Mia trisemajna ferio finiĝas rapide, same kiel mallonga siberia somero, kaj do mi decidis profiti lastajn sunajn varmajn tagojn por fari plian vojaĝon – ĉi-kaze al la proskima urbeto Jalutorovsko.
Neatendita renkontiĝo
Temas pri la urbeto malnova kaj malgranda, sed nemalproksima. Tamen mi nur dufoje vizitis ĝin, ambaŭkaze pro laboraj aferoj, ĉiam hastante kaj preskaŭ nenion vidante. Do estus strange ne veturi tiajn 80 km por almenaŭ konatiĝi kun najbarejo.
La vojaĝo komenciĝis je renkontiĝo kiu jam ŝajnas al mi nova malbona tradicio – min haltigis vojpolicano. Li staris antaŭ nia domo kaj svingis sian policbastonon tuj kiam mi ekveturis. Dokumentoj? En orde. Hm, do oni kontrolu viajn antaŭajn vitrojn… Tio fakte ne necesus, ĉar ni ambaŭ bone sciis, ke ili estas tro fumugitaj, do malpermesitaj. Tiel mi ekhavis la unuan monpunon je 500 rubloj (ĉirkaŭ 12 eŭroj).
Dum mi atendis kvitancon la vojpolicano haltigis alian aŭton – ŝikan Lexus kun vitroj eĉ pli fumigitaj, sed post sekunda interrigardo foriris kun rideto kaj ĵipo pluveturis. Verŝajne en ĝi sidis alia policano aŭ prokuroro kiel tio kutimas en nia lando. Nu, mi tute fajfas pri tio kaj post du tagoj simple forigis fummembranojn kaj forgesis pri tio. Iel ajn la vojaĝo okazis.
Nova kastelo kaj la (mal)nova katedralo
Post unuhora veturado laŭ ŝoseo nemalbona sed plena je aliaj aŭtoj ni alvenis Jalutorovskon. Unue ni vizitis tiel nomatan Jalutorovskan fortikaĵon (ruse: ostrog). Antaŭ du jaroj la urbo festis sian 350-an datrevenon kaj pro tio oni konstruis malgrandan lignan kasteleton iom similan al tiu de la tempo de fondiĝo de la urbo. Ne temas pri vera muzeo, sed pri nura amuzejo sen iu ajn historieco kaj uzo de raraĵoj tiutempaj. Verdire tio estas komuna vojo de la nuna rusia kulturo, de kiu niaj potenculoj postulas gajni monon kaj amuzi popolon sen klerigadi ĝin kaj konservadi ĝian historion.
Kontraŭ po 200 rubloj je persono (5 eŭroj) ni ricevis la rajton eniri kastelon kaj spekti internajn instalaĵojn. Ĉio alia – amuzado en balanciloj, pafado el pafarko kaj eĉ fotado postulis pliajn pagojn. Nu, mia fratino Sveta scias ĉirkaŭrigardi, do almenaŭ fotojn ni ricevis senpage. Virinoj en kvazaŭtradiciaj rusaj vestoj proponis al ni aĉeti diversajn suvenirojn kvazaŭ faritaj laŭ la malnovaj tradicioj kaj havantaj apartajn signifojn, sed eĉ de supraĵa superrigardo evidentis ke temas pri turismaj bagatelaĵoj sen iu ajn historieco kaj vereco.
Aparte amuzis nin bastoŝuoj en la “domo de unua enloĝanto”. Malnovaj siberianoj neniam surhavis tiaĵojn, ili uzis nur ledajn ŝuojn kaj postajn transmigrantojn el okcidentaj partoj de Rusia Imperio ili moke nomis “bastoŝuantoj” pro ties emo al tiu ŝuo. Sufiĉe interesaj estis nur du arkeologiaj haloj de la ekspozicio, ĉar ilin aranĝis du miaj konatoj – veraj etnografoj kaj ekspoziciuloj, kiuj profesie konas sian metion.
Post superrigardi la urbon desur la plej alta pinto de la kastelo kaj iom ludi kun herboplukanta kaprino ni adiaŭis tiun amuzejon kaj iris for, al apude staranta Sretenskij katedralo. Temas pri plia rekonstruo. Vera katedralo, starigita en 1777, estis plene detruita en 1931 same kiel plejparto da preĝejoj en tiama Sovetunio.
Nun ĝi estis konstruita denove, sur antaŭa loko. La katedralo aspektas bele, ĝi estas sufiĉe granda eĉ por nuna Jalutorovsko kaj oni povas imagi kiel ĝi impresis antaŭ centoj da jaroj, kiam ĝi aperis ĉi tie unuafoje.
Ni supreniris al la dua etaĝo, junulinoj aĉetis kaj starigis kelkajn kandelojn antaŭ diversaj ikonoj kaj ni iom ĉirkaŭrigardis. Interno de la templo estas verdire malriĉa. Oni sukcesis restarigi la murojn, sed por surpentri ilin mono jam ne sufiĉis.
Blankaj muroj, paperpresitaj ikonoj, malalta ikonostazo – ĉio ŝajnas portempa, ne finita. Nu eble tiel ja estas, ĉar rusaj preĝejoj ofte estis konstruataj dum jardekoj kaj eĉ post tio pliajn jardekojn staris nepentritaj pro sama kialo.
Decembristoj
Malgraŭ la malfrua tempo (en tiaj urbetoj kaj vilaĝoj la publika vivo haltas jam en la 5-a aŭ 6-a vespere) ni sukcesis viziti la muzeon de decembristoj. Temas pri fama kaj trista paĝo de la rusia historio. En decembro 1825 grupo da rusaj nobeloj-oficiroj proviz uzi interŝanĝojn de imperiestro por renversi monarkion kaj starigi respublikon. Ili elirigis surplacen en Sankt-Peterburgo siajn regimentojn, sed ne faris pluajn agojn kaj samtage estis plene frakasitaj de fidelaj al la monarko armeaj trupoj. Kvin ribelestroj estis pendumitaj, aliaj estis ekzilitaj al punlaborejoj en Siberio. Post cetera tempo parto da ili trafis Jalutorovskon kie ili loĝis sub kontrolo de loka polico dum jardekoj.
Oni povas nur imagi kiel suferis tiuj kleraj, brile edukitaj homoj en malgranda provincia urbeto, kie eĉ post cent jaroj laŭ oficiala censo kvanto da bovinoj superis tiun da homoj. Ili denaske parolis la francan, ofte pli bone ol la rusan, konis la mondon kaj antaŭ kelkaj jaroj venkis Napoleonon, enirinte Parizon. Kaj jen tiuj bravuloj okazis eĉ ne ĉe – ekster rando de socia vivo.
Tamen ili plejparte ne perdis memregon kaj en tiu “ursa angulo” trovis por si multon por fari. Lernejoj, malsanulejoj kaj multaj aliaj gravaj institucioj aperis en Jalutorovsko danke al decembristoj. La urbo memoras ilin kaj tio rivelas en dediĉitaj al ili muzeoj, monumentoj, stratoj ktp. La muzeo de decembristoj, kiun ni vizitis estas ne tre bone aranĝita je la muzeeca vidpunkto, sed konservas valorajn memoraĵojn. Plej bone estas viziti ĝin kun ĉiĉerono, kiu rakontos pri historioj de eksponataj aĵoj kaj ties posedintoj. Eble mi mem iam trovos tempon por esperantigi memuarojn de Konstantin Golodnikov, unu el junuloj kiuj elkreskis apud de decembristoj kaj danke al tio ricevis bonan edukon kaj instruon.
Julija Drunina
Post nemalbona tagmanĝo en kafejo ni malrapide promenis laŭ la jalutorovskaj stratoj – malplenaj, trankvilaj kaj puraj. Multe da floroj, malmulte da homoj – bona recepto por ripozo. Preterire mi fotis monumenton de decembristoj apud la fervoja vokzalo kaj tiun de la poetino Julija Drunina centre de bela bulvardo. Ĉi virino meritas apartan rakonton.
Ŝi estis evakuita en Jalutorovskon dum la Dua mondmilito, laboris en loka lignoprilaboranta uzino, sed ĉiam impetis al la fronto. Finfine ŝi sukcesis kaj militservis dum kelkaj jaroj kiel flegistino. Ŝi verkis multajn poemojn pri la milito kaj perditaj pro ĝi kamaradoj, ŝiaj libroj ĝis nun ĉeestas en librovendejoj, homoj memoras ŝin. Mi citu nur kelkajn strofojn (senrime):
Nur foje mi ja vidis manbatalon
Unu fojon en realo kaj milojn – en la sonĝoj
Kiu diras, ke milito ne estas tima
tiu nenion scias pri milito.
Ŝi estis idealistino kaj pagis kontraŭ tio propran vivon. Trifoje vundita, sed tamen postvivinta la militon ŝi ne sukcesis elteni pacon. En novembro 1991, du monatojn post disfalo de Sovetunio, malapero de la lando por kiu batalis ŝia generacio kaj fiasko de ĉiuj siatempaj idealoj, ŝi mortigis sin. Julija Drunina pereis en Moskvo en 67 jarojn. Al samtempuloj ŝi lasis lastan poemon:
Mi foriras, mankas fortoj. Nur de malproksime
(mi baptita ja!) preĝos mi.
Por tiaj kiel vi, por elektitoj
detenti super abismo Rusion.
Sed mi timas ke ankaŭ vi ne sukcesos
Kaj do mi elektas la morton.
Kiel flugas Rusio profunden
Mi ne povas, ne volas spekti!
Returna veturado estis senakcidenta, sed pli longa, okupinte du horojn pro trafikŝtopiĝoj. La tago finiĝis kaj en ĝi ni ekkonis Jalutorovskon. Nemalbona rezulto!
Comments
Post a Comment