Frenezuloj kaj sanktuloj de Havano

Fine ni atingis la Placon de Sankta Francisko el Asizo. Ĝi troviĝas proksime al la Havana golfo kaj formiĝis samtempe kun la Placo de Armas situanta nur cent metrojn for. 

Sian nomon ĝi ŝuldas al la franciskana ordeno, kiu en 1548-1591 konstruis tie monaĥejon, oficiale inaŭguritan en 1575, sed en realo finitan post 200 jaroj. Tri ĝiaj navoj (aludo al la Sankta Triunio) sin apogas sur 12 kolonoj (12 apostoloj) kun la turo kiu dum jarcentoj estis la pleja altaĵo de la urbo. La monaĥejo funkciis kiel ne nur religia, sed ankaŭ socia kaj kultura centro, kie interalie funkciis bakalaŭra lernejo. En ĝia tombejo trovis eternan ripozon pluraj nobeloj kaj religiuloj, inkluzive de la vicreĝino de Peruo, la markizino de Monte Claro. 


En 1841 kadre de sekularigo la registaro ŝtatigis la propraĵojn de la ordeno kaj uzis la monaĥejon unue kiel oficejon de la Ĝenerala Arkivo kaj la Havana doganejo, ekde 1907 kiel la ĉefsidejon de la Ĝenerala poŝta kaj telegrafa ministerio, ekde 1916 ĝi 1957 kiel tiu de la Ĝenerala ministerio pri komunikado. Post la venko de la revolucio la monaĥejo estis transformita al muzeoj pri la kolonia historio kaj religia arto.


Tamen kiel mi jam plurfoje vidis en Kubo la komunisma ideologio kaj religio trovis sian modus vivendi, do apud la monaĥejo sur alta soklo staras monumento al la frato Junípero Serra, franciskano ankaŭ konata kiel Apostolo de Kalifornio. Li naskiĝis en Majorko en 1713, jam junaĝe montris grandan interesiĝon pri religio, estis edukita en la franciskana lernejo kaj iĝis unu el la plej fervoraj (se ne diri – la fanatikaj) misiistoj de la ordeno. Dum sia 70-jara vivo li baptis milojn da indianoj en Usono kaj Meksiko, memorigante al mi la ortodoksan sanktulon Filofeo (Leŝĉinskij), kiu en la sama jarcento kristanigis preskaŭ ĉiujn indiĝenojn de Okcidenta Siberio.


Kial oni elektis Havanon por starigi en 2005 tiun ĉi monumenton? Mi ne scias. Li vizitis la urbon dum siaj vojaĝoj, sed apenaŭ havis tie multan laboron, ĉar la indianoj en la insulo estis jam tute ekstremitaj kaj la malmultaj restintaj plene asimiliĝis. La afrikaj sklavoj estis baptataj de iliaj posedantoj, do figuro de la indiana knabo staranta apud la sanktulo spegulas alilandan realon. Amuze, sed en monumento al la supremenciita Filofeo en mia urbo Tjumeno apud la baptanto ankaŭ staras figuroj de indiĝenoj. Ĉu temas pri la interkonfesia tradicio?


En 1988 papo Johano Paŭlo la 2a beatigis kaj en 2015 lia posteulo Francisco kanonizis la fervorulon, do Junípero Serra iĝis la unua hispandevena sanktulo en Usono. Espereble la nova prezidanto ne deportos lin reen al Meksiko.


La placo plurfoje ŝanĝis sian nomon, en 1947 ĝi eĉ estis rebaptita kiel la Placo de Key West honore al la urbo en Florido, kiu ekde la 19a jarcento estis ĉefurbo de la kuba diasporo en Usono. Ĝia urbestro dum ioma tempo estis Carlos Manuel de Céspedes, konsiderata fondinto de Kuba Respubliko kaj tie José Martí fondis en 1891 la Kuban Revolucian partion.


En 1836 de Italio venis la Fontano de Leonoj farita de skulptisto Giuseppe Gaggini el la marmoro de Carrara. La ornamita de la blazono de Havano, simboloj de Merkurio kaj aliaj signoj ĝi ĉiam altiras la vizitantojn, refreŝigante per friska akvo.


Inter la rimarkindaj konstruaĵoj oni povus nomi Lonja del Comercio (Ĉambro de komerco), palaco de la markizoj San Felipe kaj Santiago de Bejucal, kaj kompreneble la Maran terminalon Sierra Maestra.


Sur la monaĥejo mi rimarkis memortabulon pri Joaquín Emilio Weiss y Sánchez, la kuba arkitekto kiu grave kontribuis al esplorado de la kolonia arkitekturo kaj konservado de ĝiaj ekzemploj. Apenaŭ eblas elpensi lokon pli konvenan al tia memoraĵo ol Malnova Havano, la vera perlo de Karibio.


Apude pendis alia memortabulo, dediĉita al Ricardo E. Alegría, portorika arkeologo kaj antropologo. En 1955 kiam li establis la Instituton pri la Portorika kulturo, multaj konsideris tion stultaĵo, ĉar oni neis la ekziston de la esplorata objekto. La agnosko de la karibia kulturo kaj ĝia diverseco estas grandparte merito de tiu ĉi homo, dankita de la parenca kuba popolo.


En mia unua vojaĝo al Kubo ni jam vizitis tiun ĉi placon kaj la petolema Lisita fotiĝis brakumante la faman Parizan kavaliron. Ĉi-foje tion ripetis ŝia patrino kaj se konsideri la brilantan barbon ĉiutage dekoj da homoj ripetas la saman riton, esperante plenumigi tiel siajn revojn. Sed kion signifas tiu ĉi stranga skulptaĵo?


José María López Lledín ankaŭ konata kiel “La pariza kavaliro” (El Caballero de París) naskiĝis la 30an de decembro 1899 en hispana vilaĝo. La 12-jara knabo venis al Havano la 10an de decembro 1913 en vaporŝipo “Chemnitz”.


Sed kiel naskiĝis la “kavalira” legendo? Plejmulto de historiistoj opinias ke ĝi radikas en 1920, kiam la junulo estis senkulpe enprizonigita en Castillo del Principe. Neniu povas diri pri kio oni akuzis lin, nek kiom da tempo li pasigis en la maliberejo. Iuj asertas ke li nomis sin tie jen la papo, jen la reĝo, jen la kavaliro. Li ofte aperis en la parto de Prado, nomata Acera del Louvre, do eble la kromnomo naskiĝis pro tio. En la hospitalo li diris al psikiatro, ke Havano estas “tre parizeca” kaj li mem estas “muskedisto, korsaro kaj kavaliro de Lagardiérè”. Lia fratino Mercedes asertis, ke la kromnonom kaŭzis lia franca amikino, mortinta laŭvoje al Havano.


En la 1950aj jaroj li laboris kiel kargisto en florvendejo kaj havis kromlaborojn en diversaj lokoj. Lia aspekto estis specifa: la mezstatura, li havis la malhelan haŭton kaj kaŝtanajn harojn senordajn, ungojn netonditajn kaj la barbon elstaran. Sub la akselo li ĉiam tenis dosierujon kun paperoj, malantaŭe dorsosakon kun la malmultaj havaĵoj. Oni ĉiam vidis lin promeni surstrate, babili kun homoj pri religio, filozofio kaj aktualaj okazaĵoj. Li akceptis monon nur de la personoj kiujn li konis kaj ĉiam rekompencis ĝin per donacetoj kiel krajonakrigiloj, skriboplumoj ktp. Li havis filinon ka filon, kies patrino laboris en sukerkompanio.


En 1977 li trafis psikiatrian hospitalon, kie oni diagnozis skizofrenion. La 86-jara kompatindulo mortis en 1985. Laŭ insisto de la havana historiisto Eusebio Leal liaj restaĵoj estis reenterigitaj en la monaĥejo, apud la enirejo al kiu oni starigis tiun ĉi statuon fare de kubano José Villa Soberón


Al mi tio memorigis la malsaĝulojn pro Kristo – fenomenon, vaste konatan en la Rusa ortodoksa eklezio kaj iom malpli en la okcidenta kristanismo kie kiel ekzemplo plej ofte servas la Sankta Francisko el Asizo. Ĉu vi iam vidis la Katedralon de Sankta Bazilio en Moskvo? Ĝi estas nomita honore al la malsaĝulo pro Kristo, kiu ekde 16-jariĝo loĝis surstrate, ĉiam nuda, kaj malkaŝe kaj sentime akuzis elitulojn. Inter ili estis caro Johano la 4a Terura, kiu samtempe timis kaj estimis la malsaĝulon. Post la morto de Bazilo li portis lian ĉerkon kaj poste eternigis lian memoron.


Ĉu trista historio? Jes, mi scias. Sed en la vivo ĝojo kaj malĝojo ĉiam apudas kaj ĉi-foje ni plian fojon konvinkiĝis je tio. Nian atenton altiris unujara knabineto, tre ĉarma ĉokoladeto, kiu paŝis laŭ la placo sur siaj ankoraŭ malfidelaj kruretoj. Post vidi min ŝi haltis kaj kvazaŭ kokete mallevis la kapon por post kelkaj sekundoj ektroti al mi. La samkoloraj gepatroj rigardis ĉion de proksime kaj kontente ridetis. Mi esperas iam fari la samon.


Jam vesperiĝis. Ni vokis taksion kaj dum ni atendis mia petolema princino rimarkigis kun rido: “Stano, rigardu kiom dika policisto!” Tiel mian fotokolekton de la diverslandaj policanoj kompletigis la bildo de barelforma ordogardanto el Havano. Li staris ĉe la piedira transpasejo kaj de tempo al tempo haltigis la aŭtojn por ebligi al turistoj transiri la straton (la samon mi vidis en Kusko).


Finfine ni enaŭtiĝis kaj ekis hejmen. Sed laŭvoje okazis alia, tute neatendita halto kaj renkontiĝo, kiun mi neniam eĉ povis imagi. Cetere tio estas temo por aparta rakonto.

Comments

  1. Ho, certe vi maltrafis la plej gravan parton de tiu placo!!!! Ĉar certe neniu havana esperantisto gvidis vin tra tiu placo. Temas pri la memortabulo honore al ESPERANTO ĉar tie estis la unua sidejo de la kubaj esperantistoj!!!!
    La “La pariza kavaliro” ja estas vere fama en Kubo, mi ankaŭ havas tian foton, eĉ kun esperantista grupo!

    ReplyDelete
    Replies
    1. Mi vidis tiun memortabulon jam la 19an de novembro 2015. Ĉu vi memoras tiun nokton?
      https://stanobelov.blogspot.com/2017/04/esperanto-kongreso-kaj-posta-sukceso.html

      Delete

Post a Comment