Amikino el Pekino

La 11a de februaro 2018 estis nia lasta tago en Pekino. Ni jam adiaŭis ĉinajn partnerojn kaj estis tute liberaj. Kutime mi pasigas tian tempon promenante laŭ stratoj, vizitante muzeojn ktp. Sed tio estis februaro kaj mi troviĝis en Norda Ĉinio. Ventego!

Serĉante azilon
Post paŝi kelkajn metrojn mi kaj mia rusia akompano decidis kaŝiĝi ie. La plej ideala loko estus iu granda aĉetcentro, sed kie trovi ĝin? 



Proksima butikaro jam estis fermita – restis nur kelkaj tagoj ĝis la ĉina novjaro, do preskaŭ tuta komerca aktivado ĉesis.



Post konsulti iun ĉininon mi trovis vojon al alia vendejaro, pli granda kaj ankoraŭ preta akcepti nian monon. Ni pasigis tie du horojn, sed apenaŭ tio estis ĝuinda afero. Kutima ĉina aĉetcentro – granda, brila, sed preskaŭ la sama kiel tiuj en Rusio aŭ Eŭropo, do teda por mi.



Mi iom haltis nur ĉe stando de Huawei por konatiĝi kun la nova modelo de mia poŝtelefono – Huawei Mate 10. Tamen ĝia memorkapacito (la plej grava parametro por mi) estis nur 120 Gb, do la sama kiel ĉe mia nuna Huawei Mate 8



Mi demandis pri kovrilo por mia modelo, sed vendisto nur svingis la manojn: “Jam tro malnova, ni ne havas”. Tio ripetiĝis en ĉiuj firmaaj salonoj, do fine kun granda peno ĉinaj amikoj trovis por mi analogon – kongruan laŭforme, sed kompreneble jam ne laŭkvalite. Bona ekzemplo de merkatika strategio, kiu ne kontentigas bezonojn de konsumantoj, sed kreas ilin.



Mi sidiĝis sur feliĉe trovitan seĝon kaj kompreneble ektelefonumis. Ĉu mi ŝaltu Interreton? 



Mia akompano diris, ke ekzistas speciala oferto de la rusia telefonkompanio Tele2, kiu ebligas retumi eksterlande kontraŭ nuraj 5 dolaroj tage. Ĉu mi provu? Hm...

Lusine
Post konekti la unua afero, kiun mi vidis estis... nelegita mesaĝo de mia ĉina amikino! Pardonon, mi forgesis diri: mi havas amikinon en Pekino. Tio estas amuza afero, do mi mallonge rakontu ĝin. Ŝi naskiĝis kaj kreskis en mia urbo Tjumeno kaj studis en la sama Tjumena Ŝtata universitato kiel mi, sed malpli frue. Ŝi estas armenino (milionoj da armenoj loĝas en Rusio), sed kompreneble denaske parolas ankaŭ la rusan. Post lerni la ĉinan en la menciita universitato ŝi dum unu el vojaĝoj konatiĝis kun ĉina komercisto, sia nuna edzo. Nun ili loĝas en Pekino, ambaŭ komercas kaj havas du ĉarmajn infanojn.



Mi aldonu ke tio estas plurlingva familio kun fortaj ligoj al tri landoj. Hejme la patro parolas kun la infanoj ĉine, en lernejo ili lernas la anglan, Lusine (tiel ŝi nomiĝas) parolas kun ili nur armene kaj ŝia patrino, kiu plu loĝas en Tjumeno kaj ofte vartas la nepojn dum ferioj, parolas kun ili ruse. Lusine diras, ke ĝis nun kvar lingvoj sukcese enkapiĝas kaj uziĝas de la etuloj.
En 2013 mi kunlaborigis la junulinon kiel interpretistinon kaj ekde tiu tempo ni foje interkomunikas. Antaŭ du tagoj mi invitis ŝin al vespermanĝo en restoracio “Moskvo”, kiu situis proksime de nia hotelo Ritan International. Ŝi avertis nin, ke manĝaĵoj en tiu “rusa” restoracio estas ne tre bonaj, ĉar ĝiaj fondintoj-armenoj jam foriris al la vera Moskvo kaj kuirnivelo falis. Sed kion fari, ni ne volis ĝeni niajn ĉinajn partnerojn, kiuj tute sincere deziris plezurigi nin per konatiĝo kun la kutima por ni rusa kuirarto.



La renkontiĝo estis vere amuza – en la malplena restoracio ĉie pendis flagoj de... Azerbajĝano! Menuo estis modesta, do ni elektis la plej simplajn manĝaĵojn kaj drinkaĵojn. Ĉinoj rondigis la okulojn post vidi, ke mi venas kun nekonata ĉarmulino, sed ilia ŝoko obliĝis kiam ŝi malfermis la buŝon kaj ekparolis preskaŭ senriproĉan Pǔtōnghuà – oficialan ĉinan lingvon. “Pekinanino!” susuris ili, ĉiuj alvenintaj de aliaj lokoj kun siaj dialektoj, kun rido fingromontrante la kontentan knabinon.
Poste ŝi kondukis nin al kafejo “Mango” apud nia hotelo kaj rekomendis ĝin kiel lokon vizitindan, kie ŝi foje dancas latinajn dancojn kun geamikoj. Ŝi foriris kaj ni iom bierumis duope, sed jam baldaŭ nin alparolis rusaj virinoj kiuj sidis ĉe apuda tablo. Laŭ ilia aspekto tuj kompreneblis, ke ili venis al Ĉinio labori kaj eĉ profesio estis facile divenebla, do mi rapide retiriĝis al mia ĉambro. Neniam mi interesiĝis pri tiaj rilatoj, nek bezonis ilin. Brrr...



Meznokte Lusine sendis mesaĝon, proponinte renkontiĝi denove por danci en tiu kafejo, sed mi jam estis tro laca kaj krome mi neniam dancas, eĉ kun plej belaj virinoj. 

Frogoj kaj lupoj
Cetere jam sufiĉas da antaŭrakontoj! Ĉi-foje, kiam mi ŝaltis retkonekton en la aĉetcentro, ŝi denove mesaĝis al mi, demandante pri mia trovloko, do niaj deziroj kongruis. Ŝi proponis tagmanĝi en bela restoracio kaj donis adreson, sed mi protestis: “Ne, mi perdiĝos en tiu urbego kaj mortos pro ventego! Venu kaj prenu nin!” Post duonhoro ni jam veturis triope en taksio.



Blue Frog” estas eŭropa manĝejo en iu nubskrapulo en la centro de Pekino. 



Ni manĝis hamburgerojn, drinkis bieron kaj ĝuis vidon al la famaj konstruaĵoj. 



Poste la junulino proponis iri al alia loko – granda aĉetncentro en nia urboparto Jabaolu, kie eblas ne nur butikumi, sed ankaŭ ĝui artaĵojn. Taksioj ne videblis, klopodoj voki ilin malsukcesis, do ni decidis marŝi piede kaj kapti ilin laŭvoje. Mi tuj diru, ke ni malsukcesis pri taksio, sed mi ĝuis la promenon, ĉar mi ĉiam preferas konatiĝi kun urboj marŝante.
Pruntobicikloj atendas luontojn.



Ĉe trotuaroj staris lueblaj aŭtoj, jam elektraj. 



Oni povas preni iun ajn, necesas nur skani rapidrespondan kodon per WeChat.



La aĉetcentro vere videblis de malproksime danke al artaj instalaĵoj antaŭ la enirejo. Ferocaj lupoj serĉas predon. Vandaloj makulis iliajn faŭkojn per ruĝa farbo, sed tio apenaŭ fuŝis la impreson. 



Granda kapo elblovas aerglobon, similan al maĉgumo. 



Koncerna ŝildo informas, ke tiu artaĵo nomiĝas “Arbo por vi”. Kial? Mi ne scias.



Tiu ĉi kolosaĵo nomiĝas Parkview Green kaj famas per luksaj butikoj kaj artaĵoj. Ĉi tie ofte okazas artaj ekspozicioj kaj ni bonŝance vizitis unu el ili – “Bridging Europe – Asia – 2”.



Granda mekanismo staris senmove ĉe la enirejo.



“Mi estas ne kristano” avertis komponaĵo el du krucoformaj homaj figuroj.





Strangaj homoj marŝis ien, ignorante ĉiujn fizikajn leĝojn.



Kompatinda viro, alpremita al lifto de povega bovo, pelata de... ne malpli pova forto.



Gajaj hundoj observis ĉion ĉi apude.



Rozkolora porkido rigardis vizitantojn de la supra etaĝo.



Interna ponteto proponis promenadon tra matrjoŝkoj.



Skarabo de VW transformiĝis je ideala sfero.





Hundoj-superherooj ŝveligis la brustojn.





Pistolo elpafis ruĝajn aerglobojn – la plej bona apliko de iu ajn armilo.



Tesla-vendejo ŝokis ĉefe per siaj prezoj. “8 milionoj da rubloj por elektra aŭto!” emociiĝis mia akompano. “Sed ĝi ne kostas tiom!”





Tiuj artaĵoj estis interesaj, sed ne pli. 




Se vi samopinias, jen mia sugesto: tuj post eniri la konstruaĵon turnu vin maldekstren kaj eniru hotelon Éclat. Tio estas vera muzeo!



La akceptejo aspektas kiel moderna instalaĵo kaj akceptistinoj kvazaŭ modeloj en moda prezentaĵo lante moviĝas en stilaj kostumoj.



Bova kapo kun grandaj kornoj atente rigardas vizitanton, kvazaŭ el labirinto de Minotaŭro.





Ora homo perdiĝis en butona muro.



Skulptaĵo “The Madonna of Port Lligat” de Salvador Dali memorigas pri liaj samtitolaj pentraĵoj, faritaj en 1949-1950. 





Cetere apenaŭ io parencigas ilin krom la titolo.



Dika hometo kun vizaĝo de Ai Weiwei klopodas levi sian ombron. 






Petro Schlemihl el la samtitola novelo de Alberto de Chamisso malsukcesis pri tio, sed la ĉinoj estas terure obstinaj, do...



Ĉion ĉi lumigis veraj kandeloj en granda kandelingo, kovrita je dika tavolo de parafeno, libere fluanta malsupren. 



Kiam mi venis, junulino en ruĝa uniformo zorgeme refajrigis unu el kandeloj, do mi povas konfirmi naturecon de la procezo.



Nigra jaguaro streĉiĝis antaŭ salto. Nur post pli atenta proksima rigardo videblas, ke ĝi estas farita el... pneŭmoj.



Mi aĉetis nenion, sed estis tute kontenta pri tiu tago. Arto kaj belulino – ĉu povas esti kombino pli perfekta?



Sekvan matenon ni adiaŭis Pekinon kaj Ĉinion ĝenerale. 



Granda flughaveno plenis je homoj, sed la enaviadiliĝa zono estis jam tre kvieta.



Ĉiuj vendejoj estis fermitaj, krom du etaj kafejoj – Novajro venas al la mirinda lando, antikva kaj moderna, eterna kaj ĉiam nova. Mi revenos.

Comments