Ĉu mi vere mortis en Trinidado? Kompreneble ne. Mi ne estas spiritisto,
do ne kredas ke mia parolema spirito povus verki tiun ĉi blogaĵon post mia
morto. Sed mi estis proksima al tiu stato, almenaŭ mense.
39,8
Tio komenciĝis vespere. Revenante hejmen el la restoracio mi sentis
kreskantan malfortecon kaj fine apenaŭ movis la piedojn. Post eniri la domon mi
falis en liton kaj malaperis. La nokto estis terura. Varmon sekvis malvarmo, mi
preskaŭ svenis, povis nek dormi, nek maldormi. Aspirino kaj paracetamolo,
prenataj unu post alia apenaŭ helpis. Sunfrapo, konkludis mi, punis min pro tro
longa promenado.
Lisi estis zorgita, sed mi trankviligis la knabinon, dirinte ke tio
malaperos rapide, oni devas nur atendi iomete, ja nenia efika kuracado
ekzistas. Mi ripetis tion la sekvan tagon, sed miaj vortoj sonis ĉiam malpli
konvinke. Lisi pruntis la termometron ĉe la domposedantoj kaj ni komprenis
kialon de mia malforteco – ĝi montris 39,8. Tio estis febro.
Amuza afero. Se oni havas 38,8 – tio estas ege malfacila afero. Sed
39,8... tiu temperaturo tute liberigas, ĉar oni povas fari nenion. Mi simple
kuŝis kvazaŭ ŝtipo kaj duonokule rigardis la plafonon. Lisita elprovis ĉiujn
rimedojn de la loka kuracarto, inkluzive trempadon de la piedoj en malvarman
akvon kaj proponis al mi malvarman duŝadon, sed mi diris, ke kun miaj arterioj
poste mi certe ne plu suferos – same kiel ĉiuj mortintoj.
Mi plu insistis ke temas pri la nura sunofrapo, sed la knabino ĉiam pli
maltrankvilis. “Stano, vi devas viziti kuraciston! Memoru, tio estas Kubo! Neniu
scias kiuj malsanoj povus trafi vin...”. Je la 6a vespere mi kapitulacis. Lisi
trovis adreson de malsanulejo por eksterlandanoj kaj ni paŝis tien.
Cindroplano
Ankoraŭ lumis la suno, aero estis freŝa kaj la knabino gaje impetis
antaŭen. Mi trenis la piedojn duonsvene, sed profitis la eblecon vidi aliajn
urbopartojn kaj foti interesaĵojn.
Jen la templo de la fama framasona loĝio Luz del Sur (Lumo de la Sudo).
Ĝi estis fondita en Trinidado la 5an de januaro 1868. Ĝia nomo aludis al la
situo de la urbo kaj humanisma lumo kiu radios de tiu ĉi loko al la tuta lando.
Lokaj kleruloj kunvenis en la loĝio dum duonjarcento, klopodante disvastigi la
ideojn de libereco, egaleco kaj frateco. La 30an de julio 1919 okazis la unua
kunveno en tiu ĉi novkonstruita templo en la strato Lino Pérez No. 33. Sed kio
okazis poste al la trinidadaj framasonoj? Mi ne scias kaj fakte tiam mi apenaŭ
interesiĝis pri tiaj aferoj.
Lisi tutforte subtenis min. “Stano, imagu se oni trovos ĉe vi zikon! Vi
telefonas hejmen: “Saluton, mi havas zikon, do estas metita en kvarantenon. Mi
revenos post unu monato”. Bonvenon al hospitalo de Sancti Spíritus. Hahaha!” Mi
klopodis dividi ŝian gajon, sed ne tre sukcese.
Post kelkaj minutoj mi rimarkis sur muro pli konvenan al mi emblemon de
la municipa sanservo. Al mia kapo venis rememoro pri kremaciejo kiun ni vidis
proksime de la tombejo Santa Ifigenia. “Lisi, se mi mortos ĉi tie, bonvolu
nenien sendi la korpon. Kremaciu min por ke mi restu en Kubo”. La knabino tuj
aprobis la ideon: “Senprobleme! Mi prenos la cindrujon kaj veturos al ĉiuj
lokoj, kiujn ni vizitis: Barakoa – pss, Guantanamo – psss, Pinar del Río –
pss...” kaj ŝi gaje montris kiel la fingroprenoj kun mia cindro disflugas laŭ
vento. Ni estas bona paro, ĉu ne?
Malsanulejo
Kiam ni atingis la malsanulejon mi jam ne plu havis fortojn por fotado.
La ejo estis unuetaĝa, ne tre granda, sed pura kaj bone aranĝita. Flegistino
kondukis nin al deĵora kuracisto. Mezaĝa viro pli-malpli parolis la anglan, sed
plejparte ni komunikis per Lisi. Li tre atente aŭskultis min, detale demandis
pri la datoj kaj itinero de mia vojaĝo, la simptomoj ktp. Mi montris la
tablojdojn, kiujn mi prenis ekde hieraŭ. Li aprobis paracetamolon, sed
aspirinon tuj metis for: “Tion vi ne devas preni”. Post reveni al Rusio mi
demandis plurajn kuracistojn pri la kialo. Ĉiuj miris, ĉar aspirino estas
kutima rimedo en tiaj kazoj kaj nur la plej sperta infektiistino diris: “Li
agis tute korekte. Ĉe tiom alta temperaturo aspirino povus kaŭzi kolapson de la
arterioj kaj morton”. Eble tiu doktoro vere savis Lisi de la neceso transporti
mian cindrujon tra la tuta insulo.
Li diris, ke plej verŝajne temas pri spirinfekto, kaŭzita de la plurhora
malvarmiĝo dum la busveturado. Por certiĝi li bezonis vidi rezultojn de
sangoekzameno, sed tiun mi faru nur post la temperaturo falos ĝis almenaŭ 38.
Mi pensis ke tio neniam okazos. La flegistino regalis mian gluteon per
kontraŭfebra kuracilo kaj lasis min sidi en la akceptejo. Tempo testudis. Post
duonhoro la doktoro donis la termometron, sed la rezulto ne kontentigis lin.
“Iru al la necesejo por lavi la vizaĝon per malvarma akvo. Tio povus helpi”
konsilis li. Evidente la kubanoj ŝatas akvoprocedurojn.
Unue mi tiris malĝustan pordon kaj trafis ĉambron, kie sub vejnogutigilo
kuŝis iu kompatindulo. Ĉu mi sekvos? Krano en la necesejo gutigis akvon kun la
sama malrapideco. Mi iom koleris. Ĉu ili vere kredas ke malvarma akvo povus
malaltigi tiom teruran febron? “Neniam tio okazos...” malĝoje verdiktis mi al la
malfeliĉa knabino.
Tamen post horo kaj duono miraklo okazis. La doktoro tuj venigis nin al
laboratorio, kiu troviĝis en la urba hospitalo, kvin minutojn for. “Ne timu, vi
ne mortos!” ridis la kuracisto. Mi ŝatas la kuban humuron. El malluma koridoro elrampis
deĵora flegistino. Ni iris al makabra profundejo, feliĉe ne tre for (mi neniam
estis enhospitaligita kaj malŝategas tiajn lokojn). Post elvejna sangopreno mi
revenis al la malsanulejo, dum Lisi restis por atendi la rezultojn. La knabino
plu ridetis kaj ŝajnigis esti bonhumora kaj nur poste mi eksciis, ke tuj post
ricevi la datumojn ŝi kuris al la doktoro kaj samtempe telefonis al amikino-kuracistino por peti ŝian opinion.
Ambaŭ fakuloj konkludis
la samon – tio estis banala infekto. Mi aĉetis en la malsanuleja apoteko argentinan
antibiotikon kaj revenis hejmen. “16 CUC por amoksiciklino?! – miris Lisi. –
Vaŭ, se mi pagus la saman prezon neniam mi vizitus hospitalojn”.
Se konsideri ankaŭ kostojn de la konsultado, injekto kaj sangoanalizo, la busa klimatizilo elspezigis min je 100 dolaroj. Feliĉe por la kubanoj la samaj kuraciloj estas 16-oble malpli kostaj kaj la kuracado tute senpaga.
Se konsideri ankaŭ kostojn de la konsultado, injekto kaj sangoanalizo, la busa klimatizilo elspezigis min je 100 dolaroj. Feliĉe por la kubanoj la samaj kuraciloj estas 16-oble malpli kostaj kaj la kuracado tute senpaga.
"Li diris, ke plej verŝajne temas pri spirinfekto, kaŭzita de la plurhora malvarmiĝo dum la busveturado. [...] Se konsideri ankaŭ kostojn de la konsultado, injekto kaj sangoanalizo, la busa klimatizilo elspezigis min je 100 dolaroj."
ReplyDeleteMi konas tiujn fridegajn kubajn busojn. Feliche mi ne malsanighis pro la miaj, sed nur frostis dume.
Kaj tiuj frostemuloj plendas pri la rusa vintro 😂
Delete