Kvarope tra Malnova Havano: de katedralo al moskeo

Malnova Havano estas vere unika loko – mi vizitis ĝin unuafoje en novembro 2015, sed plu revenas tien ĉiufoje kiam mi venas al Kubo. Ĝuinda!

Promenado senzorga
Tiun tagon en majo 2017 ni promenis tra Malnova Havano kvarope – sen strikta celo kaj itinero, lante kaj ĝue.


Laŭvoje ni preteriris ĉarman katidon, bildigitan sur muro.


Enirejo ornamita de la kuba kaj usona flagoj refutis asertojn pri la kontraŭusona humoro de la kubanoj.


Lacaj patrinoj trovis minutan ripozon sur soklo de la busto de iu barbulo.


Restaĵoj de fortikaĵo ĉirkaŭitaj de ŝtala krado, kondukis al la kastelo, en kiu nun gastas la Historia Centro.


Kompreneble kun la busto de José Martí ĉe la enirejo.


Belaj statuoj gardis pordon de la Kultura Centro de Félix Varelay, kuba politikisto kaj intelektulo, kiu grave influis la kulturan vivon de la lando en la 19a jarcento. 


Statuo de la papo Johano Paŭlo la 2a, vizitinta Kubon en januaro 1998, benas la urbon de malantaŭ krado, kiu blokis aliron al la samnoma parko.



Placo de la Katedralo
Sur la Placo de la Katedralo atendis nin... kompreneble la katedralo mem, eble la plej fama konstruaĵo de la kuba ĉefurbo. La konstruaĵo kies plena nomo sonas tipe hispane (do neimageble longe): La Catedral de la Virgen María de la Concepción Inmaculada de La Habana – aperis post kiam finiĝis laboroj pri la Palaco de la Kapitanoj Generaloj.


Iam tie estis marĉo, poste drenita kaj transformita je havena deponejo. De komenco de la 18a jarcento la jezuitoj deziris konstrui tie preĝejon, sed la peto estis akceptita nur en 1727, kiam oni permesis al la ankoraŭ juna ordeno establi tie preĝejon, monaĥejon kaj kolegion. La granda laboro komenciĝis kaj daŭris ĝis 1777, kiam la katedralo, kreskinta surbaze de kapelo de San Ignacio, estis finita. Sed, kiel tio ofte okazas, kreinto ne povis ĝui fruktojn de sia laboro. Jam en 1767 hispana reĝo Karlo la 3a forpelis la jezuitan ordenon de la Amerikoj kaj la tuta ilia havaĵo estis transdonita al la katolika eklezio. En 1778 laŭ ordono de episkopo Felipe José de Trespalacios la konstruaĵo estis transformita je la katedralo de Senmakula koncipiĝo. Laŭ legendo en la katedralo kuŝis restaĵoj de Kristoforo Kolumbo, revenigitaj al Hispanio post la sendependiĝo.


Oni konsideras ĝin inter la plej belaj barokaĵoj en Kubo. La kvadrata en plano, ĝi estas farita el koralaj blokoj eltranĉitaj en Meksika golfo. Rimarkindas ke la dekstra sonorilturo pli larĝas ol la maldekstra. Oni diras ke tio ebligas al pluvakvoj senobstakle lasi la placon kaj flui al la oceano.


Apudis la Palaco de Conde Lombillo – interesa konstruaĵo, kreita meze de la 18a jarcento. Ĝi distingiĝas per siaj tri fasadoj kaj nun gastigas artmuzeon.


Kontraŭ ĝi staras ne malpli bela Domo del Marqués de Aguas Claras. Ĝi estis konstruita en 1751-1775 kaj unue apartenis al la urbestro Sebastián Peñalver. Sed li estis akuzita je perfida kunlaboro kun la britaj okupantoj kaj la domo estis vendita en 1772 al Josefa Calvo de la Puerta, kiu apartenis al unu el la plej malnovaj familioj – fondintoj de la urbo. Sed nek la kreinto, nek la famulo donis sian nomon al la konstruaĵo. Kaprica historio lasis tiun honoron al sekva posedanto Antonio Ponce de León, markizo de Aguas Claras.


Nun tie troviĝas artgalerio (kun la prezoj altegaj), restoracio kaj eble io plia.


Antaŭ la domo sidis blankvestita korpulenta nigrulino, kiu aŭguris la sorton al scivolemaj turistoj, obeeme viciĝintaj por aĉeti tipan vojaĝlibran rememoron.

Obispo
Ne iris plu. El strateto rigardis nin pensema statuo de la poeto Luís Vaz de Camões (1524-1580), kiun oni ofte komparas kun Ŝekspiro, Homero, Virgilo, Dante kaj nomas kreinto de la portugala lingvo. Plurfoje akuzata pri fraŭdoj, li vagadis tra la portugalaj kolonioj batalante en militoj for de la patrujo al kiu revenis finfine por morti jam la 56-jara en Lisbono, ĵus okupita de la hispanoj. Li neniam vizitis Kubon kaj Amerikon ĝenerale, do la monumento, starigita en 2014, simbolas ĉefe la iberian parencecon de la popoloj. Bedaŭrinde ni ne sukcesis partopreni UK en Lisbono en 2018 kaj pli bone kompreni radikojn de tiu kultura fenomeno. Se tio okazus, mi jam sciis kion mi aĉetus en la unua tago en la Libroservo – lian eposon “La Luzidoj”, feliĉe jam esperantigitan.


La piedira strato Obispo (Episkopo) plenis je promenantoj, plejparte turistoj.


Ĝi aperis en 1519, do fakte estas samaĝa al la urbo, kaj ĝis 1936 ŝanĝis plurajn nomojn – San Juan, Del Obispo, Weyler, Pi Margall ktp (entute 47). 


Laŭ Obispo ni atingis la Placon de Armas, same antikvan kaj belan. Tiu nomo (Placo de armiloj) ege popularas en la hispanaj urboj kaj kolonioj kaj signifas la ĉefan urboplacon, kie okazis paradoj kaj kaze de sieĝo kolektiĝis armiloj kaj municioj liverotaj al la defendantoj.


Nun ĝi aspektas tute pace kaj solaj memorigoj pri la iama batalemo estis parko de Céspedes, nomita honore al la iniciatinto de la kubaj sendependigaj militoj, kaj policano kiu ĝenis du junulinojn sur benko, evidente rekoninte lokajn profesiulinojn.


Dekstre viciĝis restoracioj kun subĉielaj terasoj kaj niaj malplenaj stomakoj postulis rekompencon.


La vespermanĝo estis ĝuiga.

Moskeo Abdallah
Laŭ la strato Oficios 18 ni atingis la moskeon Abdallah – solan en Kubo. Islamo ne estas grave disvastiĝinta en la insulo, ĉar ĉefaj komponantoj de la kuba nacio (la hispanoj, afrikanoj kaj ĉinoj) sekvis aliajn religiojn.


La unuaj pli-malpli rimarkindaj islamaj grupoj aperis en la 1970-1980aj jaroj, kiam venis miloj da studentoj kaj politikaj elmigrintoj de la islamaj landoj kiel Pakistano, Libano, Sirio, Palestino, Egiptio, Okcidenta Saharo, Alĝerio ktp. Laŭ iuj pritaksoj nun en Kubo loĝas ĝis 10 mil islamanoj, ĉefe araboj


La loko estis elektita ne hazarde. Temas pri malnova konstruaĵo kie de 1689 ĝis 1774 troviĝis Colegio de San Ambrosio. Tamen en la 1940aj la domon posedis riĉa arabo kaj ĝi ricevis la nomon Casa de los Árabes (Araba domo). En 1983 ĝi oficiale malfermiĝis kiel muzeo kaj kulturcentro laŭ adreso Oficios 12 kaj post restaŭrado de la apuda konstruaĵo translokiĝis al Oficios 16.


Kataro donacis 40 mil dolarojn por rekonstrui ĝin, tamen eĉ poste ĝi funkciis nur kiel loko por vendreda preĝado. En 2015 danke al subteno de Saud-Arabio estis establita tiu ĉi moskeo, kie ĉiuvendrede kolektiĝas 150-200 preĝantoj.


Ni rigardis iom interierojn, gapis kontraŭ sidantaj surstrate viroj (supozeble islamanoj) kaj daŭrigis la promenadon.

Oficios
Sekvaj rimarkindaĵoj en Ofiios estis tute sekularaj. Memortabulo informis, ke tiu ĉi domo en 1851 gastigis la svedan feministinon kaj verkistinon Fredrika Bremer dum ŝia amerika vojaĝo. Ŝi esperis trovi en la Nova mondo paradizon, sed estis ŝokita de sklaveco kaj socia maljusteco. Oni konsideras ŝin inter la unuaj intelektuloj, kiuj atentis kaj priskribis kulturan heredaĵon de la nigraj sklavoj, inkluzive ilian muzikon (gospelon kaj aliajn).


Sjajn impresojn ŝi esprimis en vojaĝraporto, sed eventuale ne malpli interese estus legi historian romanon de la moderna kuba verkisto, loĝanta en Svedio, René Vázquez Díaz “Fredrika en paradizo” (1999), kiu prezentas unikan kombinaĵon de la aŭtoraj konoj de ambaŭ kulturoj, tiom foraj, sed interproksimigitaj danke al la kuraĝa virino. Bedaŭrinde ĝis nun ĝi ne haveblas en Esperanto, nek en la rusa.


Hotelo Valencia plian fojon memorigis, ke la “hispanoj” estas nur ĝenerala nomo por pluraj iberiaj etnoj kaj subetnoj, kiuj partoprenis formiĝon de la kuba nacio. 


Malnova leonskulptaĵo anoncis telegrafan servon, kiu por la juna generacio estas enigmo, malĉifrebla nur kun vortaro enmane.


La plej mirinda, sed samtempe ĝojiga trovaĵo por mi estis... plurkolora rubujo por disa kolektado de malsamaj rubaĵoj. Ĉu Kubo jam ekiris la vojon al ekologia kulturo? Mi esperas almenaŭ post kelkaj jaroj ne plu vidi sur Malecón familiojn gaje ĵetantaj plastajn glasetojn en la maron.

Comments