“Riĉaj kaj strangaj”: ĉarma melodramo de la juna Hitchcock

Ekzistas libroj, legeblaj nur en trajno aŭ surplaĝe, kaj same la filmoj similaj al la desertoj – ne nutraj, sed plezurigaj. Al tiu speco apartenas “Riĉaj kaj strangaj”, kreita en 1931 de la 32-jara Alfred Hitchcock

Burĝaj revoj kaj problemoj 
La filmo baziĝas sur la samtitola romano de Dale Collins, aperinta antaŭjare kaj siavice aludanta al la kanto de Ariel el la dramo “La Ventego” de William Shakespeare. Tamen temas pri la aferoj tre foraj de dilemoj kaj tragedioj, esploritaj de la angla klasikulo. 


La filmo komenciĝas de silenta prezento de rutina laboro de malgrava oficisto Fred Hill (Henry Kendall), simila laŭ sia humoro al la filmoj de Charlie Chaplin. Li tutan tagon klopodas en la oficejo, poste eliĝas ene de granda homfluo kaj direktiĝas laŭ ĝisnaŭze konata vojo hejmen – flakoj, metroo, homoj svarmas kvazaŭ formikoj. Hejme lin atendas juna edzino Emily (Joan Barry), kudranta robon, ĉar ili ne povas aĉeti la pretan pro siaj magraj enspezoj. “Ni vivas modeste, sed ni havas domon kaj manĝon, kaj ni amas unu la alian” penas ŝi trankviligi la malĝojan edzon. 


Sed jen subite venas mesaĝo de lia onklo, kiu kiel avancon por lia estonta heredo donacas al sia nevo vojaĝon en plezurkrozŝipo kaj promesas pagi ĉiujn rilatajn elspezojn – por ke li “ĝuu plenecon de la vivo”. Bildo kun velŝipo sur la muro de ilia apartamento transformiĝas el nura revo je realo kaj la feliĉuloj impetas al la granda mondo. 


Sekvas veturo trans la Manika markolo (“mi neniam veturis surŝipe” agnoskas Fred), promenado tra Parizo kun ĉiuj ties ekzotikaĵoj kaj ekstremaĵoj (kankano kaj vino ĉeestas), butikumado, speciale en modaj vendejoj, ktp. La burĝa revo plenumiĝis. 


Sed jen komenciĝis ilia vojaĝo sur granda plezurkrozŝipo – tra Mediteraneo kaj plu orienten. Ili promenas tra bazaroj de Port Said (Egiptio), veturas sur rikiŝoj en Kolombo (Srilanko), sed ĉiam pli ofte faras tion dise. Ili disiĝis jam en la unua tago, kiam Fred, suferinta pro marmalsano, kuŝis senpova en kajuto kaj Emily promenanta sola laŭ ferdeko renkontis komandestron Gordon (Percy Marmont), ĉarman fraŭlon, tre popularan ĉe la virinoj. Ili amikiĝas kaj ĉiam pli proksimiĝas, senĉese babilante pri io kaj tio. 


Dume Fred, resaniĝinta post kelkaj tagoj, renkontas sur ferdeko ĉarmulinon, prezentitan al li kiel germana princino (Betty Amann). Ilia konatiĝo komenciĝas kiam lian okulon trafas pilketo, kiun ŝi hazarde misdirektis, ludante ferdekan tenison, popularan tiutempe. 


Sed post ekscii ke tion faris nobelulino, Fred tuj mildiĝas kaj kun preteco akceptas ŝian proponon promeni kune. Tiel la paro disiĝas kaj kreiĝas du novaj paroj, kiuj cirkulas sendepende, foje interkruciĝante kiel tio okazis en Kolombo, kiam rikiŝoj de Fred kaj Emily akcidentis sur mallarĝa strato kaj kroĉiĝis unu al alia. 


En Singapuro ili devis elŝipiĝi kaj la komandestro Gordon proponis al Emily iĝi lia edzino. Ŝi kun granda peno malakceptas la proponon, speciale post ekscii de li, ke la tiel nomata germana princino estas nura friponino, filino de posedanto de vestlavejo kaj prostituino el Berlino. Ŝi rapidas por averti la edzon, trovas lin en la kajuto de la friponino, tuj malaperonta, kaj baldaŭ ili ambaŭ trovas konfirmon forme de agnoska notico de la “princino” kaj malapero de la tuta ilia mono. 


Fred estas ŝokita kaj elreviĝinta, Emily, kiel decas al la fidela edzino de tiu tempo, lin pardonas kaj konsolas – “plej gravas ke ni estas kune kaj amas unu la alian”. Sed nokte venas nova sortobato – la ŝipo akcidentas kaj rapide pleniĝas je akvo. Blokitaj en sia kajuto, la geedzoj ne povas eskapi kaj saviĝas nur danke al tio, ke la ŝipo atingis ekvilibron kaj la akvo ne plu venas. Pene ili elgrimpas supren kaj vagadas laŭ la forlasita iama plezurejo. 


Ilin savas ĉinoj venintaj sur sia eta ĵonko por rabi la ŝipajn havaĵojn. Tiel ili ricevas pliajn sokajn impresojn. Unue ili vidas kiel unu ĉino, impliktita je ŝnuro, dronas kaj liaj akompanoj silente kaj senmove observas tion. Poste ili manĝas permane rizon kun viando (“kiom bongusta!”) kaj komprenas, kio estis tiu bongustaĵo post kelkaj minutoj, kiam ĉino pendigas surmure katan felon. Fine ili observas naskon de bebo sur la sama ŝipo kaj lian “bapton” per akvo, ĉerpita el la maro. Memorinda vojaĝo, ĉu ne? 


Sed finfine ili revenas hejmen por daŭrigi sian trankvilan kaj feliĉan geedzan vivon, revante pri pli bona estonteco kaj ridante pri sia freneza vojaĝo. 

Malprofunda, sed amuza
Ĉu mi ŝatis la filmon? Ĝi estas amuza. Mankas profunda esplorado de la homa naturo kiel en “La Manks-insulano”, ne sentebas horora streĉiĝo kiel en “Luanto”. Tamen ĝi estas leĝera kaj ĉarma, same kiel ĝiaj herooj. La brila Hitchcock-humuro abundas kaj ridigas ec post preskaŭ jarcento, kvankam, laŭ trafa rimarko de Vladimir Nabokov, humuro vivas mallonge. 


Min ĉiam fascinis lia talento fari eĉ duarangajn rolulojn tiom vivaj kaj memorindaj, kaj tio senteblas jam en tiu frua periodo de lia filmado. Sur la ŝipo tiun rolon plenumas maljuna fraŭlino (Elsie Randolph), kiu al la rusia spektanto memorigas la maljunulinon Ŝapokljak el la animaciaĵo pri Ĉeburaŝko


Ŝi ĉiam penas mildigi sian solecon, altirante atenton de aliuloj kaj sin trudante al iu ajn, sed pro tio aspektas eĉ pli komike kaj solece. Cetere la reĝisoro estas senkompata al la soluloj (ni jam vidis tion en “Malantaŭa fenestro”) kaj severe mokas ŝin, metante en plej konfuzajn situaciojn. 


Rimarkeblas jam konataj el pli fruaj verkoj, sentoj de Alfred Hitchcock rilate diversajn tipojn de la homoj. Virinoj, kiujn li antaŭe konsideris danĝeraj estaĵoj, plu estas tiaj (la germana “princino”), sed aperas ankaŭ antagonisto, per siaj amo, pardonemo kaj mildeco simila al la patrino (Emily). La viro plu estas viktimo de la sorto, ludilo en la virinaj manoj, ĝenerale senpova. 


La filmo markas transiron de la mutaj filmoj al tiuj sonaj. La aktoroj ankoraŭ estas forte ŝminkitaj kaj gestas abunde, foje eĉ aperas tekstobildoj – ĉio ĉi evidente fortimigis parton de la publiko, kontribuinte al fiasko de la filmo en la kinejoj. Sed ĝenerale ĝi estas ĉarma kaj se vi estas ŝatanto de la malnovaj filmoj kaj speciale de Alfred Hitchcock, mia konsilo estas klara – spektu kaj vi ne bedaŭros.

Comments