“Rebecca” de Alfred Hitchcock: noblulo inter malicaj virinoj

Alfred Hitchcock evidente timis la virinojn, konsiderante ilin kreaĵoj malicaj kaj neprognozeblaj. En tiu ĉi filmo lia timo atingis pinton kaj eble pro tio ĝi sukcesis gajni du Oskar-premiojn – ja emocioj sinceraj kaj sentoj profundaj ĉiam impresas la publikon.

Amo kaj morto en kastelo
La filmo farita en 1940 baziĝas sur samnoma romano de la brita verkistino Daphne du Maurier, kiu aperis antaŭ du jaroj kaj tuj populariĝis. El tio kion oni povus konsideri banala romantika dramo la majstro kreis dramon indan je helenaj kreintoj de tiu ĉi ĝenro.


La historio komenciĝas ĉe Lazura Marbordo, kie la fama angla aristokrato Maxim de Winter (Laurence Olivier) renkontas malriĉan usonan junulinon (Joan Fontaine), vojaĝantan kiel pagenda akompano de la ordonema kaj kaprica maljunulino Edythe Van Hopper (Florence Bates). 


Li estas vidvo, kies edzino dronis antaŭjare, plejparte morna kaj silentema. Tamen la junulino plaĉis al li, do li iniciatas rilaton, kiu finiĝas per fulmrapida edziniĝo.


La novgeedzoj revenas al lia kastelo Manderley en Anglio – granda kaj makabra, kvazaŭ elirinta el iu gotika novelo. La servistaron estras la mezaĝa mastrumantino s-no Danvers (Judith Anderson), kiu akceptas la novan mastrinon kun preskaŭ malkaŝa severa malaprobo. 


La juna virino, ĝenata de la strikte reguligata etoso de la aristokratia familio, sentas sin kvazaŭ birdo enkaĝigita, trovante ĉiupaŝe spurojn de sia antaŭulino Rebecca de Winter – laŭdire, inteligenta belulino, kiun ĉiuj amis kaj admiris.


Sed hazarde ŝi malkovras teruran sekreton – la edzo rakontas al ŝi, ke efektive lia unua edzino estis manipulema despoto. Ŝi interesiĝis nur pri mono, sekso kaj amuziĝo, kion li devis toleri por ne makuli honoron de sia malnova aristokratia familio. En sia lasta vivotago ŝi diris al li ke ŝi estas graveda kaj ke li devos kreskigi infanon de alia viro, kiu fine iĝos la posedanto de Manderley. 


“Ĉu vi deziras murdi min?” demandis ŝi kun rido. Sed stumblinte hazarde ŝi falis kaj batiĝis per tempio kontraŭ la feraĵo, tuj mortinte. Por senigi sin je eventualaj suspektoj, li metis la korpon sur ŝian amatan boaton kaj dronigis en maro, ŝajnigante katastrofon.


Sed jen oni trovas ŝian boaton kaj la korpon en la maro. Komenciĝas enketado. Neniu oficiale suspektas la edzon, la enketisto kolonelo Julyan (C. Aubrey Smith) estas lia malnova amiko kaj ĉiuj estimas lien kiel noblulon, sed devige sekvas la proceduron. La situacion komplikas unu el koramikoj de la mortintino, ŝia kuzo Jack Favell (George Sanders). 


La juna viro estas inteligenta kaj sagaca, do rapide rekonstruas en sia menso la eventojn, krom unusola – kompreneble li ne imagas la hazardan morton pro la falo, suspektante la intencan murdon. Li ĉantaĝas la desperiĝintan aristokraton, sed tiu malkaŝas ĉion al la kolonelo kaj rapida enketado klarigas ĉion.


Evidentiĝas ke efektive Rebecca estis ne graveda, sed morte malsana. Ŝi sciis ke kancero mortigos ŝin ene de monato kaj provis en tiu tempo detrui la vivon de sia malamata edzo, provokante murdi ŝin. La plano sukcesis nur parte, do ŝi kreis por li problemojn, sed ne faris el li krimulon (en la romano li pafis ŝin, sed la Hays-kodo malpermesis lasi senpune murdon de geedzo, do la reĝisoro modifis la historion). Senkulpigita li rapidas hejmen, sed de malproksime vidas kolosan incendion. La freneziĝinta s-no Danvers bruligas la kastelon kaj peras sub ĝiaj ruinoj, vorita de la fajromaro.

Regi kaj manipuli
Tio estis unu el la unuaj usonaj filmoj de Alfred Hitchcock, sed la ĉefaj temoj kaj ideoj propraj al la juna reĝisoro jam formiĝis kaj spureblas.


Mi jam diris ke li malamis la virinojn kaj timis ilin samtempe – kombino tipa por ajna fobio. Ĉiuj virinoj aperintaj en la filmo estas estaĵoj ordonemaj kaj danĝeraj. Rebecca ne aperas eĉ forme de portreto, do agas kvazaŭ malica spirito. Mi supozas ke ŝi malamis la virojn, venĝante tiel sian patron. Pro profunda angoro, kaŭzita de li kiel la unua viro en ŝia vivo, ŝi turnis sian malamon kontraŭ ĉiuj viroj en la mondo, kiuj iĝis ŝiaj pupoj – manipuleblaj ludiloj. 


Evidente ŝi mem devenis de nobla familio (Maxim de Winter mencias tion kiel nepran trajton de la bona edzino), do malamis tiun aristokratian etoson kaj ĝiajn idealojn, kies enkorpigo estis ŝia edzo. Eble pro tio ŝi elektis lin kiel sian viktimon. Ŝi ne nur ekspluatis lin kiel monfonton, sed intence kaj kruele turmentis. 


Kvar tagojn post la geedziĝo ŝi rakontis al li ĉion pri sia antaŭa vivo (evidente plena je amaventuroj) kaj diris, ke ŝi daŭrigos tion kaj li nenion povos fari, katenita je timo misfamigi la familion. Ŝia fina komploto estis celita kontraŭ li, homo kiu faris nenion malbonan al ŝi – ĉar li estis nura simbolo de alia homo, kiun ŝi malamis per sia tuta koro.


Ne malpli malica estas la mastrumantino Danvers – morna mezaĝulino, ĉiam nigre vestita, senemocia kaj malvarma kiel glacio. Laŭaspekte ŝi estas kontraŭpoluso de la gaja kaj vivoplena Rebecca, sed efektive temas pri alia flanko de la sama danĝera virina naturo, denaske fremda al ĉiu viro. Ŝi videble adoris sian unuan mastrinon kaj evidente eĉ amis ŝin – ĉu kiel hundo la mastron aŭ kiel virino foje amas virinon? 


Montrante al la dua s-no de Winter vestojn de Rebecca ŝi tuŝas ilin tenere kvazaŭ la haŭton de sia adoratino kaj rigardas tra ŝia negliĵo al sia mano, evidente imagante ke tio estas la korpo kiun ŝi tiom amis. Ne hazarde multaj recenzistoj konsideras tion aludo al lesbia rilato, ekzistanta almenaŭ en la menso de Danvers.


Beatrice Lacy (Gladys Cooper), fratino de Maxim, vizitanta lin kun sia edzo, ankaŭ estas persono ne tre simpatia. Rekta en siaj pensoj kaj agoj, ŝi sarkasme komentas aspekton kaj konduton de la nova edzino de sia frato. Laŭvoje ŝi tiranas sian edzon, mildkoran dikulon, komplete regatan de la rezoluta edzino.


Cetere ankaŭ la juna usonanino estas ne sendefenda anĝeleto. Ŝi estas naiva kaj foje timema, sed en kriza situacio mobiliziĝas kaj kondutas racie kaj firme – male ol ŝia edzo, kiu tute perdis sian ĝisnunan firman volon kaj nur plendas ke Rebecca venkis lin kaj venkos denove, ke ĉio pereis, ke estas jam tro malfrue, ktp. Carl Gustav Jung diris ke en ĉiu virino sidas vira animo kaj inverse, do en krizaj situacioj la virino restas firma kaj sinrega, dum la viro malesperiĝas. Jen arta konfirmo de tiu ĉi psikologia fenomeno.

Inteligentaj malfortuloj
Kion diri pri la viraj roluloj? Mi jam karakterizis la ĝisostan aristokraton Maxim de Winter. En Lazura Marbordo li kondutas tre virece, preskaŭ kaptinte la junulinon en siajn manojn kaj gvidante en tiu ĉi danco ĝis atingi sian celon forme de nova edziĝo. Ŝajnas ke ŝi mem ne multe lin interesas kaj li povus uzi tiucele iun ajn virinon – tiurilate li ne diferenciĝas de sia unua edzino, kiu same uzis la virojn por siaj celoj. 


Robo, hararanĝo – li rimarkas preskaŭ nenion, ja lia sola deziro estas anstataŭi kaj forpremi la antaŭan virinan bildon el sia animo. Oni povas supozi ke lia patrino estis regema kaj tio alkutimigis lin obei fortajn virinojn kaj altiriĝi al ili, kvankam tio ne estas speciale menciata en la filmo.


Jack Favell kiel kuzo kaj koramiko de lia edzino estas interesa tipo de la ĉarma psikopato, aperonta en pluraj filmoj de Hitchcock – de “Ombro de dubo” ĝis “Nekonatuloj en trajno”. Li estas inteligenta, rapide orientiĝas en nova situacio kaj estas tre adaptiĝema kiel tio propras al lertaj manipulantoj. 


Se li estus pli bonŝanca, li povus iĝi sukcesa entreprenisto aŭ artisto, sed li estas nura vendisto de luksaj aŭtoj kaj tiu proksimeco de nealirebla riĉa vivo eĉ pli turmentas lin. Evidente li konsideris aventuron kun sia aristokrata kuzino unu el eventualaj vojoj al riĉiĝo, sed ankaŭ ĉi-foje malgajnis.

Maro kaj fajro
Apartan atenton meritas simboloj, uzataj de la reĝisoro. Maro kaj fajro – du elementoj laŭaspekte kontraŭaj, sed laŭkerne similaj. Rebecca estis allogita de la maro. Ŝia ĉambro havis fenestron turnitan al ĝi (la sola en la kastelo). Ŝi ŝatis navigacii en la maro, promeni sur marbordo. Rande de la maro ŝi rakontis al la edzo pri sia pasinteco kaj faris ultimaton, kvazaŭ ĉerpinte sian forton el proksimeco de tiu ĉi senfina fonto. 


“Aŭskultu la maron. Ĝi susuras” sorĉite diras s-no Danvers, sed sekvante ŝian konsilon ni vidas ne trankviligajn kvietajn ondetojn, plaŭdantajn ĉeborde, sed mornan malvarman koloson, kiu batas kontraŭ la ŝtonojn kaj povas altiri nur korojn same malvarmajn kaj mornajn.


Rebecca finas sian vivovojon, englutita de la maro. Ŝia adorantino Danvers estas vorita de la fajro – same povega kaj nehaltigebla natura elemento, kiun eblas veki, sed ne bridi. Mi pensas ke ambaŭfoje temas pri aludo al sekso kiel neregebla forto, inundanda homon de interne kaj pereiganta lin kaj liajn proksimulojn. Rebecca konsideris sin ruza manipulanto, sed ŝi mem estis nura pajlopupo de sia naturo.


Feliĉe Maxim de Winter finfine trovis sian virinon – mildan kaj fortan samtempe, kapablan al la vera amo, do fremda al dominado kaj humiligado. Ĉu ŝi sukcesos konstrui ilian rilaton? Unu aferon ni scias prezice – Manderley pereis kaj kun ĝi pereis la arkaika mondo de timoj, antaŭjuĝoj kaj sekretoj, kaŝita malantaŭ nobla aristokratia fasado.

Comments

Post a Comment