Kritikistoj konsideras tiun ĉi filmon inter la plej bonaj verkoj de Alfred Hitchcock kaj la plej influaj filmoj ĝenerale. Mi ŝatis ĝin, sed apenaŭ same aprezas.
La filmo baziĝas sur nura rakonto de Woolrich, kio evidente kaŭzis malabundon de materialo. Ĉio okazas en unu ĉambro, kie sidas la fotoĵurnalisto L. B. "Jeff" Jefferies (James Stewart), ĉenita al sia rulseĝo post rompi unu kruron dum fotoraportado.
Li enuas pro deviga neniofarado kaj amuzas sin per observado de okazaĵoj en apuda domo tra sia fenestro. Foje venas lia koramikino Lisa Fremont (Grace Kelly), bela kiel feino kaj sincere amanta lin – mezaĝan fraŭlon, kiu timas ĉesigi malnovan vivon kaj edziĝi al ŝi.
Inter liaj sinpravigoj gravan rolon ludas socia diferenco inter la du geamantoj – li estas nura salajrulo dum ŝi devenas de riĉa familio, kutimas vivi lukse kaj komforte, kio apenaŭ kongruas al la raportista vivstilo – ĥaosa, danĝera kaj manka je bazaj komfortaĵoj. Mi aldonu ke tio estas sola filmo, kie oni povas vidi Grace Kelly fumanta.
Alia vizitantino estas vartistino Stella (Thelma Ritter) – la tipa por Alfred Hitchcock flanka rolulo, kiu ludas ne malpli bone ol la ĉefaj aktoroj. Foje venas ankau lia amiko-detektivo (Wendell Corey), kiu tamen ne ludas gravan rolon en la afero, ĉar dekomence skeptike traktis la suspektojn de la ĉefa heroo (Hitchcock neniam ŝatis la policon).
Liaj observoj estas plejparte banalaj, foje amuzaj. Juna ĉarmulino dancas en subvestoj matene kaj akceptas amikojn vespere. Solula virino (Jesslyn Fax), jam malesperiĝinta trovi sian amon, imitas romantikan vespermanĝon kun (manka) koramiko, sed poste eksplodas en plorado.
Maljunulino mallevas en korbo sian hundeton por promenigi ĝin en la korto. Novgeedzoj mallevas kurtenon por ĝui sian mielmonaton. Buĉisto prizorgas sian handikapan edzinon, foje kverelante kontraŭ ŝi.
La lasta paro ial allogas lian atenton. Ŝajnas ke io okazas tie. Liaj suspektoj ĉiam pli kreskas kaj transformiĝas je konvinko: la buĉisto murdis sian edzinon. Sed kiel pruvi tion? Li dividas siajn suspektojn kun la menciitaj vizitantinoj kaj ili volonte engaĝiĝas en la afero. Ni estu realismaj – neniu vere interesiĝas pri la buĉista edzino.
La homoj en la filmo estas senkompataj, ilin movas nura scivolemo. Kiam la vartistino vidas tra fotoobjektivo la desperan solulinon kun botelo da endormigaj tablojdoj enmane, ŝi nur indiferente komentas: “Ŝajnas ke la sinjorino Solula Koro deziras endormiĝi por eterne” – kaj transiras al alia persono.
Hitchcock jam plurfoje ludis kun la ideo de la “ideala murdo”, ĉiam trovante vundeblajn lokojn en la plej senriproĉa murdoscenaro. Ĉi-foje li esploras la aferon de la kontraŭa flanko – la “ideala enketado” fare de senmova diletanto sin montras efika kaj sukcesa. Okazas kelkaj konfrontiĝoj perfortaj.
Unufoje li senpove observas el sia rulseĝo kiel en la najbara domo la buĉisto batas lian koramikinon, penetrintan en lia apartamento. Alian fojon li silente rigardas kiel malfermiĝas pordo de lia malluma ĉambro, sciante ke nun eniros la murdisto. Kompreneble ĉio finiĝas bone, nur al unu rompita kruro aldoniĝas la dua.
Ĉu mi ŝatis la filmon? Jes, mi konsideras ĝin sufiĉe interesa. Haveblas streĉa etoso, la eventoj evoluas neprognozeble, la aktoroj ludas perfekte (kvankam mi ne certas pri James Stewart). Sed la devige monotona bildo, neeviteble limigita je unu ĉambro, iom tedas.
Krome mi ne rimarkis ĉi tie profundajn ideojn, tiom proprajn al la verkoj de la majstro. La vivo estas spektaklo, en kiu ni ĉiuj estas aktoroj kaj spektantoj samtempe – tiel oni povus vortumi la ĉefan ideon de la filmo. Mi aprobas.
Comments
Post a Comment