Casablanca estas konsiderata unu el plej bonaj usonaj filmoj kaj eniras ĉiujn listojn de la plej bonaj filmoj en la tutmonda historio. Tamen mi konsideras ĝin aro de kliŝoj forme de dolĉa melodramo. Ĉu abrupta juĝo?
Mi ne certas, ĉu vi spektis Casablanca aŭ ne, sed vi sendube aŭdis pri tiu ĉi filmo. La nigro-blanka melodramo farita en 1942 rapide populariĝis ne nur danke al sia temo ligita al tiutempaj eventoj, sed ankaŭ pro sia enhavo. Frazoj el ĝi disvastiĝis kaj daŭrigas sian vivon jam kiel memeoj – memstaraj kulturaĵoj, preskaŭ tute perdintaj ligojn al sia origina fonto. Kial? Ĉu tion kaŭzis elstara majstreco de la kreintoj? Ĉu la intrigo estas tiom kapturniga, aktora ludado perfekta kaj bildo elstara? Tute ne. Mi trovas ĉion ĉi plejparte banala, mi eĉ povus nomi tion perfekta banalaĵo, se tiu oksimoro ne estus tro konfuza.
Mi memorigu la rakonton. Temas pri la urbo Casablanca, franca kolonio en Afriko, tra kiu el la okupaciita de la nazioj Eŭropo fluas al Usono miloj da diversspecaj rifuĝintoj – de ŝtelistoj kaj malriĉuloj ĝis aristokratoj kaj kontraŭfaŝistoj. Tie renkontiĝas du iamaj geamantoj – la usondevena posedanto de loka restoracio Rick Blaine (Humphrey Bogart) kaj francino Ilsa Lund (Ingrid Bergman), kun kiu li pasigis belan monaton en Parizo en 1940. Sed en la lasta tago, kiam ili jam interkonsentis renkontiĝi ĉe stacidomo por fuĝi al ankoraŭ liberaj partoj de Eŭropo, ŝi malaperis. Nur en Casablanca li ekscias, ke tion kaŭzis neatendita reapero de ŝia edzo Victor Laszlo (Paul Henreid), rezistanto el Ĉeĥoslovakio, kiun oni oficiale deklaris mortinta en koncentrejo.
Devo superis la amon kaj ŝi restis kun li, lasinte sian amaton formigri senespere kaj senscie. Nun ili renkontiĝas denove, iamaj sentoj ekflamas kaj ŝi jam pretas elekti lin kaj lasi sian edzon fuĝi sola, sed… lastmomente ĉio denove ŝanĝiĝas, ĉi-foje pro decido de Rick. Li kun grandaj klopodoj kaj risko aranĝas foriron de sia amatino kun ŝia edzo kaj adiaŭas ŝin per la vortoj: “Vi nepre bedaŭros pri tio. Eble ne nun, eble nek ne morgaŭ, sed baldaŭ kaj por la resto de via vivo”. Kurteno falas kaj li foriras en nekonatecon akompane de fripona policestro, al kiu li diras unu el siaj furorfrazoj: “Louis, mi pensas ke tio estas komenco de bela amikeco”.
Kion mi konsideras kliŝa en tiu ĉi filmo? Ĉion! Fakte tio estas aro da kliŝoj – banalaj kaj simplaj, sed bone agorditaj kaj pro tio ĉarmaj. Amoplena monato en Parizo. Elreviĝinta pri ĉiuj kaj ĉio, Byron-stila cinikulo sub kies vireca aspekto sin kaŝas romantika koro. Malforta virino, disŝirata inter du fortoj – devo kaj amo. Ŝi estas enkorpigo de la tradicia virina rolo – pasiva atendantino – kiel princino kiu sidas senmove ĝis ŝin savos iu princo aŭ voros monstro. Politikisto-rezistanto kvazaŭ ĵus elirinta de sur pentraĵo aŭ libro el la ĝenro de la socialisma realismo – fidela filo de sia partio, kiu pensas nur pri la Afero kaj pretas por ĝi morti (aŭ mortigi) senhezite.
Eĉ flankaj herooj estas tute kliŝaj. Loka konkuranto de Rick estas viva ilustraĵo al koloniaj romanoj, kie ofte aperas ruza turko en fezo – senprincipa komercisto, kiu ĉiam aspektas amikece, sed povas perfidi je iu ajn momento pro sia perversa azia naturo. Ĉeestas ankaŭ nigrulo, kiu ludas pianon en la restoracio de Rick kaj daŭrigas longan vicon de similaj personoj el usonaj romanoj – ĉarma kaj naiva, fidela servisto de sia mastro. En kelkaj scenoj aperas eĉ ruso – kompreneble li estas iom freneza kaj supozeble drinkema, aventurema kaj tute neprognozebla. Elturniĝeman fikomerciston de nigra merkato ludas Peter Lorre, fama pro siaj roloj de krimuloj (rememoru "Sekreta agento").
Sola escepto povus esti nur la malkaŝe senprincipa kaj pro tio eĉ iom ĉarma franca ĝendarmestro, sed tiun imagon baldaŭ popularigos Louis de Funès, do temas pri plia kliŝo.
Kiel tiu aro da kliŝoj tiom forte trafis la tutmondan publikon, ke eĉ post preskaŭ 80 jaroj ĝia influo plu senteblas kaj ĉarmo sorĉas? Mi pensas, ke pri tio kulpas ne iuj specifaj distingoj, sed tute inverse – la menciitaj mankoj de la filmo. Ja kio estas la kliŝo? La ideo aŭ imago, profunde enradikiĝinta en la amasa konscio, do facile akceptebla kaj digestebla. Casablanca ensorbis tiom da kliŝoj kaj en tiom lerte kombinita formo, ke la ĉasata publiko englutis ilin kun granda plezuro.
Tio ke la filmo ĝis nun popularas montras nur, ke malgraŭ pasintaj jardekoj kaj gravaj sociaj ŝanĝoj amasa konscio iris ankoraŭ ne tro for de la nivelo de la 1940aj jaroj – la epoko, kiam viroj okupiĝis pri milito kaj politiko, virinoj sekvis ilin kaj pene elektis nur inter amo kaj devo, azianoj estis perfidemaj, nigruloj servutemaj kaj ĉiu sciis kion atendi sekvapaŝe – ja por ĉio kaj ĉiuj haveblis pretaj roloj kaj scenaroj.
“La homa cerbo vivas en la 20a jarcento; koro de plejparto de la homoj – ankoraŭ en la ŝtonepoko” diris Erich Fromm. Sukceso de Casablanca konfirmas – li estis prava.
Comments
Post a Comment