Andreo Tekutjev – severa bonfaranto

Ĉiu loĝanto de Tjumeno konas tiun familinomon – la Tekutjev-tombejo delonge iĝis parto de la urbo kaj meze de la 2000aj jaroj laŭlonge de ĝi aperis Tekutjev-bulvardo. Tamen malmultaj konas liajn verajn meritojn kaj pekojn, kiuj abunde markis tiun ĉi kontraŭdiran figuron. Ni provos respondi malfacilan demandon: kiu estis Andreo Tekutjev – la negocisto, urbestro, mecenato kaj samtempe (laŭ iuj opinioj) ĉevalŝtelisto, koruptulo kaj monfalsiganto.

Memlernanto
Jam dum la vivo de la riĉulo, la tjumenanojn turmentis enigma origino de lia bonhavo. Andreo Tektujev klarigis ĉion per ŝvitiga laboro kaj komerca talento, kiun li sendube havis. La filo de simpla kamparano el vilaĝo Borki situanta apud Tjumeno, li neniam sisteme lernis kaj ĝis la 12a vivojaro restis tute senalfabeta. Poste li memstare lernis legi kaj skribi, dum lia patro ĝis la fino de sia vivo anstataŭ la subsrkbio desegnis en la dokumentoj kruceton.


Andreo Tekutjev

Ekde infanaĝo Tekutjev laboris. Unue li helpis al la patro prilabori kaj vendi ledojn, kaj post la 12-jariĝo estis sendita kiel komizo en panvendejon de negocisto Danĉenkov. La vivo mem estis lia lernejo kaj ĝi estis severa. “Ĝis la 15a vivojaro oni ne donis teon al ni” rememoris li poste. “Dum tagmanĝo oni donis al ni salitan viandon kaj malnovan kvason, jam acidiĝintan, nur simplan sekalan panon ni havis senlime kaj plenigis poŝojn per ĝi, en dimanĉajn tagojn ni vendadis, konis neniun ripozon krom nokto” malĝoje suspiris la maljunulo.
Oni povas imagi, kiom grandaj estis liaj komercaj talentoj se jam post tri jaroj la 15-jara junulo iĝis la ĉefa komizo. Tamen lia ĝojo daŭris nelonge. Post ekscii ke la filo respondecas pri la tuta vendejo kaj havas subulojn, kiuj estas duoble pli aĝaj kaj povus pro envio fari maĥinaciojn, la patrino tuj impetis por liberigi la filon el fortaj brakumoj de la komerco.
La renkontiĝo estis ne tro agrabla. La mastro, kiu tute ne deziris perdi la valoran kunlaboranton, kun balailo enmane atakis la zorgitan panjon, sed fine fiaskis – ŝi forprenis sian Andreon. Rimarkindas, ke poste Danĉenkov, la freneza kartludanto, forludis ĉion, deklaris sin bankroto kaj fermis la komercon.
Nia heroo baldaŭ revenis al la vendado, sed tiam pri la komercisto-komencanto rememoris la ŝtato – Andreo Tekutjev estis rekrutota. Tio signifis ke sekvajn 12 jarojn li marŝos kun fusilo enmane, manĝos maldensan supaĉon kaj dormos sur duraj lignotabuloj, sin kovrante per soldata pelto (litaĵoj aperis en la rusa armeo nur en 1905).


Tjumenaj friponoj priludas generalon

Oni povintus trovi “anstataŭulon” – sentiman bubon, pretan anstataŭi la rekruton kontraŭ granda pago. Sed mankis mono al Tekutjev. Li ne trovis feliĉon en la familia vivo, denove kverelis kun la patro, do ĉio estis fuŝe… Helpis amikoj – ili kolektis mil rublojn por dungi anstataŭulon kaj la problemo estis solvita.
Unu el la amikoj, posedanto de vendejo Timofejenkov, ankaŭ eksa komizo de Danĉenkov, proponis al Tekutjev laboron – necesis vendi sur Bazara placo en Tjumeno cent sakojn da krupĉatka – altkvalita, sed multekosta fajna faruno. Ĝi kuŝis en deponejo jam kvar monatojn kaj ŝajnis ke tute ne eblas forvendi ĝin.


Bazaro en Tjumeno

Por distribui sabate dek sakojn kaj gajni la unuajn 5 rublojn Andreo Tekutejov, laŭ liaj vortoj, agis “aroge”. Post ses semajnoj li vendadis en du bazaraj tagoj (vendredo kaj sabato) po ĝis 500 sakojn kaj havis du subulojn. Sian kapitalon li kreis laŭvorte per ŝvito kaj sango. La kamparano distingiĝis je neimagebla forto kaj ofte persone metis sur koĉojn de aĉetintoj farunajn sakojn po 80 kg pezajn, foje kaptante po du sakojn samtempe. Foje sekvan tagon sango fluis el la nazo, sed pura profito en du tagoj atingis 300 ĝis 600 rublojn, kio pravigis ĉiujn zorgojn.


La Cara strato

Poste li sukcesis organizi pograndajn aĉetojn el Kurgano kaj Ŝadrinsko, malfermi kelkajn vendejojn, konstruigi muelejon. Sed eĉ post havi du budojn, la fortika negocisto plu staris semajnfine sur ĉaroj en Bazara placo por vendi farunon kaj en aliaj tagoj falĉis fojnon, transportis brulŝtipojn kaj plugis ĝis 50 hektarojn. Grandaj sumoj fluis tra liaj manoj, tamen la komerco estis aranĝita tre simple kaj baziĝis ĉefe sur persona konfido.
Partneroj kredis al Tekutjev, do sendis varojn sen antaŭpago kaj eĉ sen kvitancoj kaj kontraktoj – “ili komprenadis miajn karakteron kaj konsciencon” diris li. Tamen estis en la biografio de nia heroo epizodo, kiu iom fuŝis tiun senriproĉe respektegan bildon.

Ĉu monfalsisto?
Tio okazis en 1864, kiam la komerca kariero de Andreo Tekutjev nur komenciĝis. Tiutempe la jam konata al ni Timofejenkov proponis al li krom faruno provi sin ankaŭ en aĉetado de brutaro – la afero fundamenta kaj profita. Tekutjev poste asertis esti nura agento, diris ke eĉ tiuj damnitaj 800 rubloj estis ne liaj, sed de Timofejenkov mem, tamen ombro de tiu malnova afero persekutis lin eĉ post duonjarcento.
Kio okazis en tiu fora tempo? Baldaŭ post reveno de Tekutjev el Jalutorovska distrikto kie li aĉetis la brutojn, en Dmitrevska foiro en vilaĝo Osipovskoje aperis falsaj bankbiletoj por 150 rubloj. Kelkaj kamparanoj atestis, ke ili ricevis tiun monon kontraŭ bruto, vendita al Tekutjev.


Bazarplaco. Maldekstre legeblas nomo de Tekutjev.

Komenciĝis enketado, okazinta en la plej bonaj tradicioj de la rusa justico. La juĝisto Kolmogorov, fama koruptulo kaj ebriulo, malrapidigis la aferon: pridemandadoj, kunsidoj, denove pridemandadoj… Alia homo povus malesperiĝi kaj obeeme sekvi, sed ne tia estis la kruta Tekutejev.
Post ekscii ke la nova guberniestro Aleksandro Despot-Zenoviĉ aktive komencis elradikigi la korupton, li prezentis peton pri malrapideco de la enketado. Rezulto estis antaŭvidebla. Kolmogorov vokis lin kaj diris: “Ĉu vi volas plendi kontraŭ mi? Do mi finos la aferon en tri tagoj!” Li plenumis sian promeson kaj finis ĉion en la difinita tempo kaj, laŭ vortoj de Tekutjev, “kun aroganteco al kiu li kapablis en ebria stato”. Necesis plia plendo kaj nova enketado post kiu la komercisto estis ekskuzita kaj la juĝisto-fuŝulo mem estis juĝita.
Preskaŭ 30 jaroj pasis antaŭ oni eksciis la veran originon de la falsaj bankbiletoj. Polico eltrovis situon de la subtera monfabriko – ĉiuj spuroj kondukis al vilaĝo Krasnogorskoje en Jalutorovska distrikto. Samtempe oni trovis la suspektulon – Oleg Belĉenko laŭ kromnomo Carjok (Reĝeto). Lia trietaĝa domo majeste staris sur monteto kaj donis al siaj mastroj bonegan eblecon trarigardi ĉiujn apudajn vojojn. Ekde 1877 polico regule vizitadis la riĉan maljunulon, priserĉante la domon kaj pridemandante ĝiajn loĝantojn, sed mankis konviktaĵoj kontraŭ li.



Kial li eraris en tiu julia tago en 1893? Ni ne scias, ĉu varmego malstreĉigis lin aŭ vivojaroj malaltigis atentemon, tamen unu afero estas certa – al tiu polica atako li estis malpreta.
Polica asistanto Grozaviĉ trovis ĉion: gravuritajn kuprajn tabulojn, farbojn, diversajn kliŝeojn kaj eĉ perukon kun barbo. Necesis nur solvi la ĉefan problemon – trovi mendintojn, kiuj aĉetinte la 25-rublajn bankbiletojn kontraŭ 5 rubloj, distribuadis ilin en foiroj inter kazaĥoj-bestobredistoj.
Cirkulis diversaj onidiroj, iuj rememoris eĉ la malnovan Tekutjev-aferon kaj demandis, ĉu tie radikas liaj milionoj? Respondi al tiuj demandoj devis nova enketado, ja la fuŝinta fabrikanto el Krasnogorskoje estis arestita kaj jam preta al pridemandado, sed… okazis neantaŭvidebla afero. Lia morta korpo estis trovita en banejo de la Tjumena prizono – Belĉenko “trovarmiĝis” kiel oni diris tiam. Post perdi la ĉefan akuziton la enketado kolapsis. Pluraj kamparanoj, disvastigintaj la falsaĵojn, estis senditaj al punlaborejoj, sed en la popola memoro la proceso restis nefinita kaj sur Tekutjev falis plia suspekto.

Urbestro
Tamen iama suspektiteco ne malhelpis al Andreo Tekutjev iĝi en 1899 la tjumena urbestro aŭ “lord-mayor” kiel oni neformale nomis tiun postenon. Nu… preskaŭ ne malhelpis. La balotado de la deputitoj de la Tjumena Urba Dumao estis specifa procedo: el 275 voĉdonintoj (laŭleĝe nur bonhavuloj havis voĉdonrajton) venis nur 55. Oni ripetis la balotadon kelkfoje pro organizaj fuŝoj – jen oni trovis eraron en kalkuloj, jen troan globon (oni voĉdonis metante globetojn en urnojn). Dum tiu baraktado la kunvenon lasis 10 voĉdonantoj, do la finan dokumenton subskribis nur 45 homoj. Tamen la venko estis nerefutebla: Tekutjev ricevis preskaŭ trioble pli da globoj ol lia antaŭulo Malcev.
Post malgajni en la balotejo, la kontraŭuloj de la komercisto daŭrigis lukton “subtapiŝe”, en kancelarioj. Al la guberniestro venis “kondamnaj leteroj”, en ĵurnalo “Stepnoj Kraj” (Stepa Regiono) aperis “senmaskiga” artikolo. Komenciĝis oficialaj demandopetoj, enketadoj, ekturniĝis grinca rado de la malnova burokrata ĉarego. Cetere ĉio ĉi nur prokrastis oficialan inaŭguron de nia heroo en la urbestra posteno. Li ne permesis senigi sin je la merita venko.
La nova urbestro komencis sian regadon ekde revizio de la urba mastrumado kaj konstatis ke ĝia stato estas priplorinda. La librotenado okazis “proksimume”, do dum pagado al konstruistoj de la Transtjumenka ponto anstataŭ personaj kaj familiaj nomoj estis skribite simple: “100 labortagoj po 1 rublo, 70 labortagoj po 80 kopekoj” ktp. Apenaŭ mirindas ke elspezoj por tiu ĉi projekto estis troigitaj, laŭ takso de Tekutjev, almenaŭ je 20%.


Transtjumenka ponto

Por konstruado de buĉejo la urbo malŝparis 15 mil rublojn, sed rezulte de tio aperis dubinda konstruaĵo, duone el putra ligno, prenita post detruado de malnovaj vendobudoj. Andreo Tekutjev taksis realajn elspezojn de konstruistoj je ne pli ol 4 mil rubloj.
Cetere granda laboro estis kutima afero por li, do la urbestro komencis aktivan reordigadon de sia nova “kompanio”. Li enkondukis novan pagosistemon, laŭ kiu ĉiu laboristo ricevadis sian salajron persone. La buĉejo estis konstruita denove, jam el brikoj. Apud ĝi aperis bonkvalitaj deponejoj kaj akompanaj ejoj. Anstataŭ ŝedoj en Bazara placo elkreskis duetaĝaj brikaj vendejoj. Ĉio estis konstruata laŭ desegnoj de la urbestro kaj sub lia persona observado.
Naturo mem decidis surprizi nian heroon. Printempe komenciĝis rapida leviĝo de akvonivelo de rivero Turo, kio minacis subakvigi la tutan Transriveran urboparton. Mankis tempo por kunvoki la deputitojn, do Tekutjev prenis al si la tutan respondecon kaj ordonis altigi protektan termuron.
Tage kaj nokte daŭris la urĝa laboro. De la rivero blovis akra vento, do oni devis disdoni vodkon al konstruistoj. Tekutjev mem grave malvarmumis kaj malsanis dum tuta semajno, kio estis neimagebla afero, se konsideri lian ursan fortikecon. Poste, kiam la danĝero jam pasis, la Urba Dumao povis nur aŭskulti lian raporton pri la farita laboro, aprobi la finan kalkulon de elspezoj, kaj danki la savinton de la tjumena Transriverejo.

Mastro
Tekutjev estis severa, ofte rigore malcedema. Cetere ĉu indus riproĉi en troa kruteco la homon, kiu kuraĝis iĝi komercisto en Rusio? Problemoj aperadis ĉiam kaj ĉie kaj iliaj fontoj apenaŭ ŝanĝiĝis post jarcento – la ĉefa kapdoloro estis la ŝtato kaj dungitoj.
Kelkfoje en muelejo de Tekutjev okazis strikoj – laboristoj postulis plene pagi eksternormajn laborhorojn kaj aboli maljustajn monpunojn. Lokaj bolŝevistoj disdonis flugfoliojn, en kiuj senmaskigis la “bonfaranton”, diris ke li konstruigas orfejojn, lernejojn kaj malsanulejojn per laborista mono. Tekutjev reagis diversmaniere: jen maldungis aktivulojn, anstataŭigante ilin per pli obeemaj homoj, jen cedis al postuloj.


Vodkofabriko en Tjumeno

Foje la kontraŭstaro akiris perfortajn formojn. Andreo Tekutjev maldungis en la muelejo komizon kaj brigadestron, kiuj fuŝis plurfoje. La ofenditaj eksigitoj decidis venĝi. Post du semajnoj en supraj etaĝoj de la muelejo ekflamis incendio, kiu havis terurajn sekvojn – la sesetaĝa konstruaĵo tute forbrulis, same kiel apudaj ejoj, inkluzive helpomuelejon, deponejon kaj loĝejon.
Menciindas ke tiu fajra spektaklo kostis al Tekutjev 150 mil rublojn dum liaj malamikoj perdis nur 100. Tiun sumon prenis por sia “servo” laboristo el lokaj krimuloj, baldaŭ arestita kaj agnoskinta ĉion. “Mia afero estas prava, sinjoro” argumentis li al policisto dum pridemandado. “Ĉar mi estas nura laboristo. Oni ordonis al mi – faru Miŝĉjo”. “Do se oni ordonus al vi ponardi homon, ĉu vi mortigus?” indignis la ĝendarmo. “Nur kontraŭ 200 rubloj, ne kontraŭ 100” respondis la rezonema bandito.


Muelejo de Tekutjev

Ne malpli danĝera estis por nia heroo loka potenco, ĉar ĝia plej mizera reprezentanto povintus krei gravajn problemojn por la komercisto. Ekzemplodona historio okazis en 1892. Kapitano de prizona taĉmento Ronĉevskij denove tro ebriiĝis kaj diboĉis en la Tekutjev-teatro. Oni ĝentile forkondukis lin surstraten por ke li enspiru freŝan aeron, Ĉiuj pensis ke tio finos la incidenton.
Sed baldaŭ ĝi ricevis daŭrigon, tute ne prognozeblan – al vendejo de Tekutjev venis kuracisto akompane de policisto. Ili deklaris ke en tiu ĉi loko oni vendis al servosoldato de Ronĉevskij du kilogramojn de aĉa grio, kion rimarkis kuiristino farinta el ĝi kaĉon. Skrupula priserĉado rezultis en nenio – la tuta grio estis bonkvalita. Ĉu fino? Kompreneble ne.
Post tri monatoj komizo el tiu vendejo estis vokita al policejo, kie oni montris al li manplenon de la damnita grio en buŝtuko. Komenciĝis komplika proceso, la tutan jaron Tekutjev pasigis en juĝejoj kaj fine malgajnis. Distrikta tribunalo kondamnis la komizon kaj lian mastron al… enprizonigo!
Poste Andreo Tekutjev malkaŝe prezentis kialojn de la severa verdikto: “Mi konsideris la aferon sensignifa, do rifuzis verŝi oleon en kaĉon, sed la kaĉo sen oleo ne glitis al stomako”. Figura priskribo, sed kiu ruso ne komprenas la alegorion?

Honora civitano
Kreskis kapitaloj de Tekutjev kaj kun ili kreskis ambicioj de la kamparana filo. Li ĉiam parolis pri sia modesteco kaj indiferento al famo, sed ŝajnas ke li iom… troigis. Post fari plian donacon al la urbo Tekutjev ĉiam atente observis, ĉu liaj meritoj estas rimarkitaj kaj aprezitaj, laŭeble publike. Cetere ni estu justaj – li havis kialojn por fieri.
En 1879 tjumenaj kuracistoj unuan fojon diagnozis difterion. Kompreneble la malsano mem jam vizitis la urbon antaŭe, sed lokaj fakuloj ne sciis distingi kaj kuraci ĝin. Dek jarojn poste en Daudel-ĝardeno estis konstruita difteria hospitalo kun kvin litoj, de kiu startis la medicina kvartalo en tiu ĉi loko. Tio estis fora urborando, kie apud Vseĥsvjatskoje (de Ĉies Sanktuloj) tombejo kreis sian ĝardenon apotekistino Aleksandra Daudel, honore al kiu oni poste nomis la straton.


Mapo de Tjumeno

En 1902 tiu tereno hazarde altiris atenton de nia heroo. Antaŭ unu jaro oni atendis en Siberio grandan plagon forme de malsufiĉa rikolto. En Tjumeno estis establita speciala komitato kiu devis kontraŭi altiĝon de grenoprezoj. Tekutjev kiel komitatano dum iu kunsido promesis donaci al tjumenaj malriĉuloj 160 mil kg da sekala kaj 80 mil da tritika farunoj kontraŭ fiksa prezo – po 70 kopekojn por 16 kg. Tamen la plago ne okazis, rikolto estis normala, do la grenoprezoj restis kutimaj kaj la donaco nenecesa.
Sed Tekutjev estis obstina kaj en januaro 1902 li proponis al la samurbanoj alian donacon. Anstataŭ vendi al ili malmultekostan grenon li decidis konstruigi proprakoste hospitalon kaj transdoni ĝin al la urbo. Li plenumis sian promeson. Post du jaroj en Daudel-bosko aperis duetaĝa brika konstruaĵo por 75 litoj, kiu ĝis nun servas al la urbo. Ĝi kostis al la komercisto 50 mil rublojn kaj la urbo reciprokis la bonfaranton per titolo de la honora civitano de Tjumeno.
Kio instigis la riĉulon – ĉu sincera deziro helpi al la samlokanoj aŭ banala vantemo? Pri unu afero ni tute certas: li estis tre sentema al siaj donacoj kaj ĉiam preta repreni, se opiniis ke akceptanto ne meritas ilin. Post jaroj tiu trajto kreskos kaj eĉ kaŭzos grandan skandalon, sed unuafoje la tjumenanoj alfrontis tion en 1906.


Ŝipo sur rivero Turo

En tiu jaro Andreo Tekutjev aĉetis por privata kuracisto Kiŝtimov la plej avantaĝan medicinan teknikaĵon – rentgenan aparaton el Francio. Tamen baldaŭ li pro iu kialo koleris kontraŭ la doktoro, do forprenis la aparaton, malmuntis ĝin kaj ordonis ĵeti en subtegmentejon. ok jaroj pasis antaŭ la indignita negocisto ŝanĝis sian decidon kaj faris tion en sia kutima maniero.
En 1914 li proponis konstruigi por la hospitalo la kirurgian korpuson kaj instali en ĝi “rentgenajn radiojn”. Ĉio ĉi estis senpage transdonota al la urbo kun unusola kondiĉo: la hospitalo nomiĝu “Kirurgia malsanulejo kaj Rentgena ĉambro, konstruigita de A. I. Tekutjev”. Li ankaŭ postulis ke en unu el la ĉambroj estu du senpagaj litoj “honore al E. Ja. Tekutjev” (lia edzino). Denove la urbo povis nur danki sian aŭspicianton.
Menciindas ke eĉ cent jarojn poste en tiu konstruaĵo troviĝis la rentgenejo. Nur elpendaĵo kun la nomo de la donacinto malaperis senspure.

Kleriganto
Tekutjev neniam ricevis normalan edukon. Unue mankis mono al li, poste tempo, do la tutan vivon li trapasis kiel memlernanto. Malgraŭ tio li estimis la klerigadon kaj multon faris por klerigi la tjumenanojn.
En la dua etaĝo de unu el siaj domoj, troviĝanta ĉe angulo de la stratoj Vodoprovodnaja kaj Serebrjakovskaja (nun – Sovetskaja) li senpage gastigis  du urbolernejojn (por virinoj kaj viroj), en kiuj lernis 400 geknaboj. La domo situis centre de la malnova urboparto Potaskuj, do la lernejoj nomiĝis la Potaskujaj. Ankaŭ ĉi-foje nia heroo montris sian naturon, proponinte pendigi sur la konstruaĵo ŝildon “Tekutjev-lernejo”. La peto estis pritraktita en Sankt-Peterburgo, sed fine rifuzita, ĉar la lernejon financis la urbo, ne la negocisto mem.


Tjumenanoj

Poste en tiu konstruaĵo funkcios ankaŭ librotenistaj kursoj – ankaŭ iniciatitaj de la komercisto, kiu bone komprenis gravecon de tiu profesio. La tradicio ne ĉesis eĉ en niaj tagoj – nun en la domo troviĝas Instituto pri disvolvigo de la regiona edukado.
Alian bonfaron de Tekutjev stimulis granda deificito de kvalifikitaj laboristoj, pro kiu suferis loka ekonomio. En tiu tempo Tjumeno estis la plej granda industria centro de Okcidenta Siberio, superante eĉ Omskon kaj la ankoraŭ tre junan Novonikolajevskon (nun – Novosibirsko). Andreo Tekutjev sciis tion kaj decidis donaci al la urbo metiistan lernejon.
Do ĝis 1909 en strato Sadovaja (nun – Dzerĵinskogo) aperis trietaĝa brika domo, al kiu poste aldoniĝis fandejo (nun tie funkcias la ekologio-geografia fakultato de la Tjumena ŝtata universitato). La konstruado kostis al la mecenato 40 mil rublojn, pliajn 5 mil li pagis por ilaro, sed eĉ tio ne estis la fino. Iam la urbo pruntis ĉe al Andreo Tekutjev 32 mil rublojn. Li diris, ke nuligos la ŝuldon se ĝiaj procentaĵoj forme de 2000 rubloj estos ĉiujare asignataj al la lernejo.


Tjumenanoj

Denove sonis dankaj vortoj kaj la urbanoj miris estimoplene: “Kiom grandanima ulo! Vera urbestro! La popolan ĝojon ne malheligis eĉ ke la konstruistoj laboris sufiĉe fuŝe, do jam en 1914 oni devis fermi la lernejon por grava riparado – anstataŭigo de plankoj kaj traboj (pro tio sur la fasado aperis surskribo “1914”).


Metiista lernejo de Tekutjev

Dum longa tempo la konstruaĵon ornamadis la pendaĵo “Metiista lernejo de Tekutev”, kvankam en la dokumentoj ĝi estis nur “Tjumena metiista lernejo”. Evidente ĉiuj ignoris la pardoneman vantemon de la jam maljuna bonfaranto. Aŭ preskaŭ ĉiuj
La mecenato ne forgesis ankaŭ la gepatran vilaĝon. En 1913 laŭ peto de samvilaĝanoj li konstruigis en Borki dujaran lernejon (nun tie troviĝas filio de la distrikta malsanulejo). Unu jaron poste en la duetaĝan brikan konstruaĵon eniris la unuaj 60 gelernantoj. La gepatroj estis feliĉaj kaj preĝis por sia aŭspicianto, junaj kamparanoj ricevis ŝancon por pli bona vivo, kaj nur nia heroo ricevis nenion… Se ne konsideri kiel rekompenco forĝitan markezon en kies ornamaĵoj sin kaŝis du surskriboj: “1912” kaj “A.T.”. La simpla rebuso, ĉu ne?

Teatremulo
Andreo Tekutjev estimis la kulturon. Ni ne scias, ĉu li komprenis ĝin aŭ ne, sed lia estimo estas nedubebla. Danke al li nia urbo ekhavis sian unuan teatron, kiu nomiĝis prognozeble – la Tekutjev-teatro. Ĝi troviĝis en duetaĝa brika domo, konstruita en 1890 en la strato Irkutskaja (nun – Ĉeluskincev) speciale por tiu ĉi institucio.
La malavara mecenato pagis ĉion, de la konstruado ĝis kurantaj elspezoj de aktora teamo. Origine la teatro estis planita por 500 sidlokoj, sed pro ĉiamaj plendoj de la publiko en 1909 estis vastigita ĝis 1200 lokoj.


La Popola Domo en Tjumeno

Li ne forgesis pri siaj kunlaborantoj – ili povis viziti spektaklojn senpage, kiucele ĉiam estis rezervataj po 100 lokoj. Gazetistoj ne tre aprezis lokajn talentojn, gastaj grupoj ofte prezentis simplaĵojn, sed por miloj da tjumenanoj la Tekutjev-teatro iĝis la unua renkontiĝejo kun Melpomeno, muzo de la drama arto.
Post enpotenciĝo de la bolŝevistoj, la teatro estis alinomita al la Ekzemplodona Teatro de Lenin kaj poste… Ĉu novaj posedantoj estis malzorgemaj aŭ iu maliculo kaŭzis tion, sed aŭtune 1922 okazis incendio kaj la konstruaĵo tute forbrulis. Hodiaŭ la eksa teatrejo troviĝas kontraŭ la eksa Domo de Junpioniroj kaj aspetas neglektita. Memortabulo informas, ke en 1919 tie okazis la unua kunsido de la tjumenaj komsomolanoj. Tekutjev kaj la fondita de li teatro ankoraŭ ne estas menciitaj.


Strato en Tjumeno

Pli feliĉa estis alia kreaĵo de la mecenato – la biblioteko. En 1899 la tuta Rusio festis la 100-jaran naskiĝtagon de Aleksandr Puŝkin kaj Tekutjev mem havis 60-jaran jubileon, do pretekstoj por bela gesto abundis. La “puŝita de neeldirebla amo al la grandega rusa poeto”, li oferis 16 mil rublojn por aranĝi la unuan urban bibliotekon kaj proponis nomi ĝin honore al Puŝkin. Krom mono li donis al ĝi du ĉambrojn en sia teatro, kvankam avertis ke temas pri provizora gastado – “nur ĝis la vintra sezono”.
Plian fojon iniciato de Tekutjev havis grandegan sukceson: baldaŭ post la malfermo ĉe la biblioteko registriĝis pli ol 300 legantoj, nomo de la mecenato plurfoje aperis en lokaj gazetoj, sonis ĉe urbaj kunvenoj…
Do “vintraj sezonoj” sekvis unu post alia, sed la biblioteko plu gastis en la Tekutjev-teatro kaj nur poste estis translokita al alia lia posedaĵo – domo de la Potaskuaja lernejo. Sed ĉu tia bagatelaĵo povus zorgigi nian heroon – la negociston de la 1a rango, urbestron, honoran civitanon de Tjumeno?

Lobiulo
Tiu difino estas la plej trafa por afero, kiu portis Tekutjev al apogeo de lia gloro, transforminte lin je la vera superheroo de Tjumeno, Iŝimo, Jalutorovsko kaj pluraj aliaj urboj kaj vilaĝoj. Eĉ la plej ferocaj malamikoj de la magnato agnoskis, ke nur liaj senbrida energio, vastaj sociaj rilatoj kaj eble iuj kaŝitaj resursoj ebligis al Tjumeno venki en la batalo por tiama superpremio – fervojo.
Formale Tjumeno jam delonge havis fervojon – oni etendigis ĝin de Ekaterinburgo jam en 1885. Sed tio estis sakstrato, do por atingi orientajn partojn de Siberio oni devis transloki kargojn sur ŝipojn kaj plu transporti ilin laŭ riveroj – kaj inverse. Lokaj komercistoj plurfoje pledis pri daŭrigo de la fervojo de Tjumeno al Omsko, sed vane. La registaro jam finis fervojon ĈelabinskoVladivostoko kaj ne interesiĝis pri novaj siberiaj projektoj. Sola escepto estis la fervojo Ekaterinburgo – Kurgano, pri kies konstruado insistis grupo de farunfarantoj el Ŝadrinsko kaj Ekaterinburgo. Iliaj klopodoj jam preskaŭ donis fruktojn, necesis nur kolekti lastajn subskribojn sub la projekto, sed… en la afero enmiksiĝis Tekutjev.


Fervojstacio Tjumeno

Kun propra al li senfina energio nia heroo impetis al Sankt-Peterburgo, kie li iĝis vera kapdoloro por la ĉefurbaj ŝtatoficistoj. Li dissendis leterojn, preparis rezoluciojn, paroladis en kunvenoj, admonis dum privataj renkontiĝoj kaj uzis ĉiujn rimedojn por promocii la tjumenan varianton.
Oni povas nur supozi kiom grandajn sumojn li elspezis por atingi sian celon. Korupto en la fervoja konstruado estis kolosa, la ŝtatoficistoj prenis ŝmirmonon preskaŭ senescepte kaj senkaŝe. Cetere tio estis ĝenerala kutimo por la cara administracio. Kiel anekdoto cirkulis dialogo de entreprenisto kaj Konstantino Skalkovskij, estro de la Montara Departamento: “Dek mil kaj nenio lasos vian oficejon – Donu dudek mil kaj babilaĉu pri tio je ĉiu angulo”.
Farunfarantoj el Ŝadrinsko malferme akuzis Tekutjev pri subaĉeto de ŝtatoficistoj, ili eĉ nomis la sumon – 100 mil rubloj. Kompreneble nia heroo publike rifuzis ĉiujn akuzojn, minacinte kalumniantojn per juĝa proceso (kiu ŝajne neniam okazis). En senĉesa vojaĝado kaj intertraktado pasis ses jaroj.


Rivero Turo

La 22a de junio 1909 – tiu dato devas esti ore enskribita en la tjumenaj kronikoj. En tiu tago la Ŝtata Dumao aprobis leĝon pri financado de la konstruado de la fervojo Tjumeno – Omsko. Tjumeno venkis! Ĉiuj sciis al kiu ŝuldas sian brilan sukceson la urbo kaj rapidis esprimi dankemon aŭ indignon. La vera triumfo atendis Tekutjev la 4an de oktobro, kiam la urba elito kolektiĝis en la Komiza klubo (nun tie troviĝas filharmonio) por honori sian heroon.


Tjumena negocisto en sia aŭto

Aŭdiĝis paroladoj kaj telegramoj, oni enmanigis al la venkinto bele ornamitajn gratulmesaĝojn. La Tjumena Dumao anoncis sian decidon: starigi en la kunsidejo portreton de la bonfaranto – “por eterna tempo”. La Iŝima Dumao nomumis lin honora civitano de la urbo. La lasta en en gratullisto, post Barnaulo kaj fervojstacio Karmako, estis telegramo el Tobolsko. Sed eĉ “esprimoj je estimo kaj fideleco” ne povis kaŝi angoron pro la malvenko, kiun spertis la tobolskanoj en tiu lukto kontraŭ Tjumeno. De tiam la gubernia ĉefurbo estis kondamnita al forgeso, definitive transformiĝinte en la dormema ŝtatoficista urbeto.
Andreo Tekutjev brilis pro feliĉo. Denove li atingis sian celon, altiris amon kaj estimon de la samurbanoj kaj akiris eternan gloron – ĉu necesas io pli por la riĉa 70-jarulo? Ŝajnis ke nenio povos detrui idilian union inter la urbo kaj ĝia aŭspicianto. Sed rusa proverbo diras, ke estas nur unu paŝo de amo al malamo. Kaj oni faris tiun paŝon.

Venĝo de librotenisto
Malfacilas imagi tion nun, sed antaŭ cent jaroj en Rusio ekzistis sendependaj amaskomunikiloj. Eĉ pli, libera gazetaro troveblis en Tjumeno kaj malgraŭ ĉiamaj financaj problemoj kaj kvereloj kun la aŭtoritatoj ĝi foje grave influis lokajn aferojn. Kiel pruvo povas servi skandalo, kiu tumultigis la tutan urbon kaj serioze damaĝis reputacion de nia heroo. Kaj provokis ĉion ĉi ordinara gazetisto, eksa librotenisto de la Tjumena Dumao Alekseo Afromejev. Ĉu povas esti io pli danĝera ol ofendita librotenisto kun propra ĵurnalo?
Post lasi la servon li okupiĝis pri eldonado, gvidante unue ĵurnalon “Siberia vendoperanto” kaj poste “Ermak”. Oni povas nur supozi, kio kaŭzis tion – ĉu malnovaj ofendiĝoj, personaj malŝatoj aŭ io plia, sed unu afero estas nedubebla: Afromejev malŝatis Tekutjev-on. Kaj li tute ne kaŝis tiun senton, eĉ inverse, li publike makulis sian malamikon uzante ĉian eblecon – feliĉe gazetaj paĝoj ĉiam estis submane.


Dumao de Tjumeno

Evidente dum tuta sia historio la tjumena gazetaro ne spertis tiom senkaŝan “ĵurnalisman militon”, kies celo iĝis la popola amato kaj bonfarulo. La arda ĵurnalisto akuzis lin pri ĉio ajn: publika mensogo, ŝtelado, friponado, fabrikado de falsaj bankbiletoj, bankrotigo de konkurantoj kaj eĉ… seksa misuzo de neplenkreskuloj. Afromejev lerte manipulis ciferojn, pruvante damaĝajn sekvojn de la Tekutjev-regado en Tjumeno.
Iniciaton de la eksa urbestro pri translokado al Tjumeno de la Tobolska infanteria regimento li nomis aventuro. Li asertis, ke rekonstruado de la eksa Gastokorto (vendejaro, nun – provinca milita rekrutejo) kostis 70 mil rublojn anstataŭ planitaj 25 mil, kvankam Tekutjev ĵuris per sia barbo ke ne permesos aldonajn elspezojn.


La rekonstruata Gastokorto

Pago por restado de la regimento en la urbo apenaŭ kovris urbajn elspezojn por aldona salajrado de la oficiroj kaj prizorgado de la kazernoj ankaŭ postulis pliajn elspezojn. Do anstataŭ grandega profito la urba buĝeto perdis gravajn sumojn kaj kreis ŝuldojn.
Afromejev memorigis, ke la malsanulejo, konstruita de Tekutjev por la urbo, bezonas ĉiujaran riparadon, ĉar ĉiuj fenestroj kaj pordoj estas faritaj el malseka ligno kaj anstataŭ brikaj muroj staras lignaj vandoj. Ke la metiista lernejo estas konstruita sur tereno, kiun posedis la urbo kaj parte el urbaj brikoj. Ke vortoj de Tekutjev pri rezigno je la urbestra salajro estas aroga mensogo, kiun refutas kvitanco kun lia subskribo pri ricevo de 6000 rubloj. Ke konstruado de la brika fajrobrigadejo okazis ne laŭ iniciato de Tekutjev, sed laŭ propono de alia deputato de la urba dumao kaj ĉion pagis la urbo. Li aldonis, ke malnova fajrobrigadejo tute forbrulis, do oni devintus konstrui la novan eĉ sen ies “iniciato”. Ke kontribuo de Tekutjev al starigo de la urba elektrocentralo konsistis en nura instalado de lignaj fostoj surstrate, kiuj vane staris dum kelkaj jaroj kaj antaŭnelonge estis forigitaj, kion pagis la urbo.


La Aleksandra reala lernejo en Tjumeno

La rakontojn ilustris nomoj de lokaj famuloj, kiujn bankrotigis la ĉionpova magnato. Afromejev asertis, ke nome Tekutjev kolapsigis komercon de Vasilij Kopilov, sia iama viculo en la dumao, kies malĝentilaj vortoj ofendis la urbestron (rimarkindas, ke en 1909 Kopilov gvidis gratuladon de sia estro). Li diris, ke la eksa dumaa trezoristo Ovsjannikov devis fuĝi el la urbo kaj morti en fora loko nur pro tio, ke Andreo Tekutjev ekdeziris lian belan filinon.
Ŝajne la ĵurnalisto trafis senteblajn punktojn en la koro de la prosperulo. Li aŭdacis pridubi la plej gravan atingon de lia vivo – lian nomon de la senavara bonfaranto, kiu per granda kaj pena laboro kreis sian kapitalon.
Unue Tekutjev provis rebati atakojn per la samaj rimedoj, publikigante serion da respondaj artikoloj en lokaj eldonaĵoj. En ili Tekutjev detale rakontis pri siaj meritoj kaj elspezoj por urbaj aferoj, memorigis ke li ne donacis al la urbo domon kie troviĝas la lernejo, sed nur permesis uzi portempe la duan etaĝon, klarigis ke se la kazernoj ne estus konstruitaj ĝustatempe oni devus setligi soldatojn kaj oficirojn en la domoj de la urbanoj.


Gastokorto, poste kazernoj de la Tobolska infanteria regimento

Li menciis interalie, ke ĥaoso kaj dubindaj elspezoj en la urba buĝeto aperis dum ĝin prizorgis librotenisto Afromejev kaj asertis, ke nome tio kaŭzis lian maldungon. Sed ĉu leteroj de la ofendita maljunulo povintus kontraŭstari brilajn felietonojn de la insolenta ĵurnalisto? Tekutjev komprenis ke la vortoj solvos nenion kaj transiris al agoj.
La unua paŝo estis farita en aprilo 1912, kiam la urba administracio sendis al li sciigon laŭ kiu li estis elektita aŭspicianto de la Puŝkin-librejo. Temis pri nura formalaĵo, dankema gesto direktita al la fondinto de tiu ĉi organizo. La respondo estis mallonga kaj abrupta: “Esti aŭspicianto mi ne deziras, do bonvolu liberigi la ejon de la librejo ene de du monatoj!”
La deputitoj estis ŝokitaj. La dumao subskribis rezolucion, en kiu kredigis Andreon Tekutjev je sia estimo kaj decideme refutis “mokojn kaj malhonoron”, pri kiuj li parolis en sia letero. Tekutjev respondis per nova mesaĝo, pli ĝuste – postulo: liberigi la domon de la Potaskujaj lernejoj, kiun li luigis al… gastejo. Nun surstraten estis forĵetitaj ne nur la librejo, sed ankaŭ 400 lernantoj. La situacio iĝis vere danĝera. La grave ofendita maljunulo ne kaŝis verajn motivojn de sia decido: “Mankas la fortoj, malŝparis mi nervojn miajn” komentis li pri sia lukto kontraŭ la atakoj de Afromejev.


Solena diservo en Tjumeno

La emocioj tiom ardiĝis, ke en la dumao oni laŭtlegis nur parton de la Tekutjev-deklaro – iujn vortojn kaj esprimojn oni devis ellasi pro etikaj konsideroj. Ĉu tion kaŭzis la ofendiĝo aŭ kontribuis ankaŭ la granda aĝo de la negocisto, sed foje la situacio alprenis ridindajn formojn. Dum forpeli la Puŝkin-librejon, Andreo Tekutjev postulis redoni al li… tri bibliotekajn ŝrankojn. Afromejev tuj rikanis responde, ke prefre Tekutjev forprenu sian portreton el la dumao – jam  mankas kialoj danki lin.
La urbestro Paŭlo Nikolskij hastis al la ĉefurbo serĉante monon por transloko de la lernejoj kaj biblioteko. Feliĉe la vojaĝo estis sukcesa kaj la ŝtato pruntis sen procentaĵoj 5000 rublojn. En aŭgusto finiĝis konstruado de la Uspenskoje virina lernejo, kiu provizore gastigis lernantojn, elpelitajn de Tekutjev. Oni planis komenci konstruadon de nova ejo por la Potaskuajaj lernejoj, proksime al la Popola Domo (nun – rezidejo de la guberniestro).

Maljunulo
La 28an de junio 1913 mortis Evdokija Tekutjeva, edzino de la riĉulo, la “nigrobrova belulino” kiu iam venis kun li por konkeri Tjumenon. La forta spirite kaj korpe, ŝi ĉiam estis fidela helpantino de sia edzo, kiu el la eta bazara vendisto transformiĝis je urbestro kaj milionulo. Evdokija Jakovlevna multe okupiĝis pri karitato, sed diference de sia edzo faris tion plejparte kaŝe, sen troa publika bruo. Rimarkindas, ke eĉ lia ĝisosta malamiko Afromejev kunsente reagis al tiu morto: “Eternan memoron al vi, bonkora virino!”


Lernejoj en Tjumeno

Tekutjev restis sola. Infanoj evidente mankis al li, almenaŭ tiuj de la dua edziĝo. En februaro 1927 en loka ĵurnalo aperis informo pri bando de huliganoj, kiuj ponardis viron en vilaĝo Borki – laŭdire inter ili estis nepo de la riĉulo, iu P. D. Tekutjev. Post tri monatoj kriman kronikon trafis iu Afinogen Tekutjev, batinta sian filon Paŭlon kontraŭ vizaĝo per hakilo. Tio okazis en Tjumeno, je la urboranda strato Novaja (nun Profsojuznaja). Familinomoj kaj parte karakteroj similas, sed tio ne garantias parencajn ligojn.
La 2an de januaro 1914 la fama vojaĝanto Konstantino Nosilov vizitis domon de Andreo Tekutjev, kiu situis en la strato Irkutskaja, apud la fondita de li teatro (nun tie troviĝas oficejo de la banko Uralsib). Li rimarkigis, ke tio estis “jam maljunulo… sed ankoraŭ vigla, aktiva, pri ĉio interesiĝanta kaj al ĉio reaganta kun propra al li mensa vigleco. Estante tute sola familie, li ĉirkaŭigis sin per kolomboj kaj en ili evidente trovas konsolon. Miloj da ili estas en lia korto, ili libere flugas tra liaj larĝaj kaj helaj ĉambroj, kaj susurado de iliaj flugiloj, ilia kverado estas ĉie, ĝi ŝajne ion diras al speciale sentema homa koro”.
Somere 1916 Tekutjev malsaniĝis kaj la 30an de julio forlasis tiun ĉi mondon. Oni diris, ke li laboris preskaŭ ĝis la lasta minuto kaj mortis tute mense klara.


La Preĝejo de Kristo Savinto en Tjumeno

La morto finis ĉiujn kverelojn kaj malakordojn. En la urba dumao multaj homoj ĉeestis funebran diservon, post kio okazis la sepulto. Lastaj psalmoj sonis super lia ĉerko en flanka ejo de la Preĝejo de Savinto, konstruita je lia mono kaj sanktigita antaŭ semajno. Li estis entombigita en la preĝeja ĝardeno, apud sia edzino. Oni planis poste transloki iliajn restaĵojn en kripton, faritan en la preĝejo mem kaj evidente tio okazis. Tamen pasis malpli ol du jardekoj kaj “dankemaj” posteuloj detruis la ĝardenon kaj preĝejan tombejon, fermis kaj rekonstruis la templon, tiel tute forviŝinte la memoron pri “damnita pasinteco”…
Tamen plej grave surprizis ĉiujn testamento de Tekutjev, verkita monaton antaŭ lia forpaso kaj decidinta la sorton de la milionula heredaĵo. Parton de ĝi ricevis Ivano Nekrasov, filo de lia fratino. Servistaro ricevis dumvive pagotajn procentaĵojn, persona kuracisto – domon en la strato Vodoprovodnaja.
Specialaj donacoj atendis la urbon. Tjumeno ricevis 25 mil rublojn por fini konstruadon de la kirurgia korpuso kaj saman sumon por ĝia prizorgado. 35 mil rubloj estis destinitaj por konstrui ponton trans Turo kaj du domojn – por la teatro kaj la Potaskujaj lernejoj. Evidente lastmomente Andreo Tekutjev pardonis siajn malamikojn. Malantaŭ li estis longa vivo, antaŭ li – eterno, do kion signifis gazetistaj mordetoj?

Comments