Ĉiela Altaro kaj placo Tian An Men

Inter plejaj mirindaĵoj de Ĉinio estas ĝia plurmiljara historio, kies materiaj spuroj postvivis militojn kaj revoluciojn. Ĉi-foje ni promenis tra du spiritaj koroj de Pekino – la antikva, posedita de imperiestroj kaj pli moderna, regata de komunistoj.

Ĉiela Altaro 
Ĉinaj geamikoj aranĝis por ni kulturan programeron, vere ĝuindan – viziton al la Templo de Ĉielo



Tiu arkitektura perlo estas ne nur grandega (trioble pli granda ol la Malpermesita Urbo, ĝi okupas preskaŭ 270 hektarojn), sed ankaŭ escepte grava kaj bela, do listigita de UNESKO kiel monda heredaĵo



Temas fakte ne pri sola konstruaĵo, sed pri granda areo kovrita je temploj, altaroj, ĝardenoj kaj ĉirkaŭita je longega muro (6625 m). 



Rimarkindas ke la suda parto de la ejo havas kvadratan formon dum la norda estas rondeca. Kvadrato en la ĉina tradicio simbolas teron kaj rondo – ĉielon, do tiu kombino elmontras union de la tero kaj ĉielo. Ĝi situas sud-oriente de la Malpermesita Urbo.



Konstruado de la templo komenciĝis en 1420 dum regado de la imperiestro Jongleo. Origine ĝi nomiĝis la Templo de Ĉielo kaj Tero, sed en 1530 norde de la Imperiestra Palaco estis konstruita la aparta Templo de Tero, do du medioj disiĝis.



Ni eniris de la suda flanko. Ventego kolere atakis nin senĉese, ŝajnis ke ĝi deziras forbalai ĉion de sur tera surfaco. Tamen vizitantoj videblis, inkluzive lernejanojn kaj virinojn kun infanĉaretoj. Kompreneble ĉiuj estis ĉirkaŭvolvitaj per skarpoj, en varmaj ĉapoj kaj ŝirmis vizaĝojn permane.


Post aĉeti biletojn kaj lui aŭtoĉiĉeronojn (bedaŭrinde mankis esperanto-versio kiel en la Imperiestra Palaco) ni ekis laŭ Hajman-vojo longa je 360 metroj al la unua vidindaĵo – Ĉiela Altaro (Hŭangĉjong'ju). 



Tiu ronda triŝtupa teraso el blanka marmoro estis konstruita en 1530 kaj rekonstruita en 1749. 



Ĝi situas centre de granda placo kaj dum 500 jaroj servis kiel vera altaro, kie ĉiujare en la tago de solstico imperiestro prezentis oferon al Ĉielo kaj dum malsekego preĝis pri pluvo.



Simpleco de tiu ĉi konstruaĵo estas nur ŝajna, ja nenio en la ĉina kulturo estas simpla. Centre de la plej alta ŝtupo staras marmora plato, ĉirkaŭita de naŭ platoj formantaj la unuan cirklon. En la dua cirklo estas jam 18 platoj, en la tria 27 kaj tiel ĝis la naŭa cirklo, kiu enhavas 81 platojn (do 9 x 9), kio simbolas la sanktan ciferon – naŭ.



Sur tiu ĉi plato dum majestaj ceremonioj staris imperiestro kaj parolis al Ĉielo. Li ne bezonis altigi la voĉon pro alia specifaĵo, okule nerimarkebla. La plato estas lokita en ĝusta loko tiom precize, ke ĉiu sono tie obliĝas. La imperiestro flustris preĝojn al Ĉielo kaj mirigitaj ĉeestantoj aŭdis la voĉon de la filo de la Ĉielo kvazaŭ li staris apude. Oni povas imagi kiom forte tio impresis la homojn de la antiva epoko.



Post atendi mian vicon (ho fotiĝemaj ĉinoj!) mi stariĝis sur la plato kaj ŝajnigis solenan mienon. “Imperiestro!” gratulis min la ridema Long Zhang.



Ni paŝis plu kaj eniris alian placon, sur kiu staris tri unuetaĝaj domoj. 



Bedaŭrinde oni povis nur rigardi enen tra malfermitaj pordoj, sed ne eniri. 



La plej fama kaj amuza afero ĉi-foje estis la Eĥo-Muro, kiu ĉirkaŭas la Templon de Ĉielo kaj la placon ĝenerale. 



Ĝi havas specifan akustikan efikon, tiel ke oni povas flustri ion ĉe la okcidenta flanko kaj tion aŭdos homo, kiu staras ĉe la orienta flanko, pli ol 60 metrojn for. 



Ĉe la pordo antaŭ la templo kuŝas tri longaj ŝtonplatoj nomataj tri Eĥo-ŝtonoj. La distancoj inter la tri ŝtonplatoj kaj la ĉirkaŭmuro estas malsamaj. Se oni manklakas starante sur la ŝtonplatoj, oni povas aŭdi malsamajn eĥojn.



Kompreneble tie svarmis infanoj kaj plenkreskuloj, kiuj ĝoje eksperimentis kun tiu ĉi neimagebla teknika truko, elpensta kaj realigita de iliaj prauloj antaŭ 50 jaroj.



Mi ŝatus promeni plu, sed miaj akompanoj jam tute frostiĝis kaj petegis revenon al varma aŭto, do mi ĉesis la esploradon. Pli ĝuste mi haltis, por iam reveni.


Promenado ĉirkaŭ la placo Tian An Men
Post 20 minutoj ni haltis kaj elaŭtiĝis. Ĉinoj diris, ke oni ne rajtas parkumi ĉe restoracio al kiu ni sekvas, do ni povos daŭrigi piede aŭ... bicikle. Mia rusia akompano grandigis la okulojn: “Stano, ĉu ili mokas nin?” Sed post vidi simpatiajn flavajn pruntbiciklojn stari vojrande li meditis iom kaj fine elbuŝigis: “Kial ne?” Tiel mi post almenaŭ 30 jaroj denove rajdis duradan ferbeston.



Tiaj bicikloj kaj aŭtoj nun staras sur stratoj de ĉiuj ĉinaj urboj. La sistemo estas tre simpla: necesas skani QR-kodon kaj pagi (ĉio per poŝtelefono) kaj poste lasi veturilon en alia destinita tiucele loko (ili abundas). Long Zhang diris, ke li faras tuon ĉiutage en sia Ĉengduo kaj pro longeco de veturitaj distancoj jam ĝuas rabatojn. Saĝa vojo por stimuli civitanojn zorgi pri sia sano kaj samtempe redukti uzadon de fuelaj transportiloj.



Nia biciklado daŭris dek minutojn, ĉar poste ni atingis nian celon – placon Tian An Men. Ĝi meritas esploradon en ajna vetero, ĉu ne?



Mi jam vizitis la plej grandan placon en la mondo dum mia unua vojaĝo al Ĉinio en 2012. Do jam ne mirigis min armeaj taĉmentoj, marŝantaj laŭ trotuaroj, kaj policistoj kun forkegoj enmane, destinitaj por haltigi atakanton kaj premi lin al tero (nur en Ĉinio mi vidis tion).



En la okcidenta amaskonscio Tian An Men referencas ĉefe al la tumultoj de 1989, kiam tie pereis ĝis 1400 protestantoj, kaj al sinbruligo en 2001 fare de anoj de la sekto Falun Gong, kies spurojn mi trovis eĉ en Bonaero.



La ĉina registaro lernis tiujn lecionojn, kion pruvas grandskalaj ekonomiaj reformoj kaj severaj sekurecreguloj. Poŝtelefonio en la placo estas blokita por malebligi al protestantoj koordini sian agadon. Vizitado ofte estas blokita aŭ limigita. En novembro 2017 grupo el 36 okcidentaj turistoj omaĝis la eventojn de 2001 per meditado sub slogano “Vero. Kompato. Toleremo”. Post 20 sekundoj venis policaj busetoj kaj la aranĝo estis ĉesigita. Apenaŭ tiuj uloj denove ricevos ĉinan vizon.



Ni ĉirkaŭiris la placon, jen kaj jen lasante vojon al rekte marŝantaj taĉmentoj, kies komandestroj avertis pri sia alveno per akraj abruptaj krioj.



Mallonga halto ĉe la pordego Zhengyangmen ankaŭ konata kiel Qianmen (pordego de la suno en zenito). Tiu bela kaj granda konstruaĵo estas la lasta restaĵo de la pekina urbomuro. Iam ĝi gardis enirejon al la Malpermesita Urbo kaj ĝis nun troviĝas je la sud-norda akso de la ĉefurbo.


Oni konstruis ĝin en 1419 kiel barbakanon, kiu estis konektita al aliaj muroj kaj turoj kaj havis ne nur simbolan, sed ankaŭ realan militan signifon. Ĝi estis grave damaĝita en 1900, kiam armeo de la Alianco de la ok nacioj sturmis Pekinon kaj la islamana taĉmento subestre de Ma Fulu pereis, defendante la lastan fortikaĵon de la Malpermesita Urbo.



Post la venko de la komunistoj en la Enlanda milito, la konstruaĵo gastigis armeanojn, sed ekde 1980 servas sole kiel turisma vizitindaĵo. Mi aldonu ke atingi ĝin estas tre facile, ĉar apude troviĝas Qianmen stacio, la unua stacio de la pekina metroo, malfermiĝinta en 1971. Apud Zhengyangmen situas ankaŭ la nula punkto de la ĉinaj ŝoseoj, markita de direktosaĝetoj kaj animalaj bildoj, sed bedaŭrinde estis jam tro mallume por vidi ĝin.



Mallumo kaj malvarmo pelis nin for. Lasta promenado laŭ apudaj stratetoj, plenaj je butikoj kun suveniroj kaj manĝaĵoj. 



Mi akceptas gustumi tradician ĉinan frandaĵon – konfititajn pometojn sur ligna bastoneto. 



Mmm bongustaj.... 



Ĉu same kiel la karpo de sur granda afiŝo? 



“Karpo en la ĉina kulturo estas simbolo de saĝeco” klarigis Long Zhang. “Ĝi estas saĝa kaj obstina je sia strebo al celo. Laŭ legendo foje karpo pene naĝanta kontraŭ akvofluo, transsaltis akvofalon Draka Pordego kaj transformiĝis je drako. Do ĉiu homo devas lukti por atingi sian celon kaj tiam kamparano, matene pluginta teron post sukcesa ekzameniĝo vespere jam povos esti ŝtatoficisto”. Bela simbolo, ĉu ne?

Comments