Huawei
Antaŭ la vojaĝo Long Zhang informis min, ke s-ro Zhang Renqing planas akcepti min en la ĉefsidejo de Huawei en Ŝenĵeno kiel honoran gaston. Antaŭnelonge li akceptis tie CEO de Microsoft, do Long Zhang klarigis, ke temas pri granda honoro. Post la Vodopado-kunsido ni tuj ekis tien.


Mia ĉina amiko plian fojon pravis – la ĉefsidejo de Huawei estas mojosega. Mi vizitis ekspoziciojn en du apudaj turoj, sed tio sufiĉis por ekhavi ĝeneralan impreson. Surloke min atendis oficistoj-ĉiĉeronoj kaj ĉina interpretistino, kiu prezentis sin kiel Julia. Estis dimanĉo kaj povraj uloj jam kelkajn horojn atendis min, do mi proponis ŝpari tempon, prezentante ĉion en la angla. Tio bone funkciis, mi komprenis preskaŭ ĉion kaj kaze de bezono vokis mian interpretistinon.


Nun mi tute certas: en la telekomunika kampo Huawei povas ĉion. La ekspozicio estis modernega kaj perfekte aranĝita, demonstrante ĉiujn eblecojn konvinke kaj facilkomprene. Sekuraj serviloj, kiuj restarigas perditajn datumerojn ene de unu horo.


Videokomunikado inter plej malsamaj aparatoj. Sistemo, ebliganta al spektantoj de sportkonkursoj, samtempe filmi, foti kaj disvastigi tion en sociaj retoj sen kolapsigi la reton.


Celtelefonio 5G (en Rusio 4G nur ekaperis kaj plurloke eĉ 3G ankoraŭ ne funkcias).


Patenta muro, prezentanta nur etan parton de 30 mil patentoj de Huawei, unu el mondĉampionoj tiukampe.


Aparte impresis min poŝtelefonoj kun grandaj ekranoj kaj multegaj eblecoj. “Se ili ne baziĝus sur Androjdo, mi nepre uzus ilin” diris Long Zhang, fervora zeloto de Apple-produktoj.


Fine ni kunsidis en halo por videokonferencoj kaj post sukcesa provo de tiu teknologio priparolis eventualan kunlaboron rilate enigon de Huawei en Gazpromon.


Antaŭe Long Zhang esprimis al mi zorgiĝon de la Huawei-estraro pri malsukceso de la rusia filio penetri Gazpromon malgraŭ dekjara penado. Mi respondis, ke tio apenaŭ mirindas, ĉar kunlaborigi tiun grandan, burokratecan kaj foje frenezan konzernon estas la tasko malfacile plenumebla eĉ por plejmulto da rusiaj firmaoj. Eble mi povus helpi ilin, sed por pripensi la aferon mi bezonas pliajn informojn.


Ĉi-kaze mi montris mallongan prezentaĵon pri ŝlosilaj enirejoj, je kiuj koncentriĝu Huawei cele de penetri Gazpromon. Sekvis interparolo dum kiu mi klarigis kiel funkcias internaj mekanismoj de aĉetado kaj liverado, kiujn eblecojn ili prezentas kaj kiel oni povus manipuli tion. S-ro Zhang Renqing aŭskultis kun ĉiama flegmo, sed fine diris, ke li esploros la aferon kaj kaze de bezono kontaktos nin.


Mi esperas, ke li komprenis la plej gravan aferon: same kiel en Ĉinio oni ne povas fari grandan komercon sen kunlabori kun ĉinoj, do ankaŭ en Gazpromo oni ne povas atingi bonajn rezultojn sen uzi helpon de gazpromanoj.

Vespero en Ŝenĵeno
La vojaĝo estis sufiĉe spontana, multo ŝanĝiĝis ĉiupaŝe, do mi grandparte ne havis ĝustan planon por morgaŭ, tute transdoninte min je manoj de miaj gastigantoj. Ĉi-kaze io fuŝis, kiel ofte okazas kiam kelkaj organizantoj opinias ke la saman aferon faros iu alia. Do evidentiĝis ke tuj de la Huawei-oficejo mi devintus forveturi al Honkongo. Aŭto alvenis, ŝoforo prenis mian valizon, sed... mi rimarkigis, ke mi ankoraŭ ne havas etie hotelon menditan. Do post mallonga paŭzo la plano aliiĝis. Mi revenis al la hotelo por plia nokto, dum miaj amikoj disiris al siaj hejmoj (Long Zhang samvespere reflugis al Ĉengduo).


Mia unua vesperumado en Ŝenĵeno estis simpla, sed ne malbona. Mi promenis tra ĉirkaŭaĵoj, ĝuante etoson de la nekonata urbo. Apude troviĝis iu amuzparko, kiun Long Zhang rekomendis kiel “tute tradicia ĉina amuzejo”. Sed ĝi estis baldaŭ fermonta, do mi rezignis je tiu tento. Restis nur kelkaj semajnoj antaŭ Halovino, do stratoj plenis je buntkoloraj figuroj de vampiroj kaj skeletoj. Gejunuloj vagadis sencele, foje timigante unu la alian per monstraj maskoj. Falsaj kukurboj malice ridetis al preterpasantoj.


Mi eniris grandan vendocentron kaj iomete promenis tra longaj koridoroj. Ĉio estis pli-malpli sama kiel ie ajn en la mondo. En subtera etaĝo situis granda sketejo, sur kiu glitis paro da infanoj.


Malantaŭ vitromuro kun la rekonebla mordita pomo svarmis homamaso – ĵus surmerkatiĝis iPhone 6. Mi serĉis nenion krom freŝaj impresoj, do forlasis tiun tro bone konatan al mi medion.
La tago finiĝis en apudhotela masaĝejo. Mezaĝa masaĝistino bedaŭre ĝemis pri mia longeco, troa por ŝiaj mallongaj brakoj. En malgranda ejo lumis flava lampo, odoris je oleo kaj iuj ŝminkaĵoj. La anglan parolis neniu.