis pri vestofarado. En la urbo loĝis 16 judaj vendistoj (19,5%), el kiuj 10 (62,5%) vendis ŝtofojn kaj vestojn. 12 judoj (14,6%) estis malliberigitaj. Pri kuracista kaj sanitara agado okupiĝis 3 homoj, pliaj 3 estis servistoj kaj taglaboristoj kaj 3 vivis per rimedoj ricevataj de la ŝtato, sociaj institucioj kaj privatuloj.


Domo de familio Brandt en Tjumeno

2 judoj apartenis al kategorio “pureco kaj higieno de korpo”, 2 okupiĝis pri konstruado, riparado kaj bontenado de loĝejoj kaj konstruaj laboroj, po 1 apartenis al la fakoj kiel “administrado, juĝejo, polico”, “personoj ĉe preĝejoj kaj tombejoj”, fervojo, veturigado, vendado de alkoholaĵoj. Okupoj de 4 judoj restis nedifintaj kaj 1 malsukcesis indiki ilin[xlvii].

Jalutorovska distrikto
Laborinta judaro de la distrikto konsistis el 4 viroj. El ili 3 (75%) okupiĝis pri vendado kaj 1 pri vestofarado[xlviii].

Jalutorovsko
En la urbo mem loĝis 28 laborintaj judoj. El ili 12 (42,8%) estis metiistoj, inkluzive de 9 vestofaristoj (75%). 9 homoj (32,1%) okupiĝis pri vendado, el ili 8 (77,75%) vendis “aliajn agrikulturajn varojn”. Krome 3 homoj vivis per rimedoj ricevataj per nemoveblaĵoj kaj tiuj de parencoj kaj gepatroj. 1 judo estis privata servisto aŭ taglaboristo, po 1 apartenis al “personoj ĉe preĝejoj kaj tombejoj”, “drinkejoj, hoteloj, lueblaj apartamentoj, kluboj” kaj “konstruado, riparado kaj bontenado de loĝejoj kaj konstruaj laboroj”[xlix].

Distribuado laŭ sociaj tavoloj
Tre rimarkindas distribuado de la gubernia judaro laŭ sociaj tavoloj – fiksitaj grupoj, al kiuj devis aparteni ĉiu loĝanto de la Rusia imperio kaj kiuj havis malsaman juran statuson. Ĝi kompletigas datumojn pri okupoj kaj ebligas pli bone kompreni socian niĉon, kiun okupis la judoj de Tobolska gubernio.

Same kiel en la tuta Rusia imperio plejparto de lokaj judoj estis registritaj kiel filisteroj. En Tobolska gubernio nombro de judoj-filisteroj atingis 1 739 (879 viroj kaj 860 virinoj), kio konsistigis 72,8% de la loka judaro (averaĝa indico en la gubernio – 3,2%). La dua laŭnombre grupo de la judoj estis registrita kiel kamparanoj – 516 homoj (242 viroj kaj 274 virinoj), kio estis 21,6% de la tuta judaro (ĝenerale en la gubernio – 89,6%).


Sinagogo en la muzeo de la Tobolska prizono

Rimarkindas ke nombro de la judoj registritaj kiel kamparanoj je 4,3% superis nombron de la judoj loĝintaj en kamparo kaj je 77% – nombron de la judoj, okupiĝintaj pri agrikulturo (inkluzive familianojn de agrikulturistoj). Evidente la kamparana statuso necesis ĉefe por superi jurajn limigojn pri loĝado kaj okupoj. Tion konfirmas ankaŭ arkivaj dokumentoj, kiuj enhavas plurajn menciojn pri judoj-“kamparanoj”, konstate loĝintaj en urboj.

Suma nombro de la judoj-negocistoj kaj iliaj familianoj en la gubernio estis 76 homoj (35 viroj kaj 41 virinoj), kio estis 3,2% de la tuta loka judaro. Tiu malgranda cifero tamen 35,5-oble superis la saman indicon inter la tuta loĝantaro de la gubernio (0,09%).

En la loka judaro estis 6 “heredaj kaj personaj honoraj civitanoj” kaj iliaj familianoj (5 viroj, 1 virino), kio konsistigis 0,2% de ĉiuj lokaj judoj. Procento de tiu ĉi socitavolo inter la judaro estis 2,5-oble pli alta ol averaĝa indico en la gubernio (0,08%). Eble judoj haveblis ankaŭ inter nobeloj. 1 viro trafis kategorion “nobelaro persona, ŝtatoficistoj ne-nobelaj kaj iliaj familianoj”. 1 judo (viro) estis eksterlandano. 44 homoj (39 viroj, 5 virinoj) apartenis al neniu el la menciitaj socitavoloj. 4 homoj ne indikis sian socitavolon. Inter heredaj nobeloj, iliaj familianoj, kristanaj ekleziuloj kaj iliaj familianoj, militservantaj kozakoj, lokaj indiĝenoj kaj personoj naskiĝintaj en Finnlando judoj tute mankis, kio estis atendebla[l].


Sinagogo en la muzeo de la Tobolska prizono

En la urboj estis registritaj 89% judoj-filisteroj (1 548 homoj), 86,8% de la negocistoj kaj iliaj familianoj (66 homoj), 46,5% kamparanoj (240 homoj) kaj 93,2% (41 homoj) de la homoj, kiuj apartenis al neniu socitavolo[li].

Rimarkindas ke en Tobolsko loĝis 61,1% de la judoj-filisteroj (1 061 homoj) kaj nur 15,85% de la judoj-negocistoj kaj iliaj familianoj (12 homoj) de la tuta nombro de la judoj en tiuj socitavoloj (1% de la judaro de la urbo). En Tobolsko estis registritaj ankaŭ 23,6% de la judoj-kamparanoj. Dume la juda komunumo de Berjozovo, konsistinta el nuraj 29 homoj, je 37,9% (11 homoj) konsistis el negocistoj kaj iliaj familianoj. La resta judaro en la urbo estis registrita kiel filisteroj krom 1 judino-kamparanino[lii]. Relative grandaj grupoj de judoj-negocistoj loĝis en Jalutorovsko (13 homoj, do 13,3% de la urba judaro)[liii], Tjukalinska distrikto – 8 homoj (2,8 %)[liv], Iŝimo – 7 homoj (7,3 %)[lv].

Malgraŭ sia relativa malgrandeco la juda komunumo de Tjumeno konsistis al altstatusaj membroj. Inter ĝiaj anoj 4 homoj apartenis al kategorio “heredaj kaj personaj honoraj civitanoj kaj iliaj familianoj” (66,6% de ĉiuj judoj en tiu kategorio en la gubernio) kaj 23 homoj estis negocistoj kaj iliaj familianoj (30,3% de ĉiuj judoj en tiu kategorio en la gubernio kaj 9,3% de la judaro de Tjumeno). Kamparanoj konsistigis 23,9% (59 homoj) de la loka judaro. En Tjumeno loĝis ankaŭ sola judo-eksterlandano.


Sinagogo en Tjumeno en la 1990-aj jaroj

En Tjumena distrikto loĝis 2 judoj-negocistoj kaj iliaj familianoj (20%)[lvi]. En Kurgano[lvii] kaj Tjukalinska distrikto[lviii] loĝis po 1 judo, kiuj apartenis al heredaj kaj personaj honoraj civitanoj kaj iliaj familianoj.

El la prezentitaj datumoj klare videblas ke plejparto de la judaj negocistoj loĝis ne en la ĉefurba Tobolsko, kie koncentriĝis pli ol duono de la gubernia judaro, sed en distriktaj centroj kiel Tjumeno, Iŝimo kaj Jalutorovsko. Evidente tion okazis pro obstakloj en la socia progreso de judoj, kaŭzita de alta konkurenco kun dominantaj etnoj. En la periferiaj centroj bezono je negocistaro estis sufiĉe alta dum konkurenco estis malpli aktiva. Tio klarigas ankaŭ kial la plej riĉaj judoj klopodis ricevi negocistajn atestilojn en periferio por poste laŭeble transloĝiĝi al pli grandaj urboj.


Sinagogo en la muzeo de la Tobolska prizono

Karaimoj
Nombro de la karaimoj en Tobolska gubernio estis malgranda – 26 homoj, kio konsistigis 0,001% de la tuta loĝantaro. Esplorado de tiu ĉi kategorio malfacilas pro tio, ke plejparte datumoj pri la loĝantaro estas prezentitaj surbaze de ne religia, sed lingva klasifiko. Tamen haveblaj daŭmoj ebligas krei ĝeneralan bildon de la karaima komunumo de Tobolska gubernio.

Genra strukturo de la karaima loĝantaro estis iom malekvilibra – viroj konsistigis 61,5% (16 homoj). Edukiteco estis malalta: nur 4 homoj (15,4%) sciis legi, el ili nur 1 virino. Plejparto de la karaimoj – 21 homoj (80,8%) nomis kiel gepatran lingvon la rusan (inklzuive ĉiujn 4 alfabetulojn), 1 viro diris ke lia gepatra lingvo estis la ukraina. 3 virinoj parolis en la juda (11,5%). 1 viro apartenis al la grupo “tatara lingvo”.


Paroĥeto el la Tjumena sinagogo

Plejparto de la karaimoj loĝis en la kamparo – tie estis registritaj 22 homoj (84,6%), inkluzive ĉiujn alfabetulojn kaj preskaŭ ĉiujn (15 el 16) virojn. Rimarkindas ke en la kamparo mankis eĉ unu judlingva karaimo. En urboj loĝis 4 karaimoj, el kiuj 3 estis virinoj. Ĉiuj virinoj parolis en la juda, la viro – en la ukraina[lix].

Aĝo de la karaimoj grave variis – de beboj malpli ol 1 jaron aĝaj ĝis personoj inter 70 kaj 79 jarojn aĝaj. Rilatumo estis jena: beboj ĝis 1 jaro – 1 homo, de 1 ĝis 9 jaroj – 5 homoj, de 10 ĝis 19 jaroj – 6 homoj, de 20 ĝis 29 jaroj – 1 homo, от 30 ĝis 39 лет – 3 homoj (11,5 %), de 40 ĝis 49 jaroj – 4 homoj (15,4 %), de 50 ĝis 59 jaroj – 3 homoj (11,5 %), de 60 ĝis 69 jaroj – 2 homoj и de 70 ĝis 79 jaroj – 1 homoj [lx].

En Iŝima distrikto loĝis 3 karaimoj (2 viroj kaj 1 virino). Konsiderante iliajn datumojn (knabo 10-19 jarojn aĝa, viro de 30-39 jaroj kaj virino de 50-59 jaroj) oni povas supozi ke temas pri familio.

Pli granda grupo da karaimoj loĝis en Kurgana distrikto – 7 homoj (6 viroj kaj 1 virino). Evidente ankaŭ ĉi-foje temis pri familio el reprezentantoj de tri generacioj: 2 knaboj de 1-9 jaroj, 2 knaboj de 10-19 jaroj, 1 viro de 20-29 jaroj, 1 virino de 40-49 jaroj kaj 1 viro de 50-59 jaroj)[lxi].

En Tara distrikto loĝis 4 karaimoj (1 viro kaj 3 virinoj), evidente ankaŭ tio estis nekompleta trigeneracia familio: knabino ĝis 1 jaro, 2 virinoj de 40-49 jaroj kaj viro de 70-79 jaroj).


Sinagogo en Tjumeno en la 1950-aj jaroj

3 karaimoj-viroj estis registritaj en Turinska distrikto. Rimarkindas ke tio estis infanoj: 2 knaboj de 1-9 jaroj kaj 1 knabo de 10-19 jaroj[lxii].

En Tjukalinska distrikto loĝis du karaimoj-viroj, eble temas pri patro kaj filo (aĝaj 30-39 kaj 60-69 jarojn respektive). En Tjumena distrikto loĝis karaima knabino de 10-19 jaroj. En Jalutorovska distrikto loĝis 2 karaimoj (viro kaj virino), plej verŝajne virino kun filo (aĝaj 30-39 kaj 1-9 jarojn respektive). La tuta urba karaima loĝantaro de la gubernio koncentriĝis je Tjumeno. Eble ankaŭ ili estis iugrade parencoj: knabo de 10-19 jaroj kaj virinoj de 40-49, 50-59 kaj 60-69 jaroj respektive[lxiii].


Juda tombo en la Tekutjev-tombejo en Tjumeno

Referencoj
[i] Первая всеобщая перепись населения Российской империи. 1897 год. LXXVIII. Тобольская губерния. СПб., 1905. С. XXX.

[ii] там же. С. XXXII.

[iii] там же. С. 2-3.

[iv] Население// Еврейская энциклопедия. Т.XI- СПб, б/г (репринт 1991 г.). С. 536-538.

[v] Обзор Тобольской губернии за 1883 г. (приложение к всеподданнейшему отчёту). б/г, б/и. С. 5.

[vi] Обзор Тобольской губернии за 1884 г. (приложение к всеподданнейшему отчёту). б/г, б/и. С.6.

[vii] Обзор Тобольской губернии за 1885 г. (приложение к всеподданнейшему отчёту). б/г, б/и. С.5.

[viii] Обзор Тобольской губернии за 1888 г. (приложение к всеподданнейшему отчёту). б/г, б/и. С.6.

[ix] Обзор Тобольской губернии за 1899 г. (приложение к всеподданнейшему отчёту). Тобольск, 1900. Приложение 1-е.

[x] Первая всеобщая перепись населения Российской империи. 1897 год. LXXVIII. Тобольская губерния. СПб., 1905. С. XXX.

[xi] там же. С.XLIII.

[xii] там же. С.2-3.

[xiii] там же. С.74-75.

[xiv] Ĝenerale la judaro loĝanta ekster la setla zono havis iom alian genran rilatumon: 53,5% viroj kaj 46,5% virinoj: //Население// Еврейская энциклопедия. Т.XI- СПб, б/г (репринт 1991 г.). С. 541-542.

[xv]Первая всеобщая перепись населения Российской империи. 1897 год. LXXVIII. Тобольская губерния. СПб., 1905. С. 74-75.

[xvi] там же. С. 82-85.

[xvii] там же. С. 82-85.

[xviii] там же. С. 86-87.

[xix] там же. С. 102-105.

[xx] Malaltiĝo de morteco ĉe la juda loĝantaro komenciĝis jam en la 18-a jarcento kaj en la 19-a jarcento iĝis komuna afero en ĉiuj judaj komunumoj de Eŭropo. Morteco ĉe la judoj ĉiam estis malpli alta ol ĉe la ĉirkaŭa ne-juda loĝantaro: //Демография//Краткая еврейская энциклопедия. Т. 2. Иерусалим, 1982. С.322.

[xxi] Движение населения в Европейской России и в двух губерниях Сибири: Енисейской и Тобольской за 1902 г. СПб., 1907. С. XXII.

[xxii] Первая всеобщая перепись населения Российской империи. 1897 год. LXXVIII. Тобольская губерния. СПб., 1905. С. 134.

[xxiii] Население// Еврейская энциклопедия. Т.XI. СПб, б/г (репринт 1991 г.). С. 541-542.

[xxiv] Первая всеобщая перепись населения Российской империи. 1897 год. LXXVIII. Тобольская губерния. СПб., 1905. С. 140.

[xxv] там же. С. 176.

[xxvi] там же.

[xxvii] там же. С. 182-184.

[xxviii] там же. С. 204.

[xxix] там же. С. 208.

[xxx] Адрес-календарь Тобольской губернии за 1895 г. Тобольск, 1894. С. 18.

[xxxi] Первая всеобщая перепись населения Российской империи. 1897 год. LXXVIII. Тобольская губерния. СПб., 1905. С. 158.

[xxxii] там же. С. 164.

[xxxiii] там же. С. 174.

[xxxiv] там же. 176.

[xxxv] там же. С. 178-182.

[xxxvi] там же. С. 180-182.

[xxxvii] там же. С. 182-184.

[xxxviii] там же. С. 184-186.

[xxxix] там же. С. 186-188.

[xl] там же. С. 190.

[xli] там же. С. 190-192.

[xlii] там же. С. 192-194.

[xliii] там же. С. 194-196.

[xliv] там же. С. 198-200.

[xlv] там же. С. 200-202.

[xlvi] там же. С. 202-204.

[xlvii] там же. С. 204-206.

[xlviii] там же. С. 206.

[xlix] там же. С. 208.

[l] там же. С. 222-223.

[li] там же. С. 224-225.

[lii] там же. С. 226-227.

[liii] там же. С. 238-239.

[liv] там же. С. 236-237.

[lv] там же. С. 228-229.

[lvi] там же. С. 236-237.

[lvii] там же. С. 230-231.

[lviii] там же. С. 234-235.

[lix]Первая всеобщая перепись населения Российской империи. 1897 год. LXXVIII. Тобольская губерния. СПб., 1905. С. 82-85.

[lx] там же. С. 240-241.

[lxi] там же. С. 242-243.

[lxii] там же. С. 244-245.

[lxiii] там же. С. 246-247.

Comments