Kio okazos al ĉifrominado?

En 2021 drasta kresko de ĉifromona kurzo altiris al ĝi ĉies atenton – pri bitmono kaj efiriumo scias eĉ homoj foraj de tiu ĉi specifa industrio, grandaj financaj institucioj aldonas ilin al siaj fondusoj dum aŭtoritatoj evidente plu hezitas inter malpermeso kaj reguligado. Jen mia prognozo.

Ludo kiu iĝis komerco
Por kompreni kio okazas nun en la ĉifromona industrio unuavice necesas memori, ke ĝi estas ege juna. Bitmono aperis en 2009 kaj dum kelkaj jaroj estis nura ludilo de komputikistoj, ignorata de ekstera mondo. Post kiam oni komprenis ke ĝi povas esti utila por praktikaj aferoj (ĉefe por pagoj nekontroleblaj de aŭtoritatoj) ĝia populareco kreskis kaj formiĝis respektiva infrastrukturo, kiu konsistas el minejoj, borsoj, monŝanĝejoj kaj produktejoj de miniloj.


La teknologio estas sufiĉe energivora, do ŝlosila kondiĉo de profiteco estas ĉipa elektro. Tio kaj la fakto ke plejparto de miniloj estis fabrikataj en Ĉinio, kreis kondiĉojn por disfloro de la industrio en tiu ĉi lando. Plejparte ministoj vivis rande de granda energetiko, profitante troajn energikapacitojn de karbaj centraloj de Interna Mongolio kaj akvocentraloj de Siĉuano. La centra registaro apenaŭ zorgis pri tiuj musetoj dum lokaj aŭtoritatoj konsideris ilin profitaj konsumantoj de troa elektro (jam sen paroli pri ŝmirmono kio ĉi-foje speciale facilas).

Poiomete la industrio kreskis kaj ĝia geografio vastiĝis – oni minas ĉifrmonon ĉie kie haveblas relative ĉipa elektro, ĉefe en Rusio, Usono, Kanado kaj Kazaĥio (sinsekvo ne gravas ĉi-foje). Ĝi estas preskaŭ nenie komplete malpermesita, nek komplete laŭleĝigita. Malmultaj esceptoj rilatas al landoj, kiuj apenaŭ taŭgas por minado pro alta kosto kaj malabundo de elektro – kiel Belorusio.

Kiel tio neeviteble okazas en kapitalisma ekonomio, la industrio paŝon post paŝo akiris pli ordigitajn formojn kaj strebis al oligopolo. La fabrikado de miniloj koncentriĝis je la manoj de kelkaj grandaj firmaoj, el kiuj plej famas Bitmain. Ili kontrolas la merkaton tiom efike, ke konkurenco inter ili estas apenaŭ rimarkinda kaj al ĉiu kresko de ĉifromona kurzo ili tuj reagas per altiĝo de siaj prezoj sen zorgi pri malmultaj konkurantoj, kiuj kondutas same. Ankaŭ financaj strukturoj sekvis la saman vojon – aperis influaj borsoj kiuj kontrolas grandan parton de la merkato. La sola sektoro, ankoraŭ ne ordigita, estas la minado. Sed nun ankaŭ ĝi transiras al sekva fazo de sia evoluo.

Elefantoj kaj hamstroj
Minado pro la menciitaj kialoj ĝis nun okazis plejparte dise, en miloj da minejoj, el kiuj plej grandaj konsumis po 25 aŭ 50 mWt. Ili estas regataj de entuziasmaj junuloj, kiuj rapide riĉiĝis dum la naskiĝo de la ĉifromona komerco kaj naive pensas ke ĝi daŭros ĉiam. Kompreneble ili eraras kaj baldaŭ iliaj revoj ruiniĝos. Kaj kaŭzos tiom ne malica volo de iu registaro, sed ekonomia logiko, kiu funkcias same obstine kiel ĉiuj sciencaj leĝoj.

La nuna altiĝo de la ĉifromona kurzo kun postaj profundaj faloj, rekreskoj kaj novaj faloj montris ke la industrio estas ankoraŭ tro malstabila, kio normalas por nematuraj merkatoj. Tion kaŭzas abundo de amatoroj, kiuj esperas rapide riĉiĝi (ili ja vidis tiajn ekzemplojn), sed estas tro etaj kaj timemaj. Ili investis en ĉifromonon tro multe por ne zorgi pri eventualaj perdoj, sed tro malmulte por postvivi gravan krizon.

Do ĉiu malbona signalo, eĉ plia stultaĵo eldirita de klaŭnanta Elon Musk aŭ tvitaĵo de senrespondeca politikisto, timigas ilin kaj ili komencas vendi siajn rezervojn, teruritaj je ideo de kompleta kolapso. Cetere ĉiamaj rekreskoj montras ke tion profitas pli grandaj kaj longvidaj ludantoj, kiuj aĉetas ĉifromonon dum ĝia falo – por vendi post rekresko aŭ rezervi por pli longa periodo kiel startegian investaĵon. Tiel kondutas ne hamstroj, sed elefantoj – bestoj pli memfidaj pro sia forto kaj longvidaj pro sia alteco.

Antaŭ du jaroj mi prognozis ke la periodo de vagado de tiaj hamstroj tra Ĉinio baldaŭ finiĝos – unue ili estos forpelitaj el plejparto de la regionoj kaj poste simple buĉitaj aŭ forpelitaj el la tuta lando. Tio fakte jam okazis – la lasta regiono kie oni povas mini pli-malpli grandskale estas Siĉuano. Sed nun oni elpelas la ministojn ankaŭ de tie. Mi ne ripetos kialojn, pro kiuj la ĉina registaro neeviteble malpermesos la minadon (pri tio mi parolis detale en 2019). Sufiĉas diri ke la minado donas preskaŭ nenion al ekonomio dum konsumas resursojn kaj ebligas nekontroleblajn financajn operaciojn, inkluzive ĝirojn eksterlanden. Do la ministoj ĉiam estos la lastaj en la vico de elektrokonsumantoj kaj tio speciale validas nun, kiam nova kvinjara plano preskribis malaltigi energikonsumadon por atingi ambician celon de karbonduoksida neŭtraleco. Do kio okazos nun?

Bona estonteco – sed ne por ĉiuj
Hamstroj devos fuĝi aŭ morti. Ĉu ili komprenas tiom? Plejparte ne – ja temas pri malgrandaj bestetoj, kies viddistanco apenaŭ superas kelkajn metrojn. Ili atendos ĝis lupoj venos je tiu distanco – sed tiam forkuro jam ne eblos. Charles Darwin nomis tion natura selekto kaj tiu ĉi regulo funkcias ankaŭ en ekonomio. Sed ĉu tio signifas ke la minado mortos tutmonde? Certe ne.

Plej grandaj kaj longvidaj ministoj translokos dekmilojn da siaj aparatoj eksterlanden kaj daŭrigos tie sian agadon. Kreskoj kaj faloj de la kurzo forbalaos el merkato etajn posedantojn kaj la ĉinaj aŭtoritatoj helpos likvidi ilin. Post kelkaj jaroj en la mondo restos deko da ĉifromonaj korporacioj, kiuj komplete regos la merkaton – kiel tio okazas en farmacio, minado de nafto kaj gaso, fabrikado de aviadiloj, elektronikaĵoj ktp.


Tiuj korporacioj kreos novajn, industriskalajn minilojn anstataŭ la nunaj hejmnivelaj ludiloj. Ili ne plu vagados kiel ciganoj, serĉante pretajn ejojn kun ĉipa elektro por kelkaj monatoj kaj forkurante post ĝia malapero, sed funkcios surbaze de kelkjaraj planoj, kio ebligos al ili allogi longdaŭrajn investojn. Tiu stabileco kaj strategia planado ebligos ankaŭ kunlaboron kun elektroprovizantoj – plejparte grandaj korporacioj, kiuj ne deziras malŝpari sian tempon kaj monon por kontaktoj kun timemaj hamstroj, sed rapide trovos komunan bazon kun samskale pensantaj elefantoj. Ili kune planos konstruadon de energia infrastrukturo, produktadon kaj konsumadon de elektro ktp.


Gravas ankaŭ ke tiuj ĉi korporacioj povos interkonsenti kun aŭtoritatoj, kiuj same ne deziras perdi tempon babilante kun miloj da etaj komercistoj, sed ĉiam povos interkonsenti kun kelkaj grandaj korporacioj. Ili trovos kontentigajn solvojn rilate reguligadon de la industrio. Ĉio stabiliĝos, inkluzive la kurzon.


Sed kio pri la hamstroj? 90% da ili formortos. Post perdi eblecon aĉeti ĉipan elektron aŭ rekta forpelo fare de la aŭtoritatoj ili vendos siajn minilojn kontraŭ groŝoj al elefantoj kaj forlasos la industrion. La plej inteligentaj faros tion frue kaj gajnos iom pli, la plej stultaj perdos preskaŭ ĉion. Aliaj 10% restos, sed ilia merkata niĉo ŝrumpos kaj ili iĝos musetoj, forpelitaj de pli povaj konkurantoj al ekonomiaj dezertoj, kie ili neniam havos ŝancon kreski. Plejparte ili laboros por la menciitaj korporacioj. Ilia statuso similos al tiu de posedantoj de benzonstacioj – jure sendependaj, sed efektive komplete dependaj de korporacioj sub kies marko ili laboras, do malkapablaj ŝanĝi eĉ koloron de sia uniformo, jam sen paroli pri la prezoj.

Resumo
Ĉu vi opinias tiun prognozon pesimisma? Sed ĉio ĉi jam okazis en aliaj industrioj kaj mankas kialoj opinii, ke la ĉifrmono evitos tion, pli ĝuste minado – ĝia lasta sektoro, kiu ankoraŭ troviĝas en la ĥaosa unua fazo.


En la 1990-aj jaroj, kiam aperis la unuaj komercaj vendejoj en Rusio, posedanto de unu butiko konsideris sin riĉulo kaj kiu posedis kvin estis loka oligarĥo. Sed poste formiĝis korporacioj kun grandaj vendoĉenoj, kontraŭ kiuj memfidaj novriĉuloj estis nuraj musetoj tute ne distingeblaj. Kio estas kvin vendejoj de loka komercisto kontraŭ 21 500 vendejoj de Magnit aŭ 16 000 superbazaroj de Pjatjoroĉka?


Do la hamstroj havas nur du variantojn – unuiĝi, kreski kaj iĝi elefantoj aŭ ĝui siajn lastajn vivojarojn kaj forlasi tiun ĉi komercon laŭeble plej profite. Plejparto de la posedantoj de la sendependaj vendejoj en Rusio jam faris tion pli aŭ malpli sukcese kaj nur ĝuigas sin per rememoroj pri bona tempo kiam ili estis ne modestaj dungitoj aŭ emerituloj kiel nun, sed personoj gravaj kaj sendependaj. Tiu tempo revenos neniam.

Comments

  1. ĉifromona kurzo angle cryptocurrency
    jen komedio en angla lingvo
    https://www.youtube.com/watch?v=2G5JW65F9aw

    ReplyDelete
  2. Tamen la maskita rabista ligo ne serĉis monon aŭ juvelaĵojn, sed bitcoin de la familio - tiel nomata kripta monero, kiu estas stokita ciferece. Sub mortminacoj kaj perforto, la paro estis devigita transdoni la elektronikan valoraĵon de 6,2 bitcoin al alia konto.

    en privata hejmo, norde de Stokholmo, Svedio - febr. 2021

    ReplyDelete

Post a Comment