Pratero aŭ La lasta nokto en Vieno

Muzeoj, preĝejoj kaj butikoj estas la ĉefaj vienaj vizitindaĵoj. Sed se akompanas vin juna belulino, ĉu vi ne havos pliajn ideojn kiel amuzi ŝin en la aŭstria ĉefurbo? Mi estu diskreta, do rakontos pri unu el ili – nia lasta viena vespero, pasigita en Pratero.


Tiel nomiĝas la naturparko, situanta en Leopoldstadt, inter Danubo kaj la Danuba kanalo. Tiu areo estas unuafoje menciata en la skribaj fontoj en 1162, kiam la imperiestro Friedrich la 1a donacis tiun ĉi terenon al la nobela familio Prato. En 1403 la nomo jam estas uzata por insuleto en Danubo, situanta norde de Freudenau, sed iom post iom ĝia signifo vastiĝis kovrinte la tutan urboparton.



Post ŝanĝi plurajn posedantojn, en 1560 Prater estis aĉetita de la imperiestro Maksimiliano la 2a, kiu transformis ĝin en ĉasejon, malpermesinte ĉian vizitadon por preventi ŝtelĉasadon.



La popola historio de Pratero komenciĝis la 7an de aprilo 1766, kiam la imperiestro Jozefo la 2a deklaris ĝin malferma publika amuzejo kaj permesis starigi tie kafejojn. Tiel formiĝis Wurstelprater (La Arlekena Pratero), ankaŭ nomata Calafati – memore al la iluziisto Basilio Galafati, iama posedanto de lokaj karuseloj kaj gastejo. 



Cetere la pafsonoj ankoraŭ longan tempon aŭdeblis en Pratero – ĝis 1920, kiam la ĉasado tie estis tute malpermesita. En 1873 en la parko okazis la Tutmonda Ekspozicio, kio neeviteble kaj grave ŝanĝis ĝian aspekton. Novaj sportejoj ankaŭ forprenis grandajn partojn de la tereno.



Nun tio estas la plej amuza parto de Vieno, kie senteblas preskaŭ mezepoka foira etoso. Homoj svarmas ĉie, aŭdiĝas laŭta rido, estigita per tre simplaj rimedoj – la amuzaĵoj apenaŭ ŝanĝiĝis dum lastaj 500 jaroj. Sed ĉu ni mem grave ŝanĝiĝis?



Ni plonĝis subteren ĉe la stacio Stephansplatz kaj eliris ĉe la stacio Praterstern. Post la moskva metroo, la viena metropoliteno ŝajnis ludile eta kaj modesta. Sed ĝi estis ĉarma, kaj longa koridoro kondukanta al Pratero estis dispentrita infanstile, preparante vizitantojn al baldaŭaj amuziĝoj. 



Lisita volonte fotiĝis kaj sendube bone konvenis al tiu ĉi loko.



La unua kion ni vidis surtere estis la Viena spektoradego (Wienere Riesenrad), konstruigita en 1897 de la anglaj inĝenieroj Walter B. Basset kaj Harry Hitchins okaze de la 50a datreveno de surtroniĝo de la imperiestro Francisko Jozefo. Longan tempon ĝi estis la plej granda spektoradego en la mondo kaj ĝis nun estas unu el la plej famaj simboloj de la urbo. Cetere ni revenos al ĝi poste.



Tute neatendite nian rigardon trafis memorŝtono dediĉita al Robert Stolz, la fama aŭstra komponisto kaj dirigento, konsiderata la lasta majstro de opereto. Li estis talentulo el la muzika familio kaj la tutan vivon okupiĝis pri sia amata metio – verkado de muzikaĵoj, speciale por la filmoj. 



Li militservis en la Unua mondmilito, sed post anekso de Aŭstrio en 1938 preferis fuĝi al Svislando, poste Francio kaj fine setliĝis en Usono, kie ĝuis famon kaj agnoskon, ricevinte interalie Oskar-premion



Mi ne scias kial oni elektis tiun ĉi lokon por la monumento, sed ĝi sendube konvenas al la leĝera muziko de la vivoplena komponisto, kiun nek du mondmilitoj, nek kvin edziĝoj senigis je la vivplezuro.



Hm, kien ni uru? Por orientiĝi pli bone en la nova loko ni decidis traveturi ĝin per trajneto, kiu serpentas laŭ padoj de la parko. Mi fotis la ĉarman veturilon, sed islama virino apude supozis ke mi celas ŝin, do ŝirmis la vizaĝon dum ŝia akompano suspekteme rigardis min. 



Mi devas agnoski, ke islamanoj renkontiĝis en la aŭstra ĉefurbo ofte, sed ĉiam kondutis normale kaj kaŭzis neniujn problemojn al aliuloj. Do post reveni al Rusio kaj aŭdi plurajn rilatajn demandojn de la homoj, konsumintaj tro multe da rusia propagando pri la terura migranta krizo en Eŭropo, mi denove havis nenion rakontindan. Normala urbo, normalaj homoj, neniu katastrofo videblis.



Ni aĉetis biletojn kaj marŝis al la spektoradego. Laŭvoje renkontiĝis plia monumento, ĉi-foje dediĉita al la fama Basilio Galafati. Tiu greko el Triesto aperis en Vieno en 1820 kiel la 20-jara junulo, plena je fortoj kaj ambicioj. En 1830 li iĝis asistanto de Sebastian von Schwanenfeld, pli konata kiel “magiisto de Pratero” kaj post kvar jaroj jam elaĉetis lian spektejon en tiu ĉi loko. 



Karuseloj, biliardejo, restoracio – la amuzparko vastiĝis kaj floris, pluraj artistoj venis tien. En 1878 Galafati forlasis tiun ĉi mondon, entombigita en Vieno laŭ greko-ortodoksa tradicio. Sed li jam neniam lasos Prateron, ĉiam bonvenigante la vizitantojn, kiuj plejparte ne scias ĉu temas pri fikciulo aŭ reala homo. Sed ĉu tio vere gravas?



La unua atrakciono, ĝuita de ni, kompreneble estis la spektoradego. Post la trajneto ĝi estas la dua maniero vidi la tutan parkon, sed ĉi-foje de alta perspektivo. Origine la radego havis 30 gondolojn. La 3an de julio 1897 ĝi akceptis la unuajn vizitantojn, laŭdire multnombrajn malgraŭ altega biletprezo je 8 guldenoj (ŝtatoficisto perlaboris 30 guldenojn monate).



La amuzaĵo ne senprobleme, tamen sukcese postvivis la Unuan mondmiliton kaj la nazian aneksadon, sed la Dua mondmilito batis ĝin forte. Bombado kaj incendioj preskaŭ tute detruis la konstruaĵon dum ĝia posedanto Eduard Steiner mortis en Aŭŝvico.



Tamen post la liberiĝo de la ĉefurbo fare de la Ruĝa Armeo oni decidis rekonstrui ĝin. Nun malfacilas kompreni tion, ja duono de la urbo estis ruinigita kaj multaj pli gravaj taskoj estis urĝe plenumendaj, sed... dum sia preskaŭ jarcenta historio la spektoradego iĝis parto de la viena animo, ĝia legendo, simbolo de la urbo kaj urbanoj. 





La vienanoj deziris restarigi ĝin laŭeble plej rapide por montri al la tuta mondo kaj ĉefe al si mem, ke Vieno vivas malgraŭ ĉio kaj ne perdas sian unikan spiriton. Pro duboj rilate la damaĝitan fundamenton oni duonigis kvanton de la gondoloj, do nun la vienan ĉielon strekas nur 15 kabinoj.



Ĝi plu estas alta – diametro 60,96 metroj, la plej alta punkto 64,75 metrojn. 244,85 tunoj da fero turniĝas ĉirkaŭ la akso longa 10,78 metrojn, kiu mem pezas 16,3 tunojn. Maksimuma rapideco de la radego atingas 2,7 km/hore kio ebligas fari la plenan turnociklon en 255 sekundoj.



Pri ĉio ĉi raportas informtabuloj kaj la “Panorama muzeo”, malfermita en 2002. Ĝin trapasas ĉiuj vizitantoj antaŭ eniri la kabinojn kaj kredu min, tio estas tre interesa ekspozicio. En duonmalluma halo staras 8 malnovaj gondoloj kiuj servas kiel montrokestoj, ĉiu dediĉita al iu epizodo de la spektoradega historio. 



Denove ĉio estas aranĝita tre simple, sed profesie kaj mi ĝuis tion. La plenkreskuloj povas legi klarigajn tekstojn kaj imagi la pasintajn eventojn dum la infanoj kvazaŭ sorĉitaj rigardas kiel moviĝas interne etaj figuroj de la ĉevaloj kaj homoj, bildigante iamajn okazaĵojn de la longa Pratera historio.



La gondoloj estas komfortaj kaj vastaj. De la ventoj kaj pluvoj la spektantojn protektas travidebla plasto, do oni sentas neniujn problemojn krom eble kapturniĝo kaŭzita de alteco. Bone videblas la tuta Vieno aŭ almenaŭ ĝia granda parto. Eĉ turisto facile rekonos turojn de katedralo de Sankta Stefano kaj aliajn simbolojn de la aŭstra ĉefurbo. Iom kontraste aspektas apuda oficeja urbodistrikto, aktive evoluanta kaj prikonstruata.



Surtere sekvis pliaj amuzaĵoj. Ni glitis en kanelo plena je akvo kaj Lisita jelpis plezurŝokita de ŝpucanta akvo kaj rapideco. 



Tiu atrakcio fine revenigis al ni bonan humoron, iom perditan antaŭe, ja adrenalino efike forigas malbonajn pensojn.



Nian atenton altiris konstruaĵo de sur kies muroj rigardis nin teruraj vizaĝoj kaj sangoguta elpendaĵo “Hotel Psycho”. Tio estis timigejo – plia mezepokaĵo, sed bone funkcianta. Ni sidiĝis en etan veturilon kaj impetis tra mallumaj koridoroj. Ie kaj tie aŭdiĝis akraj sonoj, doloraj krioj kaj bestaĉa ridego. Skeletoj elsaltis subite, iu ĵetis sin al ni kaj ostecaj manoj preskaŭ kaptis niajn nukojn. Ni ridis kaj jelpis senĉese. Vere, mi ĝuis sincere kaj mia ĉokolada princino ridis kiel infano.



Bedaŭrinde estis malpermesite foti kaj filmi interne kaj poste ni komprenis kial. Post reveni al la startopunkto oni proponis al ni aĉeti foton, faritan dum nia aventuro. Fotisto (ĉu aŭtomato?) kaptis amuzegan momenton, do ni aĉetis du kopiojn en belaj firmaaj kartonaĵoj. 



Necesis iom atendi la printadon, sed kiam ni revenis la servisto donis al mi libretojn kun tute aliaj homoj. La sola komunaĵo estis ke en tiuj fotoj ankaŭ videblis nigrulino, kvankam pli aĝa kaj korpulenta ol mia modelo. Ni ridis denove – evidente por la aŭstroj ĉiuj nigrulinoj aspektas same.



Sekva amuzaĵo estis ĉenkaruselo Prater Turo. Ĝia turniĝanta parto leviĝas je alteco 117 metroj, kio kompareblas al 33-etaĝa domo. Oni petas lasi surtere ĉion faligeblan – sakojn, librojn ktp. La sidlokoj turniĝas kaj samtempe leviĝas ĉiam pli supren. La atrakciono estis nova, sed la emocioj la samaj – ni ridis, jelpis, timis kaj ĝuis samtempe. Denove ni vidis preskaŭ la tutan parkon, kvankam jam malpli klare, ĉar iom krepuskis.



Jam tempis iom promeni surtere kaj spegulejo donis al ni bonan pretekston. 



Niaj figuroj ŝanĝiĝis neimageble en ruzaj speguloj. 



Mi miris denove kiel simplega amuzaĵo povas estigi emociojn tiom fortajn kaj sincerajn.



Sekvis vitrolabirinto, tra kiu necesis moviĝi singarde, prefere kun manoj elstarigitaj. Vigla infano lasis panjon kaj impetis antaŭen, sed post kelkaj paŝoj batis la vitron per sia kapeto kaj haltis mirigita. La inteligenta Lisita helpis al la surprizita paro eliri kaj montris la elirejon al mi.



Plia ebleco elspezi monon atendis nin kelkajn paŝojn for. Aparato kun surskribo Cuba Watch kaj bela bildo de dancanta paro (sed kial tango?) proponis kapti diverskolorajn plastajn horloĝojn per robota mano. Mi scias ke tiaj aparatoj estas agorditaj tiel ke gajnoŝancoj strebas al nulo, sed... kiu povus difini prezon de la feliĉa rideto? Mi mem proponis al mia kubanino ludi kaj ŝi ĝoje aprobis.



Antaŭ niaj okuloj iu malhelkolora familio umis pri tio sen iu sukceso, sed kun granda plezuro – evidente tio estis kubanoj aŭ almenaŭ latinamerikanoj. Venis nia vico. Lisita celis tre atente, sed maltrafis – granda ludilo elfalis el la fera mano lastmomente. Ŝi metis plian moneron, celis denove kaj... blanka horloĝo, granda kiel mia pugno, falis en kanelon. Ni gajnis! La knabino brilis pro infaneca ĝojo. Mi ne scias kion ŝi faris poste kun tiu plastaĵo, kiun mi ne plu vidis denove, sed la bonaj rememoroj jam neniam lasos ŝin.



La emociiĝinta knabino decidis provi feliĉon ankaŭ aliloke, kie ŝi ĵetis ŝtofajn bulojn kontraŭ ludiloj, sed ĉiam maltrafe.



Sed jen alia amuzejo, jam pli serioza – gokartado. Mia infanaĝo pasis dek minutojn for de la plej granda gokarta klubo de Tjumeno kaj kvin minutojn for de placo, sur kiu ĝiaj anoj fojfoje aranĝis siajn konkurojn. Do mi plurfoje vidis tiujn bruegajn veturilojn, sed neniam stiris ilin aŭ eĉ sidis interne. Se diri sincere mi tute ne interesiĝis pri tiu afero, sed mia knabino estas fervora motorciklistino, do mi supozis ke ŝi ŝatus provi sin ankaŭ kiel gokartistino. Mi ne eraris.



La atendado estis iom enua kaj diketa servisto – melankolie indiferenta, sed ni apenaŭ multe atentis lin. Post plenigi paperojn kaj aŭskulti mallongan instruan lecionon ni ekis internen. Kion diri pri la konkuro? Mi klopodis ĉiam sekvi la gokarton de Lisi por havi eblecon helpi ŝin kaze de bezono, sed pro tio malatentis la veturadon mem, do jen kaj jen trafis borderojn. Unufoje mi eĉ haltis kaj longe umis antaŭ removiĝi, ĉar la gokarto estis blokita. Fine mi decidis ke sekvan fojon mi simple staros ekstere kaj fotos mian konkuristinon, kiu videble ĝuis la rapidecon kaj ĝojis kiel infano.



Jam lacaj pro pluraj aventuroj ni paŝis plu tra malluma parko. Ĉu ni provu aertubon? Flugado en aero povus esti interesa, sed pago tro granda (laŭ mia memoro 200 eŭroj), do ni rezignis je tio. Plia timigejo invitis nin. Dankon, sufiĉe jam.



Sed jen la lasta tentaĵo, kiun ni tute ne povis rezisti – atrakciono kun turniĝantaj platformoj. Mi memoras tiaĵojn de mia infanaĝo, kiam al Tjumeno venis ĉeĥoslovakia amuzparko kaj ni dum kelkaj someraj semajnoj frekventis ĝin ĉiutage. La atrakcio nomiĝas Sombrero kaj aspektas kiel la fama meksika ĉapo. Ni sidiĝis interne de unue el rondaĵoj, alkroĉis nin per rimenoj metis la manojn sur tenilojn kaj... ĝi ekturniĝis.



Kio okazis poste apenaŭ priskribeblas, prefere spektu filmeton, kiun mi faris dume. Mia knabino jelpis kiel neniam en la vivo pro teruriĝo kaj ekscitiĝo samtempe. La rondaĵo turniĝis ĉirkaŭ sia akso kaj ambaŭ rondaĵoj turniĝis ankaŭ ĉirkaŭ la akso komuna, alterne sorante kaj subiĝante. Foje ili haltis kaj ŝajnis ke ĉio finiĝis, sed post sekundo la turnado rekomenciĝis, nur inversdirekte.



Bonvenigema biletisto anticipe demandis el kiuj landoj ni estas kaj ruze uzis tiujn informojn. Kelkajn sekundojn antaŭ la fino li laŭtis en parolilo: “Gracias Lisandra! Bolŝoje spasibo, Stanislav!” Ni dankis lin reciproke, kiam elgrimpis surteren.




Lisita paŝis malrapide kaj tenis la manon ĉe sia dekstra korpoflanko. Iom post iom rideto malaperadis de sur ŝia vizaĝo. Post engrimpi la ĉambron ŝi elbuŝigis nur: “Neniam denove mi faros tion...”. 



Kion fari – ne ĉiuj stomakoj estas adaptitaj al freneza turniĝado. Krome tio estis la unua vespero, kiam ŝi komprenis ke komenciĝis nova periodo en ŝia vivo kaj... foje ŝi naŭzos.

Comments