Kubo – mito pri la bona medicino

“Nu, kion fari, ĉiu sistemo havas siajn mankojn. Sed Kubo almenaŭ havas bonegan medicinon, laŭdire la plej bonan en la mondo” trankviligas sin naivulo. Mia respondo estos mallonga: mirinde kiom kredemaj estas eĉ edukitaj homoj el evoluintaj landoj.

Pri tiu mito kulpas du aferoj: la efika kaj insista ŝtata propagando kaj la jam plurfoje menciita de mi hipokriteco de la kuba ŝtato, kiu kreis du sendependajn sanservojn – por la eksterlandanoj kaj por la kubanoj. Mi jam rakontis pri mia vizito al la kliniko por turistoj en Trinidado. Ĝi estis ne luksa, sed sufiĉe bona por ricevi rapidan kaj simplan helpon, kiun mi bezonis. Ĉi-foje mi havis eblecon konatiĝi kun la sanservo por la kubanoj. Jen miaj impresoj.


Foje mi bezonis termometron kaj kun miro eksciis, ke ĝi mankas. Mi estis ŝokita: “Kiel povas manki termometro en la domo?!” Lisi nur ridis responde: “Kubanoj ne havas termometrojn! Kial? Ĉar ili ne aĉeteblas en apotekoj”. Ĉu vi povas imagi tion? Mi demandis plurajn homojn kaj ĉiuj ripetis la samon. Sed kiel ili mezuras la temperaturon? “Vi demandas najbaron kaj li ne havas, vi demandas alian, trian, kvaran kaj fine iu en la strato havas termometron”. Bona maniero por homo kun febro aŭ kun bebo malsana, ĉu ne?


Fine ni trovis termometron – en la tiel nomata internacia apoteko (Farmacia International) en hotelo Habana Libre. La simplega hidrarga ĉina termometro kostis 8 CUC. Ĉu vi imagas la ŝtatan profiton? Do imagu kion sentas ordinara kubano, kiu por aĉeti termometron por sia bebo devas pagi trionon de sia monata salajro (anticipe ŝanĝinte ĝin al CUC). Sed antaŭe li devas trovi la internacian apotekon. Mi scias ke en Havano ekzistas almenaŭ du. En la tuta provinco Guantanamo nur unu.


En la apotekoj por la kubanoj (Farmacia General) haveblas preskaŭ nenio, sed eĉ tiu malmulto aĉeteblas nur kun kuracistaj preskriboj. Ne temas pri narkotikaĵoj aŭ antibiotikoj. Sen preskribo vi rajtas aĉeti nenion! Ĉu la gorĝo doloras al vi? Iru al kuracisto, sidu en atendovico, ricevu preskribon kaj venu al apoteko. Ĉu vi havas lakson? Iru al kuracisto... Ĉu vi havas dentodoloron? Ĉu la kapo doloras al vi? Ĉu la bebo ploras pro kolikoj? Iru al kuracisto... Esceptoj ne ekzistas. Mi demandis kelkajn homojn kaj ĉiuj ripetis la samon. Mi ne povis kredi kaj uzis la lastan ŝancon: “Bone. Sed se vi havas kalvon sur piedo pro novaj ŝuoj aŭ vundis la fingron per tranĉilo, ĉu...?” Miaj kubaj geamikoj estis ne malpli ŝokitaj: “Kompreneble! Vi devas iri al kuracisto, ĉar oni ne vendos al vi plastron sen preskribo”.


Kiel pravigi tiun teruran superkontrolon? Por kio la ŝtato turmentas eĉ la malsanajn civitanojn? Mi ne havas respondon. Eble iu supozas ke temas pri bonaj intencoj, kiuj originas en strebo doni profesian servon al la homoj por ke ili uzu la medikamentojn korekte. Bone, mi rakontos al vi kiel tio funkcias.


Lisi havas problemojn pri la ungoj. Ili malsanas kaj ofte forfalas, evidente pro iu fungo. La kuracistoj neniel helpis al ŝi. Mi alportis du ungventojn el Rusio, kiuj donis certan efikon, sed nun ŝi provizore ne povas ilin uzi, do la problemo revenis. Ŝi perdis la ungon sur la fingro, la damaĝitan lokon trafis infekto kaj ĝi inflamis. Baldaŭ ŝvelis granda veziko, plena je puso. La bildo estis terura.


“Mi trapikos ĝin” proponis la knabino. “Ne!” akre protestis mi. “Tio estas tro danĝere, vi povas kaŭzi la sangoinfektiĝon! Nur kirurgoj rajtas fari tion kaj sole en hospitalo! Uzu ungventojn, ja ekzistas pluraj kiel Levomekol kaj Viŝnevskij-ungvento en Rusio. Ili eltiras puson en unu nokto, nu maksimume en du tagoj”. Ŝi nur ridis amare: “Stano, memoru du vortojn – estas Kubo. Ĉi tie ne haveblas tiaj ungventoj. Se mi iros al kuracisto li preskribos al mi penicilinon aŭ same trapikos la vezikon”. Mi ne povis kredi je tia barbareco, do plu insistis. Nu, kion diri – mi estis naiva.


Post du tagoj doloro iĝis jam tute ne tolerebla kaj eĉ duralgino, kiun Lisi prenis ĉiun duan horon, ne plu helpis al ŝi. La kompatinda knabino preskaŭ ploris pro doloro kaj vane tenis la fingron en varmeta akvo kun salo – praula recepto ne plu efikis.


Ni venis al polikliniko. Farbitaj muroj, ĉiuj ĉambroj krom du fermitaj, homoj atendas sur benkoj. “Kie estas la kuracistoj?” miris mi. “En Rusio en ĉiu polikliniko laboras almenaŭ deko da fakuloj – terapeŭtoj, kirurgoj, neŭrologoj, okulistoj, kardiologoj, dermatologoj...”. Lisi miris responde: “Tio estas en hospitalo, sed en polikliniko ĉiam laboras nur du-tri kuracistoj”. Ŝi fingromontris al mezaĝulo en blanka ĥalato (evidente deĵora terapeŭto) kaj al alia ĉambro kie sidis maljuna flegistino. “Ĉu vi vidas ŝin? Ŝi plenumas ĉiujn procedurojn, ne kirurgo. Do kun la sama sukceso mi mem povus fari tion hejme”.


Kiam venis nia vico konsulti la kuraciston mi konvinkiĝis en mia naiveco. “Vi devas preni penicilinon, jen preskribo. Ĉu ungventoj? Ne, ne ekzistas tiaj ungventoj. Ankoraŭ estas tro frue por trapiki la vezikon, do prenu la penicilinon kaj duralginon. Tenu la fingron en varma akvo kun salo, tio helpos”.


Mi estis ne ŝokita, sed frakasita, renversita kaj kolerigita. Kial?! Kial oni preskribas penicilinon, inventitan kiam Fidel kaj Raúl ankoraŭ vizitis infanĝardenon? Kial oni ne havas la plej simplajn ungventojn, kiuj aĉeteblas sen preskriboj en iu ajn rusia apoteko kaj kostas groŝojn? Kial en la 21a jarcento oni sugestas mezepokajn kuracmetodojn en la ĉefurba kliniko? Kial?!


Feliĉe ĉi-foje mi alportis kelkajn kuracilojn por la familianoj kaj ili estis vere dankemaj, ĉar io simila mankas en Kubo. Temas ne pri io speciala kaj rara, sed pri tre simplaj kuraciloj, kiujn mi aĉetis laŭvoje en eta apoteko rande de Tjumeno. Kion diri, se eĉ simetikonon por la beboj suferantaj pro kolikoj oni devas alporti de eksterlande.


Alian fojon mi observis kiel okazas ĉiusemajna ekzamenado de la beboj. La patrino venis al kuracejo (eta konstruaĵo kun atendejo kaj duĉambra oficejo de kuracistino) je 7-30 por fiksi sian lokon en atendovico. Je la 8a ŝi revenis kun la bebo kaj aliĝis al kvin aliaj atendantinoj. Je la 9a venis la flegistino kaj diris ke ŝi devas alporti identigilon de la bebo, do la patrino foriris lasinte la bebon al mi por preni tiun paperon. Je la 10a venis finfine la kuracistino, kiun ĉiuj atendis (ĝis tiam la atendovico tute ne reduktiĝis).


Je 10-30 la flegistino diris ke la patrino devas iri al simila kuracejo en apuda kvartalo por... mezuri la bebon. Ŝi ruligis la beboĉareton laŭ malebenaj stratoj de Mantilla nur por eniri similan ejon kun simila paro el kuracistino kaj flegistino, kiuj dum kvin minutoj mezuris longecon, pezon kaj kapograndecon de la bebo kaj donis al ŝi respektivan paperon. Je 11-30 ŝi finfine estis akceptita de la kuracistino, kiu denove mezuris ĉion kaj ekzamenis la bebon. Je la 12a ĉio finiĝis.


Mi kaŝe fotis por montri kiel aspektas la reala kuba medicino. Trivitaj mebloj kaj muroj. Mankas iu ajn signo de teknikaĵoj kiel komputilo ktp. Kadukajn murojn ornamas nur revoluciaj portretoj kaj idiotismaj afiŝoj, informataj la kubanojn ke “sanservo estas senpaga por vi, tamen ĝi kostas... (menciiĝas kelkaj fantaziaj ciferoj)”. Do mi havis ŝancon propraokule vidi kiel funkcias la “plej bona medicino en la mondo”.


Mi vidis kiel en Havano pacientoj devis alporti al hospitaloj injektilojn kaj litotukojn, ĉar tiuj mankas. Ofte oni devas dum semajnoj atendi rezultojn de la ekzamenoj, ĉar mankas reakciantoj. Dum tri semajnoj Lisi ne povis fari ultrasonon, ĉar la kuracistino malsanis kaj neniu povis anstataŭi ŝin. Mi scias kazon, kiam oni faris al novnaskita bebo tomografion, sed diris ke la rezulton oni donos nur post dek tagoj. Post kiam kuracistan poŝon trafis CUC la tomografiaĵoj tuj aperis surtable. Ambaŭ rusiaj kuracistoj, kiuj poste rigardis ilin laŭ mia peto, unuvoĉe plendis ke la kvalito de la tomografiaĵoj estas tre malbona.


Ankaŭ mi rememoras kiel Lisi plendis pri korproblemoj de la patrino. Mi konsultis kardiologon el mia urbo, faman kardiokirurgon, kaj li resumis klare: “Oni preskribas al via panjo arkaikajn rubaĵojn, tute senefikajn. Forĵetu tion kaj prenu... (li listigis la kuracilojn kaj dozojn)”. Post unu semajno la sangopremo de la patrino falis ĝis normala nivelo. 


Similan situacion mi spertis pri Lisi. Feliĉe mi sukcesis aranĝi por ŝi vojaĝon al Moskvo, kie ŝi vizitis ordinaran, sed sufiĉe bonan komercan klinikon kaj senprobleme aĉetis la preskribitajn al ŝi medikamentojn. Post fari ultrasonojn kaj paroli kun kuracistoj ŝi miris: “Neniam oni tiom detale ekzamenis min kaj klarigis tiom multe. En Kubo oni nur faras ĉion rapide kaj plenigas paperojn sen rigardi pacienton”. La kuraciloj efikis jam post unu semajno kaj tute solvis la problemon.


La plej terura afero estas ke la kubanoj troviĝas en kaptilo senelira. Eĉ en Sovetunio, almenaŭ en la 1980aj jaroj, ni havis tiel nomatajn komercajn klinikojn. Fakte ili estis posedataj de la ŝtato, sed kontraŭ pago akceptis pacientojn de ie ajn kaj sen troaj burokrataĵoj. Nun ni havas grandan elekteblon, eĉ en mia Tjumeno – fora siberia urbo – haveblas dekoj da privataj klinikoj kaj ĉiuj ĝoje bonvenigos iun ajn pagipovan pacienton.


En Kubo ekzistas eĉ ne unu privata kliniko, nek ebleco viziti alian klinikon (krom laŭ loĝadreso) aŭ kuraciston laŭ via plaĉo. Vi devas iri nur al tiu polikliniko aŭ hospitalo apud kiu vi loĝas kaj ĉio estas nur la ŝtata, do samnivela. 


Dum tiu terura historio kun la fingra inflamo mi sugestis al Lisi viziti klinikon por eksterlandanoj. “Ili ne akceptos min, ĉar mi estas kubanino” supozis ŝi. “Ne povas esti, ja tio estas pagenda servo, do ili devas atenti nur monon. Se vi pagos ili certe akceptos la monbiletojn!” naive insistis mi. Kompreneble ŝi estis prava. La fama kliniko Calixto García tuj rifuzis la knabinon: “Ni ne akceptas la kubanojn”. La cirklo fermiĝis.

Comments

  1. Dankon pro tiu vere grava raporto el via propra sperto!

    ReplyDelete
  2. Ho ve, certe krom kritiki vi konas nenion alian! Do mi klopodos ne plu troli ĉe via blogo ĉar ne havas sencon. Vi certe vidas nur makulojn en la suno kaj truojn en la luno!
    El mia propra sperto:
    Jes en Kubo estas multaj burokrataj kaj alitipaj problemoj! Mi eĉ aŭdas pri similaj kritikoj mialande sed sano ne estas tiel terura kaj malbona kia vi bildigas bloge.
    Mi apenaŭ vizitas kuraciston por ne diri neniam. Mia unua vera bezono pri sano venis kiam mia bopatro suferis koratakon, li ricevis unu el la plej bonajn servojn en la lando senpage kompreneble, tio inkludis plurmonatan hospitaligon, plus konekto al multegajn teknologiajn aparatojn, kiuj ne aperas en via blogo. (mi vere ne certas kiom kostus tio).
    Dua kaj plej grava bezono en mia familio venis antaŭ 8 jaroj, tiam mia nevino malsaniĝis je kancero (Leŭkemio) https://eo.wikipedia.org/wiki/Le%C5%ADkemio. tiam ŝi restis enhospitaligita dum 6 monatoj kun ŝia patrino (kiu ricevis plenan salajron por zorgi pri la infanino) ili ricevis specialan atenton pro la tipa malsano, tre danĝera por la vivo, tio inkludis amason da regulaj oftaj sangekzamenoj, teknikaĵaj ekzamenoj, kontrolo de plurtipaj kuracistoj, kuraciloj kaj medikamentoj tre multekostaj sed senpage ricevitaj, krom tio ŝi ricevas dum 15 jaroj specialan plian manĝon kaj regulajn (unujaran) ĝeneralan ekzamenon. Kiom da mondaj civitanoj en tiu planedo povus ricevi tian medicinon?.
    Nun mem bedaŭrinde mia kuzo malsanas je kancero, li ricevis specialan atenton en hospitalo, tomografiojn, kaj specialajn serojn, la kancero feliĉe malaperis kvankam restas 18 sesioj je radiado.
    Sperto pri kubaj kuracistoj en latinameriko estas terura, medicino simple ne ekzistas for de la urboj, homoj mortas pro simplaj neimageblaj malsanoj kiel lakso aŭ astmo. Dum tio apenaŭ estas kaŭzo en Kubo. En Kubo la ĉefa kaŭzo de forpaso estas koratako kaj kancero same ol en riĉaj landoj.
    En tiu aĉa sistemo ĉiuj infanoj estas bakcinitaj por 17 malsanoj. Tio signifas ne ekzistas Poliomjelito, difterio, morbilo, kokluŝo kaj longa listo...
    Averaĝa vivdaŭro estas 79 jarojn (Rusio 71.9)
    Infana mortindico estas 4.4/1000 (Rusio 6.8)
    Eĉ se sano estus ekstreme malbona, la ŝtato dediĉas preskaŭ duonon (48%) de la jara buĝeto al edukado kaj sano! Kiom da mono estas dediĉita en aliaj landoj por tio? Ĉu vi scias kiom da mono Usono uzas por militajn aferojn el la jara buĝeto?
    Viaj vortoj estas rekte kontraŭ la vortojn de la Monda Organizaĵo pri Sano!!!
    Ne estas propagando de la kuba registaro estas forta klopodo por plibonigo de la kuba sansistemo, kiu certe povus esti milfoje pli bona sed ne tiel malbona kia vi priskribas. Nur legu kion ili kiuj estas spertuloj verkas pri la kuba sansistemo. Ĉu MOS mensogas?

    ReplyDelete
    Replies
    1. Kara, unue mi volas klarigi, ke mi ne celas makuli aŭ nigrigi ion pro du evidentaj kialoj.
      Unue, ĉar mi amas Kubon - la landon, ne regantajn ĝin politikistojn. Mi elektas flankon de la subpremata kuba popolo, ne tiun de ĝiaj subpremantoj. Vera amo estas ago, nur agoj montras, ĉu tio estas amo aŭ nura ŝajnigado. La kuba registaro montris ke malgraŭ abundaj patriotismaj parolaĉoj ĝi celas nur unu aferon - ekspluati la kuban popolon kaj plu teni potencon.
      Due, ĉar la kuba vivo ne bezonas nigrigon - sufiĉas simple prezenti ĝin kia ĝi estas kaj tio jam ŝokas iun ajn eksterlandanon (se li ne venis el pli malriĉa Haitio certe).
      Viajn bonajn impresojn pri la kuba medicino vi mem klarigas en la unuaj alinejoj, dirante ke vi neniam vizitas malsanulejojn, do fakte ne alfrontas tiun sistemon. Mi havis amikon, kiu vendis medicinajn aparatojn kaj estis certa, ke almenaŭ en Tjumena provinco sanservo estas altkvalita. Poste lia patrino ekmalsanis kaj li devis aranĝi ŝian kuracadon en hospitalo. Malgraŭ siaj abundaj rilatoj kaj mono havebla li estis ŝokita: "Stano, se mi tion spertis, do kio okazas al simplaj homoj?" Mi esperas ke vi ne havos ŝancon memstare esplori kuban sanservon.
      Vi diras, ke la kuba medicino estas senpaga kaj tio estas unika fenomeno. Populara, sed erara aserto. La tutnacian medicinan asekuron enkondukis ne komunistoj, sed burĝa reganto Otto von Bismarck en la kapitalisma Germanio meze de la 19a jarcento. Nun ĝi en tiu aŭ alia formo funkcias en la tuta evoluinta mondo krom Usono. Mia patrino dum du jaroj luktis kontraŭ kancero kaj ricevis senpagan kuracado, kvankam temas pri la kapitalisma nuntempa Rusio.
      Mi diru eĉ pli, estus mirinde se la kuba ŝtato kiu regas 100% de la kuba ekonomio, do ĝuas la tutan nacian profiton, postulus ke ankaŭ tiaj servoj kiel sanservo, edukado ktp estu pagendaj. Ĝi havas tutan vian monon, do kiel ĝi povas ion vendi al vi?
      Rilate statistikaĵojn mi modeste silentos. Kiu kontrolas tiujn ciferojn? Ĉu ekzistas sendependa kontrolado de la kuba buĝeto? Oni diras al vi ke 48% de la ŝtata buĝeto iras al sanservo kaj vi simple devas kredi. Mi atentigas vin nur pri du ciferoj. Laŭ oficialaj datumoj, la kuba buĝeto havas du plej grandajn enspezfontojn - la eksterlanda laboro de la kubaj fakuloj (pli ol $6 miliardojn jare) kaj turismo ($6 miliardojn jare). Ni supozu ke tio estas nura duono de ĉiuj enspezoj, do forgesu pri la tuta industrio, agrikulturo, serva sektoro ktp. Tio signifas ke ĉiujare oni investas al la kuba sanservo $12 miliardojn da dolaroj - po $1000 por ĉiu kubano. Ĉu vi imagas tiun ciferon? Ĉu vi kredas je tio? Kial tiukaze eĉ en la ĉefurbaj malsanulejoj ofte mankas injektiloj kaj reakciiloj?
      Same pri aliaj statistikaĵoj. Kiam Lisi ankoraŭ loĝis en Guantanamo ŝi foje vizitis lokan akuŝejon kie blatoj promenis laŭ muroj kaj mankis normala necesejo. En unu monato kelkaj virinoj kun beboj mortis tie. Ĉu ili eniris la oficialan statistikon? Mi scias kiel oni kalkulis tiaĵojn en Sovetunio, do imagas kiel tion plenumas la kubaj lernintoj. Same bone mi imagas kiel MOS kreas siajn rangolistojn. Mi mem aranĝis plurajn vizitojn de fakuloj, do scias ke spaco por manipulado estas vastega. Apenaŭ oni montris al ili malsanulejojn, kiujn mi fotis en Mantilla. Apenaŭ oni diris al ili, ke eĉ en la ĉefurbo necesas atendi duonjaron por viziti endokrinologon. Apenaŭ oni montris al ili malplenajn kubajn apotekojn. Apenaŭ ili vidis kiel kibaj patrinoj kuras de unu domo al alia serĉante termometron por sia malsana bebo, ĉar ili ne povas fordoni trionon de sia salajro al la spekulacianta kuba ŝtato. Ĉu mi malpravas?

      Delete

Post a Comment