Nelernitaj lecionoj de Andrzej Duda

Pola amiko petis min komenti pollingvan afiŝon ĉe Fejsbuko pri la (mal)nova prezidanto de Pollando Andrzej Duda. Se mi ĝuste komprenas la aŭtomatan tradukaĵon, oni diras ke li estas aĉulo, persekutanta la malfortulojn kaj sekvanta la kurson de la rusia prezidanto Vladimir Putin. Pro tio necesas ke ĉiuj malkonsentaj aliĝu al la maldekstruloj kaj batalu por libereco. La respondo estas iom ampleksa, do mi decidis prezenti ĝin ĉi tie.

Kies lernanto?
Ĝenerale oni ĝuste kaptis la sencon de la afero – la nuna prezidanto estas dekstrulo kaj realigis dekstran kurson. Tio estas tipa por la nunaj Orienta kaj Centra Eŭropo, do oni povus samsukcese diri ke li imitas ne la rusian Putin, sed la hungaran Viktor Orbán aŭ la ukrainan Petro Poroŝenko. Tio estus des pli logike kadre de la arda kontraŭrusia propagando fare de la nuna registaro, sekvanta naciisman miton pri la rusoj, strebantaj subpremi Pollandon (oni ne akuzas pri tio germanojn aŭ aŭstrojn, kvankam nome tiuj landoj disdividis Pollandon kune kun la Rusia imperio).



Sed evidente kopii prezidantojn de pli etaj aŭ samgrandaj ŝtatoj estas konsiderata malhonoro por la pola politikisto, do li estas prezentata kiel adepto de la ĉiopova maliculo Putin, kiu enpostenigas prezidanton de Usono, influas balotojn en Britio kaj Eŭropa Unio kaj venkas en militoj tra la mondo. Bone, ĉiu havu sian propran miton.


Se lasi personajn politikajn preferojn kaj paroli de la pure politteknologia vidpunkto, mi vidas kelkajn gravajn erarojn en lia politiko. Por tio ni uzu sperton de Vladimir Putin, kies imitanto li laŭdire estas kaj Petro Poroŝenko, kun kiu li paralele pasigis sian unuan oficperiodon.


Naciistoj – malfidinda apogilo
Li subtenas naciistojn kaj ilian propagandon, esperante ke li ĉiam povos apogi sin sur lin. Sed kiel “sekvanto de Putin” li devus scii, ke lia “instruisto” ekde 2014 forte kontraŭas la naciismon, speciale tiun ekstreman. Ĉiuj ekstremnaciismaj grupoj kaj movadoj en Rusio estis detruitaj, iliaj gvidantoj kaj aktivuloj malliberigitaj por multaj jaroj. Naciisma propagando en Rusio estas severe persekutata, ĉiujare dekoj da homoj trafas prizonojn pro nura publikigo de svastiko en sociaj retoj aŭ similaj aferoj. Pro tio la naciisma propagando iĝis armilo de marĝenuloj kiel Aleksej Navalnij kaj aliaj opoziciuloj, nur pro kompleta miskompreno de la rusia politika fono prezentataj kiel liberaloj en la okcidentaj amaskomunikiloj dum efektive etburĝaj ksenofobio kaj rasismo estas kerna parto de ilia naturo.


Ĉu Putin subite iĝis ĝisosta internaciisto? Kompreneble ne. Li simple vidis kiel naciistoj aranĝis ŝtatrenverson en la apuda Ukrainio, forpelinte la demokratie elektitan prezidanton kaj trudinte sian volon al la tuta nacio. Rimarkindas ke la rusaj naciistoj dividiĝis tiam je du partoj kaj multaj foveturis al Kievo por batali kontraŭ la separistoj, subtenataj de Rusio, kadre de batalionoj de ukrainaj naciistoj. Ĉu absurdo? Tute ne – en la venko de siaj ukrainaj sampensantoj ili ekvidis ŝancon konstrui la unuan en Eŭropo blankulan, “arjan” ŝtaton. 


Samtempe alia parto de la naciistoj forveturis al Donecko kaj Luhansko por batali flanke de la unuaj “rusaj ŝtatoj” kiel ili konceptis la Doneckan kaj Luhanskan respublikojn. La rusiaj aŭtoritatoj ne kontraŭis ilian foriron, esperante ke ambaŭ grupoj buĉos unu la alian aŭ almenaŭ ne revenos al Rusio.


Kaj tio estis ne hazardo, sed neeviteblo, ĉar apenaŭ eblas trovi pli malfidindan apogilon ol la ekstremdekstruloj. Ili certe kredas je la ŝtato, sed temas pri la ŝtato “arja” kaj se tiu reala malkongruas al iliaj postuloj, ili iĝas ĝiaj plej kruelaj malamikoj. Plejparton de la teroraj atakoj en Usono faris ne islamistoj, sed blankulaj dekstruloj. 


En Rusio la naciistoj komencis sian agadon de persekutado de azianoj, sed poste transiris al la atakoj kontraŭ FSB kaj polico kiel simboloj de la “kontraŭblankula reĝimo”. Kaj tio okazas ĉiam kaj ĉie. Dum la Dua mondmilito plejparto de la perfiduloj en Francio, Pollando, Belgio kaj aliaj ŝtatoj estis dekstruloj dum la maldekstruloj provizore forgesis pri klasaj kontraŭdiroj kaj ekgvidis rezistadon al la nazioj.


Resume: se Andrzej Duda esperas ke la naciistoj estos forta apogilo por lia regado, li eraras. Ne li regas ilin, sed inverse – li estas ilia ostaĝo. Ili igos ĝin soviĝi ĉiam pli dekstren, kio jam apenaŭ eblas (tolero de Eŭropa Unio kaj judaj organizoj estas ne senlima). Sen tio ili perfidos lin, same kiel ili faris tion ĉie kaj ĉiam.

GLAT kaj religio – malefikaj mobiliziloj
Andrzej Duda aktive uzas religion (komprenebla romkatolikismon) kaj fobiojn kontraŭ GLAT-uloj por allogi sekvantaron. Li certe esperas ke en la religiema kaj duonkampara Pollando tio estos efika rimedo. Sed sperto de liaj kolegoj montras malon.


Vladimir Putin dum jaroj favoris la Rusan Ortodoksan Eklezion (same kiel la plej gravajn islamajn kaj judismajn instituciojn). Tamen tio apenaŭ grave kontribuis al lia populareco. Ekleziuloj povas bombasti pri dekoj da milionoj da siaj adeptoj, aŭtomate alkalkulante tien ĉiujn reprezentantojn de respektivaj etnoj. Sed kiel agnoskis amare unu altranga ortodoksa sacerdoto, en realo regule frekventas preĝejojn kaj komunias ne pli ol 3 ĝis 5% de la loĝantaro. Enketado de la plej fama sociologia Levada-Centro  montris iom pli altan ciferon – 14% de la demanditoj diris ke vizitas preĝejon almenaŭ unufoje monate. Sed ĉu grava diferenco? Apenaŭ islamanoj estas multe pli fervoraj kaj la judoj eĉ malpli. Ĉiuj aliaj rememoras pri ilia konfesio nur dum religiaj festoj, perceptataj ĉefe kiel parto de praaj tradicioj.


Petro Poroŝenko antaŭ baloto en 2019 penis mobilizi sian sekvantaron kaj entreprenis ekstremajn agojn, inkluzive sendependigon de la Ukraina Ortodoksa Eklezio de Moskvo. Anstataŭ okupiĝi pri disfaliĝanta ekonomio kaj malgajnita milito en Donbaso, li flugadis al Istanbulo kaj reen kaj profundiĝis je ekleziaj kvereloj, transportante per prezidenta aviadilo buntkolorajn dokumentojn kun patriarkaj subskriboj. Sed la efiko estis apenaŭ pli ol nula – li malgajnis la baloton kaj la kreita de li kverelo inter la ukrainaj ortodoksuloj ĝis nun apenaŭ multe progresis.


Same pri GLAT-aferoj. La aŭtoritatoj en Rusio ne malpermesas ajnan GLAT-aktivadon krom apenaŭ imagebla “GLAT-popagando” malpermesita per speciala leĝo (nur inter neplenkreskuloj). Tamen ili ĉiam aludas al malindeco de GLAT-fenomeno kaj favorigas la tiel nomatajn tradiciajn familiajn valorojn. Sed la vivo montris ke tiu afero apenaŭ multe interesas la popolon.


Mi loĝas en la urbo Tjumeno en Okcidenta Siberio. Ĝi estas la naftogasa koro de Rusio kaj apenaŭ famas pri speciala inklino al avangarda liberalismo, ĝis nun ne montrinta sin en iuj ajn rimarkindaj manifestacioj aŭ aliaj agoj. Tamen ankaŭ homofoio ne estas videbla ĉi tie.


GLAT-uloj daŭrigas sian normalan vivon, inkluzive la komunuman. Ili renkontiĝas en la Centra placo, fronte al la sidejo de la provinca registaro, por babili kaj societumi. Ili drinkas kaj amuziĝas en siaj kafejoj kaj noktokluboj, laŭdire popularaj ankaŭ inter junulinoj, kiuj deziras pasigi vesperon sen esti ĝenataj je nedezirinda atento.


Ili multas inter altranguloj kaj tio ne estas sekreto. Ĉiuj koncernuloj scias ekzemple ke la vic-rektoro pri scienco de la Tjumena Ŝtata Universitato estas gejo. Kaj do? La ĉefan registaran ĵurnalon dum jaroj redaktis alia gejo. Oni ŝercis ke kun li ne indas iri al banejo, ĉar la aliaj povus miskompren karakteron de via vizito, sed tio estis nura ŝerco kaj dum jaroj li estis inter plej influaj personoj de la gazetara mondo. Homoj povas konsideri GLAT-ulojn stranguloj, eble eĉ eravagintoj, sed certe ne maliculoj.


Resume: religio kaj homofobio estas neefikaj mobiliziloj. Ili gravas nur por eta malplimulto da elektantaro, kiu apenaŭ grave influos la balotojn.

Komuna malamiko – malnova truko
Andrzej Duda klopodas unuigi la popolon, prezentante al ĝi komunan malamikon – unuavice Rusion. Tiucele estas kreata granda naciisma mito pri la malica orienta najbaro, kies barbaraj hordoj dum jarcentj inundas la kompatindan Pollandon, trudante al ĝia nobla loĝantaro siajn aŭtoritarecon kaj malklerecon.


Mi ne parolos pri unuflankeco de tiu rakonto (tio propras al ĉiu mito), ja por kompreni tion sufiĉas legi profesiajn historiajn studaĵojn. Mi nur atentigu ke tiu ĉi mito estas almenaŭ tre elektema kaj koncentriĝas je konfliktoj kun unusola najbaro – Rusio – dum ĉiuj aliaj najbaroj estas bildigataj kiel same suferantaj pro ties krueleco kaj barbareco.


Sed tio kreas du problemojn. Eĉ se konsideri plejparton de la nacio stultuloj ne kapablaj memstare formi imagon pri la veraj historiaj okazaĵoj, tio konfrontigas du naciismajn mitojn – la polan kaj la ukrainan. Kaj ilia kuneco povas esti nur taktika, sed neniam strategia. Dum ambaŭ prezentas Rusion kiel okupanton kaj barbaron, ili havas tute kontraŭajn imagojn pri siaj propraj rilatoj. Por la poloj ukrainaj naciistoj, sadisme buĉintaj dekmilojn da poloj kaj bruligintaj dekojn da polaj vilaĝoj en Volinio, neniam povos esti herooj, kiel tion prezentas la nova ukraina mitologio. 


Kaj apenaŭ la lando, perdinta kvaronon de sia loĝantaro, celkonscie ekstermita de la nazioj kaj precipe de SS-taĉmentoj, povas kundividi la admiron pri SS-monumentoj, starigataj de la ukrainaj naciistoj tra la mondo. En Kanado tio povas aspekti kiel stultaĵo, sed el Pollando tio videblas same kiel el Rusio – kiel moko kaj perfido de la historia vero.


Krome la popolo simple ne ŝatas ekstremaĵojn, inkluzive se temas pri la najbaroj. Petro Poroŝenko faris ĉion por ardigi kontraŭrusan humoron en Ukrainio. Li aprobigis la leĝon, kiu fakte malpermesis ĉian publikan uzadon de la rusa (kaj aliaj minoritataj lingvoj). Sed tio nur indignigis grandan parton de la loĝantaro, kiu tradicie parolis la rusan (same kiel li mem, lerninta la ukrainan en lastaj jaroj kaj uzanta ĝin nur en la publiko).


Antaŭ la prezidanta baloto li ordonis al du ukrainaj militŝipetoj urĝe navigacii tra la zono, regata de la Rusia Marfloto. Li sciis, ke li sendas la maristojn en etaj skutroj kontraŭ rusiaj militŝipoj. Li sciis ke okazos konfrontiĝo, ke estos vunditaj, eble pereintoj. Patro de unu el maristoj rememoris poste, ke antaŭ la foriro la filo diris: “Paĉjo, spektu televidon”. Feliĉe la afero finiĝis sufiĉe glate, almenaŭ sen mortintoj. La skutroj estis detenitaj, la skipoj arestitaj, sed poste liberigitaj kaj revenigitaj al Ukrainio, same kiel la ŝipoj. Sed ĉiuj ĉi kaj pluraj aliaj ekstremaj klopodoj prezenti Rusion kiel danĝeran minacon fiaskis. Laŭ opinisondo farita de la Kieva Internacia Instituto de Sociologio en decembro 2019, pozitive rilatas al Rusio 49% de la ukrainanoj dum negative nur 39%.


Prezidanto de Belorusio Aleksandr Lukaŝenko kelkajn tagojn antaŭ la lasta prezidanto baloto provis denove uzi sian malnovan trukon, anoncinte kaptadon de eksterlandaj agentoj. Sed tio jam okazis antaŭ la balotoj en 2006, 2010 kaj dum protestoj en 2017, do ĉi-foje la fabelo pri 30 rusiaj dungosoldatoj, kiuj estis senditaj al Belorusio por aranĝi terorismajn atakojn kaj (evidente por plia kamuflado) enloĝiĝis en sanatorio, kie marŝis en uniformoj, ne donis fruktojn. Nek lokaj, nek eĉ okcidentaj amaskomunikiloj ekkredis je ĝi, do la sola rezulto estis fuŝitaj rilatoj kun Rusio kaj mokoj flanke de la opozicio.


Resume: malfacilas konvinki la homojn ke blanko estas nigro. Propagando estas forta rimedo, sed ne ĉionvenka, eĉ tiu naciisma.

Ekonomio ne ŝatas adoleskecon
Dum la epoko de tutmondiĝo necesas akcenti je ne izoliteco, sed integreco de la nacia ekonomio en tiu tutmonda. Sed tio estas reciproka afero. La pola ekonomio nun fartas bone kaj oni eĉ parolas pri la pola “ekonomia miraklo”, priskribante tiel ekonomian kreskon post aliĝo de la lando al Eŭropa Unio. Sed necesas memori, ke mirakloj ne ekzistas (speciale en ekonomio) kaj grandparte tiu ĉi kresko okazis danke al kolosaj investoj de Eŭropa Unio je infrastrukturo, agrikulturo kaj industrio de Pollando. En la 1950-1960-aj jaroj Sovetunio kreis pezan industrion en la socialismaj landoj de Orienta kaj Centra Eŭropo. Nun tiun ĉi taskon transprenis Eŭropa Unio. Oni povas umi pri detaloj, sed proporcio estas apenaŭ diskutebla: Eŭropo donis al Pollando pli ol 100 miliardojn da eŭroj dum Pollando reciprokis ĝin per nuraj 30 miliardoj.


Eŭropa Unio bezonis Pollandon kiel belan montrofenestron fronte al la orienta limo forme de Ukrainio, Belorusio kaj Rusio. Same agis siatempe Ĉinio, transforminte Ŝenĵenon el la dormema urbeto kun 70 mil loĝantoj en 1979 je la prospera urbego kun 11 milionoj loĝantoj nun – por montri fronte al la apuda Honkongo ke ankaŭ la komunistoj povas atingi ekonomian sukceson.


Do kiam Andrzej Duda pompe deklaras ke Pollando ne subiĝos al la premado de Eŭropa Unio kaj daŭrigos sendependan politikon, tio aspektas kiel tipa konduto de la adolesko, kiu komplete dependas de la gepatroj, sed laŭte anoncas siajn rajtojn kaj postulas estimi lian sendependecon. Kiel oni diras en la fama juda anekdoto al cirkumcumita Rabinoviĉ veninta kun kristana kruco surbruste al publika banejo: “Elektu jam: forprenu la krucon aŭ surmetu la kalsoneton”.


Ĉiu racia homo komprenas ke sen Eŭropa Unio, ĝiaj subvencioj kaj libere alirebla grandega merkato ekonomio de Pollando rapide kolapsos kaj revenos al la marĝena stato, en kiu ĝi vegetis dum sia antaŭa historio.


Resume: ne indas inciti tiujn, kiuj nutras vin kaj konduti adoleske. Se Pollando deziras profiti de Eŭropa Unio, ĝi devas sekvi ĝiajn regulojn. Kiu enpoŝigis bombonon, elpoŝigu moneron.

Leciono por la pola maldekstro
La nuna situacio estas bona leciono por la pola maldekstro, ankoraŭ tro malfrota, sed evidente ne senŝanca. Libereco, egaleco, digno, sociala protekto – ĉio ĉi estas tradiciaj maldekstraj sloganoj, nun ekspluatataj de la dekstruloj kaj liberaloj dum la maldekstro staras flanke kaj cerbumas kiu el tiuj du estas malpli malbona, do subteninda.


La amasaj tumultoj en Usono montris ke la maldekstra agendo plu popularas kaj havas milionojn da potencialaj subtenantoj – mankas nur gvidantoj pretaj klare vortumi ĝin kaj ekgvidi la indignitajn amasojn al iliaj veraj celoj, forlasinte detruadon de monumentoj, rabadon de vendejoj, vortoludojn kaj aliajn stultaĵojn.


Sed por tio la maldekstruloj mem devas ŝanĝiĝi, inkluzive tiuj polaj. Unue necesas detrui en la amasa konscio (kaj precipe en sia propra) la trudatan dum jardekoj ideon pri egaleco de naziismo kaj komunismo. Mi ne profundiĝos en ilian analizadon, ja tio estas tute aparta afero kaj ĉiu povas fari komparon memstare. Mi diru nur ke plejparto de la plej eminentaj sciencistoj, verkistoj, artistoj kaj aliaj elstaruloj, pli-malpli klare esprimintaj sian opinion en lastaj 100 jaroj subtenis maldekstrajn ideojn. Socialismo povas prezenti en sia panteono milojn da plej saĝaj kaj talentaj homoj dum naziismo apenaŭ kalkulos dekon da subtenantoj kun vaste konataj nomoj. Tio certe ne eblus se temus pri egalaj ideologioj.


Ĉu oni diras al vi ke la amasoj malamas socialismon, do necesas maski ĝian nomon per iu “alimondisma” etikedo? Sed opinisondado de la ukraina fonduso “Demokratiaj iniciatoj” montris ke eĉ en 2020, malgraŭ jardekoj de la ŝtata kontraŭkomunisma propagando kaj naciisma histerio, 34% de la ukrainanoj negative rilatas al malpermeso de la komunismaj simboloj, preskribita de respektiva leĝo, kaj nur 32% subtenas tion. 44% kontraŭuas alinomadon de la stratoj kaj setlejoj kaj nur 29,9% tion subtenas. Kondamnon de Sovetunio kiel totalisma ŝtato subtenas nur 33,9% dum 31,3% tion oponas. Kaj se ekskludi ekstreme naciismajn okcidentajn regionojn, kie oni detruas la monumentojn al batalantoj kontraŭ faŝismo kaj starigas tiujn al la naziaj SS-taĉmentoj, la bildo estos eĉ pli klara.


Sed por tio la pola maldekstro devas fari sekvan paŝon kaj pli sobre ektrakti propran historion. Ne eblas agitadi por socialismo kaj samtempe rakonti fabelojn pri la “sovetia okupado” kaj ĝia egaleco al la okupado nazia. Necesas klare agnoski ke kvankam la komunisma reĝimo en Pola Popola Respubliko estis totalisma, sed ĝi estis nekompareble pli milda ol tiu nazia, ĉar ĝia kerno estis alia. Laŭ sia ideologio komunismo celas egalecon, fratecon de la popoloj, ekonomian kaj socialan disvolviĝon dum naziismo jam en sia ideologio postulas militadon, subpremadon, malegalecon de la popoloj kaj ekstermadon de plejparto da ili.


Oni povas omaĝi memoron de luktantoj por demokratio, persekutitaj en la socialisma epoko, kaj samtempi agnoske la fakton, ke sen alveno de la Ruĝa Armeo la pola nacio plej verŝajne ĉesus ekzisti ene de sekva jardeko. La nazioj laŭplane ekstermadis ne nur la judojn, sed ankaŭ la polojn, komencinte de la pola intelektularo por faciligi transformadon de malmultaj restontaj poloj je needukitaj brutoj, laborantaj por la “arjaj” mastroj. Kiam mi aŭdas fabelojn ke Sovetunio ne liberigis Pollandon, sed same sklavigis ĝin kiel la nazioj, mi ĉiam demandas: kiom da koncentrejoj funkciis en Pola Popola Respubliko? Kiom da masakroj okazis? Kiom da urboj estis detruitaj? Kiom falis nombro de la loĝantaro? Kiom da lernejoj kaj universitatoj estis likviditaj? Ĝis nun neniu respondo venis, ja tio troviĝas ekster la fabela universo.


Oni povas malĝoji pri ĉeesto de eksterlandaj trupj en Pollando, sed nomi tion “okupacio” estas stultaĵo, ja laŭ tiu logiko Germanio ĝis nun estas okupita de Usono, same kiel pli ol 70 aliaj landoj en kiuj funkcias ĉirkaŭ 1000 usonaj militbazoj. Oni povas nomi maljusta kaj nedemokratia decidon loki sovetiajn trupojn en landoj de Orienta Eŭropo, sed tio certe ne estis okupacio kaj invado, ja divido de Eŭropo en la influzonoj okazis sekve de interkonsento de Sovetunio kun la tiamaj gvidantoj de la demokratia mondo – Usono kaj Britio. Do se oni konsideras tiun decidon kondamninda, oni akuzu ankaŭ Brition kaj Usonon kiel okupantojn kaj invadintojn. Denove la situacio “Rabinoviĉ en banejo” – elektu unu varianton, preni ĉion samtempe ne eblas.


Resume: la pola maldekstro devas honeste kaj sobre rekonsideri sian histoion kaj ellabori klaran pozicion pri pasinteco, nuntempo kaj estonteco. Ĝi devas deklari celojn kiuj tuŝas plejparton de la poloj kaj koncentriĝi je tiuj 99%. La elituloj kun ĝojo permesos al vi faligi statuojn kaj postuli politike korektan vortuzon, dum vi ne postulas ŝanĝi distribuadon de riĉaĵoj kaj povo. Lasu flanken genre neŭtralajn necesejojn, liberiĝu je kontraŭkomunismaj kaj kontraŭhistoraj fabeloj kaj postulu dignan vivon por 99% de la poloj – jen la celo ambicia kaj batalinda.


Se la polaj maldekstruloj diros ke ili estas same patriotismaj kiel Andrzej Duda kaj same liberalaj kiel Rafal Trzaskowski, sed proponas alian, pli efikan vojon atingi ambaŭ celojn kaj fari sian amatan Pollandon pli prospera, libera kaj samtempe justa – ili ekhavos la ŝancon.

Comments