“Historio por malfermi estontecon: Moderna historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio” - libro kun tiu ĉi titolo tuj altiris mian atenton en la Libroserva salono de la 99-a UK. Komuna historio de la tri plej gravaj landoj de Orienta Azio, verkita de ties historiistoj en akordo kaj kunlaboro – brila ideo! Sed rezulto estis iom elreviga.
Ĉu vere internacia voĉo?
Najbaraj landoj malofte amikas. Tio ne estas specife orientazia fenomeno, ekzemple la rusia ekstera politiko dum mezepoko baziĝis sur principo “amiki trans najbaron”. Tio kaŭzas problemojn ne nur politikajn, sed ankaŭ sciencajn, ĉar la samajn okazaĵojn de la komuna historio ĉiam estas traktataj kaj priskribataj kun grava diferenco. Mi ne imagas, ĉu povus nun verki la akordigitan trialandan historion esploristoj de Rusio, Pollando kaj Turkio? Mi jam ne diras pri historio de Rusio kaj Ukrainio, kies eventoj laŭ priskriboj de naciaj historiistoj ŝajnas evolui en tute malsamaj universoj.
Do tiu ĉi provo de la aziaj bravuloj impresis min. Imagu mem: 42 historiistoj el la tri landoj (17 ĉinoj, 13 japanoj, 12 koreoj) dum kelkaj jaroj verkis la libron, kiu poste estis esperantigita de same internacia teamo el 44 tradukistoj (11 ĉinoj, 22 japanoj, 11 koreoj). Jen vera simbolo de la internacia pacama kunlaboro kun apliko de Esperanto. Hura!
Sed io detenas min de plenforta aprobo. Mi klarigu kialojn.

La libro konsistas el kvar ĉapitroj, sen kalkuli tiujn enkondukan kaj finan. Ĝi komenciĝas per mallonga historia skizo, kiu prezentas pasintecon kaj kulturojn de la tri landoj, por poste tuj salti al la 19-a jarcento. Sur 248 paĝoj de la riĉe ilustrita eldonaĵo oni rakontas pri eventoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Ĉiu ĉapitro estas dividita je keljaj subĉapitroj, dediĉitaj al okazaĵoj samtempaj aŭ samtemaj. Ekzemple la dua ĉapitro “Ekspansio de la japana imperiismo kaj la rezistado de Ĉinio kaj Koreio” enhavas subĉapitrojn: “La tri landoj ĉirkaŭ la Unua mondmilito”, “La intensigo de la japana regado de Koreio”, “Sendependiga kaj rezista movado kaj socia movado”, “Ŝanĝiĝo de socio kaj kulturo”.
Kompreneble temas pri mallonga, lernolibra rakonto, kiu tuŝas nur ĉefajn punktojn, kun enkondukaj vortoj kaj fina resumo ĉiuĉapitre. Jen kaj jen kronologian prezentadon rompas kelkpaĝaj blokoj “Peco de Historio”, dediĉitaj al iuj personoj aŭ okazaĵoj, kiujn la aŭtoroj konsideras aparte gravaj kaj interesaj.
Ĝenerale la rakontmaniero estas tradicia, do ne elvokas ajnan malaprobon. Faktoj kaj ciferoj parolas mem kiel decas en bona historia verko. Do kio ĝenis min? Temas ĉefe pri tono, tiu voĉo de nevidebla aŭtoro (cu redaktinto?), kiu sentiĝas malgraŭ ŝajna neŭtraleco kaj internacieco de la sciencista teamo. La voĉo evidente parolas ĉine.
Pravda kaj istina
“Japana imperiismo”, “agreso de Japanio”, “krimoj de japanaj militistoj”, “sklaviga politiko de Japanio”, “japanigo de loĝantaro” – tio ĉi estas tipaj esprimoj kaj parolturnoj de la libro. Se resumi ĝian prezenton, ĝi aspektos tiel. En la granda Azio iam regis la Ĉina imperio – forta, prospera kaj klera. Ĝi disradiis tiujn ĉi ecojn al aliaj landoj, iel aŭ tiel dependaj de ĝi. Ili eĉ skribis per ĉinaj hieroglifoj kaj grandparte ĝuis la ĉinan kulturon, kiu riĉigis ilin. Sed poste alvenis Japanio, fortiĝinta pro eŭropstila moderniĝo kaj agresema pro naturo de sia politika reĝimo. Ĝi atakis Ĉinion, okupis Koreion kaj dum jardekoj turmentis la tutan Orientan Azion, provante sklavigi kaj japanigi ties loĝantaron. Finfine danke al kuraĝa rezistado, ĉefe de la ĉina komunisma partio, la aziaj popoloj forpelis la agresantojn kaj ekvivis libere kaj ĉiam pli prospere. Sed ĝis nun la japana registaro ne agnoskis siajn kulpojn kaj jen kaj jen provas pravigi la iaman militeman politikon, nebuligi faritajn krimojn kaj nei respondecon pri ili.
Ĉu tio estas malvero? Oni ne estu tiom kategoriemaj en pritaksoj. Jes, Japanio okupis Koreion kaj dum pluraj jaroj militis kontraŭ Ĉinio, farinte plurajn krimojn kiel la Nankina masakro, sadismaj eksperimentoj je homoj, sklavigado de virinoj por armeaj bordeloj, ktp. Parto de tiuj ĉi fiagoj ĝis nun ne estis oficiale agnoskitaj de la japana registaro, nek estis dece kompensitaj. La japanaj cefministroj plu frekventas ŝintoisman sanktejon Yasukuni, inter kies “herooj” estas militkrimuloj, kondamnitaj de la Tokia tribunalo. Do kio genas min en tiu ĉi bildo?
En la rusa lingvo estas du vortoj, diferenco inter kiuj malfacile klarigeblas por alilandanoj – pravda (правда) kaj istina (истина). Pravda povas esti tradukebla kiel “vero”. Japanio estis agresinto – tio estas pravda. La japanaj aŭtoritatoj ne elaĉetis kaj eĉ ne tute agnoskis kulpojn de sia lando – ankaŭ tio ĉi estas pravda. Sed mi supozas, ke la japana flanko havas aliajn faktojn, vidpunktojn kaj klarigojn, ne prezentitajn en la libro. Evidente ekzistas iuj faktoj, kiuj pruvas ke la ĉina flanko havis siajn ekspansiajn planojn, la ĉinaj armeo kaj partizanoj ankaŭ ne tro strikte sekvis la Ĝenevajn konvenciojn pri militkaptitoj ktp. Oni povas nur diveni kiom amara estis sorto de la japanaj migrintoj, translokigitaj de sia registaro al Koreio kaj Ĉinio kaj poste okazintaj esti sur fremda tero, konsiderataj malamikoj kaj okupaciantoj.
En la libro menciiĝis ekzemple “la postlasitaj japanaj orfoj” – idoj de la japanaj enmigrintoj, kiuj estis disigitaj de siaj gepatroj kaj nun en 1988 unuafoje povis viziti Japanion. Kiu kulpas pri tiu ĉi homa tragedio? Ĉu vere tri jardekoj estis bezonataj por ebligi renkontiĝon de la idoj kun siaj gepatroj? Ĉio dirita ankaŭ estas pravda, sed nun tiu japana.
La korea historio estas prezentata tro koncize. Ekzemple al la Korea milito, tiom grava evento, kiu ĝis nun influas politkojn, ekonomiojn kaj kulturojn de la tri landoj (se konsideri Koreion unueca lando) estas dediĉitaj nur... du paĝoj! La evento mem estas prezentita kadre de pli vasta politika kontraŭstaro, do ec la ĉapitro nomiĝas “Malvarma milito de Orientazio kaj la Korea milito”. Fakte ĝi aspektas kvazaŭ iu flanka faktoro, kiu influis la eksteran ĉinan politikon, do estas menciinda tiuforme – sed ne pli.
Do jen ni havas la du pravda, do kio mankas nun? Mankas istina – la pleja vero. Pravda povas esti pluraj kaj malsamaj, sed istina ĉiam estas unusola. Ĝi estas malfacile trovebla, tre diskutebla, sed plej ofte situas ie meze de kelkaj pravda. “Ĉiu povas havi sian pravda, sed istina estas unusola” diras la rusa proverbo. Istina, vere neŭtrala, senpartia vidpunkto – jen kio mankas al tiu ĉi verko, almenaŭ laŭ mia persona gusto.
Ĉu tio signifas, ke mi trovas la libron fuŝa kaj senutila? Tute ne. Mi vere ĝuis ĝin kaj ĝojas havi submane tiun koncizan kaj ĝenerale precizan priskribon de la moderna historio de la tri ĉefaj orientaziaj landoj. Mi dezirus pli, sed eĉ havebla rezulto estas bona, kvankam ne perfekta. Do aĉetu kaj legu, mi elkore rekomendas.

Sekvinda ekzemplo
Fine mi diru kelkajn vortojn pri la eldonaĵo mem. Ĝi aspektas profesie kiel decas al verkoj kun tiom alta pretendo. Blanka papero, tutkolora presado, kovrilo mola, sed fortika, el glaciigita papero kaj bone algluita. Dezajno kaj tiparo estas klasikaj. La lingvaĵo estas iom malglata, foje renkonteblas malkontentige tradukitaj esprimoj. Mirigas malkuraĝo de la tradukista teamo rilate esperantigon de toponimoj, inkluzive tiujn plurjare uzatajn en la esperanto-medio. Ekzemple anstataŭ Tajvano oni dekojn da fojojn uzis Taiwan, dum nur kelkfoje menciata Saĥaleno ĝuas sian esperanto-nomon.
Sekvante la tradicion de tiu ĉi verko, ankaŭ mi faru la finan konkludon. La libro estas interesa kaj leginda, aparte por azianoj. Mi esperas, ke tiun projekton sekvos aliaj, eble instigotaj de loka esperantistaro kaj post kelkaj jaroj ni ĝuos ankaŭ komunan historion de Vjetnamio, Kamboĝo kaj Laoso, tiun de Francio, Belgio kaj Germanio, aŭ de Usono kaj Meksiko. La pasinteco estas tia kia ĝi estis, do nia tasko estas elfosi milojn da tunojn da historiaj faktoj por fine trovi la grajnojn de la pleja vero, kiun rusoj nomas istina.

Chiu povas siaflanke pravi, sed la vero estas unusola.
ReplyDeletedankon!
ReplyDeleteNe dankinde, kara. Legu kaj ĝuu!
DeleteMalgrau la shajna unuflankeco (la china pravda) kaj subatento de la korea historio oni volus, ke en aliaj riskoteritorioj de la mondo oni sekvus tiun laudindan ekzemplon. En Vikipedio mi legis, ke " 'Historio por Malfermi Estontecon' estas manlibro pri Historio de orienta Azio dum la unua duono de la 20a jarcento. La libro estas verkita de historiistoj de Japanio, Koreio kaj Ĉinio kaj 3 samaj libroj aperis en 2005 en tiuj 3 lingvoj. Tiam Lee Chong-Yeong, korea esperantisto kaj eks-prezidanto de UEA, organizis la tradukadon al Esperanto disdonante la ĉapitrojn al diversaj personoj, "44 pacamaj esperantistoj" (citaĵo el la antaŭparolo de la esperanta versio) cele al tradukado. La libro en sia esperanta traduko estis aĉetebla dum Yokohama Universala Kongreso en la jaro 2007."
ReplyDeleteMi shatus scii, chu tiu lernolibro efektive estas uzata en orient-azio kaj chu la redaktantaro ankorau aktivas.
Decas granda laudo de tiu kuragha teamo kaj mi dezirus organizi saman teamon de Blakanaj historiistoj kaj jhurnalistoj por verki saman historion de la eks-jugoslaviaj landoj ekde la Balkanaj militoj en la komenco de la 20a jarcento.
Johan Derks
Bonega iniciato, mi ŝatus vidi tiajn librojn pri la ŝlosilaj nodoj de la monda historio, inkluive Balkanon.
Delete